La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... La 1-an de majo 1929

Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: la romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria persono. Alie la legonto nenion komprenos.

La policprezidanto, socialdemokrato Zergiebel, malpermesis kiajn ajn demonstraciojn la unuan de majo. Malgraŭ tio senfina torento de demonstrantoj fluas tra la stratoj, kantante “Internacion”. Ŝajne, tuta Berlino eliris sub la ruĝajn standardojn. Jen iras dekdujara knabo en mallonga pantaloneto kaj blua maristforma ĉemizeto. Apud li estas sesdekjara maljunulo en ĉifita jako; junaj knabinoj en malkaraj ĉapeloj; maljunaj laboristinoj en flikitaj paltoj.

Mirinde varma tago! Ĉu ne la suno ekbruligis la purpurajn flagojn, dependantajn el la fenestroj de ĉiuj kvin etaĝoj, renkontinte al la demonstrantoj?

Berta paŝas apud Otto kaj Erich. Ĉiuj ili estas vestitaj hodiaŭ “civitane”, sed havas – viroj sur la ĉapoj, kaj Berta sur la brusto – la ruĝan insignon kun levita pugno.

– Ŝajne, ĉiuj ĉeestas! – diras Erich, kontente ridetante.

– Nur la sola certe ne estas trovebla, li estas Rudolf, – diris Berta.

– Rudolf? Kion vi deziras? Ke Rudolf sin endanĝerigu?.. Estu trankvila!

– Ĉu vi opinias? – malfide strabas Erich.

– Kaj vi opinias, ne?

Erich deturnas sin, por kaŝi maltrankvilan vizaĝesprimon.

– Mi diros al vi, kiel li kondutis tiam en Treptow, ĉe la sindikata festo. Ĝi estas abomenaĵo! Li sidiĝis kun sia Elsa apud tableto kune kun iu sindikata oficisto. Kiam ni estis preterpasantaj, li ne deziris nin rekoni.

– Mi apenaŭ ne mortis pro la rido. – aldonas Berta.– Li ŝajnigis, ke li analizas kruĉon da biero. Sed Elsa, ŝajne, estis tute en sia propra loko. Ŝi tiel koketeme ridetis al ĉi tiu oficistaĉo!

Erich deflanke rigardas Otton.

– Kial vi tuj ne rakontis ĝin al mi?

– Plej ridinde estis, – ne lasinte la edzon respondi, ree enmiksiĝas Berta, – kiam mi proponis al Elsa agiti kun mi kontraŭ la kirasŝipo en la publiko.

Ŝi tiel kompatinde min rigardis! Sed ekmuzikis la orkestro kaj ili solvis la problemon. “Mi invitis Frau Elsan por charlstown”, – diris la sindikata oficisto. Rudolf aldonis: “Jes, mi opinias, ke Elsa devas sin iomete distri. Ja ne eblas dum la tagnokto pensi nur pri la propagando!”

– Rudolf estis abomene malsobra ĉi-vespere! – rimarkas Otto. – Feliĉe, lin nemalmultaj konas kaj li en nenio diferenciĝas de la social-demokratoj. Li gajnis tie en loterio kuirpoton kaj entuziasme disbatis ĝin tuj publike meze de la placo.

Erich vigle returnis sin.

– Ĝi ne estas pardonebla, Otto! Vi ne rajtis silenti pri tio!

– Erich. Erich! Ĉu ne estis ni okupitaj pri la pli gravaj demandoj?

Ĉe la stratangulo la demonstracio renkontas ekscititan homamason. Oni diras, ke el najbaraj stratoj estas senditaj grandaj taĉmentoj de la polico. La demonstrantoj ekkantas “Internacion”, sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon. Centoj da ŝupoj* en brile ŝmiritaj botoj kaj verdaj uniformoj engalopas el la proksima strateto. Neniu averto. La bastonetoj senprokraste falas sur la kapojn. Aŭdiĝas neimagebla kriego. La viroj sendas malbenojn kaj blasfemojn. La virinoj ploras. La infanoj falas meze de la vojo kaj ploregas. En diversaj anguloj de la strato krakas la revolveraj pafoj. Otto laŭte krias:


* Ŝupoj: speciala gardpolico en Germanio.


– For Zergiebel! For la perfidulojn! Vivu la komunismo!

Super li ekpendas la bastono, sed lerte sin elturninte, li elglitas kaj la bastono falas sur kapon de lia najbaro. Kaptinte Bertan je la brako, Otto malaperas en la homamaso.

Vespero, la unuan de majo. En Neŭkeln estas konstruataj barikadoj. Grupo da laboristoj, estrata de Erich, elruligas el korto panveturigilon kaj renversas ĝin sur la pavimo. Ĝi falas flanken, senpove skuante la radojn. Kion do diros la bakisto, onklo Peter?

– Rapidu, kamaradoj, rapidu!

La laboristoj surstratigas barelojn, trabojn, kestojn, tabulojn. Ĉio ĉi estas metata deflanke kaj desupre al la renversita veturigilo. La alia grupo samtempe rompas la pavimon kaj fosas tranĉeon. El ĉi tie la batalantoj ne facile estas elbateblaj. Amaso da scivolemuloj kaj buboj haltis sur la trotuaro kaj rikanas. Alkuras Otto.

– Nu, ĉu vi trovis? – rapide demandas Erich.

– Certe! Dekdu!

Otto fiere elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn pistolojn. Aliras kelke da viroj kaj virinoj.

– Mi estos kun vi, Otto, ĉu ne vere? – dolĉe demandas Berta.

– Jen, ankoraŭ! – malestime revokas Otto. – Vi perdos la jupon! Mi la tegmenton ja grimpos!

– Otto, karulo mia, kion do mi faros? Ĉu vi batalos, kaj mi sen afero sidos?

– Do ŝi restu, – rimarkas Erich, forĵetante de la dorso trabon.

– Ĉi tie ŝi restu, sed sur la tegmenton mi sin ne prenos. Ŝi verŝajne, falos de tie sur kapon de iu ŝupo!

– Mem vi falos! – kolere kontraŭdiras Berta, – Diablo vin prenu!

Otto viŝas per malpura naztuko la malsekan frunton, forigante de ĝi algluiĝintajn blondajn harojn.

– Mi pensas, mi sukcesos ankoraŭ kruĉon da biero trinki! – diras li.

– Lasu vi la bieron! Ĉu povas ni pensi nun pri la biero?

– Mi rapide, Erich! Je dio, mi ne povas! La laringo estas tute seka!

Li kaŝas sin post la angulo en malhele lumigita bierejo. Post kvin minutoj li kun du kamaradoj estas jam sur la tegmento de kvinetaĝa domo super la barikado. Ili tute ne estas videblaj en la krepusko. Ie tute proksime aŭdiĝas aŭtosiblado. Erich komandas:

– Atenton!

Ŝarĝaŭtomobilo aperas el post la angulo kaj heziteme haltas en la distanco de kelkaj metroj. Ĝia brusto estas metala, sed la flankoj kaj supro malkovritaj. La barikado silentas, sed ŝajne el la ĉielo frapas du facilaj pafoj. La ŝoforo falas sur la sidejo. La aŭtomobilo komencas senordan pafadon kontraŭ la barikado, sed tie estas silente. Ankoraŭ kelkaj pafoj desupre kaj inter la policanoj komenciĝas paniko. Forlasinte la aŭtomobilon, ili fuĝas strateton.

– Antaŭen! – komandas Erich.

Ĉirkaŭ dek du laboristoj elsaltas el post la barikado kaj post kelkaj minutoj anstataŭ la aŭtomobilo restas malplena loko. Tamen, la policistoj ne estas tre kuraĝaj! Uzante la kvinminutan paŭzon, sur la lokon rapidas sanitaria taĉmento. La vojon neatendite baras kirasaŭtomobilo. Oficiro krias de la piedŝtupo:

– For de ĉi tie! Nenian sanitarian helpon!

La ektimigitaj sanitariistoj malaperas en la strateto. Per trafa pafo Otto faligas la starantan sur la piedŝtupo oficiron. Rekomenciĝas la senorda pafado. La barikado respondas malofte, sed trafe. Berta kuŝas sur la tero kaj ŝia revolvero estas metita super randon de la tabulo. Post ĉiu trafa pafo ŝi direktas al la kuŝanta apude Erich sian triumfantan rigardon. Erich estas, kiel ĉiam, malserena. Post dudekkvinminuta pafado la kirasaŭtomobilo forveturas. La batalantoj formetas la armilojn kaj ekfumas. Otto eliras, kvazaŭ nenio okazis, el korto de la najbara domo, subtenante la defalantan pantalonon.

– Diablo scias, – diras li, – krevis la butonfadenoj! Eble, Berta, vi alkudros?

Sed Berta ĵetas sur lin malestiman rigardon. Penante ne vidi ŝin, li pli firme kuntiras la zonon.

– Nu, kiel plaĉas al vi, kamaradoj? Ĉu ĉiuj estas sanaj?

– Kiel vi vidas! Vi, amiko, estas ja bona pafisto!

Otto levas la nazon.

– He, mi ne similas vin! Lernu de “Sniper”*! – Li batas sin sur la ventron kaj ne plu havante la fortojn elteni, allogas Berta’n al si.


* “Sniper”: Pr. “Snajper”, ĝustsence – milita esploristo. Ankaŭ uzate en la senco – bona pafisto.


– Bertchen, Bertchen, mia stultulineto! Ĉu ne revenus vi hejmen?

Berta indigninte forpuŝas la edzon.

– Mi ne sciis, Otto, ke vi estas azeno! Se vi deziras, vi povas mem reveni!

– Nu, bone, ni ŝercas! Mi estis dironta, ke vi eble iru kaj alportu al ni du botelojn da biero!

Ĉi tion Otto diras jam tute malkuraĝe, sed lin subtenas ĝenerala aprobo.

– Otto pravas! Kuru, Berta! Efektive, oni povas morti pro la soifo!

Berta hezitas nur sekundon. Ŝi rapide decidas, ne, sen biero la viroj ne povas longe resti, tamen ili ankaŭ ne povas forlasi la barikadon.

Kaj en la sama tempo en densiĝinta mallumo jam grimpas al la barikado ŝtelirantaj ĉenoj de la verduloj kaj en la apudaj stratetoj estas kaptitaj kaj forsenditaj ien ĉiuj preterpasantoj. Tiumomente, kiam la pafistoj, turmentataj de l’ soifo, antaŭsentas la maldolĉetan fluidaĵon en la sekiĝinta kaj ardanta gorĝo, tiumomente la polictaĉmento, alirinte la barikadon, subite atakas ĝin. Erich sukcesas nur laŭkondiĉe fajfi, sed tio ĉiujn savas. Nek unu pafo, nek iu kontraŭstaro, spite atendoj de la polico. La pafistoj malaperis en peronoj kaj kortoj.

Kiam Berta estis revenanta la barikadon, portante sub la ŝalo kelke da boteloj, ŝi mirigite ekvidis apud si la neinvititajn gastojn. Rikanante, ruĝvanga policano vokis ŝin per la fingro.

– Kion vi havas, belulino, sub la ŝalo? Ĉu ne kartoĉojn?

Berta faris la plej mirigitan mienon.

– Mein Herr! Kiel vi povas pensi? Al la mastro venis gastoj. Mi estis en la bierejo.

Kaj ŝi montris la botelojn. La policisto ĉagrenite kraĉis trans la maldekstra brako.

La duan de majo kaj nokte al la tria ankoraŭ oni batalas kaj la laboristoj anstataŭ la perditaj barikadoj, konstruas la novajn. Neŭkeln estas la sieĝata fortikaĵo. Miloj da policanoj, armitaj laŭ la plej lastaj postuloj de la militscienco per fusiloj kaj grenadoj faras ofensivon kontraŭ la laborista urbo. En la aero zumas aeroplanoj kaj blankaj reflektoroj lumigas la defendantajn sin stratojn. La kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn.

Erich fariĝis specialisto en fako de l’ barikadoj. Otto – en fako de l’ tegmentoj kaj mansardoj. Kun lerteco de l’ kato glitas li sur kornicoj kaj glata fersupraĵo inter kamentuboj kaj mansardaj fenestroj. Apenaŭ tenante la ŝtonajn elstaraĵon kaj deklivan feron per unu mano, per la alia li celas malsupren, en la stratan puton.

Sed de post la tria mateno, la laboristoj ne plu pafas. La batalo estas malsukcesa. La malamiko estas pli forta. Perdante la edzinon kaj kamaradojn elvide, transkurante de unu tegmento al la alia, Otto, blasfemante, ĵetas sian revolveron en kamentubon. Oni devas sin savi...

Malsupre jam rebolas la vivo. Restariĝas la normala trafiko. Detruiĝas la barikadoj kaj repuriĝas la stratoj. La magazenoj rekomencas la komercadon. Onklo Peter, grumblante, riparas en la korto sian panveturigilon. Sed kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? La bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn. balkonojn, mortigas senkulpajn homojn. En policejoj oni metas la vunditojn unu sur la alian, ĝis la morto batas ilin per kolboj kaj bastonoj. Sango, malpuro, ŝvito kaj putrodoro...

Jen malsupre bruas ŝarĝaŭtomobilo kaj la policanoj ion militeme krias, minace svingante per la manoj. De l’ balkono rigardas du virinoj kaj ridetas. Krak, krak!.. Kaj la virinoj ne plu vivas en tiu ĉi mondo... Knabaĉo kuras tra la strato. Por kio, li, malsaĝa, kuras? Oni ne devas kuri!.. Estas prete! Li neniam plu estos kuranta! Sen krio, sen spiro li sidiĝas la trotuaron. En la najbara domo elflugas vitroj. El la pordo du ŝupoj trenas iun malfeliĉan viron. Du knabinetoj, elkurintaj la trotuaron, laŭte ploras kaj krias:

– Paĉjo, paĉjo!..

La patrino kun timo entrenas ilin en la peronon, lasinte la edzon al la policanoj. Tuj komenciĝas la batado. Ho, kiel estus oportune pafi tuj ĉi tiun oficiron, sidantan sur ŝtupo kaj trankvilege englutantan la cigaran fumon!..

La malfeliĉa viro, ŝajne, jam perdis la konscion. Lia sangokovrita vizaĝo prezentas el si pecon da karno. Unu el la policanoj ŝovas la botpinton en la elfluintan okulon kaj kun kruda rido ion diras al la oficiro. La oficiro kapsignas sur la pordon. Post kelkaj minutoj la policano eltrenas el la domo la edzinon de la malfeliĉulo, kovritan de larmoj, kun malordiĝintaj haroj, kun sitelo da akvo en la manoj.

– Verŝu! – diras la oficiro rikanante.

Fiksinte frenezan rigardon sur la senspira edzo, la virino komencas per la tremantaj manoj verŝi akvon sur lian disŝiritan vizaĝon kaj bruston.

– Verŝu pli bone! – krude krias la oficiro kaj, rapide leviĝinte, puŝetas la virinon sub la kubuton.

Freneziĝante, ŝi faligas la pezan sitelon sur kapon de l’ edzo. Tremetante, tiu aŭdigas malfacilan ĝemon, konvulsie disĵetante la brakojn. Tuj la oficiro piedbatas lin sur la dekstran flankon.

– O-o-o! – krias la virino sovaĝe kaj falas la trotuaron.

Mallonga fajfo kaj el-post la angulo aperas kvin homoj. Ĝi estas restaĵo de l’ grupo, kiu batalis ĉe la barikado. Berta ankaŭ estas ĉi tie. Erich deiras de la kamaradoj kaj rapide aliras la oficiron. En minuto de la mirinda silento, kiam la konsternitaj policanoj kaptas tenilojn de la revolveroj, klare sonas la voĉo de Erich:

– Sinjoro Hoetzke! Tian abomenaĵon oni ne estis atinginta eĉ dum la milito! Antaŭ vi estas nearmita viro! Lasu lin! Li havas du infanojn!

Hoetzke subrigardas komence Erich’on, poste liajn kamaradojn, starantajn je kelkaj paŝoj. Kelke da preterpasantoj scivoleme haltas sur la kontraŭa flanko de la strato. Unu el la policanoj kuras al ili kaj svingas la manon:

– Preterpasu! Preterpasu!

– Mi konas vin, – malrapide diras Hoetzke, ne forturnante de Erich la okulojn. – Ni konatiĝis kun vi ĉe fraŭlino Alice Berg.

– Tute ĝuste, sinjoro oficiro! Sed nun ne estas tempo por la konversacio! La homo mortas. Fordonu lin al ni!

– Ĉu vi ordonas? – sarkasme ridetas la oficiro.

– Ni tion postulas! – obstine respondas Erich. – Vi devas havi la kompatemon!

– Kompatemon?.. Hm!.. Kio estas la kompatemo?

Otto kun streĉita atento rigardas malsupren. Berta staras la plej ekstrema kaj ŝia mano kunpremas ion en la poŝo. Ŝi ankoraŭ estas armita. Otto kontente ekspiras.

– Permesu proponi al vi... – la leŭtenanto mallevas la manon en la poŝon (ne en revolverujon, sed en la poŝon), – cigaron!

– Sinjoro oficiro!

Erich ne sukcesis fini. La kuglo trafas lian frunton. Kaj en la sama momento falas teren la oficiro.

Forgesante pri la danĝero, Otto elŝovas sin de post la kamentubo kaj krias plenvoĉe malsupren:

– Brave, Alice, vi trafis!

* * *

“Preussen” estas nun unu el la plej bonaj germanaj vaporŝipoj, naĝantaj inter Stettin kaj Leningrad. Se rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektas fiera, alta, rekta, kun forta kruta brusto. Kompare al la renkontataj ŝipaĉoj, similaj al malpuraj fulgokovritaj kaj grasmakulitaj supujoj el kuirejo de malpurema kuiristino, “Preussen” estas belulo. Ĉio, kio estas sur ĝi kupra, brilas, kvazaŭ zorge purigita primuso: vergoj de l’ balustrado sur la ŝtuparoj kaj pontetoj, kadretoj de l’ kompasoj kaj kronometroj, paroltuboj, fajfiloj kaj la cetera. La ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo. Sur la ferdeko nenio estas superflua. Ĉio estas ordigita, ĉio nebezona estas metita en la internaĵon, ĉio estas kovrita per peza vakstolo kaj alpremita de la holda fermilo.

“Preussen” estas memfida kaj sufiĉe obstina. Ĝi malatentas la veteron. Por ĝi estas indiferente, ĉu pluvas, ĉu lumas la suno, ĉu turmentas la malfeliĉan Baltan maron ŝtorma febro, aŭ la senlima arĝenta supraĵo rigidiĝis en la profunda kvieto.

Hieraŭ nokte furiozis la ŝtormo. De post Stettin, tuj post kiam ĝi postlasis la labirinton de l’ fajroj, la ŝtala belulo trafis potencan ĉirkaŭprenon de la ŝtormo. La kolerega ciklono kaptis ĝian bruston per la larĝa mantelo, kun sovaĝa ĝemego kontraŭbatante sur pintojn de la mastoj kaj tamburante sur la ferdekojn grandajn gutojn de la pluvo. La furioziĝinta maro estis ĵetanta pezajn tavolojn de l’ akvo en hermetike ŝlositajn vitrojn de l’ iluminiloj, superverŝante ilin per rapide ruliĝantaj larmoj. Kuntirinte la fortojn kaj sin streĉinte, ĝi suprenĵetis la malvarmajn kaj glitajn brakojn ĝis la rando de l’ ŝipobordo. Ĝi alkroĉiĝis al la balustrado kaj kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj, ĉirkaŭlavante vandetojn de l’ kabinoj. “Preussen” spiteme rektigadis la dronintan en la abismo stevenon, simile al malseka kato forskuis de la dorso kaj flankoj riveretojn da akveroj. La vento furioze ŝiris vilojn de la nigra fumo, la maro kun senpova kolero aŭskultis momente la trankvilan frapadon de l’ maŝino en la fera korpo kaj denove ĵetadis sin por sensukcesaj atakoj. “Preussen” ne timis la ŝtormon.

Sed malsupre, en kabinoj, en koridoroj, sur ŝtuparetoj, en necesejoj – ĉie klakadis la maldikaj pordetoj, ĉie aŭdiĝis daŭraj ĝemoj de l’ pasaĝeroj. Frostotremantaj, de la piedoj ĝis la kapo kovritaj per malvarma ŝvito, ili provis alkroĉiĝi la murojn, la balustradon, sed ili ĉiam ree falis sur plankon, ruliĝis tra la kabinoj, sentante puŝojn en la dorson. Rigidaj pro la teruro okuloj petis indulgon, sed la indulgo mankis.

Kaŭrante en dormovestoj, geviroj renkontiĝis en la koridoroj, per la malplenaj okuloj rigardis unu la alian kaj ĝemkriis kune kun la vento. En fragmentoj de la pensoj briletis la espero: eble, finiĝos? Eble, ĉesos?.. Sed tuj la larmoj hajlesimile ŝprucis el la okuloj, la kapo enfaladis iun abismon kaj ĉio rekomenciĝis...

Hodiaŭ regas silento. Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj. En la kabinoj estas mallevitaj kurtenoj.

Fine trankviliĝintaj pasaĝeroj enŝovis sin en kusenojn, surmetinte sur sin ĉion, kio estis ebla, por varmiĝi, kaj sin enigis en feliĉan maleston.

La sonorilo vokas al la matenmanĝo. La jungo frapas la kabinojn, duonvoĉe invitas: “Früstück”*. Ĉio estas vana. Nur kelkaj dormemaj figuroj klakas per pantofloj en direkto al la manĝejo, envolvinte sin en la malpurigitajn vestojn, kiujn ili sukcesis surĵeti nokte.


* Früstück: Matenmanĝo.


Nur antaŭ la tagmanĝo la publiko aperas sur la ferdeko. La venkita maro vastiĝis ĉirkaŭe, kiel smeralda ebenaĵo. De l’ vaporŝipo al la horizonto kuras lumantaj oraj briloj. La blua ĉielo, kvazaŭ per japana taso kovris la akvon. La sala aero estas freŝa kaj agrabla. Malproksime tranaĝas bluetaj buloj de la fumo. Aliam ili iras renkonten kaj elkreskas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn. Tiam “Preussen” aŭdigas harmonian sonon kaj sur randoj de ambaŭ ŝipoj la deĵorantoj svingas larĝajn flagojn. Tiam la pasaĝeroj malrapide elpoŝigas la kodakojn* kaj, celante, klakas.


* kodako: Foto-aparato.


– Ĉu vi komprenas, kamarado, – diras al Vitalij germanigita militkaptito, – la koro mia batas nenormale, kiam mi pensas, ke mian vilaĝon veni devas. Mi estas jam de post la dekkvina jaro el Rusio.

– Kaj en Germanio kion vi faris? – demandas Vitalij.

– Ich arbeitete. Mi laboris. Ĉu vi povas min kompreni? Mi laboris komence en kamparo, kaj poste oni estis min akceptinta la fabrikon. Porzellanfabrik.

– Porcelana fabriko? Por porcelana ilaro?

– So, so!

Dekstre vidiĝas strieto de la tero.

– Latvio! – diras blonda junulino. – Ni estas preterpasontaj Riga’n.

Aspiranto de la Moskva Komunista Akademio, revenante hejmen, miope enrigardas ŝiajn okulojn kaj provas ŝerci:

– Sed ni ja vizitis unufoje Riga’n*, Fräulein, ĉu ne vere?


* vizitis unufoje Riga’n: Vortludo (ruslingva – viziti Riga’n – vomi).


Maljuna hebreo, kun densa krispa nigra barbo, sensukcese forbatas atakojn de la filo. La filo tenas lin je faldoj de la malnova palto, skuas la seĝon, forŝiris de li la ĉapeton. La patro severe butonumas la palton kaj, klininte sin al Vitalij, demandas duonvoĉe:

– Do, vi opinias, kamarado, mi pagos por la maŝino limimposton?

Vitalij levas la ŝultrojn. Li nenion pensas pri la maŝino de l’ sukeraĵisto. Ĉu ili ne komprenas, ke ne povas li nunmomente kunsenti zorgojn de la maljuna metiisto, timanta perdi sian propraĵon, nek ĝojon de la militkaptito, revenanta la patrion, nek eĉ naturan senton de la junulo al la ĉarma knabino. Sin apogante per la tenilo de l’ balustrado, li malrapide iras la stevenon. Levebla ŝtupareto estas malsuprenigita sur la suban ferdekon. Tie ĉi, konkurante kun bruo de la ondoj, maristo muzikas per harmoniko. La motivo estas konata kaj dolorige malgaja. Ĝi estas “Lorelei”.

    “Ich weiss nicht, was soll es bedeuten,

    dass ich so traurig bin...

    Ein Märchen von uralten Zeiten,

    es kommt mir nicht aus dem Sinn!”*

*

“Ich weiss nicht, was soll es bedeuten...”:

Ne scias mi, kial mi estas

malgaja en la kor’

Malnova fabelo restas

por ĉiam en mia memor’!

La aŭskultantoj enpenseme tordas en la fingroj cigaredojn kaj rigardas planken. Vitalij aliras la stevenpinton mem kaj sidiĝas sur malvarman forĝitan randon de la balustrado duonturne al la maro. La verdaj ondoj rapidas renkonten. Kunpuŝiĝinte kun la vaporŝipo, ili eksplodas bruegante, kiel fontano de la brilantaj akveroj. Se klini sin malsupren, la potenca muziko de l’ ondoj malaŭdigas la harmonikon. Se returni sin, tiam:

    “Belega knabino jen tronas kun ora juvelar’.

    La belan vizaĝon kronas mirinde la ora harar’”...

Al Vitalij ŝajnas, ke li rememoras:

... Alice metis sur lian ŝultron la orkoloran kapeton... La bluaj okuloj estas fermitaj per iom tremetantaj palpebroj. Li prenas ŝian flamantan vizaĝon en siajn manojn kaj kisas la palpebrojn per facila tuŝo de la lipoj. En la kabino neniu, krom ili, estas. Ĉiuj foriris la supran ferdekon, aŭ adiaŭas sur la bordo. Super la kapo sonas frapado de dekoj da paŝoj, pepkrio de argano, abruptaj ekkrioj, bruego de la falantaj en kelon pakaĵoj. Ies voĉoj kaj metalaj paŝoj sur la ŝtuparo. Tra la iluminfenestreto briletas fajroj kaj ombroj. Sub la plafono pendas blua lampeto. La lumo en egalformaj strioj falas sur la fermitajn valizojn, duetaĝajn litojn kun ŝtuparetoj, la marmoran lavujon kaj tabletojn...

Li rememoras nur la sonĝon. Ja li forveturis, ne vidinte Alice’n. Kaj ĝenerale, por kio rememori?.. La maristo kantas duan kanton:

    “Alligu la boaton.

    Ho, bela fiŝistin’!..”

Vitalij ektremetas kaj returnas sin al la homoj. Ili sidas silente, ne rigardante unu la alian. Bruego de l’ maro batas en la orelojn kiel monotona kaj obtuza akompano. Blanka velo arĝentumas dekstre. La vento preskaŭ mankas kaj la ŝipo kvazaŭ haltis sur la loko. Ie proksime estas la tero, ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta, tia, kia restis malantaŭe. Kaj ĉi tie etendiĝis senlima vasteco, malluma kaj timiga profundaĵo...

    “Ho, kor’ similas maron.

    Ĝi ondas en pasi’

    Kaj same perlojn karajn

    Al ni donacas ĝi!..”

Je la tria tago “Preussen” venis Leningradon. Ŝtalaj bastionoj de la limfortikaĵoj, tie kaj aliloke, kreskis el la mara fundo, malhele briletante per plumbo. “Preussen” malrapidigis la iron kaj iom post iom estis trairanta la ĝuste reguligitan vojon. Kun densa siblado ĝin preterpasis sovetiaj kirasŝipoj. La pasaĝeroj de “Preussen” amasiĝis ĉe la ŝiprando, svingis naztukojn kaj ĥore kriis:

– Vi-vu U-S-S-R! Vi-vu la ru-ĝa ar-me-o!

La ŝiparo de la kirasŝipoj respondis:

– Hur-ra-a!

Delikate susurante sur la supraĵo, sub la ŝipbordo mem tranaĝis longa kaj mallarĝa submarino. Maristo purigis kupran kadreton sur ronda vitro de la tureto, kraĉis sur la manojn kaj larĝe rikanis, levante la kapon al la ŝipo.

La rusaj pasaĝeroj seninterrompe ridis, vigle babilante kaj en iliaj okuloj kuris gajaj fajretoj. La germanoj nervumis. Ili timeme atendis la neeviteblan renkonton kun la “ruĝaj ĝendarmoj”. “La ĝendarmoj” baldaŭ aperis sur eta kutro. “Preussen” kelkfoje mallonge fajfis, la kutro albordiĝis al la ŝipo kaj la amasiĝintaj apud la balustrado pasaĝeroj estis vidantaj, kiel la ŝipon supreniris du viroj kun paperujoj, en verdkoloraj jakoj kun metalaj butonoj. La viroj estis ordinaraj, havis trankvilan aferan aspekton kaj se ne la revolverujoj ĉe la zonoj, la germanoj ne farus diferencon inter la stettinaj limoficistoj kaj la ruĝaj “ĝendarmoj”.

Dum la kapitano estis transdonanta la dokumentojn, la pasaĝeroj rigardis la sovetian havenon. “Preussen” eniris longan kaj mallarĝan kanalon inter du profundiĝintaj en la golfon terstrioj. Sur tiuj fumis brulfajroj kaj fiŝistoj kuiris terpomojn. Sur la vojo balanciĝis kamparana ĉaro kaj rapide kurinta inter la arboj ĉevaleto, mirigite rigardis la marmiraklon. Diverskoloraj buoj kaj bordmastoj montris la vojon.

En delto de Neva amasiĝis eksterlandaj ŝipoj. Ĉi tie, kiel en Stettin, knaris arganoj kaj bruis la havena vivo. De la bordo iu kriis per paroltubo:

– La kaj-o de leŭ-te-nan-to Ŝmidt!

Kun la lasta afabla saluto de l’ ŝipestro (“Auf Wiedersehen, mein Herr”) elvaporiĝis definitive Germanio kaj komenciĝis Sovetunio.

Sur la kajo luktis por pasaĝeroj fiakristoj, fuŝpaŝante faldojn de siaj vestoj kaj ŝoforoj invitis en maŝinojn, elŝirante unu de la alia la valizojn.

Vitalij luis fiakriston. Metinte apud la piedoj la valizon, li rigardis ĉirkaŭe kun sento de la homo, la tutan jaron pasiginta en hospitalo.

Jam krepuskiĝis kaj sur Nevskij* eklumis lanternoj. La promenanta homamaso plenigis la larĝajn trotuarojn. En la aero pendis gaja bruo de la voĉoj. Kiel kvieta estas la strato, kiel simpla kaj parenca la homamaso! La knabinoj sen ĉapeloj, en simplaj bluzetoj, la junuloj sen tradiciaj por Germanio kravatoj! Senĝena, senzorga rido!


* Nevskij: Nevskij prospekt (nun Oktobrorevolucia prospekto), ĉefa strato en Leningrad.


Leningrad, la laborista urbo! Laborula Rusio, lando de l’ Sovetoj, saluton!

* * *

Kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn.

Ĉiu monteto similas ŝaffelan ĉapon. Ĉiu monteto printempe prezentas el si muzikan koruson. Ĉiu monteto estas fonto de freŝa gluema aromo de la krevantaj burĝonoj kaj ĵus ekflorintaj folioj. Ĉi tie, en la betulaj arbaretoj trabatinte al si vojon tra la arba verdaĵo disgrimpis sur la montoj blankaj monaĥejaj muroj kaj sur la verdaj herbejoj fortike enradikiĝis malaltaj globformaj preĝejetoj.

Jam dum festaj tagoj zumis la montetoj en obtuza malrapidema sonoro. Sur la verdaj vojoj sin trenis al la monaĥejoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj vicoj de diverskoloraj katunvestitaj kamparaninoj en larĝaj jaketoj kaj pezaj malnovmodaj jupoj.

El la urbo estis malrapide leviĝantaj polvokovritaj fiakroj kun pia intelektularo. Apud la blankaj muroj nazkantaĉis almozuloj kaj negocis je krucetoj kaj helkolorigitaj sanktaj bildoj maljunulinoj. Pilgrimuloj, revenintaj el Palestino, vendis al dikredantoj boteletojn de la sankta akvo kaj pecetojn de la jesua kruco. La homoj pli spritaj komercis je kuketoj, kvaso, malkostaj orelbukoj, ringoj, argilaj fajfiletoj, ludiloj, koloraj ŝtofoj, galanterio.

Ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado. Matene la popolo estis genustaranta en la nigriĝintaj kaj duonputrintaj preĝejoj, kaj post la tagmezo elŝutadis sin la foiron, drinkis kaj diboĉis. Vespere la arbaro aŭdis gajajn trilojn de l’ harmoniko, kaj nokte atenteme estis kaptanta pecojn de ebriaj ekkrioj, kruda rido, ektimigitajn knabinajn ĝemojn, perforte subprematajn.

Ĝi estis iam.

Sed nun de la preĝejturoj estas formetitaj la sonorilegoj kaj de l’ kupoloj la orumitaj krucoj. Nun oni ne plu aranĝas diservojn en la fleksiĝintaj teren preĝejetoj. Ne plu ekzistas foiroj kaj galanteria komerco. Mankas la drinkado, interbataloj kaj la amasa promenado. En la arbaroj estas trankvile. La blua rivereto Viŝa kviete fluas ĉirkaŭ sep montetoj kaj en ĝiaj diafanaj akvoj obeeme kuŝas verdaj konturoj de la tremoloj kaj betuloj. Apud la bordo naĝas malgrandaj boatoj kaj super la ebenaĵo de l’ rivero aŭdiĝas sonoraj infanaj voĉoj.

En du el la Semigorskaj monaĥejoj estas aranĝitaj infandomoj. En la malnovaj ĉeloj estas malfermitaj la fenestroj kaj la suno fluas sur purajn infanajn litojn kaj ĵus kolorigitajn flavajn plankojn. En la preĝejo estas blukolore surfarbitaj la muroj. Sur la ambono estas aranĝita estrado. Kie antaŭe flirtis la barbego de dio-patro, elstaras nun la akvarela devizo kun verdaj floretoj ĉeflanke: “La unuan de majo ni etendu la manojn al la infanoj de la tuta mondo!”

Sur apudborda malgranda herbejo estas farita legomĝardeno. En regulaj brunaj ondoj kuŝas ĵus fositaj bedoj. Inter ili fulmorapide kuras la infanoj. Olga staras sur la ponteto kaj helpas al la etuloj preni akvon el la rivero. La manikoj ŝiaj estas suprenlevitaj ĝis la kubuto. La brakoj iom bruniĝis. La vizaĝo estas rozkolora kaj la okuloj rigardas gaje.

– Singarde, infanoj! Ne malsekigu la piedojn, vi povas malvarmumi!

– Olga Alekseevna, ni kun Burkin jam finis la parcelon! Kion ni faru nun?

La infano, kiel muso ŝvitkovrita, fortiras la ĉemizon.

– Nu jen, ĝuste tion mi supozis! Surmetu tuj la ĉemizon! Por kio vi tiel rapidis? Ja mi diris al vi! Tuj petu Marian Fedorovna’n, ke ŝi donu al vi alian ĉemizon!

Al Olga aliras maljuna edukistino.

– Kial vi maltrankviliĝas, Olga Alekseevna? La infanoj estas kutimaj!

Ne aŭskultante sin, Olga krias, terurigite:

– Lunjo, Lunjo, ne portu la sitelon sola! Nikolao, helpu ŝin tuj!

Edukistino Aleksandra Ivanovna sidiĝas sur hakpecon.

– Certe, la infanoj amas kaj ŝatas, kiam oni zorgas ilin. Sed aliflanke, oni ne devas troigi tion! La infano devas havi iun memstarecon!

Anstataŭ respondo, Olga murmuras subnaze:

– Hodiaŭ du infanoj jam banis sin! Ĉu vi opinias, ke ĝi estas bone?

Ŝi prenas akvumilon kaj supreniras la legomĝardenojn.

– Nu, jen, infanoj, ni faris kun vi ĝuste antaŭ la unua de majo grandan laboron! La laboristoj dankos nin! Vidu, kian kampon ni prilaboris! Nun ni tagmanĝu kaj post la tagmanĝo, kiu deziras, povas ankoraŭ helpi la terpomon planti kaj tiam nia infandomo figuros sur la ruĝa tabulo!

La terpomon, kiel evidentiĝas, ĉiuj deziras planti. La infanoj ĉirkaŭis Olga’n kaj penas malaŭdigi unu la alian:

– Ĉu ni vespere, Olga Alekseevna, boate promenos? Jes?

– Kaj mi la skarabon kaptis, Olga Alekseevna! Grandegan!

– Kaj mi trovis verdan vitreton! Jen rigardu!

Olga ridetas.

– Bonvolu vidi, Aleksandra Ivanovna! Mi trovis Amerikon! Ĉu vi scias, infanojn mi ĉiam iomete timis. Kaj ne amis, krom la sia! Ili ŝajnis al mi tiaj malobeemaj! Sed ĉi tie mi amikiĝis kun ili. Kaj, vere, mi mem fariĝas pro tio tute alia homo?

Aleksandra Ivanovna fikse rigardas ŝin.

– Vi, verŝajne, estas tre izolite vivinta? Ĉu via edzo estas tre okupata?

Olga por unu momento enpensiĝas.

– Ordinare, jes! Sed, ĉu vi scias, mi opinias, ke mi mem estas kulpa. Se rerigardi malantaŭen, mi sentas timon!

Aleksandra Ivanovna singardeme silentas. Olga aŭskultas sekunde pepadon de iu birdo, poste subite sufokiĝante pro l’ ekstazo, ekspiras.

– Ĉu vi aŭdas, kiel kantas la birdoj?.. Ĉu vi sentas, kiel bone estas ĉi tie!

Ŝi vereme ridetas, sed la maljuna edukistino rimarkas en ŝiaj okuloj malgajon.

– Ho, nemulte mi bezonis, tute nemulte, kiel evidentiĝis! Mi ja ne estis toleranta streĉon de l’ granda urbo kaj stultigan absurdon de la hejmmastrumo. Ĝi estis tro sensenca! Mi ne povis per la propraj fortoj forlasi la ensorĉitan cirklon! Kaj Vitalij... Kion de Vitalij?! Li havis siajn zorgojn!

Jen, se nun... Tamen, ne!..

– Ĉu li ne revenis ankoraŭ el eksterlando?

Olga embarasiĝas.

– Tio estas, li revenas! Sed, vidu, kia malagrablaĵo! Li skribas, ke la aferoj tenos lin en Moskvo. Li ĉi tien ne povos veni. Mi ankaŭ nun ne povas. Jen la infanoj!.. Kiel mi ilin forlasos?

Ŝi embarase taŭzas la pajloĉapelon en la manoj. Aleksandra Ivanovna fikse ŝin rigardas.

– Ĝin, mi kredas, oni povus aranĝi, Olga Alekseevna!

– Jes, eble!.. Sed, vi scias, jen ankoraŭ! Mi deziras pli forte entiriĝi la laboron. Mi ĵus eksentis en mi mem iun grandegan ŝanĝon. Al mi ŝajnas, ke al Vitalij ĝi plaĉos!.. Kiel vi opinias?

– Li ne atendas tian ŝanĝon?

– Ĝuste, ne! Ĉu vi scias, mi ja lasttempe tute malesperis! Ni ĉesis kompreni unu la alian. En la koro mi amis lin, tio estas, kiel antaŭe mi lin amis, sed ne plu komprenis! Jen mi opinias, li ankaŭ! Eble, amis, sed jam ne komprenis! Ĝi ja estas danĝere, ĉu ne?..

– Kiel do vi tamen ĝin aranĝos? – ne komprenas Aleksandra Ivanovna. – Kiom da monatoj vi ankoraŭ ne vidos unu la alian?

– Ĉu vi scias, eble ankoraŭ du monatojn! Mi al li tiutempe surprizon preparos. Li sian Olga’n ne rekonos! Vere, mi tre volus lin tuj revidi. Nu, por interbabili, demandi pri la eksterlando, rakonti, kiel kreskis la filineto, jen kiajn legomĝardenojn ni kun la infanoj ĉi tie aranĝis, kaj tiel plu!..

– Sed?

– Sed, pli bone mi atendu! Li skribas, ke dum la unuamajaj festoj lia kamarado forpermeson havos. Sekve, li sendas lin al ni. Jen tio estas bone!! Mi tre ĝojos!.. Ĉu vi iomete mokas min, Aleksandra Ivanovna?

– Kial do vi opinias?

– Tro babilema mi estas!

La maljuna edukistino kareseme tuŝas Olga’n je la ŝultro.

– La homoj ne ĉiam estas tiom malbonaj, kiom ili ŝajnas. Mi ankoraŭ fidas la homojn. Do ni estu amikoj!

* * *

Post la jara foresto Vitalij sentis sin en la trusto iom ĝenate. La muroj eĉ ŝajnis fremdaj, nekonataj, ĉar intertempe oni riparis fundamente. En la ĝenerala kancelario oni konstruis multajn vandojn kaj la oficistoj, disigite, estis malebligitaj kolektive pridiskuti la familiajn novaĵojn. La kancelarion de la Planfako oni ĉirkaŭigis per dika spegula vitro kun multaj arkformaj fenestretoj kaj orkolorigitaj titoloj de la faketoj. Popov transloĝiĝis en apartan kabineton. Buro de Vitalij estis transportita malsupren en grandan vastan ĉambron, kun fenestroj, elirantaj ĝardenon. Ĉi tie sidis nun kelke da inĝenieroj, kiujn Vitalij antaŭe ne konis. Ĝi estis por li neatendite. La unua, kio lin konsternis ĉe la eniro la vestiblon, ĝi estis multkolora hela numero de la murgazeto kun la devizo: “Memkritiko, sendepende al la postenoj!” En ĝi estis presitaj dek du artikoletoj (Vitalij ĉiujn kalkulis) pri mankoj en la laboro kaj unu granda artikolo pri difektoj en la ĉelgvido. Pense ridetinte, Vitalij sin turnis al alirinta Bobrov.

– Ĉu la senpartiuloj ankaŭ preparas sin al la partia reregistro?

Bobrov estis afable malfermonta la cigarujon, sed rememoris, ke Vitalij ne fumas.

– Pardonu, karulo, mi forgesis, tute forgesis! Ja delonge ni ne vidis unu la alian. Ĉu vi pri la reregistro? Jes, jes! Jen, ekzemple, mia artikolo pri la taskoj kaj cetera! Kiel honesta specialisto, mi partoprenas!.. Cetere, rakontu pli bone pri via vojaĝo! Mi opinias, vi havas, kion rakonti! Kiam vi venis? Nur ĵus? Kaj tuj revenis al la laboro? Jen estas heroo de l’ laboro! Oni devas meti vian nomon sur la ruĝan tabulon!

Bobrov rikanis, strabante la malnovan konsumiĝintan kostumon de Vitalij.

– Ĉu la kostumon, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne renovigis eksterlande? Ja, mi kredas, malkare tie ĉio kostas? Ĉi tie, vi scias, specialaj varkartoj estas enkondukitaj, sed per ili nenio estas ricevebla. Ĉu vi ne venigis la kostumon? Mi ne kredas, ne kredas, Vitalij Nikolaeviĉ! Kaŝas vi, ne deziras inciti!

Vitalij forŝiriĝis de la loko kaj silente lin preterpasis. Bobrov atingis lin en la proksima koridoro.

– La paperujon, karulo, vi forgesis! Tie, apud la murgazeto! Jen ricevu!

En akceptejo de Serebrovskij apud la tablo de sekretario sidis junulo en komsomola jungŝturma ĉemizo. Vitalij, mirigite, haltis sur la sojlo.

– Kiun vi bezonas, kamarado? – demandis la komsomolano, levante la kapon.

– Mi al Serebrovskij.

– Do, iru, kial vi staras?

Vitalij rigardis la pordon, kie antaŭe pendis la tabuleto “Sen averto ne eniru” kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne plu pendas. La komsomolano rimarkis ĉi tiun rigardon kaj ekridis.

– Oni forigis ĝin! Li ordonis forigi!

– Ĉu delonge? – demandis Vitalij.

– Tuj, kiam estis publikigitaj tezoj de Jaroslavskij pri la partipurigo.

– Tiel! Kaj Ŝipova kien malaperis?

– Ĉe Ŝipova evidentiĝis 33 malsanoj! Ŝi forveturis kun Vinokurov Krimeon.

Vitalij estis jam traironta al Serebrovskij, sed ion rememorinte, fikse ekrigardis la komsomolanon:

– Kaj Ivagin?

– Sed kion vi bezonas? De kie vi estas, kamarado?

Vitalij ne respondinte, aliris la fenestron, malfermis ĝin kaj sidiĝinte sur la subfenestro, sopireme rigardis en la ĝardenon. La suno en larĝa fluo ĵetis sin en la ĉambron. Gajaj radietoj ekludis en facetitaj inkujoj bruligante fajretojn en la ruĝa diafana inko. Helaj strioj kuŝiĝis sur la verda drapo kaj facila spektra rebrilo de la spegula vitro ekmovetiĝis sur la planko. La venteto susuris per paperrandoj, penante elŝiri la paperojn el sub pezaj sorbpremiloj sur la tablo.

– Ĉu oni eksigis lin, tamen? – diris li finfine.

– Li memvole foriris! – skuis la kapon la komsomolano. – Ne estis eble labori! Nun li denove en la uzino “Svet”. Sed, ĉu vi ne estas, hazarde, kamarado Zorin?

Vitalij ĉagrenite rigardis lin.

– Sekve, malsukceso? Sekve, oni lin ne subtenis? Sed li ankoraŭ antaŭ nelonge skribis al mi, ke ĉio estas en ordo, ke vi havas nun fortikan partian kernon!

La komsomolano embarasite gratis post la orelo, fosis iom en la poŝo kaj eltiris grasmakulitan gazeteltranĉaĵon.

– Jen legu, kamarado Zorin! Ivagin ĉiam estas diranta: lernu esprimi viajn pensojn mallonge! Facile estas direbla! Kioman monaton mi lernas, sed neniu diablo helpis! Sendis mi kvindek liniojn, oni presigis nur kvin!

Vitalij, skuante la kapon, tralegis la artikoleton.

– Ĝi ne helpos! – kontraŭdiris li.

– Helpos, kamarado Zorin! Ĝi devas helpi! Kaj mi ankaŭ vin esperas! Ivagin multe pri vi rakontis. Jen, ekzemple, kun Vinokurov...

– Kun Vinokurov? – Vitalij vigliĝis.

– Jes, la patro ion rakontis al mi. Nun ni devus skribi, demandi, sed mi ne havas la tempon. Mortigas min tute tiu sekretariado, diablo ĝin prenu! Mi opinias, ili speciale min ĉi tie sidigis! Avancigito, ili esperas, tuj enterigos sin sub la paperoj!

La pordo knaris kaj sur la sojlo aperis Serebrovskij.

– Kamarado Semjonov! – demandis li delikate, – Ĉu mi povas vin peti por unu minuto?

– Kion ĝi signifas? Eĉ la sonorilo estas nuligita? – ridetis Vitalij. – Saluton, kamarado Serebrovskij! Ĉu vi rekonas?

Serebrovskij levis la mallarĝigitajn okulojn al Vitalij. Ŝajne, en ili ekbrilis ektimo. Poste ili fariĝis diafanaj kaj afablaj.

– Ha, kamarado Zorin! Mi tre ĝojas! Bonvenu! – Li larĝe malfermis la pordon kaj preterlasis antaŭen la junan inĝenieron.

* * *

La unua impreso de Semigorsk – ĝi estas mallarĝa strieto de briletantaj fajroj ĉe l’ horizonto. Dum la vagonaro proksimiĝas al la stacio, turniĝante ĉirkaŭ la envolvitaj per mallumo montetoj, tiuj fajroj zigzagas ĉirkaŭ ĝi, jen elkurante de la maldekstra, jen malaperante.

Ivagin staris apud la fenestro kun pakaĵeto en la manoj, preta por elvagoniĝi. La vagono profunde dormis. Pala tremanta fajreto de l’ kandelo ĵetis saltantajn brilojn sur longbarbajn vizaĝojn de la kamparanoj. Ĝi estas sur la malsupraj bretoj. Sur la planko kaj sur la supraj bretoj amasiĝis grasaj pezaj sakoj. Kun kio? Kien kaj por kio veturigas kun si la homoj tiom da multpeza, maloportuna, grandampleksa ŝarĝo?..

La monotona frapado de l’ radoj ĉiam malrapidigis la ritmon kaj fine ĉesis, samtempe kun raŭka fajfo de la lokomotivo. La malgranda stacio estis senhoma. Kelke da fleksiĝintaj figuroj kun sakoj siluete trakuris de la vagonaro trans la ĝiba ponto. Senbrila petrollanterno subrigardis per unusola okulo. La deĵoranto aŭdigis akran fajfon, la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj kaj trasiblinte ion dufoje, forŝiriĝis de la loko.

Ivagin aliris fiakriston, dormetantan en sia veturilo.

– Ĝis la urbo, amiko, vi venigos min? Ha?

– Jes, por tri rubloj!

– Kial tiom kare?

– Kvar kilometrojn!

Ivagin embarase staris, rigardis laŭlonge de la polvoza vojo, foriranta la mallumon. Ĉu iri piede?.. Li butonumis la kolumon de l’ jako kaj decideme direktis la paŝojn al la urbo. Envoje li atingis preterpasanton. La preterpasanto surhavis duonmilitan, duoncivilan veston. Sur la kapo lia sidis civitana ĉapelo, kaj sur la korpo ruĝarmeana ĉemizo.

– Ĉu hejmen, amiko, vi revenas? Ha? Ĉu la servon finis?

– Jes, similas ĝin. Ĉu vi la saman vojon havas?

– Jes, ankaŭ tion similas! – samtone respondis Ivagin.

– Ĉi tiea?

– Ne, al Taraseviĉ! Eble, vi konas? Ha?

– Taraseviĉ? Tia maljunulino ĉi tie loĝas. Ŝi havas domaĉon sur Semenovskaja. Jes, mi aŭdis. Do, vi al ŝi?

– Preskaŭ. Kaj ĉu la filinon vi konas?

– La filinon – ne!..

– Nu, do amiko, nun ĉi tie estas ŝia filino! Ha?

– Do vi al la filino?

Ivagin laŭte ekridis kaj lia rido, traglitinte inter la arboj, dronis ie en arbustoj. Fortimigita birdo transflugis de unu arbo sur la alian, malrapide svinginte la flugilon.

Ili estis nun trapasantaj betulan arbaron. La malseka herbo mole ĉifiĝis per la piedoj. En la aero parfumis freŝa verdaĵo.

Kiam ili eliris el la arbaro, ĉeneto de fajroj jam ne similis tiun, kiu estis videbla el la vagonfenestro. Nun tio estis maldense disĵetitaj, malgrandaj, lumantaj per flava lumo fenestretoj. Malantaŭ ili, kiel noktaj gardistoj sin eltiris grizaj preĝejturoj. Sur la angulo de dormanta strato Ivagin adiaŭis la kuniranton kaj komencis dekalkuli la domojn. Antaŭ la sepa unuetaĝa dometo kun tri fenestroj, profunde enradikiĝinta en la grundon, li haltis. Ĉirpinte per alumeto, li lumigis rondan ladan numeron. La fenestro estis kurtenigita per diverskolora katuno. La maldika ŝtofo tralasis neklaran lumon. Li mallaŭte frapis dufoje sur la vitron. Iu formovis la kurtenon kaj almetis la nazon al la vitro.

– Ĉu kamarado Ivagin? – demandis voĉo elinterne. – Unu minuton!

Ivagin leviĝis la lignan peroneton kaj sidiĝis sur la balustrado. Pasis ĉirkaŭ tri minutoj, ĝis oni malfermis la pordon. Li fumis kaj aŭskultis noktajn sonojn. De la stacio aŭdiĝis fajfoj. Ie, ektimigita per malbona sonĝo klukis kokino. En la najbara korto bojis hundo.

– Mi jam decidis, ke vi ne estas veninta, – diris Olga, malfermante kaj ventumigante sur lin varmon de la dormanta ĉambro. – En la telegramo estas dirita, ke vi venas kun la vespera vagonaro. Sed, laŭ mia kalkulo, la vagonaro estas jam delonge veninta. Ni kun la patrino estis ĵus enlitiĝintaj.

Ivagin premis ŝian manon.

– Antaŭ ĉio ni konatiĝu! Mi iris piede. Tial estis longe. Ha? Ĉu mi ne vekis la infanon?

– Ne, ne! Ŝi dormas. Mi petas eniri. Vi estas noktonta ĉi tie, en la kuirejo. Ĉio jam estas ordigita, sed komence trinku la teon!

Olga venigis lin tra la koridoro en malgrandan puran kuirejon. Sur tablo staris jam estingiĝinta samovaro, manĝilaro, vazo da konfitaĵo, pano, butero kaj kruĉo da lakto. Olga sidiĝis, kun kaŝita scivolemo rigardante al Ivagin. Iom konfuzita, li embarase miksis la lakton per kulero.

– Vi, verŝajne miris! – diris li. – Iu nekonata persono kaj la cetera! Ha? Sed ĝi estas ja bagatelo, ke mi ne estas konata! Petis min Vitalij treege!

– Tutegale, li skribis, kie vi (ĝi estas mi) pasigos la festojn, sed mia edzino tie pro la enuo mortas! Ha?

Olga ekspiris.

– Bonan edzon mi havas, kamarado Ivagin, ĉu ne vere?

– Mi tion ne scias, ĉu bonan, ĉu malbonan, sed li iufoje stranga estas! Nu, ni pri tio poste parolos. Ĉu vi sola ĉi tie loĝas? Ha?

– Kun la patrino kaj filino.

– Nu, jes, tion mi scias!.. Ĉu la patrineto via dormas jam?

– Dormas. Morgaŭ vi konatiĝos. – ridetis Olga. – Vi intercetere devos al ŝi en mastrumaj aferoj helpi. Mi ja laboras nun! En vico por aĉeti viandon, sendube vi estos staranta!

– En la vico por viando? Ha? – maltrankviliĝis Ivagin. – Nu, jes, cetere ne gravas! – Li ekridis. – Ĉu vi scias, kial mi tiel? Mi neniam en la vicoj staris! Mi eĉ ne scias, kiel ĝi estas farata!

– Infaneto! – svingis Olga la manojn. – Jen kia vi estas! Ne estas tro malfacile ĝin studi! Alie vi sen la tagmanĝo restos! Mi ja laboras!

– Interalie, Vitalij Nikolaeviĉ evidente ne scias, ke vi laboras?

– Evidente, ne scias! – ridetis Olga. – Li kredeble opinias, ke mi ankoraŭ pasigas la tempon apud trogo kaj primuso. Sed ĉi tie kvankam estas ursangulo, kvankam la trotuaroj mankas kaj la preĝejoj nombras pli, ol duetaĝaj domoj, kvankam oni renkontas la venantajn el gubernia centro estrojn kun ruĝaj flagoj, tamen estis pli facile al mi forlasi la trogon!

– Ĝi estas bone, se tiel! – grumblis Ivagin. – Sekve, kian profesion vi prenis?

– Mi laboras en la infana domo. Nun ni legomĝardenojn prilaboris. Antaŭ la unua de majo la specialan taskon ni plenumis! Lumas la suno, en la arbaro birdoj kantas, apude fluas la rivero, – bone! Estas sentata la vivo ĉirkaŭe! Sed ja tie... – Sed Olga silentiĝis kaj malfideme rigardis al Ivagin.

– Ĝenerale! – aldonis ŝi, ridetinte. – Vi rakontu al mi, kiel fartas Vitalij! Ĉu li la morgaŭan tagon ankoraŭ en Germanio pasigos?

– En la vojo, se ne en Moskvo! – kapsignis Ivagin. – Ĉu li ne skribis al vi? Oni forpelis lin de tie! La trian tagon mi jam komencas post forveturo el Moskvo. Intertempe li povis veni.

– Kiel? – La okuloj de Olga profundiĝis kaj fiksiĝis sur la vizaĝo de Ivagin. – Kion ĝi signifas?

– Ofensivon de l’ kapitalistoj, Olga Alekseevna, jen kion! La ĉeesto de granda kvanto de sovetiaj civitanoj en Berlino unuan de majo estas neoportuna! Ĉu vi aŭdis, kion Zergiebel tie aranĝis?

Ivagin eksaltis de la seĝo kaj komencis varman agitadon je temo pri la finiĝo de la stabilperiodo. Olga ne interrompis lin. Metinte la kapon sur ambaŭ manojn, ŝi iom fleksiĝis kaj meditis pri io sia.

Matene Ivagin de neniu estis vekita. Tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron, kiel hejtis la rusan fornon, kiel bakis aromajn grasajn kukojn... Vekiĝinte, li longe kuŝis sur transportebla lito kaj rigardis tra la malfermita fenestro en ĝardenon, orumitan per ia varma suno.

La birdoj fajfis sagacajn trilojn. Aŭdiĝis hela rido de Injo kaj ŝia nuda, iom rozkoloriĝinta korpeto briletis inter la verdaĵo. Dufoje preter la fenestro estis pasinta Olga en fantazia kostumo, farita el malnova patrina kapoto, kun balailo en la manoj. Poste Ivagin aŭdis susuron de la kunbalaataj pasintjaraj folioj. Poste al voĉo de Injo aliĝis ankoraŭ aliaj infanaj voĉoj kaj la ekscititaj infanoj estis kurontaj al la barilo observi ion tra la fendo. Sed la metropola loĝantino haltigis ilin per malestima rimarko:

– Kia bagatelo! Sola aŭtomobilo por la tuta urbo!

Tiu ĉi rimarko sekvigis patriotajn protestojn de la aliaj infanoj kaj Injo ekkoleris:

– Foriru vi, kotmakulita! – diris ŝi al unu el la amikinoj. Post tio komenciĝis vigla infana insultado. Ivagin malrapideme surtiris sur sin la pantalonon kaj eliris la korton. La hela suno igis fermi la okulojn. Injo sidis jam sur la perono kaj instruis la infanojn kalkuli:

– Vi ne tiel kalkulas! – diris ŝi al sia kotmakulita amikino. – Jen kiel kalkulu. Sepcent, okcent, naŭcent, dekcent, dekunucent, dekducent...

Tiam ŝi ekvidis la gaston, rapide leviĝis kaj etendis la maneton.

– Ĉu estas onklo Ivagin? Saluton! Mi estas Injo!

– Do vi estas Injo? – ekinteresiĝis Ivagin. – Interese! Bone, ni konatiĝu! Ĉu tiuj estas viaj geamikoj? Ha?

– Jes, ili estas miaj geamikoj! – faris Injo duonrondon en la aero per la maneto. – Kaj ĉu vi portas okulvitrojn? – Vi formetu ilin, ili malhelpas al vi!

Ivagin ekridis.

– Nun mi malbone vin vidas! – diris li. – Permesu, mi pli proksime vin rigardos!

Li kaptis ŝin kaj levis sur la ŝultron. Injo gaje ekridis.

– Nu, kia vi forta estas! Mi tion ne sciis! Mi ja estas peza! Panjo diras, ke mi pezas jam pli, ol dekses kilojn!.. Sed, onklo Ivagin, kiam viaj okuloj ridas, ili tre similas du fiŝetojn!..

– Fiŝetojn? Ha? – admiris Ivagin.

– Jes! Kaj la brovoj estas kvazaŭ du flavaj skioj! Sed kial vi konstante “ha” ripetas?.. He, onklo Ivagin, vi mem ne scias, kial! Nu, klinu vian dorson pli bone! Mi volas, ke vi min galope promenigu! – Kaj ne atendante la konsenton, ŝi ordigis sin pli oportune sur lia ŝultro. – Nu, rajdu, rajdu!..

Tiaspekte ili engalopis la ĝardenon kaj trakuris sub la florantaj pomarboj. Poste ili revenis sur la peronon. Olga staris en la pordo, reveme rigardis korvon kaj kun evidenta ĝuo aŭskultis klukadon de la kokino, tumultanta meze de sia flava idaro. Ekvidinte ilin kaj iom ruĝiĝinte, ŝi etendis la manon.

– Mallevu Injon, – diris ŝi, – ŝi estas tro batalema! Ŝi kiun ajn seli scipovas!

– Kaj kion sekvas? Bonvolu min seli!.. Mi ne kontraŭdiras!.. – Ivagin ridetis. – Bone estas ĉe vi, Olga Alekseevna! – Li ĉirkaŭrigardis la malgrandan malrektiĝintan staleton, pordeton en la verdan ĝardenon, bedojn, fositajn de la manetoj de Injo, kikerikantan kokon, saltantan korvon. Li altiris al si la kuŝintan surflanke malplenan keston kaj sidiĝis.

– Sed mi opinias, kamarado Ivagin, vi iom ironie ĝin diras. Verŝajne vi la alian pensas. Pri et-burĝeco nia vi, kredeble, mokas!

Ivagin gratis la bruston iom embarasite.

– Ĝuste mi divenis! – ekkriis Olga. – Mi ja konas vin, komunistojn! Ankoraŭ penti vi komencos, kial vi venis ĉi tien?!

– J-jes, – murmuris Ivagin, – vi estas virino divenema! Sincere dirante, mi pensis ankaŭ pri la etburĝeco. Sed se vi la fremdajn pensojn divenas, mi ne plu riskas pri ĝi pensi. Ha?

Ivagin rigardis Olga’n, ŝian saĝan rozkoloriĝintan vizaĝon, ŝiajn nudigitajn iom bruniĝintajn brakojn kaj miris enpense, miskomprenante, kion ankoraŭ bezonas Vitalij.

– Ĉu vi deziras, kamarado Ivagin, akompani min hodiaŭ en nian infandomon? Vi vidos niajn infanojn. Intercetere, vi Injon estos trenanta sur la brakoj. La tutan tagon ŝi ne sukcesos piede iri, ŝi rapide laciĝas. Kaj vi, mi vidas, jam amikiĝis kun ŝi. Hieraŭ ni ĉion por la vespero estis aranĝantaj, – iom silentinte daŭrigis Olga. – Oni alvenigis el la arbaro branĉojn, florojn, betulojn. Kun la infanoj ni estis ripetantaj la prezentaĵojn. Okazos lumbildo “Printempo”, poste la pionira himno, poste marŝado kun ruĝaj flagoj, poste solo-elpaŝoj. Mia Injo estos deklamanta.

– Ĉu vi nur por ŝi tiel klopodas aŭ ĝenerale? – malkonfideme demandis Ivagin.

Olga kuntiris la brovojn kaj mallaŭte kontraŭdiris:

– Sed tute antaŭnelonge mi, kamarado Ivagin, eĉ por mia propra infano ne kuraĝus tion aranĝi! Mi estis timanta homojn kaj ne komprenis, ke la infano bezonas socion. Ĝi okazis tial, ke mia sorto estis nur – la hejmmastrumado ĝis la malfrua nokto. Vere, la vivo ŝajnis esti nur senkompata kaptilo!

– Kial do? – ŝajnigis sin nekomprenanta Ivagin, – Ĉu do tiel malbone?

– Kiel vi opinias? Se de tago al tago viaj intencoj disbatiĝas kontraŭ la neceso restadi hejme kun la infano, apud la primuso kaj trogo, kaj tiel daŭris seninterrompe kelkajn jarojn, kio povas resti de tiuj intencoj? Ĝi ja estas malliberejo! Nu, imagu, ke oni limigis cirklon de viaj okupoj per la hejma laborado? Ke oni malpermesis al vi ofici, esti membro de l’ partio, partopreni la sindikatan vivon kaj t. p.?

– Ne, tion mi eĉ imagi ne povas! – eksvingis Ivagin la kapon, – sed ĉu vi ne uzis manĝosalonojn, vartejojn?

– Estas bone pri ĝi nur paroli! Komence oni devas krei tian manĝosalonon, kie la infano povus kvar-kvin foje dum la tago ricevi la bezonan kaj sanigan nutraĵon! Kaj ĉu la vartejoj ĉe ni sufiĉas? Kaj ĉu tiel bone estas ĉio aranĝita, ke la patrino, kroĉeme tenanta en la manoj tiun malgrandan parueton, povus kuraĝi fordoni ĝin al fremdaj manoj? La infano, ve, estas tro rompebla!

Ivagin svingmoviĝis sur la kesto, sed Olga tuj trankviligis lin:

– Jes, mi scias tion! Mi mem ĝin komprenis nun! Mi antaŭe tion ne komprenis. Sed nun, ripozante, mi tion pripensis kaj ĉion komprenis! Vi ja vidas, ke mi laboras!..

* * *

Vitalij eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe li nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li sensencon de lia vojaĝo. Serebrovskij fosis ion per la tremantaj manoj en la paperujo, skuis la telefontubeton, vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li maljuniĝis. En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis definitive la okuloj.

Li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij. Konstrui la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro de la fremdaj specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la eksterlanda sperto, sed per la propraj fortoj? Allogi la socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne diros tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la specialistoj, invititaj dum foresto de Vitalij. Oni devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...

Vitalij ne forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al Popov, sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la enuiga silento. Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis:

– Jes, sekve, jes!..

Vitalij apatie rakontis, kiel estas konstruata la metropoliteno en Berlino.

– Tion vi scias, de la stratsupraĵo, pere de neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj poste denove enŝutas. Tamen pli kara estas la metalo. En Berlin multe da metalo estas uzata por la kovriloj, fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas en kosto de la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco oni devas rompi la pavimon kaj meti ŝildojn.

Venis Popov kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.

– Saluton, Vitalij Nikolaeviĉ! Jam ni laciĝis vin atendi! Kion diris la germanoj pri la koncesio?

Vitalij ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.

– Antaŭ, ol komenci intertraktadon pri la koncesio, oni devus konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!

– Ĝi estus bone, – rikanis Popov, sed ĝi ne sukcesos! Sed kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi tamen, ne plenumas niajn ordonojn? Se oni skribas al vi, ke vi intertraktu kaj tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!

Vitalij spiteme mallevis la okulojn teren.

– Mi ne konsentas! – decideme diris li, – Mi ne konsentas tute!

– Vian konsenton oni ne petas!

– Vi devas peti, kamarado Popov, vi devas! Mi postulas la specialan kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj uzinoj. Ni devas scii la opinion de la socio!

– Estas dubinde, kion diros la socio! – singarde rimarkis Serebrovskij. – Eble, ĝi ĝenerale estas kontraŭ la metropoliteno? Ja aperas tiaspecaj artikoloj en “Izvestija” kaj “Laborista Moskvo”!

Vitalij leviĝis.

– Mi dezirus paroli kun Vinokurov.

– Li ankoraŭ estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.

– Mi vidas, ĉiuj ripozas!

– Al neniu estas malpermesate! Li havas laŭdekretan libertempon! – seke rimarkis Serebrovskij. – Vi ankaŭ povas ricevi!

* * *

Antaŭ la forveturtago de Ivagin Olga pli frue, ol kutime finis la laboron kaj dumvoje vizitis la kooperativon. Ŝi trovis ĉi tie sian gaston. Li deĵoris en la vico, senpove ĉirkaŭrigardante. Lin dufoje jam oni estis elpuŝanta el la vico kaj ekvidinte Olga’n, li treege ĝojis.

– Ĉu vi kredos? Ha? Plenajn tri horojn mi jam staraĉas! Diablo scias, kia malsaĝaĵo! Oni satigis min ĉi tie ĝis abomeno per kontraŭsovetaj anekdotoj kaj mi mem fariĝis iu grumblulo. Mi staras kaj insultaĉas kun tiu ĉi publiko! Ha?

Olga ekridis.

– Nun mi vin anstataŭigos. Se vi ne dormus tiel multe matene! Ĉu vi scias, ke la homoj venas ĉi tien je la kvina matene?

Nur por unu minuto ŝi malaperis interne de l’ magazeno, eliris de tie kun hela vizaĝo.

– Kial, nome, vi staras? Ankoraŭ labkoro!.. Evidentiĝis, ke la viandon jam antaŭ unu horo oni ne vendas! Oni trankviliĝis kaj atendas iun klarigon! Se mi ne telefonus al la kontoro, vi ĝis la vespero starus! Nun la afero pli rapide moviĝos!

Vespere ili vizitis urban kinejon. Ĝi estis polvoza ĝardeno, forbarita de la strato per malrekta barilo. Sur la pordego pendis delonge perdinta sian purpuran koloron ŝildo:

“Teatro kaj ĝardeno je la nomo de kamarado Perepjolkin”.

Kiu estis Perepjolkin, tion eĉ Olga ne sciis. En la ĝardeno vagadis dense farbigitaj knabinoj, kraĉante flanken kune kun sunflora semŝelo malflatajn rimarkojn rilate al amindumantaj kun ili kavaliroj. En ombrigita cirklaĵo la benkojn okupis paretoj. La cirklaĵo estis komence destinita por dancoj, sed poste la dancojn oni transportis sur alian lokon kaj restis dek du nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia. Ili fariĝis la plej ŝatata loko por rendevuoj.

En dancejo malbona orkestro pene aŭdigis “Pas d’Espagne”. Ĉirkaŭ duoncento da paroj apatie turniĝis en la sama loko, susurante per la alplandoj sur la ŝtonoza grundo. Same apatia homamaso, starante, observis la dancantojn. Sub la piedoj balanciĝis diskurintaj radioj de ŝanceliĝantaj supre rondaj lanternoj. Ivagin rigardis komence malsupren, poste supren, poste la homamason kaj kraĉis.

– Jen ne havas la homoj kion fari, ha?, ĉu vi scias, Olga Alekseevna, – aldonis li, okupante lokon en la kinejo, – mi komencas timi vin!

– Kial?

– Jen, vi min jam en la vicojn sendas! La unuan de majo mi viajn komisiojn estis plenumanta, la infanojn portis, dum la infanfesto la dekoraĵojn post la kulisoj transmovis, najlojn enbatis. La filino via sur mi rajdas! Finfine... – Li svingis la manon.

– Kio estas finfine? – demandas Olga miskomprenante.

– Finfine mi neniam edziĝos! Vi tute min disrevigis!

Olga ekridis.

– Sed vi kiel opiniis? Ĉu vi la socialismon estos konstruonta kaj via edzino nur la infanojn vartos kaj en la vicoj deĵoros? Sed ĉu ne deziras vi la inverson? Iu ja devas pri ĉi tio sin okupi!

– Kial do la viro?

– Kial do la virino?

En la kinejo estis sufoke. Ĉirkaŭlekante per la lango febrantajn lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo, ŝvitpleniĝante, gluiĝas al la korpo. Konservinte la paciencon nur ĝis la tria parto, li petegis:

– Insultas mi min mem, Olga Alekseevna! Kia diablo! Sur la ekrano estas polusaj glacioj, sed de mi la sepdeka ŝvito fluas! Ni iru aeren! Kaj elirinte la ĝardenon, li serioze rigardis la vizaĝon de Olga.

– Sekve, vi decidis nun la tutan tempon al la laboro dediĉi? Ĝi estas bone! Sed kiel do la edzo kaj infano? Ha?

– Duone!

– Jen, mi ne scias, – dismovis li la manojn, – ĉu ĝi plaĉos al Vitalij Nikolaeviĉ, aŭ ne? Ha? Ĝi devas, diablo ĝin prenu, plaĉi!

* * *

Dum la speciala kunsido en Mosĥozupr Vitalij nervumis. Prezidis Serebrovskij. En apogseĝoj kuŝigis sin grizharaj maljunuloj. Ili volupteme glutis la cigaredan fumon kaj iufoje strabe rigardis al Vitalij. La reprezentantoj de sociaj organizaĵoj estis malmultaj. De la uzino “Svet” neniu venis. Ĉiuj konsentis, ke la tramo ne kapablas solvi la transportan krizon, sed ĉiuj maĉis la malnovan temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon. La reprezentanto de la Inĝenier-Teknika sekcio, respektinda profesoro, estis pruvanta, ke la metropoliteno nenion helpos, ke ĝia veturigpovo ne sufiĉas, ke oni bezonas la profundan fervojenkondukon en urbocentron. La reprezentanto de la Transporta Trusto penis konvinki la kunvenon, ke la konstruado de l’ metropoliteno estas prokrastebla ĝis la 1938 jaro, kaj dume sufiĉos tiu sama profunda enkonduko kaj elektriko de la ekzistantaj stacioj. La saman opinion havis reprezentanto de la plana organizaĵo.

Vitalij laciĝis pro kontraŭdirado. Li apogis sian kapon kontraŭ dorseto de la seĝo kaj preskaŭ apatie pensis, kiom granda estas la homa malkultureco! Ĉe la strato pluvis. Sur la fenestroj rulis rapidaj malpuraj fluetoj. Du verdaj branĉoj plende batis sin kontraŭ la vitro per la malsekaj folioj. La vento altvoĉe kantis iun sopireman kanton.

Subite eniris Vinokurov. Li ĵetis al la ĉeestantoj malzorgan “saluton”, singardeme formetis la malsekan mantelon kaj, iom skuinte, pendigis ĝin sur la muron. Vitalij apenaŭ ne eksaltis sur la loko. Vinokurov estis en blanka somera kostumo, sur kiu kutime tiel akre elstaras la suda haŭtbruneco.

Momente, kiel ĉiam, en cerbo de Vitalij ekflamis kunrilato de l’ ideoj. En la antaŭpasinta jaro li ankaŭ vizitis Krimeon. Li memoras, kiel la aŭtomobilo traŝraŭbis la montaron, krute turniĝante ĉiam pli supren. La maŝino flugis super la abismoj, tuŝante per la radoj suprojn de elstarantaj el sub abruptoj sekaj arbustoj. La maŝino kun tremiganta rapideco kuregis al la abrupto kaj subite akre ĵetadis sin flanken, ektimigita per la kruteco.

Malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj, trompemaj ĉapoj de l’ arbaretoj, ĉar ili ŝajnis esti tre proksimaj kaj molaj, kaŝantaj sub si neniujn novajn abismojn. Per mallongaj fajfoj la aŭtomobilo alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj malaltkreskajn tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj. Ĉio, kio restis malsupre, estis envolvata iom post iom en griza vualo de l’ nebulo. Sed jen la supraĵo, la lasta suprenflugo kaj de ĉi tie ho, kiel mole falas rapideganta maŝino! Kvazaŭ globo, ĵetita sur la deklivon! La vento fajlas renkonten kaj ie apud la koro penetras internen kun fenda sono.

Kaj jen ruĝaj rokpecegoj, fiŝistaj ŝipetoj, brileganta maro, kaj blindiga banbordo. Kaj nudigitaj, hindsimilaj, bruligitaj de l’ suno figuroj...

Vitalij returnis sin al Vinokurov kaj ekrigardis lian vizaĝon. Eĉ per eta supraĵa tavolo la bruneco ne kuŝis sur lia haŭto!

Vinokurov parolis varme kaj pasie:

– Pri kio nur oni ne kulpigas nin, defendantojn de l’ metropoliteno! Komence, oni diras, la pavimojn asfaltigu, la elektron aranĝu, la akvon donu al la antaŭurboj! Komence, oni diras, la tramon nur sur relojn bone metu kaj poste pri la metropoliteno revu! Ĉu estas nun la metropoliteno reala ideo? Ĉu ĝin bezonas la socialisma urbo? Tramo, tramo, kaj ankoraŭfoje tramo! Sed pro tiu sama tramo la moskva mastrumo troviĝas (sen trograndigo) sur rando de abismo! Nin minacas ŝtopo, nevidita ĝis nun, pereiga ŝtopo, kiu fermos niajn arteriojn! Ĉu vi komprenas tion, kamaradoj?

Vitalij silentis, silentis ankaŭ la kunveno. Vinokurov pentris bildon de piedironta Moskvo post du jaroj, se la metropoliteno ne estos konstruita. Ĉio ĉi estis konata al Vitalij. Vinokurov uzis liajn proprajn argumentojn.

Tamen lia pledo efikis la ĉeestantojn pli, ol vortoj de Vitalij. Iom post iom cedis la defendantoj de la tramo. Kaj tiam la reprezentanto de la Inĝenier-teknika sekcio, definitive ne trovinta la kontraŭdirojn, ekkriis:

– Jes, kamaradoj, jes, ĝi estas komprenebla! Sed kiu do ĝin konstruos? Ni ne povas!

Vinokurov senhezite kaj trankvile en la streĉita silento respondis:

– Konstruos ĝin bonega germana firmao. Tiu ĉi firmao priservas Berlinon, Vienon kaj Hamburgon. Ĝi estas la plej bona konstrufirmao. Ĝi ensuĉis en sin plej perfektajn metodojn de l’ konstruado de la eksterstrataj vojoj. Inĝeniero Zorin mem raportos la impresojn pri la berlina metropoliteno kaj, espereble, subtenos min!

Vitalij eksaltis.

– Vi freneziĝis! – kriis li, – Vi ankoraŭ kuraĝas esperi mian subtenon!

Ĉiuj mirigite turnis sin al li. Vitalij tuta brulis pro la indigno.

– Mi alvokas ĉiujn ĉeestantajn reprezentantojn de l’ uzinoj diri fine sian vorton! Ĉu ĉion oni devas transdoni, kiel koncesion? Ĉu ni estas tiel senpovaj? Jes, la fremda sperto estas bezona al ni, sed ĉu nepre en la formo de la privata kapitalo? Kaj tio estas parolata nun, kiam la tuta lando estas okupita pri la plej grandega socialisma konstruado, kiam la laborista klaso de nia ŝtato pruvis per neniam viditaj limtempoj de l’ konstruo, kion kapablas la proleta lando!

Kaj nun Vitalij rimarkas, kiel en la postaj vicoj aŭdiĝis iu bruo.

Tra la salono al la tribuno ekmoviĝis Ivagin. Vitalij rigidiĝis. Li ne vidis lin ĝis nun. Ĉio en la salono streĉiĝis. Ivagin formetis la okulvitrojn kaj akurate metinte ilin en specialan ujon, ektondris tra la ĉambro:

– Ni postulas klarecon! La laboristoj de la plej grandaj sovetiaj uzinoj rajtas la atenton! Ha? Mi alportis la instrukcion postuli klaran respondon: ĉu ni deziras vendi al la kapitalistoj kune kun la metropoliteno nin mem, aŭ ni havas sufiĉe da forto, kaj ni komencos tiun ĉi laboregon mem? Malfacile, ni scias! Sed ĉu malmulte da malfacilaĵoj ni jam transpasis? Ĉu malmulte da kolosoj ni estas konstruontaj laŭ la kvinjara plano? Ha? Ĉu ni ne povas preni ankoraŭ unu koloson, la transportan koloson de l’ sovetia metropolo?..

Vitalij neniam ankoraŭ vidis lin tia. Ivagin elkreskis, fortikiĝis, lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian teorion. Vinokurov, sulkiĝinte aŭskultis. Popov malage ridetis, esperante, verŝajne, ke iu ankoraŭ estas al Ivagin kontraŭdiranta. Sed Ivagin fariĝis subite la plej brila oratoro. Tiel, certe, okazis dum la civila milito, kiam al la plej malfacilaj, al la plej danĝeraj kaj respondecaj frontoj estis sendataj homoj el la fabrikoj kaj tie ili faris miraklojn.

La laborista parto de l’ aŭskultantaro aprobe ekzumis.

Fininte agitan parton de la pledo, Ivagin tuj trankviliĝis, prenis la okulvitrojn, traviŝis ilin, surmetis sur la nazon kaj komencis ordinarvoĉe legi la rezolucion. Atento de la kunveno atingis apogeon.

– Ĝi estas propono de nia uzino, – klarigis li, – ni postulas la plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l’ metropoliteno. Apud plibonigo de la tramo, aranĝo de la profunda fervojenkonduko kaj elektriko de la apudurbaj fervojoj la metropoliteno estas plej grava tasko. Ni postulas transdoni ĉi tiun demandon por larĝa diskutado publike kaj en la gazetaro. Ni proponas ne doni la metropolitenon en la koncesion kaj konstrui ĝin per la propraj fortoj. La uzino mobilizas por konstruado la plej bonajn specialistojn elektristojn-inĝenierojn, teknikistojn kaj laboristojn. Ni alvokas fari la saman la plej bonajn uzinojn de Moskvo. Ni proponas mobilizi monrimedojn de la loĝantaro. Ni postulas ellason de speciala prunto kaj la unuaj aĉetas la obligaciojn en amplekso de la monata salajro.

Ĵus, kiam Ivagin estis fininta, Serebrovskij tintigis la sonorilon kaj anoncis paŭzon. En la koridoro Ivagin ĉirkaŭprenis kaj kisis la amikon.

– Nu, amiko, malgrasiĝis vi eksterlande? Ha? Ĝi, frato, ne estas ripozejo! Ĉu mi bone ilin kontraŭdiris? Ha? Ĉu vi estas kontenta? He, amiko! Ni ĉiujn uzinojn alvokos!

Li ne lasas al Vitalij diri eĉ unu vorton. Vitalij rigardis lin per karesaj okuloj kaj ridetis.

– Ĉu la mondrevolucio, viaopinie, proksimiĝas? Ha? Kiel statas tie, en Germanio? Ĉu Zergiebel furiozas?.. Nu, ne gravas! Baldaŭ ni kaptos lin je la vosto! – Rimarkinte dubon en la okuloj de Vitalij, li prenis lin je la maniko: – Ĉu vi ne kredas, diablaĉo? Vi mensogas! Ni kaptos! Estu certa!

– Mi ne pri tio! – kontraŭdiris Vitalij, – mi pri la trusto!

– Ha? Ĉu pri tiu ĉi kompanio? Estu, amiko, trankvila! La afero estas gajnita! Estas klare!

Vitalij mirigite levis la okulojn. Ivagin batis lin sur la ŝultron kaj ekridegis.

– La patron Semjonov havas, kanajlo! Vi ankoraŭ kontraŭdiras! – Kaj tuj li aldonis alitone: – De l’ edzino kaj filino mi vin salutas. Ili estas tute sanaj kaj intencas veni Moskvon en la aŭgusto. – Ivagin esploreme ekrigardis al Vitalij kaj aldonis: – Vi havas nemalbonan edzinon! Interalie, dumvoje ĉi tien, mi laŭ la malnova kutimo vizitis la kancelarion kaj demandis la leterojn. Por mi mankas, sed al vi, amiko, jen oni skribas el Germanio!

Vitalij kaptis la koverton el manoj de Ivagin kaj subite paliĝinte, malleviĝis sur benkon. Li tuj rekonis sur la koverto skribmanieron de Alice.

El notlibreto de Alice Berg

28 de februaro 1929.

Mi ne scias, ĉu rememoris min Vitalij almenaŭ unufoje. Mi ne kredas, ne kredas al li. Mi lin komprenis ĉiam. Li estas min komprenonta nur unufoje. Li ne faris eĉ tion!..

Kaj jen li petas min pri la renkonto. Se iu scius, kiel ĝoje ektremis mia koro kaj kiel ĝi rigidiĝis tuj post ĉi tio!.. Por kio ni, Vitalij, renkontiĝu? Ja antaŭ, ol nomi min via Alinjo, vi estos petinta min sidiĝi, mem formoviĝos la alian randon de la benko kaj komencos la oficialan juĝesploron. Vi pravos. Mi ne riproĉas vin. Ja vi devas esti konvinkita, ke via amatino ne estas perfidulino...

Ne, Vitalij! Ne valoras renkontiĝi!..

La 10 de marto 1929.

Mi scias, mi kulpas, mi faris la eraron. Sed neniu scias, kiom kostas al mi ĉi tiu eraro. Mia patro neniam estis laboristo. Li estas fidela servanto de la kapitalistoj. Li estas social-faŝisto. Sed ĉu vere, ke ili povus min kompreni, se mi ne mensogus?..

Walter Ulmann asertas, ke jes, ili povus... De post kiam li loĝas en la legomĝardenoj, en mia animo fariĝis pli lume. Li estas tia granda kaj mallerta, kaj iom ridinda. Li povas aŭskulti, ne palpebrumante, la plej terurajn konfesojn kaj ne pendi al la rakontanto fidon.

Mi klarigis al Walter mian infanan ameton al Reingold. En tiaj familioj, kiel la nia, Reingold estis opiniata, kiel taŭga fianĉo. Li ja estis lernanta en milita lernejo, en li oni vidis estontan oficiron. Mi do estis knabineto kaj revadis pri bela amo. Sed mi nenion promesis al li. Mi nenion povis promesi. Mi estis tro juna.

Ulmann ne demandis min pri la detaloj. Sed mi ja ilin ne havis. Mi fiere traportis mian virgan purecon tra la jaroj de tentoj kaj nur Vitalij... Ne, ne, mi ne volas pensi pri ĝi, mi ne volas rememori! Tri monatojn da turmento! Ĉu ne sufiĉas?

La 24-an de marto 1929.

Ulmann demandis hieraŭ, ĉu mi delonge ĉesigis la rilatojn al Reingold? Mi eĉ forgesis. Ŝajne, mi havis tiam deknaŭ jarojn. Li estis ankoraŭ servanto en la armeo. Ja tute antaŭnelonge mi eksciis, ke li servas nun en la polico.

Ulmann insultetis min. Mi devis ĝin klarigi al la komisiono.

La 18-an de aprilo 1929.

Walter proponas al mi laboron en Wedding. Kiom da jaroj mi laboris en volframa fako? Ho, Walter, de post la 1922 jaro. Ĉu vi miras? Jes, jes, de la deksesjara aĝo. De post fino de la lernejo, kiam mi, antaŭ ol aniĝi universitaton, laŭ deziro de la patro, por unu jaro iris en fabrikon “Osram”. Kial mi restis tie pli, ol unu jaron? Jen ĉi tie estas solvo de l’ problemo, kara Walter!

En la fabriko mia mondo duoniĝis. Inter la laboristoj estis pli da faŝistoj, ol komunistoj, tamen mi ekhavis intereson por “Rote Fahne”. Kaj mi konatiĝis kun kelkaj libroj, el tiuj, kiujn al mi ŝovis komsomolano Til Spielgritz. Li, cetere, ne sciis, tiu Til, ke mi estas filino de burĝo, kiam li rekomendis min en la Regionkomitato de Komsomolo. Ĉu vi komprenas, Walter?.. Poste Til estis arestita kaj mi longtempe restis sola komsomolano en la fabriko. En la pasinta jaro oni forpelis ankaŭ min.

La patro? Kun la familio mi rompis ĉian interligon ankoraŭ en la dudek tria, kiam ili estis aliflanke de l’ barikadoj.

La 28-an de aprilo 1929.

Hieraŭ estis transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia taĉmento. Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la doloro. En la pasinta jaro mi estis membro de la Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe, sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en la homamaso, timante esti rekonita. Mi vidis Otton, mi vidis Erich’on, mi vidis Vitalij’on!.. Jes, mi vidis lin!..

Li staris sur la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.

“Karaj kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al vi, okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la standardon, faritan je niaj laborgroŝoj”.

Vitalij ne vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis. Ja li hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto de Sovetunio. Li hodiaŭ estas ruĝarmeano.

Otto frapis per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis la ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:

“Ruĝarmeanoj de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj”. La ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun mi, super mi kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca kriego:

“Rot Front! Rot Front! Rot Front!”

Mi ne povis min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin turnis al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.

    “Völker, hört die Signale

    Auf zum letzten Gefecht!

    Die Internationale

    Erkämpft das Menschenrecht!”

Mi estis kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn. Erich ĉirkaŭprenis talion de Vitalij. Li venigis lin al rando de l’ estrado. Ekestis la momento, kiam ne plu restis loko por la personaj travivaĵoj. Mi eltiris min je la plena kresko kune kun la tuta salono.

– La rusa kamarado transdonu al la sovetia proletaro ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.

Erich solene levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj ekŝanceliĝis en la aero.

– Ni ĵuras uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni ĵuras kun ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La plej granda malestimo de laboristaro estu puno al tiuj, kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia pugno estas levita. Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta diktaturo.

Mi ripetis la ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich? Ĉu vi aŭdas, Vitalij? Mi ripetis la ĵuron...

La 1-an de majo 1929.

Jen la tuto. Mi ree marŝas en la berlinaj stratoj. Sed apud mi mankas Erich, mankas Otto, mankas Vitalij. Anstataŭ Erich apude paŝas Walter. Mi ja laboras nun en la alia kvartalo. Sed Vitalij... Ne, ne!..

La 1-an de majo, vespere.

Mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas la temperaturo. Sed Wedding estas fortranĉita de la urbo. Ni estas sieĝataj.

Ĉi tie, en malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita nia sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo seninterrompe kantas mitrajlilo. Sed oni aliras la fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas flavajn steletojn, ekflamantajn en mallumo.

Tiujn strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel rapide la homo akiras kutimojn!..

Ree oni alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas sangoverŝantan karnon.

– Paciencon, kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas grava. Vi ne maltrankviliĝu! – Sed mia propra animo ne estas trankvila. En ĝi brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas la kapon, per fajro superverŝas la vangojn. Oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi provu almeti la polmon al frunto de la homo kun disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos krii.

Ho, kiel malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas okupitaj. Du viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la planko, sur ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas post ĉiu pafo. Ŝiaj filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de la sango. Mi komencas frostotremi.

Kion ili parolos, miaj kamaradinoj?..

– Alice estas malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.

– Lasu ŝin sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas ekstaronta.

– Sidu, Alice, sidu!

Naĝas nebulo. Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi aŭdas ke frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso. Mi trinkas. La tutan korpon kaptas treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne forlasante la lokon, mi eltiras la piedojn...

Haveno... Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas interparoli per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza fermilo. La fera besto, satiĝinte, trankviliĝis.

Mi elŝiriĝas el ĉirkaŭpreno de Vitalij. Mi kisas lin lastfoje, arde. Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo supren. Li iras post mi, balanciĝante, kiel ebriulo, apogante sur vergon de la kupra balustrado.

Kaj jen mi staras sur la bordo en amaso de l’ adiaŭantoj. La vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan klukadon de l’ maŝino kaj laringajn ekkriojn de l’ ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia) sur la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj lanternoj, dronas kaj dronas en la mallumo. La rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren, en la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn fenestrojn. Poste ili fariĝas nur briletantaj punktoj. Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en la aero. La vaporŝipo malaperas en la maro...

Ĉu tio estas sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi nenion scias pri Vitalij. Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas forveturinta?..

Mi ankoraŭ povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas en la ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino leviĝas de la planko kaj, ekspirante, ordigas la ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:

– Ĉu vi scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!

Mi sentas grandan emon ekdormi...

La 2-an de majo 1929.

Mi ricevis gripon. Kia sensencaĵo – dum tiaj tagoj... Mi eĉ ne scias, kio tie okazas. En la legomĝardenoj regas silento. La ĵurnaloj ne venas, la radio senzorge translacias charlestown’on. La vartistino nenion povas ekscii. Se eĉ ŝi ion scias, ŝi ne deziras rakonti. Des pli malbone!

Mi ekdormetis, verŝajne, hieraŭ sur la seĝo. La vekiĝo estis neatendita. Sur mia kapo kuŝis konata mano. La vartistinon prizorgigis mia temperaturo. Viro kun nigra barbo staris apude. La vartistino grumblis.

– Oni pafas ja, vartistino! Kiel vi venis ĉi tien? La ektimo forpelis mian dormon momente. Ŝi entiris la lipojn.

– Oni trankviliĝis tie, fraŭlino bolŝevikino. Nun vi estas revenonta hejmen.

Mi rifuzis. La kolero de l’ vartistino ridigis min. Mi ridetis, sed miaj kamaradinoj ne prenis mian flankon.

– Ne disputu, Alice! Se vi estas malsana, kion vi povas fari? La pafado ĉesis. Ni sukcesos ĉion aranĝi sen vi.

La viro estas malfermonta la valizon kun instrumentoj. Mi definitive indignis.

– Sinjoro doktoro! Viaj malsanuloj atendas vin sur tiuj litoj!

Li ion tramurmuris. Mi ne aŭskultis kaj returnis min al la virinoj. Mi estis insistonta, ke la kuracisto esploru tiun ĉi, la lastan, kun kugloj dum-dum. Li ion kontraŭdiris kaj mi miris, kiel subtiliĝis lia voĉo. Ĝi sonis el iu malproksimo. Mi eĉ komprenis lin.

– Kioma horo estas? – demandis mi lace. La ceteran mi malbone memoras. Ŝajne, oni prenis min subbrake kaj ien forkondukis.

La 3-an de majo 1929.

Hodiaŭ mi fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi tra la ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia koro? Kiam mi rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri Vitalij. Kial? Eble, pro tio ke mi vidas min per lia rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj matura knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan, gracie kunmetitan, brilan korpon... Kaj subite mi komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj tiel ne plaĉis al mi en Vitalij. Tiam mi sentas falon de l’ sango en mia korpo. Mi vidas, kiel helaj bluaj okuloj de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas kaj rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo kaj mi tuta kunpremiĝas pro frapetado de la falanta sango...

Sed kial ŝajnas al mi, ke Vitalij estas forveturinta? Mi iru al la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la jungŝturman bluzon. La vartistino ne devas ion kontraŭdiri.

Maljuna Schuman, mia najbaro, staras post palisaro de sia ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge flirtas la trikolora flago.

– Genosse Friedrich! Guten Tag! Kiujn novaĵojn vi havas?

Schuman rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la flavan pro la fumado barbeton.

– Multaj estas la novaĵoj, Genossin Berg! Ĉu ne sufiĉas?

– Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj tagoj! Mi estas du tagojn ne elirinta la straton.

Li turnas al mi sian mirigitan vizaĝon.

– Ĉu vi ne plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi forgesis! Vi ja estis ricevanta “Rote Fahne”!

Mi penas reteni la emocion.

– Ĉu vi volas diri, ke “Rote Fahne” ne plu ekzistas?

– Al via bedaŭro, Genossin Berg, al via bedaŭro!

– Ne ŝajnigu vin esti burleska, Genosse Friedrich, vi ja ne estas pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?

– Ĉu vi deziras scii, kion skribas pri ĝi “Vorwärts”?

Mi tute koleriĝis.

– Tute egale! Ne malpaciencigu min!

– “Vorwärts” skribas, ke la komunistoj mem estas kulpaj. Ili ne devus inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.

– Jen, kiel! Ree la komunistoj kulpas!

– Certe! La komunistoj pafis kontraŭ la polico!

– Kaj la polico?

– La polico estis devigata sin defendi.

– Vi mensogas!

Mia voĉo sonas sovaĝe. Friedrich eviteme levas la ŝultrojn.

– Ĉu mi mensogas?..

– Via “Vorwärts” mensogas. La komunistoj ne pafas la unuaj. Ili nur sin defendis...

– Kaj eĉ dum la armita ribelo?..

La malicaj okuloj de Friedrich kareseme mallarĝiĝas. Mi perdas la paciencon.

– Silentu, Schuman, tuj silentu!

– Interalie, Genossin Berg, vi formetu tiujn ĉifonojn! – Li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, – tre simple: ĝi estas kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo.

Mi sufokiĝas, apogas min kontraŭ la pordeto.

– Ĉu la Ligo de l’ Ruĝfrontanoj estas malpermesita?

– Jes, jes, – triumfe kapjesas Schuman, – Al via bedaŭro ĝi estas malpermesita!

Mi kuras, mi rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj, per aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en stratetoj. Mi trafas ne tien, kien mi bezonas. Ĉiuj domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.

La 4-an de majo 1929.

En la loĝejo de Erich la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte ĝin per la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto. Li staras antaŭ la pordo kaj riparas la portupeon. Lin ne mirigas mia veno.

– Ĉu estas vi, Alice? Estas bone, ke vi surhavas la uniformon. Ni ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.

Mi kunpremas la bruston per la manoj. Kial tiel furioze batas la koro?

– Ĉu li mortis, Otto? Ĉu li tamen, mortis?

Li senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi malobeeman kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas... Mi malleviĝas seĝon.

– Otto! Mi ja ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich saniĝos! Ke li eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj diros...

Mi komprenas, ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto estas mirigita.

– Kion li dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi komence avertus pri tio!..

– Nu, bone! Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi tion ne toleras.

Subite la terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas la okulojn.

– Aŭskultu, Otto, ĉu li estas ĉi tie?

– Kiu?

– Erich?

Otto eĉ kraĉas pro la kolero.

– Kiel rapide la homoj malsaĝiĝas! Erich estas en la mortintejo. Post unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi tie estas la patrino de Erich.

– La patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes, certe! Tuj, Otto! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu? Konsolu?.. mi tuj!..

– Kiel mi vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas konsoli! Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun vi povas iri. Tie estas ankaŭ Berta.

Mi malfermas la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la lito estas virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj kaj metinte la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La sekaj okuloj fikse rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj haroj kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn paŝojn.

Berta viŝas polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la tabureto, metas la ĉifonon kaj etendas la manon.

– Mi tre ĝojas, Alice! Mi estis certa, ke en la danĝera minuto vi estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin antaŭ mi. Ĝi estas bone!

Subite mi rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro, ruĝajn vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold kaj dorlotitajn manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue! Ne, mi ne estis batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold’on. Erich jam estis malviva.

Kaj kion mi estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi nobla oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn fortojn? Ĉu abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco de l’ ĉagreno, ĉu malespero? Li ektimis min, tiu ĉi rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra revolvero...

Mi ne sentas la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi faris ĝin tre malfrue!

Kiel pli aĝa fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.

– Frau Anna! Tiu estas Alice Berg. Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?

La virino, senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la kapon, ŝi rigardas en mian vizaĝon.

– Ĉu mi aŭdis tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al mi pri vi.

Mi sentas, kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.

– Li havis malbonan opinion pri mi, Frau Anna, ĉu ne vere?

La virino kapskuas.

– Ho, ne, kara Fräulein! Nenion malbonan mi pri vi aŭdis!

Mi malleviĝas apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion paroli konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi virinon, ke ni ĉiuj komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ tio ĉi mi diras:

– Mi treege kulpas al Erich!

La virino faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris. Ŝajne, mi diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas tion kompreni.

La 5-an de majo 1929.

Okazas tiel iufoje en kinejo. Vi observas kinokronikon: sportfeston, alvenon de fremda ambasadoro, funkciigon de nova uzino en Sovet-unio... Subite, anstataŭ la ridetanta komsomolano aperas funebra procesio. En severa silento moviĝas la homamasoj kaj malgajaj vizaĝoj kunpremis la lipojn. La pezaj ĉerkoj kun altaj kovriloj estas superkovritaj per standardoj. La fortaj ŝultroj fleksiĝas sub ili.

Ne, ĝi ne estas kinokroniko. Ĝi estas enterigo de la pereintoj. Walter kaj Otto surhavas la uniformojn. Kun funebraj surmanikoj kaj florkronoj ili paŝas antaŭe. Post ili – maristoj en blankaj ĉemizoj kaj ruĝaj kravatoj. La unua ĉerko. Klininte la standardojn, post la ĉerko marŝas nia taĉmento. La dua ĉerko, la tria, la kvara... Dekunu... Ducent laboristaj delegacioj akompanas la mortigitajn kamaradojn. La popolo ŝtopis la stratojn.

    “Unsterbliche, Opfer, ihr sanket dahin,

    Wir stehen und weinen voll Schmerz, Herz und Sinn,

    Ihr kämpfet und stärbet um kommendes Recht

    Wir aber, wir trauern der Zukunft Geschlecht”.

Mi kantas kaj ne aŭdas la propran voĉon. La policaj aŭtomobiloj ĉe la stratanguloj silente preterlasas nin. El la fenestroj dependas ruĝaj flagoj kun nigra bordero. Proleta Berlino finas la laboron. Kantante la funebran marŝon, ĝi kunfluiĝas kun niaj vicoj.

    “Einst aber, wenn Freiheit den Menschen enstand,

    Und all euer Sehen Erfülling...”

Frau Anna paŝas apude, apogante sur mian brakon. Sian griziĝantan kapon ŝi portas fiere.

Ni jam atingis Friedrichsfelde. Taĉmentoj de rajdistoj, piedpolicanoj kaj aŭtomobiloj atendeme staras ĉe vojkruciĝoj. La tondetitaj aleoj de la kvieta tombejo delonge jam ne estis vidantaj tian homamasegon.

    “Dann werden wir künden, wie ihr einst gelebt,

    Zum höchsten der Menschheit empor nur gestrebt...”

La standardoj sin klinis super la malkovrita tombo. La voĉoj hodiaŭ ne estas simple varmaj. Ili estas trapenetritaj de la ĉagrenego. Mi vidas antaŭ mi la potencan dorson de Thälmann. Li fortike enradikiĝis per ambaŭ piedoj grundon super la kavo. Liaj paroloj flugas en la amason, kiel ardigitaj metalfajreroj.

– La unuan de majo la burĝaro postulis de la social-demokratoj aranĝi buĉadon de l’ revolucia proletaro, La malpermeso de “Rote Fahne” kaj de la Ligo de l’ Ruĝfrontanoj estas nur la unua paŝo de la kruela teroro. Socialdemokrato Künstler nomis la barikadajn batalantojn lumpen-proletoj! La komunista partio plene solidariĝas kun la barikadbatalanoj. La kompartio kaj la ligo de l’ ruĝfrontanoj ne allasos, ke oni ilin malpermesu. Ni alvokas ĉiujn ĉeestantojn ĵuri, ke, kiam venos la decida horo, ili ne formetos la armilojn. La burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos definitive neniigitaj kaj en Germanio regos la proleta diktaturo!

Ĉu vi aŭdas, Erich? Jam la duan fojon mi ĵuras! La duan fojon! Kaj ĉi-foje mi ĵuras je via memoro. Mi estas nur malsperta virino, sed eĉ miaj malgrandaj fortoj eble ankaŭ estos bezonaj en tiu granda afero, por kiu vi fordonis la vivon. Ĉu vi aŭdas?..

Rot Front!

La 2-an de julio 1929.

Pasis nur du monatoj post la unua de majo. Ĝi estas la monatoj de eksterordinaraj okazintaĵoj en mia vivo. Mi estas reakceptita en Komsomol. Mi denove laboras en la taĉmento. Mia voĉo denove sonas en la lokaloj kaj sur la placoj. Unufoje mi eĉ aŭdis laŭdon el la buŝo de granda komunisto, vizitinta nian regionon:

– Nemalbona agitanto estas tiu ĉi knabino, – diris li post mia dorso, kiam mi estis parolanta, – ŝi posedas la aŭskultantojn kaj komprenas la politikon.

Kiam mi returnis min, al mi ŝajnis, ke Walter Ulmann ridetis. Mi revenis hejmen en tia ĝojo, ke ĝi ridigis mian maljunan vartistinon. Ŝi diris ke jam la tutan jaron ŝi ne estis vidinta tiom stultan radiadon sur mia vizaĝo.

La 31-an de julio 1929.

Mi estas enigita en la delegacion al USSR. Kiun mi devas danki por ĉi tiu honoro? Ĉu Walter’on, zorgeme kontrolantan ĉiun mian paŝon? Ĉu Otto’n, kiu denove ŝercas kun mi, kiel antaŭe kaj asertas, ke mi devus lin forĵeti de la fenestro post lia malsaĝa kaj maljusta insultado rilata min dum la komsomola kunveno? Ĉu mian uzinon, kiu preskaŭ unuanime postulis sendi almenaŭ unu virinon-aktivulinon? Mi ne scias, sed fakto restas la fakto. Nia vagonaro alproksimiĝas Moskvon.

La 1-an de aŭgusto 1929.

Mi ne aŭskultas, pri kio oni parolas en la kupeo. Ĉi tie jam sekiĝis la gorĝoj. Estas trakantitaj ĉiuj kantoj, rakontitaj ĉiuj anekdotoj. Nun oni simple okupas sin per rememoroj. Mi staras apud la fenestro kaj atendas. Atendas kun tremetado, atendas kun kaŝita, apenaŭ retenata jubilo. Nun estas varma suna mateno. Ĉe la stacioj oni povas eliri kaj proksime esplori la multkoloran homamason. Ili rave rigardas min, mute esprimante siajn sentimentojn. Oni povas aŭskulti la strangan paroladon. Oni povas saluti ilin en tiu ĉi lingvo, super kiu mi, ŝajne, la kapon rompos.

Nokte ni estis transveturantaj iun riveron. La ondoj batis apud la radoj mem. Ruĝa luno estis subakviĝanta, forsaltante el la krispaj nubetoj kaj kuris sur briletantaj ondoj, kvazaŭ kupra turniĝanta ŝraŭbo. Maloftaj arbustetoj elstaris el sub la akvo kaj sur ŝaŭmantaj ondokrestoj balanciĝis nigraj fiŝistaj boatoj. Nun renkonten turniĝas ĉapoj de verdaĵo, brilas bluaj rubandetoj de riveretoj, tondrante trasaltas pontoj. Ridinde estas vidi, kiel ĉe la stacioj la pasaĝeroj elkuras el vagonoj, kaj kunpuŝiĝante, ien fulmorapidas kun tekruĉoj en la manoj. Dum mi ripozas de la laciga radfrapado, tra la malfermita fenestro enflugas birdpepado, knarado de kamparana ĉaro sur la polva vojo kaj voĉoj de la renkontanta nin publiko.

Moskvo elnaĝas el la rozkolora nebulo. Tuj mi revidas lin, Vitalij’on. Mi elŝovas min el la fenestro, eltiras la kapon. Mi penas sekvi la brilantan duonrondon de la reloj, sur kiuj glitas verda rubando de la vagonaro. Jam estas videbla la stacidomo.

Jam estas videblaj la ruĝaj devizoj sur la platformo (“Gruss den Berliner Barikade-kämpfern!”). Jam estas videblaj la standardoj kaj jungŝturmaj vestoj. Jam estas aŭdebla la tamburado kaj sonoj de l’ Internacio. Jen aperas la ĝojaj vizaĝoj, ruĝaj tuketoj kaj rubandoj. Mia vidsento dekoble akriĝis. La entuziasma homamaso kuras sur la platformo. Halt! Ni estas venintaj.

Hu, ĝi estas jam tro! Mi ne povas eĉ leviĝi! La kamaradoj eliru! Mi tuj!..

Mi kaŝe rigardas tra la fenestro. La niaj estas ĉirkaŭitaj de la amaso. Ha, jen li estas, Vitalij! Li maltrankviligite ĉirkaŭrigardas la alvenintojn. Mi vidas sur lia vizaĝo doloran rideton. Konvulsio kuras de lia buŝo. Li ne vidas min. Li serĉas, serĉas per la okuloj. Li konvinkiĝas, ke mi ne venis. Li paliĝis. Sed li ne volas ĝin montri. Li ja renkontas ne solan min. Jen, li reakiris sian spiritostaton. Leviĝante sur la piedpintoj, li suprenĵetas la pugnon kaj laŭte krias:

– Rot Front!

Mi ne plu havas la paciencon. Mi respondas al li el la fenestro:

– Rot Front, Genosse Zorin!

Permesu al mi rekonsciiĝi. Antaŭ mi estas ankoraŭ la plena tago... Sed sur miaj lipoj kuŝas ankoraŭ varma sentimento de la kiso...

Ŝajne, mi estis parolanta sur la placo. Poste mi respondis la sennombrajn demandojn. Poste mi konatigis Walter’on kun Vitalij. Walter firme premis lian manon kaj ne povis deteni sin de la komplimento miaadrese:

– Se vi, kamarado, konas niajn amikojn, mi povas fiere al vi raporti, ke niaj amikoj estas bonaj! Jen, ekzemple, Alice! Flamo! Kun tiaj mirakloj estas fareblaj!

– Nin oni forveturigis per aŭtomobilo hotelon “Lux”. Iu kamarado kun kim-insigno preskaŭ seke diris al Vitalij, ke li ne trudu al ni siajn interparolojn. Mi devis enmiksiĝi. Estas ridinde! La kamarado miris kaj demandis:

– Ĉu vi lin konas?

Vitalij venis “Lux”’on dum la tagmanĝo. Mi sidis apud Ulmann. Li burleskis, penante almeti al mi la duan kokidaĵon. Ĉiuj ridis. Eĉ la oficistoj de la manĝsalono ridetis. Tra larĝaj fenestroj en la ĉambron estis falantaj lumgarboj, superverŝante nin per orsimila polvo. Vitalij aliris min. Walter ekĝojis, altrenis al si per unu fingro brunan kverklignan seĝon kaj enigis ĝin inter si kaj mi.

Ĉu vi spertis en via vivo senton, kiam la homo, por ĉiam perdita, revenas? Ĝi estas tute eksterordinara sento! Tre, tre nemultaj homoj ĝin konas! Ĉu vi scias la proverbon: kio pasis, ne revenos? Ho, tute malvere! Ja oni povas tiel forte ekami, ke super ni naĝos jaroj de l’ disiĝo kaj post ili la amo estos same hela, kiel en la unuaj tagoj!..

Mi amas lin! Eble, ĝi alportos al mi novajn turmentojn, sed mi amas lin!..

Ulmann iris por alivestiĝi. Ni kun Vitalij supreniris en mian ĉambron. Mi iris iom antaŭe sur tapiŝetoj de la larĝa koridoro, kunpremante per la maldekstra mano la bruston kaj detenante la koron. Malferminte la pordon, mi preterlasis lin. En la ĉambro estas duonmallume. La suno en sia rapidega falo estis haltigata per la kremkoloraj kurtenoj, dependantaj de la plafono.

Alproksimiĝinte la liton, mi deturnis min, min klinante kaj kaŝante la ekflamintan vizaĝon. Li aliris deposte, transĵetis la manojn trans mian kapon kaj alpremis min al si. Mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon malantaŭen. Jen estas miaj lipoj, Vitalij!.. Ili tremetas, mi ne scias, pro kio! Ĉu pro antaŭsento de la feliĉo, aŭ de la nova doloro!

Nun ni veturas Parkon de la Kulturo kaj Ripozo. La suno fluas en la brilanta torento el la emajla ĉielo. Ĝi fandas la asfalton, varmigas ferajn striojn de l’ tegmentoj, orumas flor-rumbetojn de l’ ĝardenoj, karesas la nekovritajn kapojn de l’ rapidantaj homoj. Ĝi dispartiĝas en larĝaj fenestroj de l’ magazenoj, sin banas en fluetoj de l’ fontanoj sur grandaj placoj, subrigardas verdruĝajn globojn en apotekoj kaj eĉ provas sidiĝi sur ŝtalaj lanternetoj de nia aŭto.

Mi englutas tiun ĉi sunon. Ĝi estas kiel mirakle saniga trinkaĵo!..

Ĉi tie iam estis restadejo de caroj dum iliaj vizitoj Moskvon el Peterburgo. Sur pitoreskaj deklivoj, kurantaj al Moskva-rivero, inter densa verdaĵo de Neskuĉny Ĝardeno, sur vasta, traardigita de la suno ekspozicia teritorio estas nun aranĝita la Parko de l’ Kulturo kaj Ripozo. Centmiloj da homoj enfluas la gastemajn pordojn de la alta ligna pavilono kaj disfluas sur sennombraj sablaj vojetoj. Se oni leviĝas supren, sur verandon de la ĉefpavilono, de kie la helpurigitaj tuboj de du orkestroj disaŭdigas en la parko sonojn de bravuraj melodioj, aŭ, knarante per la ligna planko, oni leviĝas la terason-legejon, kie kuŝas en oportunaj apogseĝoj kaj kanapoj la dorlotataj de l’ suno ripozantoj, kun radiotelefonoj sur la kapoj, se de tie oni rigardas malsupren, ĉio kolorbrilas antaŭ la okuloj. Helaj makuloj de diverskoloraj skarpoj, ĉapeletoj kaj roboj ŝvebas inter blankaj ĉemizoj kaj sportvestoj de la viroj. Seninterrompaj torentoj moviĝas ĉiudirekte. Ili penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la aranĝitajn tie ekspoziciojn. Preskaŭ ne haltante, ili trapasas laŭlonge de la senfinaj diagramoj, afiŝoj, modeloj, specimenoj, bildoj, nur por unu minuto amasiĝante ĉirkaŭ grupgvidantoj, kiuj, sin streĉante, donas la klarigojn.

Jen estas ekspozicio de la Moskva Soveto. Ĉi tie vi trovos ĉion, kion vi deziras. Funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, elkraĉantajn aksingojn, aŭtobusajn partojn, tramvagonon, vitrinojn de manufakturaj kaj galanteriaj magazenoj, facetitajn flakonojn de parfumo, homampleksajn felbotojn, gasbalonojn; piramidojn de kolorkrajonoj; pneŭmatikajn kusenojn; kontraŭincendiajn pumpilojn kaj eĉ vaksan milicanon, en la tuta ekipo kaj municio deĵorantan apud la pordo. Meze de l’ bindaĵo el sunradioj kaj diverskoloraj elektraj lampoj, en la drapitaj per ruĝa ŝtofo koridoroj, en la varmigita de la suno aero, odoranta je freŝa ligno, enlokiĝis ĉi tie la tuta moskva regiono.

Alice restas en ĉiu fako ne pli, ol la aliaj, rigardante ĉion laŭ la ordo. Vitalij laŭ la katalogo klarigas. En ekspozicio de l’ inventoj deĵoras la inventistoj mem. Ili raŭkas pro laceco. Tamen ili ĝojas montri al la eksterlandaj kamaradoj, kiel oni povas levi akvon sur la turon, ne uzante tubojn, sed nur spiralon (kio ja estas multoble malpli kara), aŭ kiel nun oni tranĉas bonbonojn en la fabriko “Bolŝevik”, per ŝparema maŝino, inventita de laboristo.

Laŭlonge de Moskva-rivero eltiris sin, alterne kun frukto-vendejoj kaj trinkbudoj, atrakcioj. Longaj kurbaj homvicoj deĵoras sub la ŝtuparo de la “mistera ĉambro”, en sia formo similante la pudroskatolon. Pepkrioj, ridego kaj tamburbatoj aŭdiĝas elpost nealta barileto, kaŝanta la turniĝantan en la tunelo karuselon. La aerrado kun malforta knaro portas al nuboj amatorojn de la fortaj sentoj. Diverskolora homamaso borderas ankaŭ la artefaritan lagon. Ambaŭflanke ĉirkaŭ ĝi estas aranĝitaj lignaj turoj, kunigitaj per la metalaj ŝnuregoj. Sur la ŝnuregoj glitas super la akvo de bordo al bordo vagonetoj. La homoj, en ili sidantaj, gaje interŝanĝas salutojn, renkontiĝante meze de la lago. Sur la alia lago blankaj unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian. Sub larĝa ŝedo tondras lignaj globoj de bilardoj. Apude estas konkurado de biciklaj modeloj. Samloke troviĝas ĉiuspecaj aŭtomatoj.

En la ĉambro de rido Vitalij kaj Alice admiras siajn proprajn bildojn en konkavaj speguloj. Jen ili mallongiĝas larĝajn vezikojn kun dikaj hakpecoj anstataŭ la piedoj; jen ili per la konveksaj speguloj eltiriĝas stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj.

– Vidu, vidu! – krias Alice jubile, – Kian mirindan talion mi havas, kiajn ŝultrojn, kian bruston!

Apud tenisa ludejo Alice longe staras, apoginte sin kontraŭ la krado kaj fikse observas la ludon. Iufoje ŝi eĉ sentas ofendon por mallerta ludanto kaj la fingroj senpacience kroĉiĝas al la krado. Atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero ĉapon de blankgvardiano.

– Jen kiel la ruĝfrontanoj pafas! – fiere diras ŝi.

Fine komencas veni, levante polvonubojn, la unuaj taĉmentoj de l’ demonstrantoj. Sennombraj kvantoj de komsomolanoj en jungŝturmaj uniformoj kun fusiloj post la ŝultroj, aviakemanoj, sanitariaj taĉmentoj, ruĝaj flegistinoj en blankaj antaŭtukoj. La publiko en spaliroj staras ambaŭflanke de la vojoj kaj renkontas ilin per hura-krioj.

La okuloj de Alice brilas. Ŝi memoras, kiel ŝi marŝis sur berlinaj stratoj. Ŝi apogis sin je brako de Vitalij kaj, ekstarinte sur benko, ne mallevas la rigardon. Subite ŝi tuŝas lian ŝultron.

– Jen, rigardu, la niaj iras! – Ŝi pugnigas la manon.

– Rot Front!

Walter Ulmann, marŝanta kun la komsomola taĉmento, mirigite returnas sin kaj rimarkinte ilin, ridetas.

– Tie ni renkontiĝos! – kapsignas li al la placo.

Preterpasanta ruĝarmeana orkestro malaŭdigas liajn parolojn per sonorado de la kupraj teleroj.

    “Hej, fusilo, bat’, bat’, hej, fusilo bat’,

    Por burĝar’ neniu estos certe la kompat’!”

Regula frapado de mil piedoj kaj poste denove, sed jam en la sekvanta kolono:

    “Hej, fusilo, bat’, bat’, hej, fusilo, bat’!..”

Korpkulturanoj portas transparantojn kun surskriboj. Ĝi estas, kiel en patrio de Alice. Kaj ili estas same fortikaj, brunaj, kun bronzosimila korpo. Ho, ŝi ankaŭ ja estas korpkulturanino!

La demonstrantoj estas irontaj ankoraŭ kelkajn horojn. Ili ŝtopis nun la ĉefajn arteriojn de Moskvo, ili intermiksigis kaj haltigis funkciadon de l’ tramoj, ili forpuŝis la preterpaŝantojn en flankajn stratetojn, ili marŝas de l’ rando al rando, tra la tuta urbo...

Laŭlonge de Moskva-rivero, ornamita per flaggirlandoj, arĝentumata de l’ suno kaj superkovrita de l’ boatetoj, vaporŝipetoj kaj motor-boatoj, Vitalij kaj Alice trairas en la ĝardenon Neskuĉny.

Dum la mitingo Alice sidas en la estraro. La placo “Kontakto”, estas granda deklivo, malsupreniĝanta al la scenejo. Desupre ĝin baras la malnova palaco kaj fendiĝintaj kolonoj, kaj deflanke – la antikvaj arboj de l’ ĝardeno. La respektindeco de l’ arboj ne malhelpis tamen pendigi sur ilin multegajn anserformajn laŭtparolilojn. Sur la monto sidiĝas la demonstrantoj. Ili ĉi tie estas en kvanto de sesdekmil homoj. Oni povus laŭte interparoli en la publiko, ĉar tutegale la radio malaŭdigos ĉiujn kaj diros sufiĉe klare tion, kion movetas per la lipoj la oratoro sur la tribuno.

Sed en la publiko regas streĉa silento. Krias la devizoj. La unua de aŭgusto samtempas kun uzurpo de la Ĉin-Orienta Fervojo. Tial tiom streĉe aŭskultas la multmila aŭskultantaro. Tial tiom laŭte alvokas la ruĝaj ŝtofoj.

– Manojn for de USSR!

– For la burĝ-generalan ĉinan kontraŭrevolucion!

– Vivu la subpremitaj laboruloj de Ĉinio!

– Al defendo de USSR!

Tial iom atentemaj kaj solenaspektaj estas hodiaŭ sidantaj en la unuaj vicoj ĉiniaj revoluciuloj, studentoj de Universitato je la nomo de Sun-Jat-Sen.

Sur la tribuno aperas Maksim Gorkij. La placo eksplodas en brua, longe ne ĉesanta ovacio. Aleksej Maksimoviĉ staras, ridetante kaj kapsalutante diversflanken, embarase turnante en la manoj la ĉifitan ĉapelon.

– Kamaradoj! – diras li, – dum la pasintaj jaroj mirinde multe estis farita en fako de l’ kulturo, industrio kaj tuta konstruado. Hodiaŭ vi kreas la novan tagon, grandan tagon pri kiu la memoro longe restados.

Vi, kamaradoj, fariĝis tre bonaj instruistoj. Kontraŭ la raba uzurpo vi respondas per nova helpo al la ŝtato, per la tria prunto de l’ industriigo, montrinte al la tuta mondo, kiel oni devas konstrui la propran ŝtaton!

Walter’on Ulmann’on la sesdekmilhoma amaso renkontas per nova tondro ovacia. La laboristoj leviĝas el la lokoj, penante pli bone vidi la heroon de l’ unuamajaj barikadoj.

– Ni venis ĉi tien ne por ĉiam, kamaradoj, – diras Walter. – Ni venis ĉi tien lerni, por kun freŝaj fortoj denove iri la batalon. La Ruĝa Fronto estas malpermesita, sed ĝi vivas! Neniuj Zergiebeloj, neniuj sufokantoj de laboristaj organizaĵoj sukcesos rompi nian potencon! Hodiaŭ, la unuan de aŭgusto, ni denove pruvas nian solidarecon kun Sovetio!

Post la mitingo Vitalij kun Alice vagas laŭlonge de l’ bordo.

La rivero brulas. Dekoj da reflektoroj tranĉas per bluaj radioj la densiĝintan krepuskon. Girlandoj de lanternetoj pendas sur la bordo. Bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj. Iluminitaj boatoj tumultas en la akvo.

Afiŝoj, lumigataj per lanternetoj, alvokas aĉeti obligaciojn de la tria prunto de l’ industriigo. Akvostacio de l’ sindikatoj, dronanta en diverskoloraj fajretoj, estas superŝutita de popolo. En radioj de l’ reflektoro desegniĝas gracia figuro de l’ saltulo sur la turo. Jen li eksvingis la brakojn kaj flugas, malaperante jen brilo de la diskurantaj ondoj.

– Ĉu ni prenu la boaton? – demandas Vitalij.

– Jes.

Ili malleviĝas al eta boateto, turniĝanta sur la akvo. La boatisto pendigas sur ilian stevenon la fajreton kaj repuŝas per la piedo for de la ponteto. La boateto eniĝas kirlon de l’ karnavalo. Ĉiuflanke saltas diverskoloraj vizaĝaĉoj de l’ karikaturoj. Ĉiuflanke aŭdiĝas kantoj, rido, fajfoj, sonoj de gitaroj kaj harmonikoj. Alice, kiel ensorĉita, ĉirkaŭrigardas. Al la bordo de Neskuĉny sin apogis instrua ŝipo, briletanta per fajretoj. Grandega kapo de Ĉin-Kaj-Ŝi balanciĝas sur ĝi kaj el post ĝi elrigardas ankoraŭ la alia militarista kapo de Ĉemberlen.

– Jen estas ĝi, la kirasŝipo! – diras Vitalij, premante kontraŭ la remiloj.

– Ĉiujn fortojn al la industriigo! – ĥore deklamas la maldekstra flanko de l’ rivero.

– Ĉiujn fortojn al landdefendo! – ankaŭ ĥore respondas la dekstra.

Grandega ĉielrebrilo de l’ fajroj pendas super la parko. Iom pli supre, en la profundo, la ĉielo mallumiĝas kaj ĉi tiun mallumon tranĉas nur krevantaj kun mola krakado raketoj.

– Mi anstataŭigos vin! – diras Alice. Sin apogante sur liajn brakojn, ŝi sidiĝas en la mezo kaj prenas la remilojn. Vitalij foriras en la postan parton.

– Kien vi direktas? – post unu minuto demandas ŝi.

Li ne respondas. La boato transnaĝas limon de l’ karnavalo. Nun ili naĝas silente. La gajeco kaj brilo de l’ festo restis malantaŭe. Aŭdiĝas nur egalaj eksvingoj de la remiloj kaj plaŭdoj de la mallaŭta, apenaŭ susuranta akvo.

– Lasu, Alice, la remilojn kaj rigardu, kiel bele!

La akvo tremas en fluetoj de krucumiĝantaj fajroj. Lanternetoj de l’ boatoj ŝajnas esti lumantaj skaraboj, disŝutitaj en la herbo. La kanto kaj rido aŭdiĝas ĉi tie dise kaj diverstone. Alice aŭskultas unu minuton kaj subite mallevas la kapon.

– Mi laciĝis, – diras ŝi, – Ni revenu hejmen!

Vitalij ĉirkaŭrigardas kaj kun stranga tremeto en la voĉo mallaŭte rimarkas:

– Alinjo, memoru tiun ĉi spektaklon!

– Kial vi diras al mi ĉi tion? Vitalij, diru, kial? – preskaŭ kun timo ekkrias Alice.

La sekvintan tagon, elirinte post la laboro el Mosĥozupr, Vitalij ne tuj revenis hejmen kaj lace malleviĝis benkon en la kontraŭkuŝanta bulvardo. Ĉirkaŭ li ludis en sablo kun tasetoj kaj glasetoj infanoj. Sur la najbara benko, klakante per manĝataj semoj, la vartistinoj apatie observis la infanojn trans lia eltiriĝinta figuro.

Vitalij kuŝiĝis la dorson, metinte la manojn sub la kapon. En liaj okuloj respeguliĝis blua koloro de l’ ĉiela altaĵo kaj tuta li, malgrasiĝinta kaj paliĝinta, estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj la aero.

En tia pozo lin trovis Ivagin. Spasmspirante, li apenaŭ ne preterkuris lin. Li batis lin sur la genuon kaj, returninte al si, diris serioze:

– Kio, amiko, vin tiel subite ŝanĝis? Ĝi ne estas bone! Ha? La sesan de aŭgusto mi atendas vin en nia uzino. Okazos tago de l’ industriigo kaj nia uzino alvokas vian truston ĉi-tage labori en la uzino. Por tio ĝuste mi venis al vi. Mi timis, ke mi vin jam ne trovos. Ha? Kio al vi okazis? Ĉu ne pri la edzino vi enuas?

Vitalij ne tuj respondis.

– Vi fariĝis tre zorgema, Ivagin.

– Kial zorgema? Simple, kiel amiko, mi demandas... – Ivagin iom silentis kaj aldonis: – El via edzineto nemalbona civitanino fariĝos. Sed ĉu vi mem provis aktivigi ŝin? Ha?..

Vitalij tute griziĝis, sin deturnis kaj fermis la okulojn. Ivagin dum kelkaj minutoj ne rompis la silenton. Li sidis sur benkrando apud la piedoj de Vitalij kaj ellasis rondajn buletojn de la blua fumo. Iom levinte la kapon, li akcelis per mallarĝigitaj okuloj la orumitan randon de krispa nubeto. Du vartistinoj kontraŭ li flustris ion, ekridis kaj okulsignis al li. Li grumblis kaj tuj returnis sin de ili. Knabineto ĉirkaŭ sesjara kun blondaj haretoj alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi ĝin per la sablo sub la kapo mem de Vitalij. Li malfermis la okulojn kaj liaj lipoj ridetis.

– Kion vi havas en la puŝĉareto? – demandis li la knabinon.

– Sablon! – respondis tiu, seriozege daŭrigante la laboron.

– Ĉu la dolĉan?

– Ne... – miris tiu. – Kial la dolĉan?

– Ja la sablo ankaŭ dolĉa estas iufoje.

– Ha! – konjektis la knabineto kaj ekridis. – Tiu estas alia sablo, kiun oni en la teon metas kaj en kakaon! Sed tiu ĉi estas denove alia sablo, nenatura...

– Nenatura?

– Nu, jes, speciala! Per kiu la infanoj ludas!

La knabineto alfrapetis la sablon per fosileto kaj ekveturigis la puŝĉareton for de la benko. Vitalij subpremis la ekspiron kaj denove fermis la okulojn. Ivagin almoviĝis pli proksime.

– Jen, kia afero, Vitalij! Vi tion lasu! Jen elmetu, kion vi kaŝas en la koro? Kial vi ekspiras? Ha?

La mallevitaj palpebroj de Vitalij iom ektremetis kaj malgranda sulko ekmovetiĝis sur la frunto. Anstataŭ la respondo, li etendis al Ivagin folieton da papero kun infanaj makulsignoj.

“Kara paĉjeto! La patrino aĉetis al mi novan akvumilon. Mi portas novan palteton, la bluan. Al mi ĉi tie tre plaĉas. Mi dezirus, ke vi aĉetu al mi ankoraŭ unu ludilon, kiam mi estos reveninta al vi. Eble, la malgrandan tramon, aŭ klaŭnon. Ni hodiaŭ estis manĝantaj sur la perono. Mi la panjon tiel amas, ke prenis por ŝi de la avino duonon de l’ kotleto. Paĉjo, mi tre deziras baldaŭ reveni al vi!..”

– Kio do sekvas? – malserene tragrumblis Ivagin, redonante la leteron. – Ha? La edzino vin amas, la filino amas! Kion ankoraŭ la homo bezonas?

Vitalij pli firme kunpremis la mallevitajn palpebrojn kaj returnis sin flanken. Nun la suno ne batis sur liajn okulojn kaj li rigardis la violkolorajn puntajn ombrojn de l’ arboj, kuŝintajn apud liaj piedoj.

– Sed se mi amas la alian? – mallaŭte diris li. Ivagin apenaŭ ne eksaltis for de la loko.

– Nu, vi tiun malsaĝaĵon el la kapo forĵetu! – ekkriis li; – ĝi estas absurdo! Jen, vidu lin! En tia aĝo li enamiĝis! Amo! Jen kia grava afero!

Vitalij estis ion kontraŭdironta, sed subite ekaŭdis mokeman voĉon de Zoja. Ŝi estis rapide transiranta la straton de Mosĥozupr en la direkto al ili.

– Ho, kian temon, vi, kamarado Ivagin, pritraktas! – kriis ŝi, ankoraŭ ne alirinte. – Mi ĵus ekaŭdis, ke pri la amo, kaj decidis aliri! – Ŝi sidiĝis apud Vitalij kaj ekvidis la leteron. – Kial do vi, Vitalij Nikolaeviĉ, tiel acide aspektas? Ĉu leteron de la edzino ricevis?

Vitalij malkontente rigardis ŝin.

– Kaj ĉu vi, Zoja Ivanovna, ne rapidas?

– Ne, mi ĉi tie la rendevuon havos! Kun Vera Velikonskaja.

– Kun Velikonskaja? Kial kun Velikonskaja?

– Kial ne kun ŝi? – ridetis Zoja. – Ĉu por vi ne estas tute egale? Simple, ni estas amikinoj! – Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj ridis. – Sed la edzino vin tamen ĉagrenigis! Konfesu! Ne penu esti iu escepto, Vitalij Nikolaeviĉ! Vivu, kiel ĉiuj!

– Jen ankoraŭ! – grumblis Ivagin, – pri kio vi?

– Pri tio sama, kamarado Ivagin, pri kio ankaŭ vi estis parolinta! Mi diras, ke la homoj estas bestoj. Ĉiam unusamo tedas kaj ĝi tute ne estas natura! Al mi unu konatulo diris: pripensu, kiel vivas ĉevaloj, bovoj...

– Katoj kaj ceteraj brutoj! – finis Ivagin. – Ĉu la idealon vi trovis? Ha?

– Kaj ĉu vi, kamarado Ivagin, la higienon al Vitalij Nikolaeviĉ predikas? Ne valoras! Mi estis iam aŭskultanta lekciojn pri historio de la pratempa kulturo. Do tie viroj kun la fratinoj, patrinoj kaj filinoj konkubis. Kio do sekvis? Ne malbone ĝi estis! La viroj estis sanaj kaj la virinoj pli sanaj, ol nun. Nu, Vitalij Nikolaeviĉ, kiel influis la paredzeco sanon de l’ virino?

Vitalij ekscitite returnis sin al Zoja.

– Mi ne intencis konversacii kun vi, des pli, pri tiu ĉi temo. Sed, se vi deziras, jen estas mia opinio. La virino, efektive estas nun malforta kaj senpova. Kaj tute dependas de la viro. Sed ne la paredzeco estas ties kaŭzo. La infanoj, tiu vipo de l’ virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan situon, kompare al la viro!

Zoja ĉirpis la alumeton.

– Vi pravas, sed la infanoj dum la edzeco estas neeviteblaj! Kaj la senhelpa virino penas pli firme alkroĉiĝi la edzon, eĉ se ŝi dezirus forkuri de li!

Vitalij preskaŭ ektimigite ekkriis:

– Via konkludo? Kian konkludon vi faras?

Zoja mokeme silentis. Vitalij ekflamis.

– Vi estas granda egoistino, Zoja Ivanovna! Evidentiĝas, ke la konkludojn vi faras nur por vi mem! Sed pri ili oni devas krii! Ni estas ankoraŭ tro neperfektaj kaj tro malriĉaj, por senkontrole naski la infanojn. Ni ne scias, kiel estos aranĝita proksimestonte nia persona vivo kaj kio okazos al niaj infanoj? Ĉu ili ne estos grava barilo sur la vojo de niaj planoj kaj laboroj? Sed la abortoj ne estas solvo, kvankam ili estas preferindaj antaŭ la nasko!

Ivagin mirigite rigardis la amikon. Kial li furioziĝis?.. Vitalij, silentinte iom, ekparolis denove:

– Mi ne volas, ke min regu la instinktoj! Ni ne estas bestoj! La patrineca instinkto devas obei la homan prudenton!

– Sed la seksa instinkto? – mallarĝigis la okulojn Zoja.

– Des pli la seksa! La homojn devas regi la prudento!.. kaj sento... – aldonis li.

– Tamen, ankaŭ la sento? – ridis Zoja. – Ĉu ne en “Nobela nesto” vi loĝis eksterlande? Ĉu tie ĝis nun ekzistas la sento? Eble la maledziĝoj ne okazas? Ho, ankaŭ tie okazas maledziĝoj?.. Tiuokaze, vi vane vin penigas!..

– Kion ĝi signifas? – indigninte ekkriis Vitalij. – Kian rajton havas vi enmiksiĝi en mian vivon?

Zoja skizis sur la sablo sian nomon per la pantoflo kaj kareseme ekrigardis la okulojn de Vitalij, sin eltirante kaj streĉinte la korpon.

– Mi – ne pri vi! Sed, imagu, mi scias, ke ekzistas viroj, kiuj volonte forlasus siajn edzinojn, sed la edzinoj ne permesas tion! Kion? La leĝo pri l’ edzeco? Sed ĉu gravas tiu leĝo, kompare al volo de l’ virino, ne deziranta perdi viron, kiu ŝin salajras? – Zoja ekrigardis ankoraŭfoje paliĝantan vizaĝon de Vitalij kaj ŝpruce ekridis. – Min atendas Vera, pardonu! – Kaj ŝi direktis sin al la virino, haltinta maldecideme antaŭ enirejo en la ĝardeneton.

En la tago de l’ industriigo Vitalij venis la uzinon tuj post la sirensignalo. En la korto estis gaja tumulto. La blovorkestro, starante, plenumis “Junan Gvardion”. La laboristoj moketis unu la alian:

– Sidorov, por kio vi venis? Vi ja havas libertempon!

– Kian libertempon, se hodiaŭ estas tago de l’ industriigo! – grumblis Sidorov. – Hodiaŭ neniu havas la libertempon!

Ĝuste en tiu minuto ekŝvebis tra pordego ruĝaj tuketoj kaj kun vantema bruo enfalis en la korton amaso da virinoj kun pakaĵetoj en la manoj.

– Rigardu, amikoj, – sincere miris Sidorov. – Niaj virinaĉoj alvenis! Jen ilin oni devas miri! Kial vi, he?

– Kial, kial? Silentu, maljuna kreno! Mem venis, sed ĉu ni hejme sidu tiafoje? – atakis lin sanega onklino kun kolosaj manegoj. – Vi ne fuŝagitu!

– Ĝuste, ĝuste, gratu lin pli forte! – incitis, ridante la junuloj. – Se niaj edzinoj klaskonsciaj fariĝis, ĉu ni devas ilin kunsenti, aŭ ne? Lasu ilin iomete labori! ion ni trovos por ili!

La virinamaso ekmarŝis al la uzinkomitato. Post ili iris ankaŭ Vitalij. Ĉi tie li premis manon de la uzinkomitata prezidanto, returnis sin kaj subite renkontis senmovan rigardon de Alice. Ŝi staris en grupo de fremdlandaj specialistoj apud la fenestro. Kun ili interparolis germanlingve kelke da uzinaj inĝenieroj. Vitalij ektremetis kaj, mallerte tuŝinte per la mano randon de l’ uzinkomitata tablo, aliris.

– Morgen! – salutis li germanlingve la ĉiujn, ne sciante, kiel konduti rilate al Alice.

– Morgen! – respondis la germanoj kaj Alice en tiu ĉi kvanto, konservinta seriozan mienon sur la vizaĝo.

– Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?*


* Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?: Ĉu vi deziras iom labori kun ni?


La germanoj gaje kapjesis.

– Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion!*


* Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion!: Nature. Ni ĉiuj estas mondsovetiaj laboristoj!


Vitalij premis al ili la manojn. Ili direktis sin al la pordo.

Alice iris malantaŭe, mediteme palpante per la fingro manikon de sia robo.

– Kamaradoj, kamaradoj, ricevu la veston por la laboro! – antaŭenkuris la prezidanto de la uzina komitato, montrante la vojon.

Meze de la korto staris Ivagin, enŝovinte la manojn en la poŝojn kaj ŝercis kun la laboristoj. Ĉirkaŭprenante du knabinojn, aliris ilin Teodor Kaŝin.

– Teodor? – miris Ivagin. – Vi ja havas malsanforpermeson?

– Jen grava afero! Malsano! Vidu!.. Jen ankoraŭ la du malsanajn mi venigis! Ni kune en la ambulanco deĵoris. – Teodoro puŝetis la knabinojn kaj subite, frapinte la kamaradon sur la dorson, kriegis tra la tuta korto:

– Ĉu tio estas vi, kiu venigis la germanojn? Ili certe labori ne scipovas!

– Certe! Ili sur la stabloj rajdos! Sendube! – indignis Ivagin, – Krome, vi pli mallaŭte kriegu! Kion ili pri ni pensos?

– He! – malŝate diris Teodoro. – Malklera popolo ili estas! Tutegale ili nenion komprenos, se vi ilin eĉ en pura rusa lingvo alparolu!

En gaja amaso, kun muziko, la laboristoj eniris la uzinkorpon, ĝisfumante dumvoje la cigaredojn kaj ĵetante la restaĵojn en urnojn. La kontrolisto antaŭ la pordo rapidigis:

– Pli vigle, amikoj, pli vigle!

Pendiginte la numeretojn sur la tabulon kaj ĵetinte la kepojn sur la breton, la laboristoj rapidis en la fakojn. Du renkontaj ondoj interpuŝiĝis sur la larĝa gisa ŝtuparo. Demalsupre, rapideme saltante trans du ŝtupoj, kuris Ivagin kun la kamaradoj. Desupreniris la germanoj, uzinkomitatanoj, sekretario de l’ ĉelo, administrantaro kaj la teknika personaro. Ivagin, preterkurante, salutis la amikojn, afable kapklinis al Vitalij, sed aŭdante la fremdan paroladon, haltis.

– Saluton, karaj “Genossen”! – larĝe rikanis li, – treege agrable estas vidi vin en nia medio! Ni tre bonuzos vian viziton. Ha?

– Kiel, nome? – levis la brovojn unu el la fremdlandanoj.

– Tre simple! Maldiligenta estas nia popolo, Genossen, jen kio! Sed, se ĝi iom observos vin, la maldiligenteco el ĝi tuj forflugos!

La germanoj ekridis. Ivagin akrarigarde trakuris iliajn vizaĝojn, por unu sekundo haltinte je Alice, kaj transĵetis la okulojn al Vitalij. Tiu deturnis sin.

– Vi ne miru, – kriis li al la germanoj, – ke niaj ĉambregoj estas malplenaj! La uzino estas planita por 1600 mil laboristoj, sed ni ankoraŭ ne havas tian kvanton. Ĉu vi pensas, por kio ni bezonas tiom da loko? Ha?

Alice komprenis kaj ekridis.

– Li divenis, – diris ŝi al Vitalij. – Mi ĵus estis pensanta, ke en la fabriko “Osram” estas superflua eĉ nek unu centimetro.

Ŝi ĵetis la scivoleman rigardon laŭlonge de la foriranta profunden muro, al kiu alpremis sin trenstabloj, kaj haltis, por vidi, kiel estas ĉi tie farata trenado de la arĝentsimila volframo tra la diamantoj. Ja ĝi estas ŝia specialeco!

– Ĉu ne vere, Vitalij, – subite tuŝis ŝi lian manikon. – Tiu ĉi fako similas la Grunewaldan Stadionon? Ĝi estas tiel vasta, sed, interalie, preskaŭ malplena?

Ivagin aŭskultis la tradukon kaj ridetis.

– Ĝi ne estas malŝparemo, Genossin! Ĝi estas nur prizorgemo! Nia mastrumo estas laŭplana. Ha? La uzino estos plilarĝigata. Hodiaŭ mi konsentas, ĉi tie estas multe da loko. Sed ĝi estas rezervita por la pliperfektigoj. Ĉi tie estas aranĝota “conveyor”, liveronta la volframon al la lampoj mem.

– Kiel strange! – ridetis Alice. Mi estas en ika uzino! Uzino en mia cerbo, ĉiam estas ligita kun kapitalistoj, ekspluatado. Ĉi tie ili forestas! Ĝi estas la sovetia uzino! Mi scias, ĉi tie antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj. Ĉi tie mankis plankoj, tegmentoj, elektra lumo, kanalizo. Nenio estis ĉi tie! Sed nun...

Trapasante konstruejon de la centra korpuso, Ivagin respondis tion per la mangesto. Maŝinbruego, zumo de elektroveturiloj, nervumaj fajfegoj, ŝtalsonoro trapenetris la aeron.

– Ĝi estas nun, Genossen. En fino de la kvinjaro ni estos donantaj je 250 milionoj da produktaĵo! Ni estas superontaj la plej grandajn metalurgiajn uzinojn! Ni ŝparigos, pere de la plej modernaj perfektigoj, al la sovetia ŝtato 50 milionojn ĉiujare. Per ĉi tiu mono estas konstrueblaj dekdu novaj negrandaj uzinoj. Ha?

Alice petis ilustri ĉi tion per ciferoj.

– Kun nia plezuro! – konsentis Ivagin. – Nun la uzino fabrikas sep milionojn da lampoj. Fine de la kvinjaro ĝi estas dononta tridek milionojn. Nun la uzino fabrikas nur centojn da volframaj fadenoj (unuafoje en Rusio, – antaŭe la volframo estis importata el eksterlando). En 1932–33 jaroj la uzino estos fabrikinta 43 milionojn metrojn da volframo! Ha?

– O, sram, “Osram” (Hontu, “Osram”)! – kalemburis Vitalij ruslingve.

– Kion vi ankoraŭ fabrikas, krom la lampoj? – demandis la germanoj.

– Multe da tiaj aĵoj, Genossen, pri kiuj nia lando antaŭe ne nur ne aŭdis, sed eĉ ne sciis pri ties ekzistado! Potencajn reflektoregojn, transformilojn je kvindek mil kilovatoj, volframon kaj molibdenon, gutaperkajn tubetojn, malgrandajn motorojn kaj elektrajn varmigilojn. Je ducent milionoj da produktaĵo en fino de la kvinjaro! Ĝi egalas kiom donas kune kvar la plej grandaj metalurgiaj uzinoj en USSR: Sormovo, Brjansk, Kolomna kaj Leningrad. Ĝi estas duono da tio, kion fabrikas la amerika “General Electric Company”, tamen, Genossen, ne en kvina, sed en la kvardekkvina jaro de post la naskiĝo! Nu, kiu en mian fakon? Ha?

Alice iom ridetis kaj petis en fuŝa rusa lingvo, ke ŝin oni direktu la trenfakon.

– Interkonsentite, Genossin! – ekkriis Ivagin. – Mi nur avertas vin, ke vi restos sen la tagmanĝo! Hodiaŭ neniuj paŭzoj okazos, escepte la dekminutan!

En la tagfino, post la speciala kunsido, en kabineto de l’ direktoro, kiam malsupre sub la ŝtonaj arkoj ekludis la orkestro, malaŭdigante la daŭran sirensignalon, Vitalij estis veninta la trenfakon. Teodoro elkuris renkonten kaj, malsupreniĝante sur la ŝtuparo, laŭtege kriis:

– Ĉesu vi, diabloj, muziki! Lasu nin fini!

Ekvidinte Vitalij’on, li ridetis.

– Ĉu vi al ni iras? Ni ankoraŭ ne estas finintaj. Nu, ne gravas, bonvenu! Ĉu estas viaj kamaradoj, kiuj en nia fako laboros?

– Ĉu la terareon vi ricevis finfine? – demandis Vitalij.

– Iom malfrue! – ekridis Teodoro. – Sed tutegale! Baldaŭ en via Mosĥozupro ĉio renversiĝos.

Alice staris ankoraŭ apud la stablo. Najbare kun ŝi laboris Ivagin. Li rikanis al uzinaj kulturistoj, ankaŭ instaliĝintaj al la stabloj kaj kapmontris al ili Alice’n.

– He, junuloj, ne taŭgas via laboro! Jen, vidu, kiel la homoj laboras! Ha?

Alice ne deturnis la rigardon de arĝenta strieto de la volframo.

– Sufiĉas! – anoncis la uzinkomitata prezidanto, alirinte en la pordo al Vitalij kaj transdonante al li telegramon. – Al vi, kara kamarado, venis urĝa depeŝo el Semigorsk. Ĵus oni transsendis ĝin ĉi tien el la trusto. Permesu, kamaradoj, gratuli vin je la neniam ĝis nun atingita sukceso: 99,5% da ĉeesto! Preskaŭ neniuj mankoj!

Vitalij ŝirmalfermis la telegramon.

La unua legis anoncon pri la partia reregistro servistino Anastazino. Ĝi estis pendigita apud ŝia tabureto kun rondforma samovaro. Maĉinte per la lipoj, ŝi iris komuniki la novaĵon al la pordisto. La pordisto forte maltrankviliĝis, liberigis la nazon per malpura naztuko, kaj viŝante per la grasmakulita maniko la ŝvitkovritan frunton, direktis sin al Velikonskaja. Estis la pordisto servema, respektinda kaj kaduka, portis carreĝiman pordistan kostumon kaj per ĉiuj radikoj de sia pordista animo estis kunligita kun la pasinto. Kaj en la pasinto ne unufoje li estis malfermanta la kverklignajn pordojn en la domo de princino Velikonskaja antaŭ sinjoro Serebrovskij. Kaj ne malofte estis li ricevanta de la lasta brilantajn duonrublojn kun bildo de la Nikolaa kapo. Kaj pro tio ne estis li poste forgesita!

Trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon super la orelo de la ekssinjorino.

– Sofio Sergeevna, purigi oni komencas!

La princino ekspiris kaj turnis al li la vizaĝon, kovritan per reto de etaj kaj maldikaj sulketoj.

– Dio estas kompatema! – diris ŝi. – Ĉu vi maltrankviliĝas por Mikaelo Sergeeviĉ?

– Tute ĝuste, por li... Kaj por vi, Sofio Sergeevna, – aldonis li multsignife.

– Kial do por mi, Bazilo? – paliĝis la princino. – Ja oni purigos nur partiulojn? – Ŝi peze ekspiris kaj, apoginte per la malgrasa mano randon de la tablo, leviĝis el la loko. – Vasilij Pavloviĉ, ĉu vi aŭdis? Oni purigas!

– Ĉu? – miris Bobrov. – Kaj la anonco estas farita?

– Nin ĝi ne rilatas! Nur la partianojn! – rimarkis alirinta Kiselov kaj nerveme ekridis.

– Pro kio do vi ĝojas? Serebrovskij ja estas elpelota!

– Kio do sekvas? Ni, karulo, sub ĉiu estraro restos valoraj!

La pordisto reaperis en la kancelario. Ĉi-foje li estis faranta al la princino iujn misterajn signojn. La princino ne komprenis.

– Dio vin savu, Bazilo! Kion vi bezonas?

– La fraŭlino vin... – mallaŭtete diris li, – en la vestiblon vin petas!

La princino, maltrankviligita, pene iris en la vestiblon. Vera rapide marŝis tien kaj reen, mordetante la lipojn. Ŝi estis tiel malgrasiĝinta, ke la princino eĉ ekkriis mirigite:

– Vera, kio okazis al vi? Ĉu vi ne estas malsana, mia kara?

– Pli mallaŭte, onklino! – returnis tiu sin kun timo.

La pordisto serveme malfermis la pordon en sia ĉambreto. Vera kapbatis je supra trabeto kaj senforte malleviĝis la tabureton apud la kuireja nekolorigita tablo.

– Jen, onklino, la paketo...

La maljunulino per la tremantaj manoj prenis la paketon el ŝiaj manoj.

– De kie ĝi estas? Kiu venigis?

– Viro... – movetis Vera per la lipoj, tute blankiĝinta. – Matene. Li ne riskis veni al vi... Vi, verŝajne, konas lin...

Kaj Vera subite senpove ekploris.

Intertempe pri la reregistro eksciis la tuta konstruaĵego, de la keloj ĝis subtegmentoj. Ĉie oni sekrete interflustris. Iu ellasis famon, ke la prezidanto de l’ komisiono estas vicprezidanto de OGPU. Ĉi tiu famo panikigis la Mosĥozupron. Komenciĝis miskurado. La oficistoj trudis sin al ĉiuj, ĉu ne estas iu konata al li, aŭ, almenaŭ, ĉu iu ne havas komunajn konatulojn?

Renkonta famo refutis la supozon pri OGPU, sed kreno ne estas pli dolĉa, ol rafano! Se fidi ĉi tiun duan famon, la prezidanto de l’ komisiono estas la gubernia prokuroro! Laŭ la tria famo la komisionon estris prezidanto de la milita tribunalo. Esplori la aferon estis ege malfacile.

Dek minutojn antaŭ la kvara Semjonov staris apud la tablo kaj per raŭka voĉo kriis:

– Kamaradoj, registru vin! La partianoj en la dekstra kontrollisto, la senpartiaj en la maldekstra! Kamaradoj, kiu ankoraŭ ne enregistris sin? La partianoj dekstre, la senpartiuloj – maldekstre!

Ĝuste je la kvara eniris Popov kaj Serebrovskij. Kun ili estis tri nekonatuloj: fortika maljunulo-laboristo kun blanka hararo kaj flaviĝintaj pro la tabako lipharoj, maldiketa virino ĉirkaŭ kvardekjara en ruĝa tuko, kaj malsanecaspekta mezaĝa viro. Sur lia kaviĝinta vizaĝo brulis akraj nigraj okuloj. Li estis nealta, malgrasa, pala, portis grizan kostumon kaj konsumitajn ŝuojn. Ne ekzistas fumo sen brulo: la prezidanto estis juĝesploristo.

Altabliĝinte, li tintigis la sonorilon kaj, ne atendante ĉeson de la bruo, komencis paroli. Pro moviĝo de la seĝoj kaj ne ĉesintaj interparoloj li ne estis aŭdata. Oni kriis al li: “Pli laŭte”. Li ankoraŭ foje tintigis la sonorileton kaj altigis la voĉon:

– Estas necese, ke vi tenu vin pli trankvile, tiam vi ĉion aŭdos!

Atendinte unu minuton, li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido. En streĉatenta silento li klarigis signifon de la aranĝata reregistro.

– La partiaj reregistroj okazis ne unufoje, sed nun la reregistro havas speciale gravan rolon. Ni devas esti nun postulemaj, kiel neniam, precipe, al komunistoj, kiuj okupas respondecajn gvidpostenojn.

Ne allasinte la aŭskultantojn aplaŭdeksplodi, li havigis parolon al Popov por raporto de la ĉelestraro. Popov elpaŝis, flateme ridetante kun notlibreto en la manoj. La publiko renkontis lin per nedifinebla flustro, trakurinta la vicojn. Sunradio falis trans lian ŝultron sur liajn harojn kaj se li iomete dekliniĝis maldekstren, la suno deglitis en liajn okulojn. Li demovis sin dekstren, alternante apogpiedon.

– Vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, inter kiuj ni devis labori kaj tiel plu! Etburĝa ĉirkaŭigo, manko de laborista kerno, malnovaj specialistoj kaj tiel plu! Certe, la aparato estis infektita de l’ burokratismo, kontraŭ kiu ni tamen batalis.

Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj demandoj. Poste li nomigis membrojn de buro kaj kalkulis iliajn “ŝarĝojn”. Tuj post tio li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev, suspektita pri la perfortatenco, iniciatita, sed bedaŭrinde ne finita ĝis nun, esploro de la avancdonado, de distribuo de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj, renovigo de l’ aparato (interalie anigo de la laborista avancigito Semjonov), k.t.p. Kontraŭ la kutimo, Popov estis mallonge parolinta kaj per tio finis.

La prezidanto demandrigardis la aŭskultantaron.

La ĉambrego respondis per detenata susurado. Membroj de l’ komisiono eltiris antaŭen la kapojn, penante ekvidi la leviĝantajn manojn. Sed tiaj mankis.

– Strange! – diris la prezidanto, – ĉu ĉio tiel bonstatas ĉe vi?

La nova ondo de l’ flustroj trarulis la seĝojn.

– Permesu al la tagordo! – leviĝis Semjonov. – Mi opinias, estos pli bone, se ni komencos rekte de la purigo. Tiam interalie ĉio klariĝos.

La prezidanto levis la ŝultrojn.

– Certe, se neniu estas parolonta. Tiuokaze, kamarado Serebrovskij.

Dum Serebrovskij, ĝibumante, en peza irmaniero estis trapaŝanta al la tablo, la prezidanto, ne rigardante lin, rapide tralegis lian personan karton.

– Serebrovskij Mikaelo Sergeeviĉ, oficisto, partiano de post la 1917. Partiajn punojn ne havas.

Altabliĝinte, Serebrovskij malbutonumis la supran butonon de la kolumo kaj nerveme oscedis. Sidintoj en la unuaj vicoj povis rimarki, kiel pintoj de liaj mortpalaj fingroj, kovritaj de nigraj haroj, iom tremis.

– Mi, kamaradoj, tion, naskiĝis en la oficista familio. Mi finis la Peterburgan Reallernejon. Dank’ al personaj interrilatoj de la patro, mi estis akceptita en la ŝtatan oficon. En la 1917 jaro la oficistaro strikis. Grupo de l’ oficistoj en nia ministerio deklaris sian solidarecon kun la sovetregistaro. Ni ne ĉesigis la laboron. Mi aniĝis al la partio. De post tia tempo mi estis okupanta diversajn administrajn kaj mastrumajn postenojn.

– Kio instigis vin aniĝi la partion? – demandis la laboristino.

– Kiel, kio? – levis la ŝultrojn Serebrovskij. – Mi estis solidara.

– Diru, kamarado, ĉu vi ne rememorigos al ni la teorian parton de la malnova programo de RSDRP*?


* RSDRP: Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.


– Ne, kamaradoj, tiel mi ne povas!.. Sen la preparo.

– Sed ĉu vi antaŭe ĝin legis? Nu, ekzemple, en la 1917 jaro?

– Tiam mi legis, sed nun... Ne, mi ne memoras

El la salono ekŝutiĝis skribaĵetoj. La maljunulo kolektis ilin arete.

– Kamarado Serebrovskij, kiel vi klarigas artikoleton de Ivagin, ke vi disponigis terareon por domkonstruo al iu privatulo?

– Kion vi opinias pri oficado en nia trusto de la eksprincino kaj ceteraj ekselementoj?

– En kio evidentiĝas batalo kontraŭ la burokratismo?

– Kial vi allasas en la ĝenerala kancelario la familiecon?

– Kial ĝis nun la metropoliteno ne estas konstruata?

– Kial la tramo ne estas riparata?

Serebrovskij estis subrigardanta la komisionon kaj mordetis la sensangajn bluajn lipojn.

– Jes, – diris li, – la demandoj estas multaj. Pri la terareo: ĝi estas, laŭ mi, bagatelo. Kia terareo? Bagatelo!

– Ĉu vi ne konas persone tiun civitanon, al kiu vi disponigis la areon?

– Ne, mi ne konas! Pri la princino: laŭ mi, ĉi tie nenio krima estas, se oni ebligas al la plej sendanĝera maljunulino la ekzistadon. Pri la familieco kaj burokratismo la demando postulas pli seriozan argumentadon. Certe, ankaŭ ni ilin havas sed kie do ili mankas? Al Ĉernjaev, ekzemple, ni mem la vojon el la trusto montris.

– Permesu parolon! – kriis Semjonov. – Ni lin plej senindulge devas malkaŝi! Li tiel ne sukcesos nin refuti! Maljuna kreno! Oficisto estis, la oficisto restis kun plej aĉaj ecoj de la cara oficisto! Por kio li aniĝis la partion? Li diras, li estis solidara. Sed la partiprogramon li ne legis! Jen, vidu! Kamaradoj, la komsomola “kavalerio” ĉion malkaŝis. Serebrovskij subskribis malprofitajn kontraktojn kun privataj komercistoj. Serebrovskij estis akceptanta koruptmonon!

– Malvere, – interrompis Serebrovskij.

– Vere! – ekkriis Semjonov. – En la komisiono troviĝas dokumento.

La prezidanto levis la kapon kaj elprenis el la paperujo notlibreton.

– La notlibreto de la persona sekretario de Serebrovskij, Sipova!

– Jes! – kriis Semjonov. – Krimeon forvojaĝante, ŝi ĉion estis en ĝojo perdinta. En la tablo ŝi lasis ĝin. Sed sur ŝia loko la komsomola “kavalerio” sidis!

Li kaptis la notlibreton, turnis ĝin en la manoj kaj ĵetis sur tablon.

– Poste, Serebrovskij estis loĝanta en propra domo de sia bopatro kaj riparis ĝin je konto de la trusto. Kaj kial tiu ĉi domo ne estis municipaligita?.. La “kavalerio” fosis la arkivojn. Centmiloj da rubloj restis kiel senesperaj ŝuldoj en poŝoj de privatuloj, kvazaŭ nericeveblaj! Kio rilatas la princinon, do ĉi tiu maljuna diablino nur tial ĉi tie oficas, ke ŝi iam konkubis kun Serebrovskij!

– Kion? – purpuriĝis Serebrovskij. – Mi postulas la klarigojn!

– Ha! – ekridis Semjonov. – Bagatelo! La komisiono priparolu ĉi tion kun nia pordisto!

Semjonov, fininte, ĵetis sin sur la benkon. La salono emociiĝis. En diversaj flankoj oni laŭte kaj ekscitite ekparolis. Kelkiuj ankoraŭ postulis la pruvojn. Popov algluiĝis al la prezidanta mano kaj postulis forigon de Semjonov el la kunveno. Vitalij leviĝis de la loko. Li estis pala kaj kunpremis la dentojn, por ne malkaŝi sian emocion. Kaj la paroladon li komencis timeme, kvazaŭ ne estante certa, ke li devas paroli.

– Jen kio, kamaradoj! Vi pardonu, mi estas senpartiulo, sed al mi ŝajnas, ke mi devas eldiri mian opinion. Serebrovskij estis kamarado de mia patro. Li ne estas oficisto. Li estas granda oficisto, altranga! Sed ŝajne, ne tio estas grava, kiu li estis antaŭe. Semjonov ĝuste diras, ke li altranga cara oficisto ankaŭ restas ĝis nun! Ĉio dirita pri li estas vere, sed ekzistas aĵoj, milfoje pli malbonaj! – Vitalij rapide elpoŝigis la horloĝon kaj, kvazaŭ estante prizorgita, ĉu ne tro multe da tempo li perdis, li ekrapidis kaj, rapidante, kaj malkaŝante sian emocion, li subite ekflamis.

– Ja ĝi estas efektiva abomenaĵo en nia trammastrumo! Kaj per nenio oni povas pravigi formalisman traktadon de l’ metropoliteno! Serebrovskij eĉ ne havas la opinion pri tiu ĉi problemo. Li timas ĝin havi. Post li iu kaŝas sin, kamaradoj. Kiu, mi ne riskas supozi. Sed ilia opinio estas lia opinio. Ĝi estas danĝere, kamaradoj. Li, ekzemple, antaŭe insistis plibonigon de la trammastrumo, tamen nun li tute ĉesis paroli pri tio. Li estas nun por la metropoliteno. Sed, certe, ni povas ĝin kompreni! Ĝi estas farata nur por tio, ke oni trovu pluran objekton por la fremda koncesio. Kiel ĝi estas nomenda, ni tion difinu kolektive! Mi opinias, ekzistas nomo por tio ĉi!

Vitalij subite reekrigardis la horloĝon en iu stranga maltrankvilo kaj, embarase, ne fininte la parolon, sidiĝis.

Pli, ol unu horon bruis la kunveno, forŝirante de Serebrovskij la partian ŝelon. Fine la prezidanto proponis transiri al Popov. Jam antaŭ tio ĉi Popov malsereniĝis kaj de li forflugis la flatema rideto. Dum disvolvo de l’ diskutado, li malsereniĝis ĉiam pli, mordis la ungojn kaj altabliĝis kun impertinenta mieno.

– Kamparano! – respondis li kontraŭ demando de l’ prezidanto, – El vilaĝo Nikolskoje, apud Tula. En la partio de post la 1920 jaro. La civitan militon partoprenis. Laboris en ter-komisarioj k.t.p. La ĉelsekretario.

– He, kamarado Popov! – mokeme elkriis la teknikisto Lipkin, antaŭnelonge veninta Mosĥozupron. – Sekve, vi estas mia samvilaĝano? El Nikolskoje?

Popov iom ektremetis kaj strabis lin.

– Sekve, samvilaĝano! Ĉu vi estas filo de Nikolao Teodoroviĉ?

– Nu, certe! Kaj vi, kamarado Popov, sekve, estas filo de nia diakono? Sekve, vi mensogas pri la kamparandeveno?..

La aŭskultantaro momente streĉis sin. Popov mallevis la okulojn. En la estiĝinta silento, la teknikisto mallonge diris:

– Lia patro, kamaradoj, estas diakono. Lin la tuta regiono konas. Li drinkas multe kaj ofte diboĉas!

La prezidanto kun seka krako transturnis paĝon de la papero.

– Por kio do vi, kamarado Popov, la malveron diris? De la partio nenio estas kaŝebla. Kaj por kio kaŝi? Filo de diakono ne estas tiel malbone. Nobeloj iufoje estas bonaj partianoj. Nu, dume ni lasu tion! – ekspiris li. – Kion vi estas ankoraŭ dironta? Kial vi ne malhelpis, vidante en la trusto tiajn abomenaĵojn?

– Mi ne estis rimarkanta ilin.

– Ĉu vere, kamarado Popov? – kriis de la loko Ivagin. – Ĉi ne vi ĉasis min en la partikunveno, kiam mi malkaŝis tiuj abomenaĵojn? Kiu nomis min fuŝagitanto? Ha?

– Ĝi estas insido, – laŭte diris Popov, levante la kapon kaj instinkte pugnigante la manojn. – Ĝi estas subfoso! Ĝi estas speciale aranĝita kaj tiel plu! Ivagin ja ne plu laboras en nia trusto!

– Kio estas aranĝita? – miris la prezidanto.

– Li diru, kial li defendis tiun ĉi Ĉernjaev? – aŭdiĝis ies voĉo.

– Kaj li klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn?

– Kaj por kio li malsobraĉis kune kun nepuloj?

– Ĉu mi malsobraĉis? – indigninte ekkriis Popov. Ivagin altabliĝis, kaj surmetinte la okulvitrojn, atenteme rigardis Popov’on.

– En la domo, konstruita per la trusta mono, sub formo de l’ kooperativa. Kune kun senpartiaj inĝenieroj, nepuloj kaj publikulinoj. Ha?

– Vi, fripono, mensogas!

– Kaj se mi havas la atestantojn?

– Ne havas vi la atestantojn!

Ivagin mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris de tie akurate kunmetitan paperfolion.

– Jen estas la letereto!.. de Olga Alekseevna Zorina. Ni estas bonaj amikoj!

Ivagin returnis sin al la kunveno:

– Bagatelo ĝi estas, kamarado! Jen li klarigu al ni pri la tramo. Ha? Kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? Ĉu por oportuno de l’ publiko? Kaj kial la laboristoj ĉiufoje protestas? Kia ĝi estas oportuno, se la grandegaj uzinoj aŭ tute sen tramo restas, aŭ ties laboristoj atendas tramvagonon dumhore? Kia ĝi estas oportuno, se la novaj marŝrutoj estas nepre nuligataj post unu monato kaj refunkcias la malnovaj?

Kaj por kio haltejoj estas konstante ŝanĝataj? Por ke la laboristoj kuradu post la forirantaj vagonoj? Kaj por kio sur placo Lubjanka la relrondon oni aranĝis? Ĉu oni povas kredi al asertaĉoj, de l’ instruitaj malsaĝuloj, ke la vagonoj laŭronde pli rapide veturas? Ĉiu idioto komprenas, ke ĝi kreas ŝtopojn de l’ trafiko! Ha? Bobrov en la pasinta jaro la lekcion estis leganta. Eksterlande, li diras, preskaŭ neniam la avarioj okazas. Sed ĉe ni, kamarado Bobrov, kial ĉiutage okazas la avarioj. Eĉ ne ĉiutage, sed kelkfoje dum la tago! Mi eĉ timas nun la tramon uzi. Ĉiam oni povas atendi, ke sur iu placo via tramo frakasiĝos subite je pecetoj! Jen klarigu al mi tion, kamarado Popov! Ĉu devas la ĉelsekretario al tio ĉi intereson havi, aŭ ne? Ha?

– Kiamaniere vi ne rimarkis ĉi tion, – sin turnis la prezidanto al la publiko.

El la ĉambro aŭdiĝis konfuzitaj voĉoj.

– Ĉu la muro estas per la frunto trabatebla?

– Senpartiuloj pli facile povus rimarki! Oni ne multe postulus de li. En la ekstrema okazo li estus eksigita el la servo. Sed la partianon oni forpelus el la partio!

– Mi estis unufoje protestanta. Popov fermigis al mi la buŝon! – kriis teknikisto Sorokin.

– Mem kamarado Ivagin apenaŭ ne estis forpelita el la partio!

– Kritiki oni devas singardeme!

– Unu ne batalas kontraŭ ĉiuj! De post pratempoj estas konata.

– Bone! – decideme diris la prezidanto, – Mi vidas, vi estas reelektontaj la ĉelestraron. Vi estas libera, kamarado Popov. Sidiĝu!

Popov ne movetiĝis.

– Sidiĝu! – ankoraŭfoje ripetis la prezidanto.

– Dankas! – kontraŭdiris tiu kolere. – Vi povus al mi la rezulton komuniki!

– La rezulton poste.

– Ne poste, sed nun! Mi ne deziras atendi! Sekve, jen kiel, kamaradoj, – returnis li sin al la salono. – Naŭ jarojn mi estis membro de l’ partio, batalis en la frontoj, la vivon estis preta oferi kaj tiel plu, sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon, for elĵeti?

– Ĉu vi kompatigi nin deziras? – faris replikon Semjonov. – Ĉu vi ne vidas, ke vi aspektas kiel koko en barelo? Kiu, karulo, vian heroecon fidos?

– Ni tion komprenas, eĉ tre bone komprenas! – ankoraŭ pli koleriĝis Popov. – Sed la ĝuon vi pro tio ne ricevos! Ĉu mi tedis al la partio kaj tiel plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi! Jen prenu vian partibileton! – Popov ŝovis la manon en la poŝon kaj ĵetis la partibileton sur la tablon. – Ni estas kvitaj!

Krute, soldatmaniere returninte sin, Popov forlasis la salonon. Post lia foriro ĉiuj eksentis freŝan spiron en la malfreŝiĝinta aero.

– Nu, jen, vi sen la sekretario restis! – ŝercis la prezidanto.

– Troviĝos la sekretario, ne maltrankviliĝu la komisiono! – trankvile kontraŭdiris Ivagin. – La uzino “Svet” prenas protektadon al Mosĥozupr. Ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn avancigas. Ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos, ĉiujn ŝuldojn de la nepuloj prenos, la tutan forbalaaĵon el ĉi tie forpelos, la tutan aparaton rekonstruos! Ha?

– La devizojn de Vladimir Iljiĉ, vi sekve, bone konas, amikoj? – ridetis la prezidanto.

– Nu, certe! Se regi, do regi! Kursojn por la avancigatoj ni aranĝas. Ne plu plendanta estos tiam Semjonov! Ha? Dekduon, aŭ eĉ du dekduojn da junuloj ni direktos ĉi tien por la vespera laboro. La uzinon ili ne forlasos, sed ankaŭ la ŝtatan aparaton ne forgesos. Estu trankvilaj, ĉio estos en ordo! Tiam sendube, la nova sekretario aperos. Ha?

– Ĝi estas bone, se tiel! – ne silentiĝis la prezidanto, – Sed jen du partianoj estas jam perditaj. Eble, ankoraŭ tiaj okazoj estos. Sed ĉu vi trovos la novajn?

Tiam perdis la paciencon la aŭskultantoj.

– Li mokas nin! – oni kriis en la ĉambro. – Ĉu inter ni ne estas taŭgaj homoj? Se nin oni bezonas, do ni kun ĝojo!..

– Bone, kun ĝojo! – grumblis la prezidanto, – sed ĝis nun kie vi estis? Pri kio pensis? Kion faris? – kaj subite moliginte la tonon, li demandis:

– Nu, senpartia intelektularo, ĉu troviĝas dezirantoj partianiĝi?

Por unu minuto ekestis embarasa silento. Semjonov levis la manon.

– Nur unu tiaspeca skribpeto, kamarado prezidanto! Hieraŭ estas transdonita.

– Nu, ankoraŭ vi havos! – subtenis la prezidanto. – Kie unu, tie ankaŭ du! Tamen, pli bone kontrolu, kamaradoj! Kies estas la skribpeto?

– De kamarado Zorin, kamarado prezidanto. De tiu sama, kiu ĵus estis parolanta. Bona viro! Tute nia! Intelektulo, cetere, sed tute proleta! Honesta! Laborema!

– Montru vin al ni, Vitalij Nikolaeviĉ, – kriis Ivagin, perdante la paciencon. – Ĉu vi ne vidas, ke oni vin laŭdas?

La prezidanto tintigis la sonorilon. Neniu revokis. Semjonov kaj Ivagin interrigardis.

– Kamarado Zorin, evidente, estas elirinta, – simple diris la prezidanto. – Ni daŭrigu la laboron. Nun sekvas kamarado Vinokurov.

Forirante de la kunveno, Vitalij esperis, ke li revenos ne pli malfrue, ol post duonhoro. La afero estis urĝa. Alice telefonis, ke ŝi estas morgaŭ frumatene forveturonta. Ĝi estis tute maleble. Li devis ŝin nepre vidi.

Alkurante al malnova parko apud la domo, kie Alice fiksis la renkonton, li jam decidis pense, ke petos Alice’n resti almenaŭ por unu tago. Tiaokaze ĉio klariĝos morgaŭ. Sed nun li estas petonta la pardonon kaj diros, ke li devas senprokraste reveni la kunvenon. Vere, la plej gravan li jam estas dirinta. Sed li devas nepre ĉeesti la purigadon de Vinokurov.

Alice atendis lin apud ponteto de l’ boatalbordiĝejo.

– Jen estas la boato, Vitalij, ni sidiĝu. Ĉi tie estas tre brue. Ni fornaĝu iom de la bordo? Ĉu ne vere?

Vitalij estis kontraŭdironta, sed ekrigardinte la severajn kaj malgajajn okulojn de Alice, silente prenis la remilojn. Per du svingoj li forpuŝis la boaton de la bordo. Proksime estis tute senhoma insuleto. Kun facila susuro la boato sursabliĝis. Malsupre, sub la boato traflustris ion la akvo. Vitalij forlasis la remilojn kaj, anstataŭ la paroloj, kiujn li preparis, etendis al ŝi la telegramon.

– De Olga? – rapideme demandis Alice.

– Jes, jes! – per fremda voĉo respondis Vitalij. – Ŝi estas venonta morgaŭ je la deka.

– Bone. Sed mi estas morgaŭ je la deka forveturonta. – Alice kapsignis kaj, deturninte sin, fiksis la rigardon sur fajroj de la kontraŭkuŝanta bordo.

– Mi amas vin, Alice! Mi devas analizi ĉi tion. Helpu al mi, Alice. Sed ne, ne nun! Mi ne povas nun!.. Vi ne devas morgaŭ forveturi, – maltrankvile diris li, rimarkinte, kiel Alice ektremetis kaj komencis konvulsie butonumi la palton.

– Jes, jes, mi scias, Vitalij, sed kion do ni faru? Vi havas la familion. Vi ne estas ja detruonta la familion? Vi ja ne forprenos de l’ infano la patron?

Vitalij senpove klinis sin super la lanterneto, dependanta de l’ steveno. La koloroj forlasis la vizaĝon de Alice kaj nun la okuloj nur brilis severe kaj decideme. La voĉo de Vitalij ektremis kaj fariĝis peza, kiel plumbo.

– Pardonu min, Alice! Mi ne havas eblon hodiaŭ rakonti al vi ĉion! – Li denove estis dironta, ke li tuj devas reveni la kunvenon, sed, anstataŭ ĝi, ekspiris kaj pli malalte alkliniĝis super la boato. – Mi amas vin, sed mi treege kompatas Olga’n kaj la infanon! Kion mi devas fari, por mortigi ĉi tiun kompaton?

Alice subpremis la ekspiron kaj pli firme kunpremis la lipojn.

– Kompato?.. Jes, la kompato ne estas bezona! La kompaton vi mortigu! – faligis ŝi ĉi tiujn vortojn kaj subite elŝiris la telegramon el la manoj de Vitalij, ĉifis ĝin kaj, ĵetinte sur la boatfundon, falis sur benkon kun malforta kunpremata ekkrio. Vitalij, emociante, ĵetis sin al ŝi.

– Alice, Alinjo!

Forte tremetante, ŝi subpremis la singultojn.

– Ne, ne, mi tuj! Vi ne maltrankviliĝu. Mi ja tuj!

Li penis fortiri ŝiajn manojn de la vizaĝo, sed ŝi pli firme kunpremis ilin.

– Mi ne devus legi la telegramon! – sopire diris li.

– Kontraŭe, vi bone agis! Almenaŭ mi ĉion scias!.. Jes, ĉion!.. Mi ja ne sciis!.. Ho, mi ne sciis!..

Emociigita, li provis enrigardi ŝiajn okulojn, sed ŝi kaŝis ilin, penante ne lasi lin tuŝi sian enbuliĝintan korpon.

– Jes, jes, ŝi estas bona, – kun doloro daŭrigis Alice, penante diri ĉion por unu fojo, – ŝi amas vin! Vi suferigas ŝin! Ŝi estas preta por vi ĉion fari! Sed mi?.. – ŝi interrompis, glutante la larmojn. Li sukcesis finfine, rompante ŝiajn brakojn, malkovri ŝian vizaĝon. Ŝiaj bluaj okuloj, kvazaŭ per vitro, kovriĝis per nebula fluidaĵo kaj du larmeroj estis delurantaj apud la nazo.

– Alice! – ekĝemis Vitalij.

Per rapida movo ŝi disŝmiris la larmerojn sur la vangoj, rekovriĝantaj per strangaj makuloj.

– Mi? – ekkriis ŝi. – Mi estas egoistino! Mi neniam vin bezonis! Mi neniam neniam vin efektive amis! Ĉu vi aŭdas? Ĝi estas vero, vero! Ne, ne tuŝu min plu! Ne penu certigi pri kio ajn! Mi ĝojas, ke ĉio estas finita!

En voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita ofendiĝo, fiereco de l’ ofendita virino kaj la profunda amsento, al kiu, kiel al papilio, oni krude forŝiris la flugilojn. En neĉesigeblaj konvulsioj ŝi turmentiĝis sur la benko.

– Ho, Vitalij, kial vi ne diris ĝin antaŭe? Vi devis averti! Por kio vi igis min tiom multe suferi, tiom multe travivi? Ja tie, en Berlino en la komenco mem... Ĝi ne estus tiel dolorige! Mi suferus monaton, eble du, sed poste forgesus vin!.. Ne, vi senzorge alproksimigis vin al mi! Vi malkaŝis al mi mian propran naturon! Por vi ĝi ne estas komprenebla! Vi estas dironta tuj: Pri kio temas?.. Vi ja en nenio ŝanĝiĝis! Ho, se vi scius, kiel mi ŝanĝiĝis!

Ŝirmove ŝi kaptis lian kapon, por unu sekundo alpremis ĝin al sia forte batanta koro kaj tuj forpuŝis. Ŝiaj okuloj sekiĝis kaj flamis nun per malhela fajro. Ŝiaj vangoj brulis. Tuta ŝi, rektiĝinta kaj fiera, ŝajnis esti nealirebla, malproksima kaj fremda.

– Mi estas morgaŭ forveturonta, Vitalij. Ĝi ne estas ŝanĝebla!

Vitalij ĝemis.

– Alinjo, kara, kio okazis al vi? Mi ja ne tion estis deziranta! Kontraŭe, mi estis nur klariganta... Sed mi ne povas nun, Alice! Vi komprenu! Vi devas resti almenaŭ por unu tago!

Li kunpremis la kapon per manplatoj kaj silentiĝis. Ne kompreninte lin, Alice alparolis mallaŭte, apenaŭ aŭdeble:

– Ĉio pasos, ĉio forgesiĝos... Jes... Poste denove revenos trankvilo!

Ŝi atendeme eksilentis, sed ĉar li ne kontraŭdiris, ŝi silente traŝovis sian manon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĉirkaŭprenis la kapon. Li sidis en la sama pozo. Ŝi ne sciis, kion diri ankoraŭ, dolore ekspiris kaj subite puŝis sin en lian ŝultron per la vizaĝo kaj ekploris.

Vitalij, emociigita, ĉirkaŭprenis ŝiajn ŝultrojn kaj sentis, ke li tenas en la brakoj ne fieran Alice’n de ĵus forfluiginta momento, sed la senpovan malgrandan knabinon. Li kisis ŝiajn malsekajn vangojn, ŝiajn harojn, ŝiajn malgajajn okulojn... Ili parolis interrompante, ne aŭskultante unu la alian.

– Mi amas vin, Vitalij! Mi neniam ĉesis vin ami! Mi perdas ĉion, kio estas bona en mia privata vivo! Mi foriras kun kordoloro!

Ŝi mallaŭte plorsingultis, premante sin al lia brusto, alkroĉiĝante kolumon de lia ĉemizo kaj instinkte serĉante la varmon.

– Forgesu min, Alinjo, forgesu! Mi ne indas vin, – murmuris Vitalij, apenaŭ venkante la superverŝantan lin emocion.

La vespero definitive malleviĝis super la parkon. Inter la arboj estis nigra mallumo. Super la lago naĝis malpeza griza nebulo. La elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon. Alice ekploris pli maldolĉe. Ŝi pli forte alpremis sin al Vitalij. En la sama momento li eksentis, ke en ŝi ekflamis iu nova sentimento.

– Alinjo, Alinjo! – kun timo, aŭ, eble, kun ĝojo ekkriis li. – Alinjo, kara!

Ŝi ne respondis, nur profunde ekspiris kaj pasie premiĝis al li. Ŝiaj genuoj kvazaŭ algluiĝis al liaj piedoj kaj la korpo, peziĝinte, premis lin. Iom klininte sin malantaŭen, por ke ŝi povu lin apogi, li per la dekstra brako ĉirkaŭprenis ŝin, kaj per la maldekstra kunpremis ŝiajn gambojn kaj sidigis sur siajn genuojn.

– Dio mia, kion ni faras? – vortĵetis Alice kaj en la sama momento spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon, poste rektigis, kvazaŭ la risorto kaj duonronde ĉirkaŭvolvis ĝin ĉirkaŭ lia korpo.

– Al mi, al mi! – flustris Vitalij, malfacile spirante, – ni iru al mi! – Ĉi tie ne eblas!..

Ŝi ektremetis kaj ekkonvulsiis sur liaj genuoj.

– Ne, ne, en neniu okazo! Ĉio estas finita! Ne eblas! Mi foriras!..

Vitalij eksilentis, sed jam en la sekvinta momento la manoj de Alice glitis sur lia kolo, malbutonumis la kolumon kaj li sentis bruligan tuŝon de ŝiaj fingroj sur sia brusto.

– Ni iru al mi!.. Ĉu vi aŭdas, Alinjo? Tie oni ne malhelpos al ni!

– Mi ne povas!.. Ho, mi ne povas: ne eblas, ne diru ĉi tion!.. – malespere ekkriis ŝi kaj denove silentiĝis. Vitalij nerveme mordetis la lipojn, penante venki la kaptintan lin emocion.

– Ni iru! – subite akre ĵetis ĉi tiujn vortojn Alice kaj tuj leviĝis. Li kaptis ŝian manon kaj ektiris post sin. Ŝi estis iranta peze, disŝirata de la inversaj sentoj kaj ĉiuminute preta fuĝi. Sed li tenis ŝin fortike kaj estis dirante varmajn pasiajn vortojn:

– Ne timu, Alinjo! Ĉu vi deziras esti la mia? Vi estas mia amata edzineto! Ne timu!

Tiel atingis ili la domon kaj preskaŭ kursupreniris la ŝtuparon. Per la nervema mano li malfermis la pordon kaj preterlasis ŝin en la ĉambron.

– Ŝaltu la lumon! – diris li al ŝi, paŝante al la tablo. La knabino, per tremanta voĉo respondis:

– Mi ne scias, kie estas la ŝaltilo.

– Apud la pordo mem.

Ŝi trovis la ŝaltilon kaj tuj fermetis la okulojn pro la lumo. Nelaŭforta batalo respeguliĝis sur ŝia vizaĝo. Li aliris ŝin.

– Ne emociiĝu! Kial vi tiel emociiĝas? Se vi timas, nenio okazos. Ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon?

Alice skuis la kapon.

– Ne, ni foriru de ĉi tie!

– Alinjo, por kio? Kio vin tiel timigas?.. – Li genuis antaŭ ŝi. – Jen rigardu, kian ĉambron mi havas!

Li konfuze ridetis, farinte nedifineblan geston. Alice leviĝis, faris kelkajn paŝojn, fiksrigardis grandan portreton de Olga sur la muro, haltigis la rigardon sur fotobildo de Injo, poste sur infanaj ludiloj sub la tablo, kaj ŝanceliĝinte, remalleviĝis la seĝon. Vitalij ĵetis sur la lampon malheleruĝan ŝalon de Olga, okazinta sub la manoj. Li ĉirkaŭprenis gambojn de Alice kaj enŝovis la kapon en ŝiajn genuojn. Alice malfacile spiris. Tiam li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapide metinte sur la liton, komencis kisi la brakojn kaj kolon. Ŝi kuŝis senmove, ferminte la okulojn. Li forĵetis de ŝiaj piedoj pantoflojn, per rapida movo formetis la robon, kaj daŭrigante la malvestadon, kisis la tutan korpon de supre al malsupre, pasie ensuĉigante la silkan haŭton kaj kun la tuta forto premante per varmega buŝo ŝiajn malgrandajn streĉitajn mamojn, en nehoma ekscito disĵetante ŝiajn brakojn kaj alpremante ilin al la kuseno. Tremante, momente sin premante al li, kaj denove repuŝante lin, ŝi sidiĝis sur la lito. Kun brilantaj okuloj, ŝi subite ridetis.

– Rigardu do! Mi volas, ke vi finfine vidu, kia mi estas!

Vitalij surdorskuŝante, ravrigarde glitis sur ŝia korpo. Li estis penanta rememori, kie li vidis tian korpon kaj subite rememoris: ili vidis ĝin kune en Berlino, en “Altem-Museum”.

– Kiom ĉarma vi estas! – diris li fine, – mi ne sciis, ke la statuoj povas reviviĝi!

– Mi elturmentiĝis, Vitalij, ĉu vi ne vidas, kiel mi elturmentiĝis! – flustris ŝi pasie, sin premante al li. Lertmove ŝi liberigis siajn harojn, kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj finaĵoj iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon. Ŝi prenis ilin per la manoj kaj ĉirkaŭvolvis en ili, kiel en silko, lian kolon.

– Mi malfruiĝas! – diris Vitalij.

Vinokurov kun aroganta mieno altabliĝis.

– Jes, mi aŭskultas vin. Partiano de post la 1925 jaro. Oficisto. Inĝeniero.

– Ĉu vi estas konstruinta la domon, pri kiu aludis kamarado Ivagin?

– Tute ĝuste!

– Kial vi uzas tiun militistan esprimon “tute ĝuste?” Ĉu vi servis?..

Vinokurov levis la ŝultrojn.

– Malsaĝa kutimo.

– Aha, tiel! Nu, bone! Vi estas adoptinta dum la domkonstruo vian inventon?

– Jes.

– Kian?

– Fajrosendanĝeraj vandoj.

– Kiam do vi inventis ĉi tiun materialon?

– Antaŭ du jaroj.

Ivagin levis la manon.

– Kamaradoj, li mensogas. La fajrosendanĝeraj vandoj ne estas inventitaj de li. Inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne?

– Kiamaniere? – maltrankviliĝis Bobrov, ruĝkoloriĝante sub la rigardoj de l’ publiko. – Mi nenion povas jesigi!

– Vi povas tion jesigi, kamarado Bobrov! De via tablo Semjonov prenis jen ĉi tiun libron. Certe, vi estas ĝin leginta. Ha? – Ivagin turnis super la kapo dikan ĵurnalon. – Ĝi estas antaŭmilita eldonaĵo. En ĝi troviĝas plena priskribo de ĉi tiuj fajrosendanĝeraj vandoj. La vandoj ne brulas, sed ne kontraŭstaras la akvoefikon. Sekve, ili estas senutilaj. Ha?

– Kion vi diros kontraŭ ĝi, kamarado Vinokurov? – demandis la prezidanto.

– Nenion! – levis tiu la ŝultrojn. – Mi estas aŭskultanta, kion oni parolos ankoraŭ!

– Ĉarma komenco! – grumblis la prezidanto kaj enŝovis la nazon en paperojn.

La aŭskultantaro silentiĝis kaj ekregis antaŭŝtorma silento.

– Kiun superan lernejon vi estas fininta?

– La petrogradan Politeknikan Instituton.

– Ĉu vi povas pruvi tion dokumente?

– Strange. Kial vi bezonas la dokumentojn? Ja mi estas ne antaŭ la tribunalo!

– Jes, certe, – ree tragrumblis la prezidanto. – Sed ni havas kelkajn dubojn..

– Diru, ĉu vi neniam estis ŝanĝanta la nomon?

– Mi? La nomon?.. – Vinokurov iomete paliĝis, – kiu diris al vi?

– Do vi ĝin ŝanĝis tamen?

– Pardonu, mi tion ne komprenas... Ĉu ĝi estas juĝesploro, aŭ la partia reregistro? Vi ja mem parolis pri la kamaradeca rilato!..

La prezidanto leviĝis kaj, kvazaŭ petante opinion de la kunveno, klarigis:

– Pardonu, gekamaradoj! Ni devas fari escepton el la regulo. Vi vidas mem!

La embarasita aŭskultantaro silentis.

– Se vi estos respondanta kontraŭ la demandoj honeste kaj sincere, kiel decas al membro de l’ partio, ni tute kontentiĝos. Kie vi estis en la 1919 jaro?

– Mi? en Irkutsko.

– Kion vi estis tie faranta?

– Mi laboris en uzino.

– Kaj poste?

– Kion signifas poste?

– Post kiam evidentiĝis, ke vi ne estas inĝeniero kaj ne havas la specialan kleron?

Ekestis silento. Vinokurov mordetis la lipojn kaj ne respondis.

– Ĉu vi komprenas la demandon?

– Jes, mi komprenas.

– Kial do vi ne respondas? Ĉu vi forgesis, kion vi estis faranta poste? – La prezidanto transfoliumis la paperojn. – Mi memorigos vin. Vi serviĝis al la kolĉaka* stabo. Per tio sama vi evitis skandalon pro via ĉarlatanaĵo.


* Kolĉak: Kontraŭrevolucia generalo, okupinta en 1919 Siberion.


– Pardonu, ĉu mi povas ekscii, – trankvile demandis Vinokurov, – de kie vi ricevis ĉi tiujn informojn?

– Ĝi ne gravas... – estis kontraŭdironta la prezidanto, sed Ivagin interrompis:

– Kial do ne? Ne ŝuldigu lin! Jen, Semjonov, rakontu!

Semjonov leviĝis kaj, ordigante sian ĉemizon, tusetinte, klarigis:

– Patro mia konas vin, kamarado Vinokurov! Kune kun li en la uzino vi laboris. Nu, li estis antaŭ kelkaj semajnoj ĉe tie kaj atentis la konatan personon. Ni intercetere ĉi tiun temon pritraktis kaj decidis tiun aferon klarigi. Tio estas, kiamaniere la blankgvardiano partianiĝis? Nu, jen, ni ricevis el Irkutsko viajn dokumentojn. Kaj la fotokarton. Verŝajne, vi rekonos vin, se permesi al vi ĝin ekrigardi! – Semjonov larĝe ridetis kaj brilis per la okuloj.

La vizaĝo de Vinokurov subite deformiĝis kaj li ekridis. La ĉambrego tuj silentiĝis. La vizaĝo de Vinokurov neniam estis ridanta. Eĉ la rideton neniu vidis sur lia vizaĝo. Tial tiom strange estis vidi lin ridanta.

Vinokurov ridis, sed la okuloj restis senmovaj kaj ektimigite malfermitaj. Li ridis, sed la lipanguletoj konvulsiis kaj ŝajnis, ke la rido tuj aliformiĝos je ploro.

– Kiel, kiel bone vi estas informitaj! – apenaŭ eldiris li kaj denove sovaĝe ekridis, streĉe rigardante ien al la elirejo. Ĉiuj returnis sin kaj ekrigardis en la sama direkto. Tie staris Vitalij. Li rigidiĝis kaj aŭskultis la frenezan ridegon de Vinokurov, movetante eĉ nek unu muskolon. Subite per du saltoj li atingis la estradon kaj kaptis la ŝultron de Vinokurov.

– Seleznjov! – ekkriis li. – Vi estas Seleznjov! Mi tamen venis ĝustatempe! Jes, jes, mi rekonis vian ridon! Neniu ankoraŭ en la mondo povas tiel ridi! Tie en Berlino, en la restoracieto super Spree, kune kun inĝeniero Berg kaj la maljunulo Velikonskij! Jen kial vi estas tiel pala post la krimea suda suno! Jen kie vi estas pasiginta vian dumonatan forpermeson!

Vinokurov ĉesis ridi. Lia vizaĝo fariĝis kiel granita ŝtonego, kaj nur la makzeloj iom movetiĝis. Li subrigardis al Vitalij, al la salono, silentiĝinta en streĉita scivolemo, al Ivagin kun brulantaj okuloj preta sin ĵeti antaŭ lin se li farus provon kuri, kaj al Semjonov, emocie svingmoviĝanta sur la seĝo. La prezidanto fiksis la rigardon sur Vitalij.

– Vi komplikigis la aferon. Permesu al mi proponi al Vinokurov ankoraŭ du-tri demandojn, kaj poste vi rakontos al ni, en kiuj cirkonstancoj vi renkontis lin en Berlino.

– Vi ne ekscitiĝu, la afero estas pasinta, – sin returnis li al Vinokurov, – ja troviĝas en niaj vicoj ankaŭ eksblankuloj. Se vi klarigos ĉion, laŭorde, ni almenaŭ kompreni povas!.. Ĉu ruĝarmeanojn vi estis mortpafanta? – demandis li subite, klinante sin antaŭen trans la tablon.

– Ne! – respondis Vinokurov, rimarkeble nervumante, – Mi ne estis mortpafanta... Mi servis en la stabo... Kiel skribisto...

– Ĉu skribisto? Jes? Sed en la cara armeo vi ankaŭ servis?

– Jes, nelonge... Dum la milito...

– Ĉu vi partoprenis la batalojn?

– En Galicio... En tiu, kiel ĝi nomiĝas... Apud Lvov...

– Kiom da steletoj vi havis? Du? Tri? Ĉu ankaŭ la Georgkrucon?

– Kamarado prezidanto, – diris Vinokurov mallaŭte, – mi sentas min malbone, permesu malgrandan paŭzon!

La prezidanto turnis sin al la publiko.

– Kiel vi opinias, gekamaradoj, eble ni efektive interrompu?

– Jes, ne malhelpos... Iomete ni fumu...

En la ĝenerala moviĝo Vinokurov, la unua, trairis la necesejon. Lin sekvis Ivagin kun la komisionprezidanto. Post ili, tordante en la manoj cigaredojn, ekfumante kaj vigle interparolante, moviĝis ankaŭ la cetera amaso da viroj.

Ne dezirante en ĉeesto de Vinokurov paroli, Ivagin silentis. Enmaniginte brunan, poluritan anson de la pordo, li nur por unu minuto haltis antaŭ la enirejo kaj returnis sin al la prezidanto:

– Ni devas senprokraste telefoni al OGPU. Tie, malsupre, ĵus mortis pro la apopleksio maljunulino Velikonskaja. En ŝia retikulo estas trovitaj centmil rubloj kaj jena letero.

La prezidanto surŝovis la okulvitrojn kaj prenis la skribaĵon.

– Kion? – ekmurmuris li, – Kion?.. Iru, kamarado, senprokraste la necesejon kaj tenu lin pli firme!

Ĉi-momente en la necesejo krevis akra kaj seka frapo kaj, sin puŝinte sur la kahelan muron, reeĥis tra la malfermata pordo.

“Karulo! Mi deziras diri al vi mian lastan elkoran ‘adiaŭ’. Adiaŭ, mia bona!.. Hodiaŭ nur mi estas kompreninta ĉi tiun profundan vorton. En la animo renaskiĝas la pasinto. Kiel strange! Pro tia bagatelo, kiel du biletoj de la berlina metropoliteno, kiujn mi trovis en mia valizo, preparante ĝin por la forveturo. Ĉu vi memoras, vi ĉiam prenadis la biletojn kaj tuj transdonadis ilin al mi, kvazaŭ timante perdi?.. Kun tio ĉi renaskiĝis la plej belaj en mia vivo, neniam ripeteblaj, helaj, kiel ĉielruĝo, radiantaj kaj varmaj tagoj: Dankon, karulo, por tiuj ĉi tagoj, dankon! Neniu redonos al mi ĉi tiujn tagojn kaj, sciu mia bona, mia kara, kun kiu ajn estus mi de nun, miaj pensoj ĉiam restos kun vi! Mi deziras, Vitalij, ke en ĉi tiuj linioj vi rekonu vian korresonan kaj delikatan amikinon. Eble, mi alportis al vi tro da doloro, tro da ĉagreno. Kion do mi povas nun fari?..

Knabo mia!.. Mi skribas tion kun sopiro. Estas tre malfacile tion diri, sed se vi amas min ankoraŭ, la malbonan, kruelan, abomenan, plenumu do mian peton, revenu al via familio! Ĝojo de l’ amo ne estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn. La amo kostas tro multe kaj en iuj okazoj pli bone estas ĝin rifuzi!

Mi havas alian vojon, aliajn devojn. Verŝajne, neniamaniere, aŭ tre malmulte mi utilos en Sovetunio. Ĉi tie estas tiom multaj bonaj kaj honestaj laborantoj. Sed ĉe ni... Mia loko estas tie, kie la batalantoj ankoraŭ ne sufiĉas kaj oni bezonas fari nemezureble multe, por konkeri tion, kio de vi jam estas konkerita. Ĉu mi povas resti en USSR? Ja miloj da germanaj laboristoj dezirus transmigri ĉi tien, pro malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ la kapitalista mondo. Se mi restos ĉi tie, ĉu ne rajtus miaj kamaradoj diri, ke mi misuzis la privilegiojn de la partia funkciulino kaj la vojaĝon al USSR por miaj propraj celoj?

Vi diros: sed la hieraŭa nokto. Mi ja ne plu estas knabino. La knabino fariĝis virino. Mia kara, mi hodiaŭ ne estas dorminta. Se la dormo tuŝadis min, mi tuj ektremadis kaj longe kuŝis kun la malfermitaj okuloj. Kaj jen, ĉu vi komprenas, eble, ĝi estas ridinde, mi eĉ ne meditis ĉi tion!.. Mi rememoradis ĉiam unusolan vorton: “Faber”. Milfoje “Faber”!.. Ĉu vi memoras, dum la unua nia renkonto ni veturis en vagono de l’ metropoliteno? Do, en la stacihalo pendis reklama, ridinda tia krajono kun surskribo “Faber”... Bagatelaĵo restas en la memoro! Cetere la plej sensignifajn okazojn, vortetojn, agojn, mi ĉion bone memoras! Vi donacis al mi, elirante el “Admirals-Palast”, du rozetojn, la ruĝan kaj blankan, kaj ridetis karese. Mi memoras, Vitalij! Ĉu vi ankaŭ?.. Vi donacis al mi kelkajn versaĵojn en la rusa lingvo. Unu el ili mi komprenis ĝis la lasta vorto kaj lernis parkere... Mi eĉ tradukis ĝin esperantlingven... Eble estas strange, ke en mia cerbo ĉio tiel interplektiĝis, sed ne gravas!.. Mi elmontras hodiaŭ la plej kaŝatan, kion mi hontas ordinare. Vi povas eĉ nomi min sentimentala filistrino. Vi povas kaj rajtas!..

    “Al nia viv’ kaj sort’ ekzistas la kompar’;

    Du ŝipoj renkontiĝas tiel en la mar’.

    De la humila ondo karesata,

    Sen la malhelpoj, baroj kaj ĉagren’,

    Kun vel’ ventplena via la boato,

    Proksima estas jam al la haven’!..

    Sed mia do post mara ŝtorm’ kruela

    Naĝadas nun sen unu eĉ remil’!

    Ĝi flugas al abism’, sen iu direktil’!

    Adiaŭ do! Amik’, nenion mi pretendas!..

    Ne sekvos vi post min, kaj vin mi ne atendas!..”

... Vi demandas, kia estas mia opinio rilate al la hieraŭo? La simpla! Ĝi devis okazi. Ĉu alie povus esti?.. La amo trovis, fine, sian finalon. Kion mi, naiva, tiel timis!.. Libere mi sentas min nun, karulo! Kio estas ŝanĝita en mi? Ĉu min timigas, ke mi fariĝis virino?.. Kial do? Eble, naskiĝos infano?.. Tio feliĉigos min!

Pardonu pri la kaŭzita al vi doloro. Adiaŭ, senrevene adiaŭ! Mi estas forveturonta eksterlanden kun la matena vagonaro kaj vi ne plu revidos min!”.

Vitalij apenaŭ finlegis la lastajn liniojn. Alice, tamen, forveturas! Li denove restas kun la premanta sopirego, sola, ĉiam sola. Maleblas, maleblas!

Vitalij estis kuranta tra la ĉambro, manpreminte la kapon. Revenigi ŝin, revenigi! Li ekrigardis la horloĝon. Ĝi ne funkciis. Li ĵetis sin al la najbaro kaj tamburis la pordon.

– Kioma horo estas? – kriis li.

Baldaŭ la deka! La vagonaro de Alice estas baldaŭ forveturonta. Senprokraste la stacidomon!

Li eldomiĝis. Dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo, laŭkutime homplena, kaj, spasmspirante, turnis sian vizaĝon renkonte al vento. La vizaĝo brulis. Kvazaŭ fajro, la vento ne freŝigis ĝin kaj ŝvito superverŝis lin tutan.

Bedaŭrinde, la tramo malrapidege moviĝis kaj baldaŭ faris kelkajn daŭrajn haltojn. La publiko, indignante, eltramiĝis kaj piediris, postlasante vicon de starantaj vagonoj. Vitalij, perdinte la paciencon, ankaŭ desaltis kaj kuris antaŭen. Postlasinte ĉirkaŭ tridek vagonojn, li atingis fine la veturantan kaj per ĝi daŭrigis la vojon pluen. Sed ĉi tiu same indignige malrapide moviĝis kaj ĵus atinginte Lubjankan, definitive haltis. Kun malbenoj, denove li elkuris straten. Ĉi-foje la afero estis serioza. Sur Lubjanka staris senmovaj rondoj de l’ vagonoj, inter Lubjanka kaj la Teatra Placo ankaŭ vidiĝis la senmovaj vagonrubandoj. Samo estis sur la Teatra Placo mem kaj pluen, sur Dmitrovka.

La homamaso ŝtopis la stratojn kaj ŝajnis esti iu granda festo. En la koro de Vitalij subite ekpulsis la alarmo. Kio okazis? Kio okazis tie denove?.. Li ja memoras ankoraŭ la katastrofon, kies ĉeestanto li estis unufoje en aŭtuna vespero!.. Nun li scias, kion estis preparantaj la sabotantoj en Mosĥozupr. Ĉu ne hodiaŭ estas atendebla la konkludakordo de ilia laboro? Li plirapidigis la paŝojn kaj ju pluen li iris, des pli malfacile fariĝis trabati al li la vojon tra la densa popolamaso, des pli rapidis ien la preterpasantoj, des pli maltrankvilaj, laŭtaj kaj alarmaj iĝis la voĉoj.

Ie estas avario, ie estas avario! – meditis li kaj sammomente, teruriĝinte li rememoris, ke Olga je la deka horo estis jam venonta al la stacidomo, kaj se ŝi ne trovis tie lin, ŝi estis veturonta ĝuste en tiu ĉi direkto. Li estis forgesinta pri la telegramo de Olga, ricevinte la leteron de Alice. Por Olga ne restis loko en lia koro. Sed se, subite...

Ne, ne!.. Kial la malfeliĉo devas okazi nepre al ŝi?..

Li ekkuris pli rapide, sentante, kiel la ŝvito gutas de lia frunto kaj en la maldekstra flanko io pikas interne. Li kunigis la dentojn kaj premis la flankon per la mano.

– Sed, se la malfeliĉo okazis al Alice?! – kun eĉ pli granda teruro ekpensis li. – Ja ŝi ankaŭ estis veturonta ĉi tiun stacidomon. – Ĉi tiu penso dekobligis liajn fortojn.

– Kio okazis? – kriis li al la homoj, kurantaj apude.

Oni ne respondis al li. Nun li vidis, ke li ne estas sola, la tuta homamasego kuregis en direkto al la Strastnaja Placo. Nur tiam ĝi tiel aspektas kiam la homoj eksciis, ke ie okazis malfeliĉo kaj la sovaĝa scivolemo puŝas ilin antaŭen por konvinkiĝi tion per la propraj okuloj.

Vitalij kuratingis la placon, spasmspirante. Li dispuŝis per la kubutoj rondon de la kunvenintoj kaj sin ĵetis al la reloj. Du tramoj, je pecetoj frakasitaj, kuŝis sur la pavimo. Pecoj da vitro, hele brilantaj sub la suno, estis disŝprucitaj sur la asfalto. Rajdmilicanoj formovigis la publikon. Kelke da sangantaj kadavroj estis metitaj unu apud la alia. Vitalij rimarkis nur korpon de virino kun malgrasetaj piedoj en disŝiritaj rozkoloraj ŝtrumpoj, kuŝintan sur la brusto. Kun ĉesinta batadon la koro, li ĵetis sin al ŝi. Malalte klininte sin super la korpo, metante la bandaĝon sur la ŝvelantan pro sango vundon genuis antaŭ la korpo Alice.

– Alice!

Kio estis en ĉi-krio? Ĉu teruro, malespero, timo, alarmo?.. Sed Vitalij mem estis ĝin kompreninta tuj, post kiam li ekkriis. En ĝi estis ĝojo, furioza ĝojo, grandega plifaciliĝo, momenta trankviliĝo. Alice ne fariĝis viktimo kaj ĝi ja estas la plej grava!..

Alice levis la kapon kaj serioze rigardis al Vitalij.

– Helpu al mi, Vitalij, returni ŝin, – simple ŝi diris.

Li sin klinis kaj zorgeme submetinte la manon sub korpon de l’ virino, returnis ĝin vizaĝsupren. Li ekvidis mortpalan kripligitan vizaĝon kun la fermitaj okuloj. Alice maltrankvile klinis sin al la brusto de l’ virino.

– Ŝi vivas, – diris ŝi kontentigite, – Ŝi ne mortos.

Vitalij ĵetis al Alice dankeman jubilan rigardon. Ili ambaŭ leviĝis.

– Venas maŝino de urĝa helpo! – diris la aliranta milicano. – Dankon, gekamaradoj!

Alice kaj Vitalij returnis sin al la publiko kaj subite Vitalij eksentis doloran spasmon en sia brusto. La sango superverŝis lian haŭton. El la homamaso, sur lin estis fiksitaj grandaj seriozaj okuloj de Olga.

– Olga, – murmuris Vitalij, apogante sin kontraŭ la telefonkolono, – Olga!..

Alice ektremetis, kaptis lian manon kaj tuj ellasis, instinkte rektiĝante. En ĉi tiu momento la vunditojn prenis sanitariistoj kaj la homamaso disiris. Vitalij ekvidis, ke Olga ne estas sola. Apud ŝi staris Ivagin, sulkiĝinta, metinta la maldekstran manon en la poŝon kaj per la dekstra tenante Injon. La knabineto rigidiĝis pro ektimo.

Olga faris unu paŝon antaŭen. Ivagin kun la infano restis samloke. Vitalij ankaŭ ne movetiĝis. Olga malrapide aliris Alice.

– Vi! – diris ŝi, – Ĉu vi efektive lin amas?

Alice ne respondis. Kun haltiĝinta koro, ŝi rigardis en la vizaĝon de Olga. Tiu aliris pli proksime, profunde ekrigardis la bluajn okulojn de Alice kaj mallaŭte flustris:

– Mi al neniu deziras malbonon! Mi estas nun ja tute alia!

Kaj returninte sin al Ivagin, kun tremo en voĉo, aldonis:

– Ĉu ne vere, kamarado Ivagin?

Ivagin kolere ekbrilis per la okulvitroj.

– Sed pri la filino vi forgesas, Olga Alekseevna?

– Pri la filino? Ho, jes, pri la filino... – murmuris Olga.

Injo unumomente liberigis sian maneton, rapide transkuris la vojon kaj, ĵetinte sin sur kolon de la patro, ĝoje ekkriis:

– Paĉjo, kara mia! Mi revenis, mi revenis!.. Kial vi denove ne estas razita, paĉjo? Ni veturu pli rapide hejmen! Tuj vi devas vin razi, kara paĉjo!.. Sed, kial, paĉjo, larmoj aperis en viaj okuloj?..

Vitalij levis la kapon, viŝante per naztuko la okulojn. Alice jam estis for. Ŝia gracia figureto en la jungŝturma bluzo perdiĝis en la amaso da rapidantaj homoj sur la trotuaro.

Kelkajn tagojn poste Vitalij estis leganta la raporton pri sia vojaĝo en vagonuzino Mytiŝĉi*. Dum dudek minutoj li estis parolanta pri la eksterlando, rakontante pri la berlinaj ruĝfrontanoj. Poste, penante plej reliefe prezenti la nekonatajn malproksimajn kondiĉojn, li daŭre priskribis en ĉiuj detaloj la metropolitenon. Kaj nun lin trafis la surprizo. La laboristoj havis tute ĝustan ideon pri la metropoliteno.


* Mytiŝĉi: Apudmoskva urbeto.


– Ĝi estas kompreneble, kamarado! – oni kriis al li el la publiko. – Ĝi ja similas nian elektrovagonaron! Ni ja estas konstruintoj de tiu lasta!

Vitalij embarasiĝis. Kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? Ĉu ne li mem estis ĵus eliranta el tiu sama elektro-vagonaro en stacio Mytiŝĉi? Ĉu ne li mem ĵus estis jubile rigardanta la mallongan rubandeton de la longaj kaj plattegmentaj vagonoj kun ses rondaj tubetoj sur la tegmentoj, kunmetantaj la vagonaron sen lokomotivo? Mirindan vagonaron sen fumo kaj vaporo, kiun la publiko antaŭ du semajnoj estis observanta kiel renoviĝintan ikonon, kaj nun, ŝajnigante sin indiferenta, samtempe ne povas kaŝi la provincan patriotismon:

– Ni, cetere, havas la elektran vagonaron! En du minutoj oni povas Moskvon atingi!

Kaj vere estas ja! La metropoliteno mankas ankoraŭ al Moskvo, sed efektiva metropoliteno kuras inter Moskvo kaj Mytiŝĉi! Certe aperos tia ankaŭ sur Mjasnickaja strato! Kaj kion oni devas akcenti, kion? Ne laŭberline, nelaŭparize ĝi estis projektita, konstruigita, surreligita kaj ekfunkciigita, sed laŭ plano de la laboristoj en Mytiŝĉi! Same, ne kun helpo de iu eksterlanda firmao, sed memstare de ĉi tiuj homoj, kiujn li nun informas pri la eksterlando. Vitalij skuis la kapon kaj subite transiris la sovetian limon:

– Gekamaradoj, ĝi ja estas vero! Bone, ke vi memorigis min! Kio por ni estas eksterlando, se ni malkurtenas la estonton, se kvin jaroj kuŝiĝas antaŭ ni, kiel amuza modelo de tiom grandioza konstruaĵego, kian ne vidis ankoraŭ la mondo! Energetika bazo de la sovetia konstruado, neelĉerpeblaj fontoj de la natura kaj homa energio, transformiĝantaj je konstruataj fabrikoj, uzinoj, hidrostacioj kaj fervojoj, – kiel ĝin povas fidi la fremdulo?.. Ja estas fakto, ke Rusio paŝaĉis per malgrasa muĵika ĉevalaĉo kun kaviĝintaj flankoj, sed USSR decide anstataŭigis la ĉevalaĉon per la elektrovagonaro!

Vitalij sentis en si iun nekonatan ĝis nun emocion. Kun brilaj okuloj elĵetadis li en la halon flamantajn vortojn, kaj estante certa, ke tiuj ĉi vortoj estas tuj akceptataj de l’ aŭskultantoj, ke la bruaj aproboj kaj aplaŭdoj estas signo, ke la laborista amaso lin komprenas, li ĉiam pli kaj pli entuziasmiĝis.

– Ĉu ankoraŭ ekzistas antikva vilaĝo? Kie ĝi estas, la pajla? Ne plu ekzistas la malpura pajla vilaĝo! Anstataŭ ĝi aperas puraj, elektrolumigataj kolonioj. Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj* kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado. Ni estas likvidontaj la klasojn! Ni faras gigantan paŝon al socialismo! Ĝi ne estas revoj, ĝi estas realaĵo!


* Kolĥoz: agrikultura kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon.


Unuafoje post longaj monatoj sentis Vitalij sin tiel libere. La laboristoj superŝutis lin per demandoj. Li estis respondanta, ameme klarigante ĉiun detalon. Li estis ĉi tie aŭskultata ne kiel fremdulo-scienculo, sed kiel la sia, parenca.

Li restis en Mytiŝĉi ĝis la vespero. Kelkaj junuloj konsentis akompani lin ĝis la famekonata ĉi-tiea akvopumpejo, kiu allogis lian intereson, kiel komunala entrepreno. Ĝi estis en trikilometra distanco de l’ urbo kaj ili faris bonan promenon tra la kampo. La suno jam estis subiranta, orumante randojn de la senmovaj nuboj en la horizonto. La varma aero estis tute kvieta. En la kampo aromis freŝe falĉita fojno. Transsaltinte kavon, ili flankiris en abian arbaron.

Kaj ĉi tie okazis tiel, ke Vitalij, iom postrestinte, perdis siajn kamaradojn. Li restis en netrairebla, malluma densejo. Ie proksime estis ankoraŭ la tago kaj la aero estis diafana. Ĉi tien penetris eĉ nek unu radio. Flavaj sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn. Mola tapiŝo el koniferfolioj sub la piedoj kaŝis la senvivan teron. Densejo, mallumo, malvasteco, forigis la vivon el ĉi tie. Nek laboremaj insektoj, nek birdpepado, nek arbusteto de la herbo, nenio!.. La ensorĉita fabela arbaro, mallumaj, senmovaj, kvazaŭ artefaritaj por scenejo, arboj.

Se super ili ŝtormus la ventego, ĉi tie restus same kviete, nek unu sono estus aŭdebla. Vitalij eksentis timon. Kie li estas? Kia stranga arbaro! Li eĉ ne supozis, ke povas ekzisti tia mallumo kaj densejo!

La kamaradoj, ŝajne, iom antaŭen foriris. Li estis vokanta ilin, sed neniu respondis. Li iris dekstren, sed farinte kelkajn paŝojn, li konvinkiĝis, ke li falsdirektis sin. Tiam li turnis sin maldekstren, sed nur pli endensiĝis. Post mallonga atendado, li decidis iri kien ajn. Tute egale, li devus ien veni. Rompante la sekajn branĉojn kaj forte fleksiĝante, por ne trapikigi al si la okulojn, li iris rekten. Post kelkioma tempo en la senmova muro aperis lumo kaj baldaŭ li eliris sur herbejon. La herbejo estis verda, sukplena kaj trafe kontrastis kun la densega arbaro. Iu disĵetis sur ĝi blankajn tendojn kaj ĉirkaŭ du dekoj da junpioniroj piedpilkludis ĉi tie. Iliaj voĉoj estis sonoraj kaj incitemaj. Ili aliris lin.

– Knaboj! – diris li mirigite, – Kiamaniere vi sukcesas sur la vojon de ĉi tie eliri? Kien ajn mi turnis min, ĉie la arbarego estas! Oni ja povas longe erarvagi!

– Ne, onklo! – vigle respondis dektrijara knabo, piedbatante la pilkon, erarvagi ne eblas! La arbaro malantaŭe restas!

– Ĉu malantaŭe? Kial ne antaŭe? – miris Vitalij, ĉirkaŭrigardante kaj serĉante la elirejon de la herbejo.

– Jes, malantaŭe! – respondis flegme la junpioniro, – ĝi estas tie, apud la vilaĝo. Tie neniuj vojoj ekzistas. Sed jen, rigardu, ĉi tie ni, la pioniroj, la vojon aranĝis. Ĝi vin venigos sur la ŝoseon senerare!

Intertempe estis elirintaj el la tendo tiudirekte du knaboj. Ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn. Vitalij observis ilin profile. Unu el ili metis la manojn kun du bastonetoj sur la tamburon, la alia levis la kapon kaj eltiris antaŭen kupran trumpeton kun ruĝa flageto, ekbrilintan sub la suno. Aŭdiĝis la melodia signalo, akompanata de la tamburtrilo.

– Por la vespermanĝo, – ridetis la junpioniro, – nu, onklo, ĝis la revido!

– Ĝis la revido, knabo! – diris Vitalij kaj moviĝis antaŭen.

Tie, kien indikis la knabo, efektive estis la vojo. La arbaro tralasis lin; post kelkaj minutoj Vitalij, atinginte la kamaradojn, eliris la ŝoseon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.