Johán Valano

Ĉu vi kuiras ĉine?

obrazek

Detektivromano originale verkita en esperanto

de Claude Piron

Al Edukada Servo

Al Librejo 

01 02 03 04 05 06 07 08
09 10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28

Glosaro

ĈU VI KUIRAS ĈINE?

ne estas libro de receptoj por ĉina kuira arto, sed romano, ia kriminalromano, tiel forta en sia efiko ke ĝi katenas sian leganton ĝis la lasta paĝo.

Kiu murdis la junan farbiston? Ĉu entute estas murdo? Se jes, kial do iu volus ĉesigi lian vivon? Li ne estis riĉa, kaj ne apartenis al tiu homkategorio, kiu havas financan aŭ komercan signifon. Sed li havis politikan agadon. Ĉu do pro tio? Aŭ ĉu decidis lian sorton komplika ama vivo?

La leganto nepre ŝatos Janon Karal, la eble tro senteman detektivon, kiun enketo gvidas de ĉina kuiristo al afrika studento, de maldekstremaj junuloj al burĝa kuracisto, laŭ fadeno plej mistera ...

Esperantisto jam de la infanoj jaroj – kio sendube diferencigas lin de multaj esperanto-verkistoj – Johán Valano suĉis la lakton de diversaj kulturoj. Vera kosmopolito, li vivis en Usono kaj en pluraj landoj eŭropaj, kaj lia laboro por monda organizo kondukis lin al multaj malsimilaj lokoj de Ameriko, Azio kaj Afriko, kaj eĉ al la pacifika insularo. Eble tial lia romano havas ian internacian kaj intersocian atmosferon maloftan en tiaj verkoj, sed aparte ŝatindan por multlanda legantaro.


Ĉefa paĝo | Sekva paĝo