La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BATALO DE L' VIVO

Aŭtoro: Charles Dickens

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PARTO DUA

Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan ekspedejon sur la malnova kampo de l' batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj – ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile – oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio, kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la gazeto estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri Ia plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.

La ekspedejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti. Siajn interparolojn ili havadis en posta ĉambro sur la unua etaĝo, kun malalta malluma plafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj de flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo de sia granda hararo faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste, dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.

Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs. "Kun via Snitchey", iafoje diradis la lasta dirita sinjorino al sinjoro Craggs, "mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi." Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la ekspedejo, kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj makinacioj.

Kaj tamen de tiu ĉi ekspedejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis, la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l' matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.

Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l' surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribita "nobelo Michael Warden", ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de nobelo Michael Warden staris ne tre bone.

"Jen estas ĉio", diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. "Mi vidas plu nenian helpon. Plu nenian helpon".

"Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita?" diris la kliento kaj suprenrigardis.

"Ĉio", respondis sinjoro Snitchey.

"Nenio restas por fari, Vi diras?"

"Absolute nenio", estis la respondo de la advokato.

La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.

"Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, Vi pensas?" li komencis post minuto denove.

"En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-Britanujo kaj Irlandujo", respondis sinjoro Snitchey.

"Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?" daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.

Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la domo.

"Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj", diris la kliento. "Hm!"

"Ne ruinigita, sinjoro Warden", respondis Snitchey. "Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke Vi faris ĉion, kion Vi povis, tion ĉi mi devas diri, sed Vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado –".

"Al la diablo kun la sinlimigado", diris la kliento.

"Sinjoro Craggs, Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas."

Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris:

"Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?"

"Kiel longe?" ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; "en bonaj manoj – ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs – ses aŭ sep jarojn".

"Ses aŭ sep jarojn ne manĝi!" diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.

"Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara", diris Snitchey. "En la daŭro de tiu ĉi tempo Vi povus sole per montrado sin jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke Vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al Vi.

"Kion do Vi al mi konsilas?"

"Sinlimigadon", ripetis Snitchey. "Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus Vian propraĵon. Sed en tiu okazo Vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas al Vi eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden."

"Kelkajn centojn da funtoj?" diris la kliento. "Kaj mi foruzadis milojn!"

"Tion ĉi", respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, "tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi", ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon. La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.

"En la vero, mia estimata amiko" – sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: "Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs."

"Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi", diris la kliento. "En la vero, miaj estimataj amikoj", – li klinigis sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon – "ankoraŭ vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi."

Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.

"Mi estas ne sole terure enŝuldigita", diris la kliento, "sed ankaŭ terure –".

"Ja ne enamita?" ekkriis Snitchey.

"Jes!" diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante la ambaŭ advokatojn. "Terure enamita."

"Kaj ne en heredantinon?" demandis Snitchey.

"Ne en heredantinon."

"Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?" daŭrigis demandadi la advokato.

"Ne riĉa, kiom mi scias – esceptinte je beleco kaj virto."

"Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?" diris sinjoro Snitchey kun akcento.

"Kompreneble!"

"Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?" diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.

"Tamen!" respondis la kliento.

"Ne en sian pli junan filinon?" demandis Snitchey.

"Tiel estas!" estis la respondo de sinjoro Warden.

"Sinjoro Craggs", diris Snitchey tre faciligite, "Vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al Vi, sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone."

"Ni scias tion ĉi bone", ripetis Craggs.

"Mi eble ankaŭ scias", estis la respondo de la kliento. "Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke Vi estas spertaj homoj, kaj Vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?"

"Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso", diris sinjoro Snitchey, "kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj –".

"Okazoj!" interrompis lin senpacience la kliento. "Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol Viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu Vi pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?"

"Mi pensas, sinjoro", diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, "mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj – kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias – la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio scias kiom da subsangaĵoj antaŭ la muro de l' ĝardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler – nia kliento, sinjoro Craggs."

"Kaj sinjoro Alfred Heathfield – ankaŭ speco de kliento, sinjoro Snitchey", diris sinjoro Craggs.

"Kaj sinjoro Michael Warden, ankaŭ speco de kliento", trankvile aldonis la gasto, "kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dekdu jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kuŝas la fruktoj kaj ankaŭ rimedoj por penti kaj fariĝi pli prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si."

"Efektive, sinjoro Craggs?" komencis Snitchey.

"Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs" interrompis ilin la kliento. "Vi konas Viajn ŝuldojn rilate Vian klienton, kaj Vi scias ankaŭ certe, ke Vi ne estas necesigitaj miksi Vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al Vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni".

"Li ne povos, sinjoro Craggs", diris Snitchey, videble tre maltrankvile. "Ĝi ne povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al sinjoro Alfred".

"Efektive?" diris la kliento.

"Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li", certigis Snitchey.

"Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi", diris sinjoro Warden. "Ŝi amus lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis".

"Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio ŝin igus, sinjoro"? demandis Snitchey.

"Kial – mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ĝin komprenigi", diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe; "sed mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis – se oni entute tiel provas tion ĉi nomi – kaj eble ŝi ĝin pentis. Eble – ĝi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco – eble ŝi enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin".

"He, he! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs", diris Snitchey kun embarasa rido, "jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano"!

"Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li", trankvile daŭrigis la kliento, "kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj – aŭ estas alporta antaŭ ŝiajn okulojn de sia ĉevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksteraĵo – ĝi denove sonos fanfarone, sed, pro l' honoro, mi tiel ne pensas – povos ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred".

La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. "Tio ĉi estas danĝera diboĉisto", diris al si la homokonanta advokato, "kiu la vivigan fajron, mankantan al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino".

"Sekve aŭskultu, Snitchey", li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, "kaj Vi, Craggs –" li prenis lin ankaŭ per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li – "mi ne demandas de Vi konsilon. Vi faras tre prave, ke Vi tenas Vin de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime, ĉar ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel Vi, povus sin enmiksi en ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al Vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone kion Vi nur povas, ĉar Vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus.

Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos."

"Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs?" diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.

"Mi ankaŭ pensas", diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.

"Vi ne devas tion ĉi aŭskulti", respondis ilia kliento. "Mi ĝin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion'on, volas liberigi de io, la proksimiĝadon de kio ŝi – kiel mi scias – vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de ŝia amanto. Se io en la mondo estas vera, ĝi estos tio, ke ŝi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj. Vere, mi nun vivas kiel ĉasata hundo, mi nur en mallumo kuraĝas eliri kaj ne estas permesita al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedaĵon; sed tiu ĉi domo kaj tiu ĉi posedaĵo iam denove apartenos al mi, kiel Vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj – Vi diras ĝin mem, kaj Vi ne estas sangvina – kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield, kies revenon ŝi atendas kun timo (ne forgesu tion ĉi) kaj kies amo – kaj ankaŭ nenia amo en la mondo – ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe? Ĉio estas farata laŭ rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se ŝi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al ŝia decido. Estos al Vi agrable ne pli aŭdi pri tiu ĉi afero, kaj mi ankaŭ pli Vin per tio ĉi ne embarasos. Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?"

"Post unu semajno", diris Snitchey. "Sinjoro Craggs? –"

"Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus", respondis Craggs.

"Post unu monato", diris la kliento, observinte la ambaŭ vizaĝojn. "De hodiaŭ post monato mi forveturos."

"Ĝi estas tro longa tempo", diris Snitchey; "tro longe. Sed ĝi tiel restu. Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn", murmuris li al si mem. "Ĉu Vi volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!"

"Bonan nokton!" respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. "Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo!"

"Gardu Vin sur la ŝtuparo, sinjoro!" diris Snitchey; "ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!"

"Bonan nokton!" respondis sinjoro Warden.

La ambaŭ kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.

"Kion Vi diras al tio ĉi, sinjoro Craggs?" diris Snitchey.

Sinjoro Craggs balancis la kapon.

"Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras", diris Snitchey.

"Jes, jes", diris sinjoro Craggs.

"Eble li trompiĝas", daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; "sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi", diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de ŝia fratino."

"Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs.

"Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti."

"Nenion pli", respondis Craggs.

"Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente", diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l' vivo," – li denove balancis la kapon, – "mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu Vi havas Vian ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon."

Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.

Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.

Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.

"Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo –"

"Kara Marion!" diris Grace.

"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"

Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.

"De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"

"Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere", diris Grace – ĉar ŝi ploris.

"Mi ne povas", ŝi rediris kaj kovris la libron. "La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!"

La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.

"Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, – kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita – el paperaĵo kaj inko. Kio estas?"

"Ĝi estas mi, sinjoro", diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.

"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.

"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency – kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.

"Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"

Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.

"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam ŝi apudestas, Vi scias," diris Clemency.

Iu fremda en la familio, laŭ ŝia stranga okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en la ambaŭ poŝoj – ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta – ellevis leteron.

"Britain preterveturis," ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo – mi havis matene du kulerojn en la poŝo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas."

Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciiĝi la novaĵon ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.

"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia – sed ni silentu pri tio ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos!"

"Baldaŭ!" ekkriis Marion.

"Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pinĉis al ŝi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al ŝi surprizon', li tie ĉi skribas. Sed tio ĉi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton."

"Baldaŭ!" ripetis Marion.

"Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato".

"De hodiaŭ post unu monato", mallaŭte ripetis Marion.

"Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj", diris per gaja voĉo ŝia fratino Grace, kiu gratulante ŝin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis".

Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo, tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.

Kaj ankoraŭ io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera entuziasmo – tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.

Doktoro Jeddler malgraŭ sia filozofio – kiun li ĉiam en la praktiko forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj – ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.

"Ho, estis ankoraŭ tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras?"

"Ho jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.

"De hodiaŭ post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Ŝajnas kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?"

"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis," diris Marion: "Grace estis por mi ĉio, eĉ tiam, kiam ŝi ankoraŭ mem estis infano."

"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Ŝi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta saĝa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; eĉ jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton."

"Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona," ridis Grace, ĉiam ankoraŭ diligente laborante. "Kia punkto ĝi estis, patro?"

"Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino."

"Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace.

"Kiel, vi ĝin pli ne memoras?" demandis la doktoro.

"Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras", ŝi respondis, "sed nur apenaŭ. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante ŝi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.

"Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon," ŝi diris, donante al la interparolo alian direkton; "kaj tio ĉi estis bela tempo por ni ĉiuj. Mia trijara ofico estos baldaŭ finita, Marion. Vi faris ĝin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li eĉ unu fojon ne bezonis mian subtenon. Ĉu mi povas ĝin al li diri, mia kara?"

"Diru al li, amata Grace", respondis Marion, "ke neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun ĉiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!"

"Tion ĉi mi ne povas al li diri," respondis ŝia fratino, ŝin ĉirkaŭprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li sufiĉe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi."

Ŝi nun reprenis sian laboron, kiun ŝi estis formetinta el la mano, kiam ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l' koro, kaj ŝi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plaĉis al la doktoro. Kaj la doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanaĵoj de la vana mondo tiuj ĉi almenaŭ estas sufiĉe belaj.

Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la ĉambro ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune, ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.

"Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?"

Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa kaj pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga. Ĝi elrigardis, kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.

"Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.

"Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!"

"Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi ĝi estu, Britain!"

"Kio?"

"Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi!"

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi," li diris; "malfeliĉa Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," ŝi konsentis, "mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere?"

"Vi neniam edziniĝos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon.

"Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe.

Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio ĉi!"

"Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain; ne vere?"

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed – jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.

"Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!" ekkriis Clemency.

"Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne".

"Sed ŝi ne vivus tiel feliĉe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antaŭe ne estus – ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo: ne vere, Britain?"

"Certe", respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.

"Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!"

"Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi!" diris Clemency.

"Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, "ĉar mi ĉiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo."

"Efektive!" ekkriis mirante Clemency.

"Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo – per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato."

Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.

"Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo".

"Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton.

"Tia kerna diro, ne vere?"

"Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras."

"Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency.

"Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!"

Tute ne ofendiĝante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: "ne, mi ankaŭ tiel pensas".

"Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi", diris sinjoro Britain.

"Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas".

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li aldonis ĉiam ankoraŭ ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.

"Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko."

"Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio ĉi certe estas tre bone de via flanko."

"Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por elbati; "mi vin ne forlasos. Aŭskultu! estas stranga bruo!"

"Bruo!" ripetis Clemency.

"Paŝoj ekster la domo. Sonis, kvazaŭ iu desaltas de la muro."

"Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito?"

"Ho, nun ili ĉiuj iris dormi."

"Ĉu vi nenion aŭdis?"

"Ne!"

Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis. "Mi ion diros al vi", diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy."

Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn.

"Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency, rigardante post li; "kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige!"

Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila figuro al ŝi proksimiĝis. "Kiu tie?"

"Silentu!" murmuretis al ŝi ekscitite Marion. "Vi min ĉiam amis, ne vere?"

"Amis? infano! Certe!"

"Mi ĝin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi."

"Jes," diris Clemency kore.

"Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo, "kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!"

Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis malluman figuron, starantan antaŭ la pordo.

"En minuto Vi povas esti malkaŝita," diris Marion. "Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos." Li salutis ŝin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!"

Marion kaptis ekscitite ŝian manon kaj premis ĝin al la brusto – movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste ŝi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la ĉambron.

"Ĉio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la sekvaĵoj de viva fantazio. Ha! kio estas?"

Clemency, kiu ne povis kaŝi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur seĝo.

"Kio estas?" ŝi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviliĝi kaj rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antaŭe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ kio . . . Kio estas? Ho, jes!"

"Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro Britain, tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, "tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa", li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaŭ tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?"

Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.

Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.

"Malfermu la pordon", ŝi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos".

Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.

La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Marion.

"Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras".

"Mi multajn fojojn ĝin pripensis", diris Marion kviete.

"Ankoraŭ unu fojon", petegis Clemency "ĝis morgaŭ!"

Marion balancis la kapon.

"En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazaŭ tiu ĉi vorto disŝirus al ŝi la koron.

"Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun ĉi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio ĉi ne povas alporti bonon. Ha, ĝi estis tago de malfeliĉo, kiam oni tien ĉi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara – pri Via fratino."

"Mi ĝin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio ĉi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun ĉi paŝon. Ĉu vi volas min akompani, Clemency" – ŝi kisis ŝian amikan vizaĝon – "aŭ mi devas iri sola?"

Konfuzita kaj malĝoja Clemency turnis la ŝlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.

Tie li alpaŝis al ŝi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu ŝi tenis Clemency'n, tremis, aŭ malvarmiĝis kiel la mano de malvivulo, aŭ premis ŝin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on ĝis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis ĝin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.

La pordo denove estis riglita kaj ŝlosita, kaj denove ŝi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun ŝi alportis, kvankam ŝi estis ankoraŭ juna, sed kun tiu esprimo sur la vizaĝo, por kiu jam antaŭe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra ŝiaj larmoj.

Ŝi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al ŝi, kiel ŝi diris, plene kaj senkondiĉe. Feliĉe atinginte sian dormoĉambron, ŝi falis sur la genuojn kaj povis preĝi, havante sur la koro sian sekreton!

Jes, kaj ŝi povis sin levi post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti – kvankam eĉ iom malgaje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si, ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano!

Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin defendante kaj amante kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!

Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.

Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.

La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!

Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.

Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastema malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.

Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.

En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis – ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis – tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.

"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina", diris Grace; "aŭ mi estas malbona profetino".

La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.

"Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"

Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.

"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."

"Mi neniam sentis min tiel feliĉa", respondis tiu ĉi.

"Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi", diris Grace, "baldaŭ sin trovos Alfred kun lia juna edzino."

Ŝi denove ridetis. "Vi prezentas al vi feliĉan domecon, Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!"

"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue – ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo – tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la ilikon, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia – nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, "hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj".

"Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj –" ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.

"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco – pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.

"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.

"Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento," ĝemis sinjorino Snitchey.

"Li estas – li estas – malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!" diris sinjorino Snitchey.

"Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.

Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.

"Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe," diris sinjorino Snitchey.

"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs.

"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi," diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.

"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via – fraŭlino Via fratino, fraŭlino Marion estas –"

"Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs."

"Jes – mi – ĉu ŝi estas tie ĉi?" demandis Craggs. "Tie ĉi! Ĉu Vi ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon", diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi el granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la iliko; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.

Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.

"Ĉu li foriris?" li demandis.

"Silente!" diris Snitchey. "Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li – Ahem!"

La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.

"Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"

"Eĉ ne unu vorton!"

"Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?"

"Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!" Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.

"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la –"

"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?"

"Ankoraŭ ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas ĉiun minuton".

"Bone," – sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton – "ĝi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs."

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laŭte sonis.

"Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?"

"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.

"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera."

"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera."

"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco."

"Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon."

"Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ."

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.

"Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey.

"La kolegon de via vivo; mi kompreneble ĝi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," ĝemis sinjorino Snitchey.

"Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis ŝia edzo.

"Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' –"

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

"Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn," daŭrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, – tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!"

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? – kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre mallaŭte. Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj – kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aŭ: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aŭ: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio ĉi jam ŝercante) – favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaŭ edzoj: sed la ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la ambaŭ virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnaĵo kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.

Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.

Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.

La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.

"Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?"

"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi," respondis la servanto.

"Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?"

"Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro."

"Tiel disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!"

Li vidis ĝin – jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.

Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!

Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.

Haltu! Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne – transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.

Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto – eĉ tio ĉi ne estis al li facile en lia ekscititeco – ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.

Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.

Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.

"Clemency," li diris, "ĉu vi min jam pli ne konas?"

"Ne eniru," ŝi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"

"Kio estas?" li ekkriis.

"Mi ne scias. Mi – mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu Vi aŭdas?"

Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace – kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj – elkuris el la domo.

"Grace!" Li retenis ŝin per la brako. "Kio estas? Ĉu ŝi mortis?"

Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

"Kio estas?" ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?"

Oni aŭdis murmuron: "ŝi forkuris!"

"Forkuris!" li ripetis.

"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis – petas, ke ni pardonu al ŝi – kaj forkuris."

"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.

La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.