La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de februaro 1929

Mi ne memoras jam, kiom da tempo mi ne prenis la plumon. Dum ĉi tiuj monatoj mi havis grandan laboron je la konstruo. Berg opinias, ke mi mian taskon jam estas plenuminta. Sed al mi ne plaĉas liaj konkludoj. Hieraŭ li diris al mi:

– Vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas multe pli malkare, ol la francoj.

– Preskaŭ je unu miliono kaj duono da rubloj. Sed...

Lin indignigis mia “sed”.

– Kia “sed”?

Mi estis rigardanta la malordigitan pavimon, la disfositan malsekan grundon, la pezajn kvarangulajn vagonetojn laŭlonge de la lignaj ŝildoj. Berg surhavis pluvmantelon. La mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi – seka. La samo ne estas direbla pri la laboristoj... Ni iris sur fundaĵo de la estonta tunelo kaj pluvo libere fluis el la griza ĉielo tra intervaloj inter la metalaj stangoj. Mi por unu minuto imagis min en la centro de Moskvo dum vintra frostego. Efektive, ĝi estas treege neoportune! Sed laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn. El ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Kaj, krome, la pariza metropoliteno estas arkoforma, altega, sed ĉi tiu estas malalta, subpremata!..

Berg nomis min filantropo.

– La socialisma patrolando! Zorgo pri laboristoj! Por tio ĉi vi estas pretaj malŝpari plurajn milionojn! Mi havas nenian deziron disputi kun li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.