La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
Aŭtoro: d-ro Benson |
©2023 Geo |
La Enhavo |
DE FRATOJ GRIMM.
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
Estis iam maljunulego, al kiu la okuloj estis malklariĝintaj, la oreloj surdiĝintaj, kaj liaj genuoj tremadis. Sidante ĉe la tablo kaj apenaŭ povante teni la kuleron, li disŝutis supon sur la tablotukon, kaj iom ankaŭ refluis el lia buŝo. Lia filo kaj ties edzino naŭziĝis pro tio, kaj tial la maljuna avo fine devis sidiĝi post la forno en la angulo, kaj ili donis al li lian manĝaĵon en argilan pladeton kaj eĉ ne sufiĉe; tiam li rigardis malĝoje al la tablo, kaj la okuloj al li malsekiĝis. Iam ajn liaj trememaj manoj ne povis firme teni la pladeton; ĝi falis teren kaj rompiĝis. La juna virino riproĉis, sed li diris nenion kaj nur ĝemis. Tiam ŝi aĉetis al li lignan pladeton por kelkaj heleroj; el ĝi li nun devis manĝi. Kelkajn tagojn poste, kiam ili estis sidantaj, la nepeto kvarjara kunportis lignaĵetojn sur la planko. "Kion vi faras?" demandis la patro. "Mi faras trogeton", respondis la infano, "el ĝi miaj gepatroj manĝu, kiam mi estos plenkreska". Viro kaj virino momenton alrigardis unu la alian, fine ili ekploris, venigis tuj la maljunan avon al la tablo kaj lasis lin de nun ĉiam manĝi kun si. Ili ankaŭ diris nenion, kiam li iomete disŝutis.
El la germana de P. Glockner.
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
Matenon, kiam la kamparano ekstariĝis el la lito, li eliris en la korton por sciiĝi pri la vetero. Li rigardis sian kampon kun tre longpajla hordeo; kaj kion li vidas? tre grandan cikonion irantan en kaj sur la hordeo. Li vokis la du servistojn siajn, por ke ili forigu la cikonion. La unua volas eniri en la hordean kampon, sed la dua prenis lin je la brako kaj diris: "Ne eniru en la kampon, ĉar vi piedfrapos la hordeon". "Jes prave", diris la kamparano, "sed kion fari?" La servisto respondis: "Ni alvoku la kvar servistojn de la najbaro kaj ili helpu nin. Ni faru el ligno grandan platon, sur kiu ni ses viroj povas facile porti vian unuan serviston." Kiel priparolite, tiel farite. Bela longa vojo en la kampo estis la rezulto.
Laŭ memoro rakontis Holger Aersoe.
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
En densa arbaro vivis granda urso. Du vojaĝantaj ĉasistoj aŭdis pri ĝi kaj diris: "Tiun ni baldaŭ kaptos!" Ĉiutage ili iris en la arbaron. Vespere ili revenis en la gastejon, kaj kvankam ili ne havis monon, ili trinkis la plej bonan vinon. "La urso", ili diris al la gasteja posedanto, "pagos niajn ŝuldojn per sia felo!" Iutage ili ekvidis la bestegon. Unu de la ĉasistoj, netrafante pro timo, grimpis sur arbon. La alia, kies pafilo ne funkciis, teren kuŝiĝis kaj ŝajnigis esti senviva, ĉar oni estis rakontinta al li, ke urso ne interesiĝas pri senvivuloj. La urso flaris je liaj buŝo, nazo kaj oreloj, kaj poste foriris. La ĉasisto, kiu estis grimpinta sur la arbon, malsupreniĝis kaj ŝercante diris al la alia: "Kion diris al vi la urso en la orelojn?" La alia respondis: "Li diris, ni ne devas vendi la ursan haŭton, antaŭ ol ni havas la urson!"
El la germana de A. Rumpf.
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
La kamparano Homulo, aĉetinte en la urbo ses ĉevalojn, kondukis ilin hejmen. Survoje li sidiĝis sur unu el ili, kaj ceteraj kvin kuris antaŭ li. Rajdante li kalkulis:
"Unu, du, tri, kvar, kvin – kio tio estas? Mi do ses ĉevalojn aĉetis kaj kial mi nur vidas kvin?" Ne kredante siajn proprajn okulojn, li kelkfoje trakalkulis la antaŭkurantajn ĉevalojn, kaj ĝuste la sesa ĉevalo perdiĝis. Rajdante li pensis pri la malbona ŝtelisto. Apud sia domo li haltis. La edzino aŭskultis la okazintaĵojn, poste ŝi diris: "Trankviliĝu, mia saĝa edzo, vi vidas nur kvin ĉevalojn, kaj mi vidas sep."
Esperantigis Davido Glizer.
DE I. S. TURGENEV.
EL "LINGVO INTERNACIA"
![]() |
Unu fojon la Ĉefekzistaĵo ekpensis aranĝi grandan festenon en Lia ĉielblua palaco.
Ĉiuj Virtoj estis de Li alvokitaj kiel gastinoj. Sole la Virtoj... la virojn Li ne invitis... sole virinojn.
Kolektis sin tre multe da ili – grandaj kaj malgrandaj. La malgrandaj Virtoj estis pli agrablaj kaj pli afablaj ol la grandaj; sed ĉiuj ŝajnis kontentaj – kaj ĝentile interparolis, kiel konvenas interparoli al proksimaj parencoj kaj konatoj.
Sed jen la Ĉefekzistaĵo rimarkis du belajn virinojn, kiuj, ŝajne, tute ne estis konataj unu kun la alia.
La Mastro prenis la manon de unu el tiuj ĉi virinoj kaj alkondukis ŝin al la alia.
"La Bonfareco!" diris Li, montrante la unuan.
"La dankemeco!" aldonis Li, montrante la duan.
La ambaŭ Virtoj neesprimeble ekmiris: de tiu tempo, de kiam la mondo staris – kaj ĝi staris longe, – ili renkontis sin la unuan fojon.
Tradukis V. Halperin.
LAŬ
MALNOVA BRETONA LEGENDO.
EL LA GAZETO "ESPERANTO"
![]() |
Kiam la Eternulo mediteme rigardis siajn kreitaĵojn li alvokis ilin – ankaŭ la homon – por decidi, kiamaniere ili vivu kaj kiom da jaroj ili restadu surtere. Alpaŝis la homo la Eternulon kaj Dio diris: "Vi, homo, estas la reĝo inter la kreaĵaro, vi ne rampu en la terpolvo, sed staru rekte. Vi posedu la donon de l'intelekto kaj parolon. Vi estru la bestojn de l'kampo, la birdojn de l'ĉielo, la vermojn de l'tero kaj ĉion en la akvo vivantan. Submetiĝu sub vi ĉiu vivantaĵo; la kreskaĵoj de l'ĝardeno kaj la fruktoj de l'arbo estu via propraĵo. Sur la tero vi vivu tridek jarojn!" – Malĝoje la homo flankenstaris pensante: "Neeble, mi estros ĉion, ĝuos la belaĵojn de la mondo kaj vivos nur tridek jarojn? Pro kio nur tiom malmulte da jaroj?" – La azeno humile proksimiĝis al la Eternulo kaj Dio parolis: "Vi suferu penojn kaj toleru, ke oni multpeze ŝarĝos vian dorson. Vi spiregu kaj pro trenado laciĝu, vi tremu sub la batoj de l'kondukisto kaj ŝvitu malhavante ripozhorojn sufiĉantajn; via manĝaĵo estu dornoj kaj kardoj. Sur la tero vi vivu kvindek jarojn!" – Terenfalis la kompatinda besto ĝemkriante: "Kompatu min, Eternulo, ĉu mi suferegu kaj manĝaĉu dum kvindek jaroj? Forprenu dudek, estu kompatema!" – Kaj la homo, la vivavida, rapide genufleksis antaŭ Dio petante, ke Li donu do al li la restantajn dudek jarojn, kiujn la azeno malakceptis. Kardio ridetis kapjesante kaj plenumis la peton de l'homo. – Venis la hundo kaj la Eternulo ordonis: "Vi gardu la domon kaj kuŝu katenite sur la trezoroj. Vi malfidu eĉ la lunon kaj alboju ĉiun ombraĵon. Vi rodu ostojn kaj suĉu medolon. Sur la tero vi vivu kvardek jarojn!" – Plendkrietis la hundo vostvipante la aeron pro tio, ke li nun devos malhavi la liberecon kaj sklavece vivadi sub la jugo de l'homo kaj sin nutri per ostaĵoj kaj putra viando; li petegis Disinjoron, ke li mallongigu lian vivtempon je dudek jaroj. – Ree la homo brilokule petis, ke la Eternulo donu al li tiujn dudek jarojn. Ridetante Dio ilin bonvole donacis. – Fine saltetante alrapidis la simio, kaj parolis Kardio: "Vi nur aspektu homo, sed vi estu stulta, infanece stulta, senmensa, senracia kaj marŝu vizaĝalterne sur kvar piedoj kun dorso arkforme kurbigita. Vi estu ĝojigaĵo por infanoj kaj imitinda modelo por malsaĝuloj. Sur la tero vi vivu sesdek jarojn." – Polvenfalis la priplorinda simio balbutante, ke la Eternulo mildigu sian ordonon kaj permesu, ke tridek jaroj da vagado surtere estu sufiĉaj por tia mokinda estado. – Kaj ree la vivavida homo alpasis Dion kaj petpostulis la tridek jarojn de l'simio ne ŝatitajn. "Estu", respondis abrupte la Potenculo.
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
– Tiel vivis la homo, la krono, la perlo inter ĉiuj estaĵoj, dum tridek jaroj, senzorge serene, feliĉe en sia juneco. Sed forflugis la junaĝo kaj – kio okazas nun? Inter la trideka kaj kvindeka jaroj zorgoj kaj penoj estas la sorto – la memelektita – de l'homo; li devas labori, laboradi ŝvitante kaj ofte eĉ ĝemplendante, toleri batojn, suferi malagrablaĵojn kaj streĉe kuneskrapi la necesan, la panon ĉiutagan. Sed – pro kio li plendas? Ĉu la Eternulo ne akurate plenumis liajn petojn, estingis la fajron de lia vivavido? – Tiuj dudek jaroj estas la azenjaroj de l'homo. – Se li ion kolektis ĝis sia jaro kvindeka li kuŝripozas sur la trezoroj, gardas la domon, fidas neniun, insultas la najbarojn kaj apenaŭ riskas manĝi nutrige pro ĵaluza envio kontraŭ si mem. Jen la hundojaroj de l'homo. Li tre ofte ĝisvivas la sepdekan jaron kaj de nun li perdas la prudenton, la intelekton, fariĝis kvazaŭ ruino, faras infanaĵojn, iras kun dorso kurbiĝinta tra la stratoj moke priridata de petolemaj junuloj. O, la simijaroj de la homo!
Esperantigis M. Butin, L. K.
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
La eta Menaĵo estis sovaĝa knabo. Li estis forgesema. Ĉiumatene post la leviĝo el la lito li komencis serĉadi la vestojn, librojn, kajerojn ktp., kaj neniel mem li povis trovi ilin, ĝis la patrino helpis lin. Kompreneble, ke li ĉiutage estis devigata stari malantaŭ la pordo de la lerneja ĉambro, ĉar li ĉiam malfruiĝis.
"Kion mi faru, ke mi plu ne malfruiĝu?" pensis Menaĵo. Foje enlitiĝinte por dormi, li prenis pecon da papero kaj skribis. "Miaj vestoj estas sur la seĝo, la ŝuoj sub la seĝo, mia kajero en la libro, la libro en la tornistro, la tornistro sub la skribotablo en mia ĉambro, kaj mi mem en la lito." La indekson li kuŝigis sub la kusenon. Matene leviĝinte li tuj saltis el la lito teren, prenis la indekson kaj legis kun ĝojo: "Miaj vestoj estas sur la seĝo", jes, estas "miaj ŝuoj sub la seĝo"; vere, "mia kajero en la libro"; bone, "mia libro en la tornistro"; poveble, "la tornistro sub la skribotablo"; ĝuste. "Kaj mi mem en la lito."
Menaĵo malfermas la okulojn, rigardas en la liton, sed ĝi estas malplena! "Dio mia!" ekkriis la eta Menaĵo ekmiriginte, "kaj kie do mi mem estas?"
Esperantigis Davido Glizer.
EL LA GAZETO "ESPERANTO"
![]() |
Jam de antikva tempo ursoj estis kaptitaj por servi kiel amuzantoj de la publiko. Ankoraŭ nun ciganoj dancigas urson en vilaĝoj, kaj gravaj ĉefurboj konservas vivantajn ursojn en apartaj fosejoj aŭ en zoologiaj ĝardenoj.
Kiu pripensas iam la malfacilan, tedan, kruelan sorton de tiuj kompatindaj bestoj, sopirantaj je sia arbaro kaj devigataj la tutan tagon starigi sur du kruroj kaj interbati manegojn por ricevi karotojn de rigardantoj?
Nu, en ukraina urbo, unu el la du publikaj ursoj mortis kaj la komunuma estraro ne havis monon por aĉeti novan. Unu vesperon, ĉe la urba laboroficejo alvenis malfeliĉa viro, eble intelektulo plendanta pri senlaboreco. La tutan tagon li serĉadis, nenion trovis kaj sebtis sin jam senkuraĝa.
"Ne ploru," diris al la laborkomisario, "ni ja trovos al vi okupon. Atendu momenteton." Kiam ĉiu alia petanto estis for kaj li per singarda ĉirkaŭrigardo konstatis ke neniu povas aŭskulti, la komisario demandis: "Ĉu vi kapablus funkciadi kiel urso?" – "Kiel urso?" respondis la malfeliĉa viro. "Ĉu mi ne parolis ĝentile? Ĉu vi ne havas liberan oficon ĉe publika giĉeto?" – "Ne," respondis la komisario. "Temas pri vera urso en zoologia parko. Unu mortis kaj ni ne monpovas havigi novan nuntempe. Se vi konsentus surmeti ĝian felon, manĝadi krudajn karotojn, interbati la manojn, k.t.p. vi ricevos la saman salajron kiel la gardisto kaj laboros nur sep horojn tage dum la parko estas malfermita al publiko."
– "Bone, bone," ekkriis la homo ĝoje, "mi provos lojale, nur ke mi ne mortu pro malsato!"
La metio estis efektive laciga. Al ĉiu infano, al ĉiu juna patrino kun bubo, al ĉiu maljuna vizitanto haltema, al ĉiu paro da naivaj gejunuloj alvenantaj, necesis imiti preĝon per manoj, kuri por serĉi falintajn karotojn, ilin manĝi, rekomenci, rekuri, restari k.t.p.
Vespere, post kiam li englutadis nekalkuleblan kvanton da karotoj, trinkadis botelojn, batadis manojn, balancadis kapon, k.t.p. ĝis plena laciĝo, li ĝojis vidante la gardiston sonorigi pri la fermo kaj svingi sian ŝlosilon alpaŝante la pordegojn.
Fine li povos kuŝigi kaj ripozi, eĉ sur pajlon. Li eniris la ursan loĝejon... sed ho, ve! la pordo al najbara kajuto estis malfermita. La gardisto ĝin lasis tiel kaj jen, la alia urso turnis la kapon, lin ekvidis kaj ekpaŝis al li tute trankvile. Terure. Kion fari? Kun glaciiga timo, haltanta koro kaj febra ŝvito, li kuris al abio kaj ekgrimpis vundante la manojn per la pikantaj branĉoj de l' savoarbo. Homa voĉo eksonis malsupre.
![]() |
"He! Kamarado!" alvokis la dua urso, "ne timu tiom rapide! Ankaŭ mi estas senraborulo kaj ni povas interfratiĝi." E.P.
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
La ŝafo devis suferi multon de ĉiuj bestoj. Pro tio ĝi iris antaŭ Zeŭson kaj petis, ke li malpliigu ĝian mizeron.
Zeŭso ŝajnis esti helpema kaj diris al la ŝafo: "Mi ja vidas, mia pia kreitaĵo, mi kreis vin tro sendefenda. Nun elektu, kiamaniere mi devas korekti plej bone ĉi tiun malperfekton. Ĉu mi devas armi vian buŝon je teruraj dentoj kaj viajn piedojn je ungegoj?"
"Ho ne", la ŝafo diris; "mi ne volas havi ion komune kun la sovaĝaj bestoj".
"Aŭ", Zeŭso daŭrigis, "ĉu mi devas meti venenon en vian salivon?"
"Ho", la ŝafo kontraŭdiris; "la venenaj serpentoj ja estas tiom malamataj!"
"Nu, kion mi devas fari? Mi volas planti kornojn sur vian frunton kaj doni forton al via nuko."
"Ankaŭ ne, favorema patro; mi povus facile fariĝi same puŝema kiel la virŝafo."
"Kaj tamen", Zeŭso diris, "vi mem devas kapabli malutili, se aliaj devas zorgeviti malutili al vi."
"Ĉu mi devas tion?!" la ŝafo ĝemis. "Ho, tiam lasu min, favorema patro, kia mi estas. Ĉar kapableco povi malutili estigas, mi timas, emon voli malutili; kaj estas pli bone suferi maljustaĵon ol fari maljustaĵon."
Zeŭso benis la pian ŝafon, kaj ĝi forgesis plendi de post tiu horo.
Laŭ Lessing.
LAŬ
P. HEBEL
EL "ESPERANTO JUNULARO"
![]() |
Restoracion de iu urbeto iam eniris gasto bone vestita. Li tuj altabligis sin kaj senplue postulis kuraĝe bonan supon "por sia mono". Poste li ordonis alporti ankaŭ sufiĉan porcion da legomaĵo kaj bovaĵo "por sia mono". Nun la mastro tute ĝentile demandis, ĉu ankaŭ glaso da vino plaĉas al li. – "Ho certe!" respondis la gasto. "Kial ne, se mi povas ekhavi bonan trinkaĵon por mia mono?" Tiamaniere kun bona apetito li ĉion manĝis kaj trinkis.
Fine li eltiris unu groŝon el sia poŝo, malnovan eluzitan moneron, kaj metis ĝin sur la tablon. "Jen, mastro, jen mia mono!" – "Kion vi pensas?", rediris la restoraciestro. "Vi ja ŝuldas al mi taleron."
![]() |
"Mi ne mendis manĝaĵon por talero, sed por mia mono," respondis la kuraĝa gasto. "Jen estas mia mono. Pli multe mi ne havas. Se tro multe vi liveris por ĝi, estas via kulpo."
"Vi estas ruza fripono!" riproĉis la gastejestro. "Sed ĉifoje mi pardonos al vi kaj donacos ne nur la tagmanĝon, sed krome kvingroŝan moneron, kondiĉe ke vi ne plu parolu pri la afero kaj tuj iru al mia najbaro, estro de l' hotelo Al Nigra Urso, kaj same petolu kontraŭ li!"
Senprokraste la ruza gasto ridetante ekkaptis la prezentitan monon per la unu mano, per la alia la pordfermilon, deziris bonan vesperon al la trompita mastro de l' gastejo Al Ora Leono kaj diris: "Mi bedaŭras; ĉe via najbaro, hotelestro Al Urso, mi jam estas gastiĝinta, kaj ĝuste tiu sendis min al vi."
Kiu faras truon al alia, ofte mem tien enfalas.
Prof. Dr. Penndorf.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.