La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de novembro 1928

... Mi daŭrigas la romanon

* * *

Kvankam Popov sendis sciigon pri la partikunveno aparte al ĉiu, duono de la ĉelo tamen diskuris. Kelkiuj estis alirantaj la tablon, notis sin en la kontrollibro kaj poste indiferente surŝovis la ĉapojn. Kelkiuj estis petegantaj specialan permeson foresti. Unu havas malsanan kapon, la alia dentojn, la tria edzinon, la kvara patrinon. Rezulte, Popov kalkulis en la salono nur 30% da ĉelanoj.

Ivagin sidis en la dua, preskaŭ malplena vico. Atendante la komencon, la ĉeestantoj interparolis duonvoĉe, singardeme rerigardante. Kelkiuj enprofundiĝis gazetojn. Ĉeestis nur oficistoj: afergvidantoj, sekretarioj, librotenistoj, teknikistoj. La laboristoj mankis. Fine Popov tintigis la sonorilon.

– La ĝenerala kunveno estas malfermita. La ĉelestraro proponas elekti prezidantaron de la kunveno el la sekvantaj kamaradoj: Popov, Serebrovskij, Ŝipova. Ĉu estas kontraŭdiroj?

Aŭdiĝis kelkaj aplaŭdoj.

– La unua, raporto pri la internacia situacio, la raportonto – kamarado Vinokurov. La dua – demando pri kontraŭpartiaj agoj de kamarado Ivagin kaj tiel plu. La tria – diversaj aferoj.

Vinokurov aliris la tablon kaj metis sur la randon areton da blankaj folietoj. Poste li verŝis el la karafo glason da akvo kaj, ne rapidante, trinkis. Dum li trinkis, la kunveno silentis kaj rigardis en lian buŝon. Fine, li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo:

– Mia parolo estos mallonga, sed mi avertas, ke tamen mi bezonas ne malpli, ol unu horon kaj duonon.

– Donu al li unu horon! – kriis iu el la postaj vicoj. Popov tintis per la sonorileto.

– Kiu proponas unu horon? – severe demandis li. Juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis:

– Mi proponas unu horon!

Ĉiuj mirigite returnis la kapojn. Popov levis la ŝultrojn.

– Bone, ni voĉdonu! Kiu estas por unu horo?

Okazis, ke ĉiuj unuanime estis por unu horo. Vinokurov malkontente kuntiris la brovojn. La kunveno neatendite emociiĝis.

– Dum kvardek minutoj li lernu paroli!

– La tuta horo estas tro multe! – aŭdiĝis voĉo el la kvara vico.

– Donu al li tridek minutojn! – subtenis ankoraŭ unu.

– Tridekkvin minutojn!

– Kvindek minutojn!

– Kvardek minutojn!

– Duonhoron!

– Ili furioziĝis, – diris Popov kolere, – enkadriĝu iamaniere! Vinokurov estis parolanta sen haltoj, glate, laŭte, sed treege rapide. La aŭskultantoj provis antaŭe kapti la vortojn, streĉis vid- kaj aŭdsenton, eltiris la kapojn, sed laciĝante kaj nenion komprenante, baldaŭ ĉesis aŭskulti. Vinokurov parolis, transmetante la folietojn sur la tablorando kaj legante de ili tutajn diagramojn, sed la aŭskultantoj ekvivis tute memstaran vivon. Kelkiuj reprofundiĝis en gazetojn, kelkiuj duonlaŭte interparolis, pridiskutante la sekvontan duan demandon. Kiam la horloĝmontrilo moviĝis unu horon antaŭen, multiuj senpacience rigardis unu la alian. La oratoro tiumomente analizis situacion de la Ligo de Nacioj. Laŭ lia plano li estis ankoraŭ rakontonta pri okazintaĵoj en Ĉinio kaj pri akriĝo de interrilatoj inter USSR kaj la kapitalisma mondo.

Post kiam li finis, la demandoj kaj dezirantoj diskuti ne troviĝis. Popov fulmrapide tralegis la rezolucion, traglutante nelegeblajn lokojn kaj transiris al la dua demando. En la ĉambro ekregis tomba silento. Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon. Ordiginte la elfalantan el ŝiaj haroj ruĝan kombilon, ŝi apogis sin per ambaŭ manoj sur la tablon kaj klinis antaŭen la kapon. Ivagin observis ĉiun ŝian movon per mokema rigardo, tenante prete la krajonon.

– Ni estas parolontaj, kamaradoj, pri membro de l’ partio Ivagin! – diris ŝi.

En la salono okazis ioma moviĝo kaj ĉiuj, forŝovinte sin de la lokoj, enigis la okulojn en nukon de Ivagin. Li ne movetiĝis.

– Ĉiuj ni bone konas kamaradon Ivagin. Nenio malbona estas direbla pri li, kiel la homo. Laboras li ĉi tie delonge kaj sufiĉe honeste. Sed, jen malfeliĉo, kamarado Ivagin ne ŝatas kelkajn el niaj gvidantoj. Ne estas sciate, pro kio ili ne plaĉas al li, kaj ne tio gravas. Ĉiuokaze, se por tio estus serioza kaŭzo, mi, la unua, estus liaflanke. Li plej bone ĝin scias. Neniu alia, kiel mi subtenis lin en la postulo pri eksigo de Ĉernjaev kaj en kelkaj aliaj aferoj. Sed hodiaŭ mi devas konfesi, ke mi faris eraron! Kamarado Ivagin en ĉiuj elpaŝoj kontraŭ estraro de la ĉelo kaj aparato, motivigis tion nur per la personaj, egoistaj, plej malŝatindaj kaŭzoj. Per kio alia oni povus klarigi la sisteman elserĉadon de difektoj en laboro de niaj kamaradoj kaj ilian ŝveligadon en artikolaĉoj? Komence li estis presiganta tiujn en nia murgazeto, uzante kunlaboradon de senpartia redaktoro Zorin, kaj nun li direktas ilin eĉ al la moskva laborista gazetaro!

Tiajn metodojn uzas, kamaradoj, neniu alia, krom trockianoj!.. Jes, jes, mi prenas sur min plenan respondecon por ĉi tiuj vortoj kaj asertas, ke nur malamikoj de l’ partio povas agi tiamaniere! Ĝi ne estas batalo kontraŭ mankoj, ĝi estas batalo kontraŭ partiorganizo!

Malantaŭe komenciĝis bruado. El diversaj vicoj aŭdiĝis aplaŭdoj. Al ili respondis indignaj krioj:

– Mensogo! Ivagin ne estas trockiano!

– Nia kamarado! Ni lin konas!

Serebrovskij prenis la sonorileton.

– Kamaradoj! Vi neniam povas garantii, ke via najbaro ne estas trockiano! Ili laboras inter ni ĉiuminute!

– Ne babilu vane! – ekkriis iu solece.

– Kiu ĝin kriis? – duonferminte la okulojn, demandis Popov kaj eĉ turnis la lumegantan lampon en duonmallumon de la ĉambroprofundaĵo.

– Mi kriis! – leviĝis de la loko skizisto Nikolajev. Nun ĉiuj denove returnis sin al li. Tiu estis malgrasa kaj pala junulo en preskaŭ griza jako. Rapide movinte la manon laŭlonge de siaj nigraj haroj li ripetis:

– Mi kriis. Ivagin ne estas trockiano kaj ni ĉiuj bone ĝin scias. Absurdo!

– Kamarado Nikolajev! Se vi deziras disputi, vi diros ĝin poste k.t.p.!

– Do, jen, kamaradoj! – daŭrigis Zoja, – inter vi jam ekzistas pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj. Neniu alia, kiel Trockij, kulpigas nin pri renaskiĝo kaj putrado. Ĉu ne tion alkantas Ivagin? Sed vi defendas lin!

En la ĉambro denove streĉiĝis la silento.

– La ĉelestraro estis pridiskutanta la demandon pri Ivagin. Ĝi karakterizis lin, kiel malpacemulon, pro egoismaj celoj subfosantan la partian kaj administracian laboron. Sekvante tian taksadon, la ĉelestraro decidis lin el la partio eksigi. Kaj senpartian redaktoron Zorin senprokraste liberigi de la redaktado!..

Zoja skuis la harojn kaj rapide sidiĝis.

– Kiu deziras paroli? – demandis Popov, subrigardante la aŭskultantojn. Sed tiuj silentis.

– Temas pri tio, kamaradoj, ke ni havas la aferon kun la plej malutila elemento kaj tiel plu. Ni havas la aferon kun fuŝagitisto! La fuŝagitisto neniam estas kontenta! Ĉe l’ socialismo li ankaŭ estos malkontenta! La fuŝagitisto kalumnias pri la honestaj laborantoj, kiuj, oni povas diri, la tutan animon kaj tiel plu! En nia epoko la fuŝagitisto estas kontraŭsoveta elemento!

– Permesu paroli! – diris Nikolajev.

– Pli mallonge!

– Mi estas kontraŭ la eksigo de Ivagin el la partio. Mi ne vidas kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado.

Ivagin estas labkoro. Li malkaŝas negativaĵojn. Oni ne rajtas organizi ĉasadon kontraŭ li!

– Neniu kontraŭ Ivagin, tion, la ĉasadon organizas! – kontraŭdiris Serebrovskij. – Sed oni devas havi mezurilon! Oni avertis lin multfoje! Ne unuafoje ni havas kun li, tion, la konflikton. La pledo de kamarado Nikolajev estas tute malkomprenebla. Kion ĝi signifas?

En la kvina vico, kie sidis grupo de novaj partikandidatoj el librotenistoj, aŭdiĝis ekkrioj:

– Tute ĝuste! Pelu lin for!

– Fuŝagitisto!

– Ĉu ni bezonas ankoraŭ ceremoniojn?

– Ĝi estas flatado al la estraro! – eksaltis unu el la teknikistoj, – Kamaradoj, ĉu ni estas aro da ŝafoj? Nian plej bonan kamaradon oni elĵetas el la partio, sed ni silentas, kvazaŭ kun akvoplenigita buŝo?

Popov ege eksvingis la sonorilon.

– Kamarado Novoselov! – kriegis li, – mi ne permesis al vi paroli!

Indigna bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj trankviliĝis.

– Do mi petas permesi.

Popov sin klinis al Serebrovskij kaj tiu diris ion al li en la orelon.

– Ĝin decidos la kunveno mem! – ĵetis li al Novoselov. – La kunveno ne povas permesi tiel ofendi sin kaj tiel plu! Ni estas ne aro da ŝafoj, sed partiorganizaĵo! La ŝafojn oni serĉu aliloke kaj tiel plu! Mi proponas forpreni de Novoselov la parolrajton! Ĉu neniu kontraŭdiras?

Nikolajev tuj aperis antaŭ la tablo.

– Tiuokaze mi diros ankoraŭ du vortojn. Tre ĉagrene, ke ni estas devigataj ĉi tie pridiskuti tiajn aferojn, kiel eksigon de labkoro Ivagin. La kamaradoj el la estraro memoru, ke por tio ĉi ili respondos!

– Kamarado, kamarado! – kun timo ekkriis Popov, – mi petas ne tuŝi tiajn demandojn!

– Kiajn demandojn? – levis la ŝultrojn Nikolajev. – Ni ja parolas pri eksigo de Ivagin!

Sed Popov definitive perdis la paciencon. Forgesinte pri la sonorilo, li simple kriis tra la tuta ĉambro:

– Mi proponas silenti! La kunveno ne allasas similan demagogion!

Nikolajev svingis la manon. La kunveno emociiĝis.

– Lasu lin paroli! – iu kriis el la lasta vico.

– Ne valoras! – oni respondis el la mezo.

– Oni devas aŭskulti!

– Babilu Emeljano! Tutegale ne estos laŭ la via!

– Abomenaĵo. Aroganteco! Oni ŝtopas la buŝon!

– Permesu al li paroli!

– Sufiĉas!

– Mi faras ekstervican proponon!

– Ĉesigu la diskutadon!

– For!

Inter la ĝenerala kaoso senmova restis nur Ivagin. Li sidis trankvile, rigardante Popov’on kaj interne ridis. Popov svingis la sonorilon, plenigante la aeron per laŭtega sonoro. Vinokurov strabe rigardante la publikon, ion rapide flustris al prizorgita kaj malserena Serebrovskij. Zoja, emociigita, nerveme ĉifis la verdan, inkomakulitan tablodrapon.

– Diru ion mem Ivagin! – ekkriis iu base.

– Ĝuste! Parolu Ivagin!

– Ni aŭskultu kamaradon Ivagin!

Ivagin levis la manon. La kunveno subite silentiĝis. Popov ŝiriĝis antaŭen per la brusto, apenaŭ ne faliginte la inkujon.

– Ne maltrankviliĝu, kamaradoj Popov kaj la ceteraj! – diris Ivagin ironie. – Al la estimata kunveno mi nenion hodiaŭ diros!

– Kial? – oni demandis el la kvara vico.

– Ha? Ne valoras, kamaradoj, ofendi ilin, Serebrovskij’n kaj Popov’on. Ili estas ja homoj bonaj! Ĉu decas subfosi ilian aŭtoritaton antaŭ la amasoj? Ha?

Kaj same rapide li malleviĝis la lokon, kiel ekstaris.

– Jen vi vidas?, – ekkrias Serebrovskij, jam ne plu havante fortojn teni la koleron kaj ne atendante, kiam Popov permesos al li paroli, – ĉu vi vidas lin? Li eĉ ne deziras klarigi ion al la kunveno! Li taksas vin malindaj de lia atento! Ĉu valoras paroli kun la ŝafoj?.. Ĉi tie estas la tuta bandaĉo! Per ardigita fero ni forigu la infekton! Per ardigita fero! Voĉdonigu Popov, pro kia diablo vi malrapidas?

Popov ekrapidis.

– La ĉelestraro proponas jenan rezolucion: “La ĝenerala kunveno konstatas, ke grupo de partianoj en nia ĉelo sisteme subfosadis gvidadon de nia partia kaj administracia laboro. La ĝenerala kunveno rimarkigas, ke unu el la plej evidentaj esprimintoj de humoroj kaj agado de tiu ĉi grupo estas partiano Ivagin. Por ĉesigi la subfosan kontraŭpartian laboron de ĉi tiu grupo, la ĝenerala kunveno opinias necesa aprobi la decidon de la ĉelestraro pri eksigo de Ivagin el la partio.

Samtempe, por ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la memkritiko, la ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn de Mosĥozupr, ĉu partianojn, ĉu senpartiajn kamaradojn – devualigi negativaĵojn kaj helpi al la administracio kaj la ĉelo decide forigi nigrajn makulojn en nia laboro”.

– Ĉu ekzistas aliaj rezolucioj kaj tiel plu? Ne? Kiu estas kontraŭ? Kvar personoj. Do la ĝenerala kunveno estas fermita!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.