Deklaracio pri la esenco de la esperantismo
(Akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja
Kongreso, kunsido de 9-a de Augusto 1905)
Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon,
tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la esperantismo en diversaj landoj
de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en
Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo
Esperanto doni la sekvantan klarigon:
- La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon
de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de
la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn,
donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu
povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj,
kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus
esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj
popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas
kun la esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la
esperantismo ne respondas.
- Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri
tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj
multegaj pruvoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj
prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke
elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis
nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo
internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la
celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj
grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia
disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.
- Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu
fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun
lingvon, tial Esperanto estas nenies propraĵo, nek en rilato materiala,
nek en rilato morala. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta
mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn
verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj;
kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj
personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej
bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.
- Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu
aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas,
simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron
absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam
deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la
verketo Fundamento de Esperanto, en kiu neniu havas la rajton fari
ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita
verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj ”tiel deziras aŭ
konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune
esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto,
ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas
la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro
plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate
imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de
la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto
kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
- Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon
Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia
aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed
ne deviga.
* * *
Supre estas la teksto akceptita ĉe la Unua Kongreso en Bulonjo en 1905.
En la malneto publikigita antaŭ la kongreso
- ĉe la fino de paragrafo 2 estis: Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam
montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti
realigita pli bone, pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de
Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj
esperantistoj.
- en paragrafo 4 estis anstataŭ ”fari ŝanĝon”: fari eĉ la plej
malgrandan ŝanĝon
- estis jena 5-a paragrafo (inter la definitivaj 4-a
kaj 5-a):
6. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo
Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de
la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj
esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la
dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la
lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika
agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al
la aktiva organizacio esperantista
- estis jena lasta paragrafo:
7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj
libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran
lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la
aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo
por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto
povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.