La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
Aŭtoro: d-ro Benson |
©2023 Geo |
La Enhavo |
DE J.S. TURGENEV
EL "LINGVO INTERNACIA"
![]() |
Estis iam malsaĝulo. Longe li vivis gaje kaj senzorge; sed iom post iom liajn orelojn atingis la famo, ke oni lin ĉie konsideras sencerba malsaĝulo.
Konfuziĝis la malsaĝulo kaj komencis pripensi, kiamaniere haltigi tiun malagrablan famon.
Fine subita ideo lumigis lian malluman intelekton... kaj, ne perdante tempon, li realigis ĝin.
Lin renkontis surstrate konato – kaj komencis laŭdi faman pentriston...
"Tiu pentristo jam delonge malmoderniĝis. Ĉu vi tion vere ne scias? Mi ne atendis tion de vi... Vi estas tre malprogresema."
La konato ektimis – kaj tuj konsentis kun la malsaĝulo.
"Kian belan libron mi hodiaŭ legis!" alia konato al li diris.
"Kion vi babilas!" la malsaĝulo ekkriis. "Ĉu vi ne hontas? Nenion valoras tiu ĉi libro. – Ĉu vi vere tion ne scias? – Vi restis tro malantaŭe."
Ankaŭ tiu konato ektimis kaj konsentis kun la malsaĝulo.
"Kia bonega homo estas nia amiko N. N.!" tria konato diris al la malsaĝulo. "Jen vere nobla animo!"
"Kion vi babilas!" la malsaĝulo ekkriis. "N. N. estas ĉiekonata malnoblulo! Li rabumis sian tutan familion. Ĉiu scias tion. Vi restis tro malantaŭe."
Same la tria konato ektimis kaj konsentis kun la malsaĝulo kaj sin deturnis de sia amiko. Kaj kiun – kaj kion ajn oni laŭdis antaŭ la malsaĝulo – , por ĉio li havis la saman respondon.
Nur de tempo al tempo li riproĉe aldonis: "Ĉu vi ankoraŭ kredas je aŭtoritatoj?"
"Malica! Gala!" la konatoj komencis diri pri la malsaĝulo. "Sed kia cerbo!"
"Kaj kia parolo!" aliaj aldonis. "Ho jes, li estas talenta!"
La afero finiĝis per tio, ke eldonanto de gazeto invitis la malsaĝulon redakti la kritikan fakon.
Kaj la malsaĝulo komencis kritikadi ĉion kaj ĉiujn, ne ŝanĝante sian manieron, nek siajn interjekciojn.
Nun, iam kondamninte la aŭtoritatojn, li mem estas aŭtoritato, kaj la junuloj admiras lin – kaj lin timas.
Kaj kion alian ja faru la kompatindaj junuloj? – Kvankam oni ĝenerale ne devas admiri, tamen en ĉi tiu okazo, se vi kuraĝas, vi ne admiru lin: vi tuj troviĝos inter la malprogresintoj.
Al malsaĝuloj oportune estas inter timantoj.
El rusa lingvo, trad. Asen Grigorov
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.