Ĉapitro V

Post tri tagoj la princo revenis vespere de sia onklo. Unu horon post la reveno li iris en la aleo de la parko. Lia vizaĝo estis malgaja, malĝoja … Antaŭ la herbaĵa benko li haltis, rigardis ĝin kaj ĉion ĉirkaŭe. Estis la momento, kiu antaŭiras la krepuskon. Sur la herbo malantaŭ la dikaj trunkoj brilis la oraj strioj de la sunaj radioj; sur la tero, en la aleo tremis oraj rondoj kaj rondetoj. Inter la herboj de la benko velkis kelkaj forgesitaj floroj.

Ĉio restis sama, kia ĝi estis en la sama horo antaŭ tri tagoj.

Per rapida movo la princo sidiĝis sur la benkon, demetis la ĉapelon, apogis la frunton sur la manplaton kaj flustris:

– Malfeliĉo!

Antaŭ unu horo, tuj post la reveno, kiam li estis sola kun la ĉambristo Benedikto, li demandis mallonge:

– Kiaj novaĵoj?

– Malbonaj, via princa moŝto! … Ili transloĝiĝis …

– Kiu? – ekkriis la princo.

– La Wygrycz’oj.

– De kie ili transloĝigis?

– De sia dometo en la ĝardeno.

– Kiam?

– Hodiaŭ, frumatene.

– Kien?

– Mi ankoraŭ ne scias; sed se via princa moŝto ordonas …

Li volis diri: ”mi ekscios”, sed li preferis ne fini la frazon. Li atendis. La princo silentis. Li rigardis tra la fenestro kaj ne turnante sin demandis ankoraŭ:

– Vi ne vidis ŝin?

Kontraŭe, Benedikto ŝin vidis. Por observi la najbaran dometon, hieraŭ vespere post la deka horo li iris en la aleon ĉe la limo de la parko. Subite li ekaŭdis ploron. Li singarde proksimiĝis kaj kaŝinte sin malantaŭ arbo li vidis ŝin malantaŭ la krado. Ŝi genuis, apogante la manojn kaj frunton al la krado. Larmoj fluis de ŝiaj okuloj. Ŝi levis unu fojon la kapon kaj rigardis la palacon. Poste ŝi ree ekploris kaj tiel kliniĝis al la tero, ke ŝiaj manoj kaj frunto malaperis en la herbo. Sed kiam sinjoro Przyjemski komencis ludi en la palaco, ŝi salte leviĝis kaj kuris en la dometon. Tio ĉi estis hieraŭ inter la deka kaj dek unua horo. Hodiaŭ matene en la sepa horo Benedikto iris al sia konato, kiu loĝas kontraŭ la domo de Wygrycz, kaj li eksciis, ke la Wygrycz’oj transloĝiĝis tuj post la levigo de la suno kaj ke en ilia domo ekloĝis maljunulino kun servistino kaj kato.

Tion ĉi Benedikto diris unutone, kvazaŭ raporton. La princo, ne turnante sin de la fenestro, diris:

– Vi povas foriri.

Al la ĉambristo ŝajnis, ke la voĉo de la princo estis tute ŝanĝita.

Post momento la princo sidis sur la herbaĵa benko kaj malĝoje meditis.

– „De kiam ĝi flugis per sonĝo la ora …” Ŝi forflugis. Sed tio estas bagatelo. Nenio estas pli facila, ol trovi ŝin. Li diros unu vorton al Benedikto, kaj morgaŭ aŭ post du tagoj li ekscios, kien ŝi transloĝiĝis.

Sed ĉu li devas serĉi? Ŝi forkuris. Ŝia virina instinkto puŝis ŝin al forkuro. Tia estas la natura leĝo. La ino forkuras, se ŝi ne volas meti neston kun la persekutanto. Klaro, tiel prudenta kaj tiel noble fiera, komprenis, ke ŝia feliĉo daŭrus ne longe, ke la malfeliĉo estus granda. Ŝi forkuris plorante, sed ŝi forkuris.

En ĉi tiu infano, kia forto de volo! Tamen por li ŝi estis cedema; ankaŭ li en similaj cirkonstancoj estas tre malforta; kiu scias, kio estus okazinta? Feliĉe tio ne okazis. Neniam li pardonus al si.

Ĉu do li devas serĉi kaj rekomenci?… ree meti sin en danĝeron? Ŝin, ĉar por li … ah, en ŝi li vidis sian savon, revivigitan kredon pri multaj aferoj, kies ekzistadon li neis. Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj li sentis sin renaskita … Posedi ĉi tiun estaĵon tiel puran, tiel allogan, tian korpon kaj tian animon! … Nur vidi ŝin nun estus grandega feliĉo! … Se li revidus ŝin, li petus ŝian pardonon, ke li rompis ŝian trankvilecon, ke li forpelis ŝin el ŝia modesta loĝejo, ke li estis kaŭzo de ŝiaj larmoj! Jes, sed post la peto pri pardono kio okazus? ”Di’ lasu vin por sia glor’ tiel bela kaj pura kaj ĉarma!” Sed li ne lasus ŝin tia. Se ili ree renkontus unu la alian, certe Dio ne povus gardi ŝin! Domaĝe estus, se velkus tia floro, tamen …

Li leviĝis kaj daŭrigis la promenon. En la aleo, najbara al la ĝardeno de Wygrycz, li haltis. Li rigardis la dometon, precipe la balkonon, sur kiu iu estis. Sur la mallarĝa benko sidis maljunulino en nigra vesto kaj blanka kufo. Ŝi trikis ŝtrumpon, kaj la stalaj trikiloj brilis en la radioj de la suno, kvazaŭ fajreroj.

– Sendube sinjorino Dut … kiewicz.

Li konsideris momenton, malfermis la pordeton en la krado kaj eniris en la najbaran ĝardenon. La maljunulino, ekvidinte la vizitanton, forlasis la seĝon kaj kiam li salutis ŝin per la ĉapelo, ŝi ekparolis kun bonkora rideto sur la larĝa buŝo.

– Se via princa moŝto volus sidiĝi sur mia malgranda balkono, tio estus por mi granda honoro … Mi petas vian princan moŝton! …

Ŝi akompanis la vortojn per multe da riverencoj, kiuj ne estis facilaj sur la malgranda balkono, kies parton okupis dika kato, kuŝanta sur granda kuseno. Malgraŭ manko de spaco la maljunulino faris profundajn riverencojn, balanciĝante kaj sidetiĝante. Ŝia jupo leviĝis kaj oni vidis blankajn ŝtrumpojn kaj tolajn ŝuojn.

– Via princa moŝto faru la honoron al mia malriĉa dometo kaj volu sidiĝi … Mi aŭskultos vian princan moŝton …

Ŝi ankoraŭ unufoje riverencis, montrante la blankajn ŝtrumpojn, kaj sidiĝis sur la antaŭa loko, metante sur la genuojn la trikilojn kaj la laboraĵon.

La princo ne sidiĝis, li suriris la balkonon, malkovris la kapon kaj demandis:

– Ĉu sinjoro Wygrycz kaj lia familio ne loĝas plu ĉi tie?

– Ili ne loĝas plu, ne loĝas … – jesis la maljunulino, balancapte la kapon, – hodiaŭ matene ili transloĝiĝis, kaj nun mi estas najbarino de via princa moŝto … he, he, he! …

La princo demandis per velura voĉo:

– Ĉu mi havas la honoron paroli kun sinjorino Dutkiewicz …

– Jes, via princa moŝto, Dutkiewicz, preta servi vian princan moŝton.

– Ĉu oni povus ekscii, kien transloĝiĝis la Wygrycz’oj?

La afabla kaj bonkora rideto malaperis de la vizaĝo de la maljunulino; ŝia mieno fariĝis malĝoja kaj serioza. Ŝi levis la bluajn okulojn kaj diris, skuante la kapon:

– Ne, tio estas sekreto.

Ŝi levis sian sulkiĝintan fingron al la buŝo kaj ripetis:

– Ne, tio estas sekreto.

Sed la gesto faligis la volvaĵon, kiu ruliĝis de la genuoj sur la truplenan plankon. Ŝi provis altiri ĝin per la fadeno, sed vane.

La princo levis ĝin kaj donis al ŝi. La maljunulino salte leviĝis de la benko kaj refaris profundan riverencon.

– Mi dankas vian princan moŝton … Via princa moŝto penis por mi … mi dankas …

La princo staris apogita al la balkona kolono. La sulko sur lia frunto pli profundiĝis, la vangoj ruĝiĝis. Li demandis:

– Ĉu vi opinias, ke estos malfacile al mi trovi la novan loĝejon de Wygrycz … se mi serĉus?

Ŝi kunmetis siajn mallongajn, dikajn fingrojn kaj diris:

– Al via princa moŝto ĉio estas facila … Kiam oni posedas tiajn rimedojn kaj povon! Via princa moŝto tuj trovus la loĝejon, sed …

Ŝi malice ridetis.

– Sed via princa moŝto ne serĉos.

La princo sendube estis observema bomo, ĉar eĉ la maljunulinon li rigardis atente. Krome, ŝia kufo ornamita per puntoj rememorigis al li multon. Dufoje li vidis ĝin en la manoj de Klaro.

Li krucigis la manojn sur la brusto kaj demandis:

– Kio donas al vi la certecon, ke mi ne serĉos?

La maljunulino ekpalpebrumis por siaj senharaj palpebroj kaj respondis:

– Ĉar via princa moŝto estas bona … mi tion vidas. Eh, eh, mi manĝis panon ne el unu forno, mi vidis multajn princojn kaj grafojn dum mia juneco, kiam mi estis ĉambristino en riĉaj domoj. Mi ĉion divenas per plej malgranda bagatelo. Ekzistas diversaj princoj, kiel ekzistas diversaj simplaj homoj. Sed via princa moŝto estas bona. Bagatelo montris tion al mi: via princa moŝto levis de la tero mian volvaĵon, via princa moŝto estimas maljunecon. Ekzistas multaj princoj kaj simplaj homoj, nur imagantaj, ke ili estas princoj, kiuj neniam farus tion por simpla maljunulino. Via princa moŝto havas bonan koron kaj scias respekti, kion ordonis respekti Dio kaj la homoj. Tion montras al mi via nobla vizaĝo, via agrabla parolado kaj … la volvaĵo.

Ŝi amike, bonkore ekridis.

La princo staris kun mallevita kapo:

– Via opinio tre flatas min.. sed mi tre dezirus scii, kiamaniere fariĝis la chassé-croisé? kio estis la kaŭzo? Kiu postulis?

La maljunulino rapide skuis la kapon.

– Mi komprenas, mi komprenas! Ŝi postulis tion, ŝi mem … Ŝi alkuris al mi hieraŭ el la preĝejo, kie ŝi preĝis la tutan matenon, kaj sin ĵetinte al miaj piedoj, rakontis al mi ĉion … Al kiu ŝi povus konfesi tion krom mi? Mi lulis ŝian patrinon kaj ŝin mem sur miaj brakoj. Ĉirkaŭprenante miajn genuojn, ŝi petis: ”Ekloĝu tie, avinjo, kaj ni transloĝiĝos en vian loĝejon … ĝis …” Via princa moŝto komprenas? ”Sed, – ŝi aldonis – mi ne parolos pri ĉi tio kun la patro, ĉar oni devas paroli kun li malvarmasange, kaj mi ne povus fari tion …” Mi do iris mem kaj mi ĉion rakontis al sinjoro Teofilo, klarigis, proponis: Li estas prudenta homo. Li komprenis kaj konsentis, li eĉ dankis min. Kiam Klaro revenis hejmen, li kisis ŝin kaj iom riproĉis … nur iom … Nokte li multe tusis, sed la tuso pasos, pasos. Hodiaŭ frumatene mi transportigis ĉiujn miajn vestaĵojn kaj meblojn ĉi tien kaj iliajn en mian loĝejon. Kaj jen mi estas. Mi diris ĉion al via princa moŝto, ĉar mi devis tion fari. Oni ne ĉiam estas estro de la propra koro, ĉu oni estas princo, ĉu vilaĝano. Kiam la koro doloras, ĝi doloras, kruele do estus lasi doloron en malcerteco. Mi ĉion diris al via princa moŝto.

La princo longe silentis. Lia vizaĝo estis nun severa, pala. Fine, levinte la kapon, li demandis:

– Ĉu vi konsentus, ke mi vidu ĉi tie lastfoje fraŭlinon Klaron en via ĉeesto?

Larmoj aperis en la bluaj okuloj de la maljunulino. Levante al li sian sulkiĝintan, rozan vizaĝon, ŝi flustris:

– Via princa moŝto, mi estas orfino kaj zorgas pri orfoj … kvankam tre malriĉa …

Subite, la kato en sia blanka kaj flava vesto, kiu ĵus vekiĝis kaj oscedis post la dolĉa dormo, saltis sur la genuojn de sia sinjorino. Ĝia petolo faligis teren la volvaĵon kaj la kato mem implikiĝis en la fadenoj.

– For! – ekkriis sinjorino Dutkiewicz, – for! sur la kusenon! Sur la kusenon!

Per la naztuko, per kiu ŝi estis viŝonta la okulojn, ŝi ekbatis la katon, kiu desaltis de ŝiaj genuoj kaj tiris post si la ŝtrumpon, trikilon kaj fadenojn. Sed neniu interesiĝis pri la sorto de la ŝtrumpo kaj de la piedoj de la kompatinda kato. La princo staris nun tute proksime de la maljunulino, kiu volis fini la interrompitan frazon:

– Kvankam tre malriĉa …

– Ne finu, sinjorino! Ĉion, kion vi povus diri pri fraŭlino Klaro, mi scias, kaj eble eĉ pli multe, ol vi. Ĉu vi konsentos diri kelke da vortoj de mi al fraŭlino Klaro?

Sinjorino Dutkiewicz momenton rigardis lin per siaj palpebrumantaj okuloj.

– Ĉu via princa moŝto serĉos ŝin?

Li silentis, mallevinte la kapon. Post momento li diris:

– Mi ne serĉos ŝin.

– Honora vorto princa? – ŝi demandis.

Li tre paliĝis. Li terure suferis, li ja bruligis post si la pontojn. Post mallonga silento, li respondis:

– Honora vorto de honesta homo.

La vizaĝo de la maljunulino ekbrilis de ĝojo.

– Nun mi aŭskultas vian princan moŝton. Oni ne ĉiam estas estro de la propra koro, kaj kiam ĝi doloras, ĝi doloras … Se oni povas verŝi sur ĝin guton da balzamo, kial ne fari tion? Kion via princa moŝto ordonos diri al ŝi?

– Diru al fraŭlino Klaro, ke miaj agoj estis nek ŝerco, nek kaprico … En la komenco tio estis simpatio, kaj poste amo kaj respekto, – respekto al ŝia senmakula pureco kaj nobla animo … Diru al ŝi, ke pro ĉi tiu respekto mi rezignas mian amon, ke neniu disiĝo, – kaj nur Dio scias, kiom da ili mi travivis! – tiel malfeliĉigis min, ke mi deziras, ke la memoro pri mi …

La voĉo mankis al li, en liaj okuloj ekbrilis larmoj.

– Mi havas la honoron saluti vin, – li diris kaj rapide foriris.

La maljunulino rapide leviĝis kaj faris du riverencojn, ree montrante la blankajn ŝtrumpojn. Poste ŝi eksidis sur la benko, almetis tukon al la okuloj kaj ekploris. La kato en la blanka kaj flava vesto, ne povante liberigi la piedojn el la fadenoj, sidis kune kun la ŝtrumpo, trikiloj kaj volvaĵo sur la alia fino de la balkono kaj petege rigardante sian sinjorinon, miaŭis.

En la palaco la vicon de salonoj jam lumigis lampoj kaj kandelaroj.

Princo Oskaro, enirante en sian luksan kabineton, sin turnis al Benedikto, kiu sekvis lin.

– Ĉu Jozefo, la ĉambristo, jam estas eksigita?

Benedikto konfuziĝis;

– Ankoraŭ ne, via princa moŝto … La knabo ploras kaj petegas …

– Li restu.

Li pensis: ”Ĉu tio estis lia kulpo?”

– Petu sinjoron Przyjemski, ke li venu.

Per rapidaj paŝoj li promenis en la granda ĉambro, en, kiun post kelkaj minutoj enkuris viro tridekjara, nigrahara, malalta, kun saĝaj okuloj, vivaj movoj, kun maltima, gaja mieno.

– Vi alvokis min. Ĉu ni ludos aŭ skribos?

La princo haltis antaŭ li.

– Bona ideo, mia kara! Freneziga doloro turmentas min de la piedoj ĝis la kapo, kaj vi proponas al mi ludadon aŭ skribadon! … Jen kial mi alvokis vin … morgaŭ ni veturos en la kamparon … volu hodiaŭ aranĝi ĉiujn aferojn kun intendantoj, advokatoj k. t. p. Se ili volos paroli kun mi, ili venu tien. Ĉi tie mi ne povas resti, mi ne povas! Mi bezonas aeron, ŝanĝon, forgeson. Mi volas ankaŭ, ke ŝi povu reveni en la lokon, kiun ŝi amas … Faru do por mi oferon, lasu la fraŭlinojn Perkowski kaj veturu kun mi … Sed se vi ne volas forlasi la urbon, restu, sed tute sola tie mi freneziĝus de malespero …

Przyjemski eksidis sur apogseĝo kaj iom ŝerce diris:

– Ĉu efektive via malespero estas tiel granda?

La princo ree haltis antaŭ li kaj respondis:

– Ne ŝercu, Julio. Mi estas trafita pli profunde, ol mi mem pensis. Mi suferas, kiel kondamnito.

Przyjemski fariĝis serioza.

– En tia okazo, tio tre ĉagrenas min. La fraŭlinoj Perkowski estas malsaĝaj kaj afektemaj kreaĵoj, kiujn mi forlasos kun plezuro, kaj mi estas preta veturi morgaŭ kun vi. Sed mi neniam supozus, ke la momentoj, kiujn vi pasigis sub mia nomo, tiel tragedie finiĝos.

La princo eksplodis.

– Mia Julio, sola vi scias, kion mi pensas pri la homoj. Ili estas aŭ flatuloj, aŭ ventoflagoj, aŭ sendankaj …

– Mi multfoje aŭdis tion, – interrompis Przyjemski.

– Ankaŭ la virinoj: ili estas aŭ malsaĝaj kaj enuigaj, aŭ amuzaj kaj malĉastaj: aŭ en ilia korpo loĝas samtempe du spiritoj: ĉiela kaj infera .

– Ankaŭ ĉi tion mi aŭdis.

– La vivo estas unu granda sensencaĵo. Dum la homo kredas, li estas feliĉa, sed li estas infano. Ekzistas homoj kiuj restas infanoj la tutan vivon. Sed tiuj, kiuj perdis iluziojn? … Se ĉio estas mensogo, erariga ombro, efemero …

– Mi aŭdas pri tio tre ofte.

– Sed ĉi tie mi trovis, kion mi ĉesis kredi. Mi trovis tion en ŝi kaj en la ŝiaj … Eĉ en la vidvino de la veterinaro estas io, io tia … !

– Kia vidvino? de kiu veterinaro? – ekmiris Przyjemski. – Vi ne konas ŝin, tio estas indiferenta! Sed en ili estas io tia! … Kaj ŝi, ŝi … Kun nova eksplodo li ekkriis:

– Julio, ŝi ŝutis perlojn en mian animon! Kaj kiel ĉarma ŝi estas! … Ŝi ne estas perfekte bela, sed mi ne donus cent belulinojn por ŝia simpla, modesta ĉarmo … por ŝiaj oraj okuloj!.. por ŝia dolĉa rideto! …

Li mallevis la brakojn kaj sin ĵetis sur apogseĝon.

– Sed, sed ”ŝi flugis per sonĝo la ora!”

Li kovris la okulojn per la manoj kaj eksilentis. Przyjemski, la gaja Przyjemski, serioze ekmeditis.

– Serioza do estas la afero! – li diris mallaŭte kaj fariĝis pli kaj pli malgaja.

Post momenta konsidero li leviĝis, proksimiĝis al sia nobla amiko kaj komencis paroli per konsola voĉo:

– Retrovu ŝin! La afero estas facila … en tiel malgranda urbo.

La princo levis la kapon kaj fikse lin rigardis.

– Por kio? – li diris, – ŝin eĉ por miliono vi ne aĉetos, eĉ miliono ne konsolos sin …

– Pardonu min, princo: Mia konsilo estis malbona. Ĝi estis diktita de mia kompato al vi pro viaj suferoj.

Nun Przyjemski komencis kuri en la ĉambro; li tiris siajn nigrajn lipharojn, pensis, fine haltis antaŭ la amiko.

– Kio do? – komencis li ŝanceliĝante. – Kion fari? Vi vane serĉis ĝis nun veran amon, feliĉon, celon k. t. p. Vi kredas, ke vi trovis ĉion ĉi en la knabino, kiun ni serĉos unu, du tagojn … Mi tion prenas sur min. Mi trovos ŝian novan loĝejon, kaj edziĝu kun ŝi?

Princo Oskaro levis la kapon kaj rigardis lin kvazaŭ ne kredante al la propraj oreloj.

– Kion vi diris?

– Vi edziĝu kun ŝi! – ripetis sentime Przyjemski.

La vizaĝo de la princo komencis rapide ŝanĝiĝi, ĝis subite rido eksplodis en la luksa ĉambro.

– Ha, ha, ha, ha! Ha, ha, ha, ha!

Per voĉo, interrompata de la rido, la princo diris:

– Bonega vi estas, kara Julio, bonega! Mi pensis, ke mi mortos de ĉagreno, sed vi, ha, ha, ha! vi ridigus mortinton, ha, ha, ha!

Li eltiris naztukon el la poŝo, levis ĝin al la okuloj kaj ridis tiel forte, ke la rido similis ploregon.

– Ha, ha, ha! Ha, ha!


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo