La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de oktobro 1928

Kio ajn okazu, mi tamen devas labori je la romano. Kial la laboro devas suferi?

Vintraj tagoj estas mallongaj kaj vintraj noktoj longaj. Frumatene, kiam oni elgrimpas el sub la kovrilo kaj sin dronigas en aero, perdinta nokte la vesperan varmon, oni devas ŝalti la elektron. Tiam grizaj makuloj sur la ŝtonaj muroj diskuras kaj cedas lokon al flavetaj malpuraj strioj, alternantaj kun balanciĝanta ombro de la lampokloŝo. Tiam Injo elŝovas la nazeton el post reteto de sia lito kaj, ridetante, diras:

– Paĉjo, mi vekiĝis!

Ŝia bukloza kapeto kun malordiĝintaj haroj leviĝas super la kuseno. Ŝi trenas el sub la kovrilo etan molan leporeton, fidelan kunulon de ŝiaj dolĉaj sonĝoj. Tiam Olga fulme ĵetas sin en la frostan kuirejon, kaj rapideme aranĝas la “primuson”*. Vitalij rapidante traglutas glason da teo kaj tuŝas per la lipoj harojn de Olga. Injo postulas sian parton.


* primuso: Maŝineto por kuiri.


– Paĉjo, ankaŭ min kisu! Paĉjo, ne forgesu min kisi!

Li klinas sin al la filineto kaj Olga rigardas lin profunde kaj malgaje. Penante ne rimarki tiun rigardon, Vitalij surŝovas la ĉapon kaj eliras.

Kiu diris, ke ĝi estas tiel simple, konfesi, ke la amo kaj ajnaj esperoj jam mankas? Ne, ĝi estas treege malfacile!.. Sed kiel ĝin rilatas Zoja?..

Okazas en Moskvo mirinde frostaj tagoj. La malvarmo trapenetras traen, ĝis la ostoj. Tiam oni levas la kolumon, sin kaŝas kun la kapo en ŝafa felo kaj penas ne rigardi antaŭ si. Ĉe la tramhaltejo oni rapideme dancetas, aŭ paŝadas tien kaj reen. Kuntirinte la korpon, oni subrigardas, penante ekvidi la venontan tramon. Kaj kiam ĝi ne venas kvardek minutojn kaj pli, oni ne eltenas, kolerege elkraĉas flanken insulton kaj rapide piediras al la sekvonta haltejo. Preskaŭ tiel agis Vitalij. Malbonhumore rigardinte tra la strato kaj nenion vidinte, krom neĝblankigitaj telefonfadenoj, li movis la kapon, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj ekpaŝis.

– Ĉi tie devas kuŝi metropolitenlinio, – meditis li, – kaj la vagonaroj pasos ĉiukvinminute. Lume, varme, vaste, malkare kaj rapide! Oni ne plu malŝparos tiel malavare la tempon kaj nervan energion!

Sed dum la rapida iro li estis varmiĝanta kaj, ĉiam malpli pensante pri la malfruiĝinta tramo, profundiĝis siajn proprajn travivaĵojn. Ĉu Olga estas malfeliĉa? Sendube! Ĉu li estas feliĉa? Malcerte! Ĉu li diru la veron? Ne, li ripetu la mensogon! Tutegale, se lia lango eĉ elturniĝus por diri la veron, Olga igos lin repreni siajn parolojn kaj ripeti la mensogon. Ĝi estas neeviteble, alie ŝi estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria paroksismo kaj li ne antaŭscias, kiel ĝi estos finita. Se li povus konvinki sin, ke la mensogo povas fariĝi vero! Ĉu Olga malindas la amon? Li mem kulpas!.. Sed kiamaniere ĝin rilatas Zoja?.. Olga kredas, ke devas ekzisti iu grava kaŭzo por malapero de l’ amo. Sed ja tia kaŭzo ne ekzistas!

Enirante Mosĥozupron li denove rememoras pri la metropoliteno. Dudekminuta malfruiĝo! Kiom da laborhoroj oni perdas en Moskvo por sintransportado kaj je kiom da procentoj malaltiĝas pro tio labor-kapablo de la laboristoj kaj oficistoj!

Suprenirante la ŝtuparon, Vitalij sentas kreskadon de iu kunliganta lin nebulaĵo en la kapo. Tia sento okazas en komenco de la malsano. Kaj la sama sento okazas (Vitalij ĝin konas), kiam la vivo transformiĝas senesperan malagrablaĵon.

Efektive, en sia buro li trovas abomenindan personaĵon en eleganta ĉemizo kun kravato, kun glate ordigitaj haroj kaj ronda vizaĝo. Kie vidis li tian vizaĝaĉon? Ivagin klarigas, ke tiu estas la nova teknikisto, anstataŭ li.

– Ĉu vi miras? Kien mi malaperas? Ha? Mi, amiko, iros la laborborson!

Vitalij ne deziras eĉ paroli pri ĝi. Certe, Ivagin estas senprokraste forsendonta la proteston en la Kontrolkomisionon kaj pri la teknikisto li mem parolos kun Serebrovskij. Kolera kaj ekscitita, li eniras la akceptejon. Kiel ĉiam, amasiĝas ĉi tie la popolo kaj estas aŭdeblaj enuige samtemaj konversacioj. Zoja knaras per la plumo. Vitalij aliras sin tre proksime kaj, peze apogante la manojn, demandas:

– Ĉu Serebrovskij min akceptos?

– Ne!

– Kial do ne, se mi havas urĝan aferon?

– Se vi deziras, atendu.

Retenante la ondbolantan en la brusto koleron, Vitalij sidiĝas apud la tablo.

– Bone, mi atendos!

Zoja denove komencas skribi, kunpreminte en la buŝo estingiĝintan cigaredon. Vitalij rigardas ŝian verdan trikbluzon kaj en lia memoro elnaĝas la vesperoj, pasigitaj ĉe ŝi. Tiun bluzon, senvestigante sin, ŝi ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa parfumaĵo. Ĉiu homo havas sian odoron. Sed, elirante de Zoja, Vitalij forportis kun si odoron de tiu parfumaĉo. Kia abomena komedio! Jen antaŭ li estas la tuta ŝia ĉambro: blatoj... Ne, ankoraŭ... ankoraŭ fotoj de du barblongaj viroj sur la tableto, portreto de iu persono kun grandaj lipharoj super la tablo kaj super la komodo... Permesu, kio do super la komodo?

El la kabineto de Serebrovskij eliras vizitanto. Sub la tablo tintas la sonorilo. Zoja malaperas post la pordo. Vitalij obstine penas rememori, kia portreto pendas super la komodo? En ronda nigra kadreto kun vitro. Maldensaj, glate ordigitaj haroj...

En subita silento el la kabineto de Serebrovskij aŭdiĝas abrupta virina rido. Rapide leviĝinte, Vitalij malfermegas la pordon. Unumomente, kvazaŭ kato, Zoja forsaltas de la genuoj de Serebrovskij.

– Kion vi bezonas? – ekscitite krias la estro. – Vi ja bonege scias, ke sen averto mi ne permesas eniri!

– Jes, mi tion komprenas.

Vitalij per neniigaj okuloj rigardas Zoja’n. Li rememoris, kia portreto pendas super la komodo: la portreto kun ronda vizaĝo kaj bovaj okulaĉoj. Ho, li scias, kies portreto ĝi estas!

– Do, kamarado Serebrovskij, Ivagin estas eksigita? – demandas Vitalij el la pordo.

– Mi vin petas ne lasi vin en la fremdajn aferojn! Ĝi estas lastfoje, kamarado Zorin! Mi avertas vin plej decide!

Serebrovskij nerveme ordigas la jakon.

– Mi vin ne bezonas! – aldonas li minace.

– Jes, mi vin ankaŭ, – ironie kontraŭdiras Vitalij.

Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij kaptas ŝin je la mano.

– Kion vi volas? Lasu min! – duonvoĉe diras ŝi, penante fortiriĝi.

– Unu minuton, Zoja Ivanovna, ni eliru la koridoron!

En la koridoro Zoja staras, sin apogante sur la muron, ŝirante pinton de la naztuko kaj subrigardante lin. Li embarase haltis en distanco dupaŝa.

– Jen, Zoja Ivanovna! Vi devas forlasi tiajn ŝercojn!

– Kiajn ŝercojn? Mi vin ne komprenas!

– Sed mi vin bonege komprenis! Tiun teknikiston mi vidi eĉ ne povas! Ke li tuj malaperu el ĉi tie! Ĝi estas unue...

Vitalij eksilentis, elektante la vortojn.

– Kaj due? – levas la kapon Zoja.

– Due, se ĝi ne estos farita, vi respondos por tio!

– Ĉu?!

– Jes, kara kamaradino! Vi ŝajne ne estas tro sentema!

Zoja mirigite lin rigardas, sed reekposedante sian kuraĝon, arogante demandas:

– Ankoraŭ “trie” sekvos? Ĉu la persona demando?

Nun ekflamas Vitalij.

– Jes, bedaŭrinde, la persona! Neatenditajn, sincere dirante, mi faras eltrovojn! – Ĉiam pli akre sentante, kiel nebuliĝas la kapo, kvazaŭ en ĝi ekturniĝis karuseloj, Vitalij rigardas Zoja’n per la nevidantaj okuloj. – Delonge oni devus ĉesigi ĉi tiun muzikon!

– Nur tion? – Zoja ridegas antaŭ la vizaĝo de Vitalij, – nur tion?.. Ho, kiel bedaŭrinde! Vi iom malfruiĝis, la iniciato ne troviĝas en viaj manoj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.