La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


METROPOLITENO

Aŭtoro: Vladimir Varankin

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

... de septembro 1928

Sur Bülow-Placo troviĝas griza kvinetaĝa domo. Tiu ĉi domo estas koro de l’ germania proletaro. Per nevideblaj arterioj kuregas de ĉi tie freŝa sango en laboristajn centrojn, plenigante ilin per agdeziro. La larĝa pordo ĉiuminute malfermiĝas, enlasante vizitantojn en ruĝfrontaj uniformoj kaj en molaj verdaj ĉemizoj kun blankaj kolumoj. Ŝovas ĉi tie la nazojn ankaŭ maltrankvilaj kaj scivolemaj sekretaj agentoj, sed plej ofte tuj returnas ĝin, ne sukcesinte eĉ ekflari, kiel odoras CK de la Komunista Partio. Kaŭzo de tia sensenca returno estas sanega viro kaj ne malpli sanega hundo, senŝanĝe deĵorantaj en la pordo. Se la viro konas ĉiujn spionojn de la prusa ĉefurbo laŭ la vizaĝoj, la hundo ekkonas ilin en distanco de duonkilometro laŭ la odoro.

Oni devas venki tri ŝtuparojn. Tiam oni trafas du ĉambretojn, tiel superplenigitajn, ke oni sentas sin en stato de la malfeliĉa haringo, pri kiu estas kunmetita la famekonata rusa proverbo*. Ĉi tie troviĝas Berlina Regionkomitato de Komsomol. Ĉi tien invitis min, mi ne scias por kio, Erich Schmidt.


* rusa proverbo: Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).


Ĉi tie en la pordo ni kunpuŝiĝis kun Otto kaj Rudolf. Otto kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo, levis al ni la pugnon kaj traglitis sub la brakoj de apenaŭ sukcesinta leviĝi onklo Hugo. La hundo, ege mirigita pro tia rapideco, riproĉe eksvingis la kapon kaj, tordinte la voston, kun demanda aspekto returnis sin al Rudolf. Rudolf ne estis ŝatanta la hundon. Penante esti de ĝi malpli proksime kaj ne stari longe en la pordo, li ŝovis al onklo Hugo la partibileton kaj rapideme ekpaŝis sur la ŝtuparon.

Erich estis sidanta en la komitato kaj ion diktis al stenografino. Apud li pacience atendis tri komsomolanoj. Uzante la plej etan paŭzon, ili ĉiuj kune ĵetadis sin por esprimi siajn bezonojn. Otto jam estis ĉi tie, kaj, tenante je la kolumno larĝŝultran junulon en marista ĉemizo, konvinke parolis al li:

– Ĉu vi komprenas, Walter, mi havas neniujn kaŭzojn dubi pri la sukceso. Ni jam intertraktis pri ĉio. La maŝinon ni havos. Kaj Schwarz* estas efektiva idioto! Lin trompi neniom valoras!


* Schwarz: Pr. Ŝvarc, tiama redaktoro de “Vorwärts”.


– Ĉu vi estas al li ironta? – demandis Walter.

– Jes. Por fotografi lin okaze de lia supozata radio-parolo.

Otto frapis sur la skatolon kun fotoaparato.

– Ĝi estas unua esploro. Poste ni telefonos al li, ke estas al li sendita maŝino de la radiostacio. Kaj finite! Schwarz rapidos, farante cent kilometrojn pohore, kaj ĉiam malproksimiĝante de Berlino.

Rudolf, ŝajne, pensis tiuminute, ke oni devus puni Otto’n por ĉi tiu aventuro. Tre kolere li rigardis lin. Sur la tablo de Erich ektintis la telefono. Li deiris de la stenografino kaj prenis la telefontubeton. Tuj lin alkuris ses junuloj.

– Schmidt, Schmidt! – oni kriis al li de ĉiu flanko. Erich svingis la manon.

– Halo! Komsomola Komitato! Kion? Denove Spandau postulas la raportanton? Kamaradoj, vi devus jam scii, ke antaŭe... Kion?.. Neatendita okazo? Nu, bone! Ulmann! – Erich returnis sin al Walter. – Vi estas tuj forveturonta al Spandau!

– Ĉu ili furioziĝis? – ekgrumblis tiu. – Mi havas la raporton en Lichtenberg!

– Ne gravas! Tiun vi ankaŭ faros!

Ulmann gratetis la nukon.

– Bone! – li diris. – Mi faros! Sed vi ne tenu min ĉi tie! Mi atendas korespondaĵon por nia kvartalo!

– Korespondaĵon? Do ekzistas speciala poŝtkesto! Prenu tie vian korespondaĵon!

Walter svingis la manojn kaj frapetis per fingroj la frunton.

– Mi vidas, vi jam estas preta! Estis pli bone, kiam vi laboris nur en la taĉmento. La regionkomitato venigos vin en frenezulejon! Ĉu vi, saĝa kapo, opinias, ke mi atendus, se la korespondaĵo jam kuŝus tie?

– Kion do vi atendas? – konsterniĝis Erich.

Li ne sukcesis fini. Iu bubo enkuris la ĉambron kaj ĵetegis sin kontraŭ li.

– Donu, diabloj vin prenu, la ejon! Vi postulas, ke ni laboru laŭplane, sed dum niaj horoj la ĉambron okupas agitfako! Kaj, kia aroganteco! Ili ne foriras de tie! Mi atendis duonhoron! Mi ne povas plu!

Du, el la atendintaj Erich’on kamaradoj, repuŝis la enkurinton. Tion bonuzis tria kaj rapideme komencis rakonti pri sia afero:

– Aŭskultu, Erich! Kie kaj kiam ni estas aranĝontaj morgaŭ la kunvenojn? Mi rapidas en la presejon. Alie ne trafos en la numeron!

– Tuj, tuj!

Denove eksonoris la telefono. Erich etendis la manon, al Otto. Tiu komprenis sen paroloj. Ne atendante klarigojn li aliris la telefonon.

– Kamarado Schmidt, – malpacience diris la stenografino. – Mi atendas!

Erich sin turnis al ŝi, sed inter ili jam staris Rudolf.

– Vi?.. – miris Erich.

Rudolf decidis ne perdi vane la tempon.

– Mi bezonas interparoli kun vi! – rapide diris li.

– Do mi aŭskultas! Rudolf ekrigardis min.

– Sekrete!

– Mi deiros! – rapide ekpaŝis mi al la fenestro.

Erich sulkigis la brovojn kaj estis jam returnonta sin denove al la stenografino, kiam maltrankvila voĉo de Otto rigidigis lin. Otto kriis en la telefontubeton:

– Jes, jes, Ŝtaŭbe! Vi diras, ke precipe kulpas la ĉefa inĝeniero? Raciigon li aranĝas. Ĉu multe malaltiĝos la salajro? Ho, tiel la laboristoj estas malsatontaj! Do ni ne estas kontraŭ memstaraj strikoj de la junularo! Eĉ, inverse, ĝi instigos al la samo plenaĝulojn!

– Transdonu al mi la mikrofonon! – diris Erich, sed Otto ĝin tute malatentis.

– Sed kian nomon havas la inĝeniero?! – demandis li, ĉiuokaze ni ĝin devas scii. Kiel?.. – La voĉo de Otto ŝanĝiĝis kaj eksonis streĉe. – Kiel? Kion?.. He, li estas social-demokrato!

Ĉar Erich eksilentis, la atendantoj denove atakis lin, forpuŝante Rudolfon. Kuntirinte la brovojn, li krude ekmurmuris:

– Atendu!

Alirinte la telefonon, li prenis la tubeton el la manoj de Otto.

– De kie vi, kamarado, telefonas? He, el metropoliten-konstruejo?.. Bone! La ĉefinĝeniero estas ĉe vi Berg? Kiel li aspektas? Ĉu maljunulo? Ĉu li ankaŭ loĝas tie? Kaj lian familion vi konas? Tuj venu la komitaton! Jes, mi atendos!

Erich metis la tubeton kaj, ne ellasante ĝin el la manoj, staris kelkajn minutojn silente, ekrigardante min de iam al iam. Mi tuŝis lian ŝultron. Li ektremis.

– Certe, li estas alia Berg, – diris mi forte. – Ĉu vi dubas? Sed se li eĉ estas tiu sama, tutegale Alice staras ekster suspektoj! Ĉu ne?

Li balancis la kapon.

– Rudolf, – returnis li sin al Riz, plezure rigardinta nun la komjunulan tumulton kaj ne plu indignanta pro la maŝinklakado kaj zumado de la junaj voĉoj.

– Rudolf! – ripetis Erich. – Ni iru, interparolu iom!

Ili forlasis la ĉambron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.