La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj
 

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

obrazek
La Enhavo

SEP BONAJ JAROJ

POPOLRAKONTO DE I. L. PEREC
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

En iu urbo vivis iam pakportisto. Tobja li nomiĝis kaj estis granda malriĉulo. Unu fojon, ĵaŭde, li staras sur la vendoplaco, la baskoj de l' vesto enigitaj en la ŝnuroj ĉirkaŭ la lumboj, kaj ĉirkaŭrigardas, de kie venos lia helpo laborgajni por la sabatelspezoj (jam ĵaude la judoj preparas festajn manĝaĵojn por sabato, kio kaŭzas pli multe da elspezoj kaj sekve ankaŭ zorgojn por la malriĉularo). Kaj jen ĉi tie la butikoj estas senhomaj, neniu e- kaj elvenas, neniu aĉetas portotaĵon. Levas li, la bedaŭrindulo, la okulojn al la ĉielo petante, ke li, Dio gardu, ne havu malĝojan sabaton, kaj lia edzino Serel kun infanoj, Dio ŝirmu, ne malsatu en sankta tago.

obrazek

Tiel preĝinte, li eksentas, ke iu ektiris lian baskon. Li rigardas malantaŭen kaj ekvidas antaŭ si hometon, vestitan kiel ĉasisto en arbaro, kun plumo sur la ĉapeleto kaj en verda surtuto. Salutas lin la hometo kaj ekparolas jene:

Aŭskultu, Tobja, al vi estas destinitaj sep bonaj jaroj, sep jaroj da feliĉo kaj bonŝanco, kaj montrezoroj. Dependas nur de vi, kiam vi volas ĝui la bonajn jarojn. Se vi volas, eklumos via feliĉo ankoraŭ en la hodiaŭa tago, kaj antaŭ ol la suno estos subirinta, vi povas aĉeti la urbon kun la ĉirkaŭaĵo, sed post la sep jaroj vi reestiĝos malriĉulo, kia vi estas nun. Kaj se vi volas – la bona kaj benata tempo venos ĉe la finiĝo de viaj vivjaroj, kaj vi foriros de la mondo la plej granda riĉulo.

La hometo estis, kiel pli poste evidentiĝis, la profeto Alija, kiu prenis sur sin, laŭkutime, formon de uleto (tre ofte, en la popolrakontoj, aperas helpe laŭ diversaj formoj la profeto Alija, kiu estas la patrono de malriĉuloj kaj malfeliĉuloj). Sed Tobja pensis, ke li estas simpla sorĉisto, do li respondas:

Mia amata hometo, lasu min en paco, ĉar mi estas (ne pri vi estu dirite (juda parolturno)!) grandega mizerulo kaj senhavulo, mi eĉ ne havas por la sabatelspezoj, kaj ne povos al vi pagi por la konsiloj kaj penoj.

Kiam tamen la uleto persistis kaj ripetis siajn vortojn unu fojon, du fojojn, tri fojojn, Tobja encerbiĝis kaj respondas:

Se vi, amata hometo, estas serioza kaj ne mokemulo, kaj se vi demandas min vere, mi devas al vi diri, ke mi kutimas, pri ĉiu afero, min koncernanta, konsultiĝi kun mia edzino Serel kaj sen ŝi mi ne povas doni al vi klaran respondon.

Diras la hometo, ke estas tre bele konsultiĝi kun edzino kaj konsilas al li ŝin demandi, dume li, la uleto, ĉi tie staros kaj estos atendanta respondon.

obrazek

Tobja ĉirkaŭrigardas refoje, okazon laborgajni li ne vidas; pensas li do, ke nenion li ja perdos hejmenirante. Malsuprenlasas li la baskojn kaj eliras ekster la urbon, kie li loĝas, preskaŭ jam sur la kamparo, en argila kabaneto, priparoli la aferon kun sia edzino Serel.

La edzino, lin ekvidinte tra la malfermita pordo, kuris al li renkonte kun granda ĝojo; ŝi pensis, ke li alportis laborgajnon por ekprepari necesaĵojn al la sabatfesto. Sed li diras:

Ne, Serel, Dio ne jam okazigis laborgajnon, sed tial venis al mi hometo...

Kaj li rakontas al ŝi, ke la uleto diras, ke estas al li destinitaj sep bonaj jaroj; dependas nur de li, kiam komenciĝu la bonaj jaroj, nun aŭ antaŭ la vivofino. Demandas li ŝin: kiam?...

Serel ekmeditas kaj respondas:

Iru, mia amata edzo, kaj diru al la hometo, ke vi volas la sep bonajn jarojn ĉi-momente!...

Kial, Serel? – demandas Tobja mirigita. – Post la sep jaroj ni remalriĉiĝos, kaj al malriĉigito estas ja pli malbone ol al la ordinara malriĉulo...

Ne prizorgu, mia amiko, la mondon. Dume prenu, kion oni al vi donas, precipe kiam oni devas senprokraste pagi ĥeder-monon (ĥedero – malnovsistema lernejo, kie oni lernas nur sanktajn librojn) por la infanoj. Oni resendis ilin hodiaŭ hejmen. Jen vidu, ili ludas en la sablo!

obrazek

Tio sufiĉis, ke Tobja rekuru al la hometo kun klara respondo, ke li volas la sep bonajn jarojn tuj, dumparole.

Diras la uleto:

Pripensu, Tobja, hodiaŭ vi estas homo plenforta kaj povas laborgajni, fojon pli, fojon malpli... Sed kio estos poste, kiam vi maljuniĝos kaj malriĉiĝos, kaj forton labori vi ankaŭ ne havos?

Respondis Tobja:

Aŭdu, hometo, mia edzino Serel deziras tuj. Unue, ŝi diras, ni ne prizorgu la postan tempon, kaj due, oni hejmensendis la infanojn el la ĥedero.

Se tiel, – respondis la uleto, – iru hejmen, kaj antaŭ ol vi enkabaniĝos, vi estos riĉiĝinta!

Volas li demandi lin pri post la sep jaroj, sed la uleto malaperis.

obrazek

Iras li, Tobja hejmen. Li loĝis, kiel dirite, ekster la urbo, preskaŭ jam sur la libera kamparo. Alvenas li al la kabano, ekrimarkas la infanojn ludantajn malantaŭ la dometo en sablo. Li aliras, ekvidas, ke ili elfosas el kaveto ne sablon, sed oron, puran oron... Kompreneble, ke tio sufiĉis; jam estis komenciĝintaj la sep jaroj, la sep feliĉaj jaroj...

Kuras la tempo kiel sago el arko, kaj sep jaroj forpasas rapide. Venas post la difinita tempo la hometo al Tobja, sciigi, ke la sep jaroj forpasis, kaj ke hodiaŭ vespere malaperos la oro en la kavo, la oro en la ĉambro kaj eĉ la oro kaŝita ĉe fremdaj homoj...

obrazek

Renkontas li Tobjan, staranta sur la vendoplaco, kiel antaŭ sep jaroj, kaj atendanta laborgajnon. Diras li: Aŭskultu, Tobja, la sep jaroj estas finiĝintaj!

Respondas Tobja: Iru, sciigu al mia edzino Serel; ĉar la riĉaĵo la tutan tempon estis en ŝiaj manoj.

Eliras ambaŭ ekster la urbon, alvenas al la sama argila kabaneto sur la kampo kaj renkontas Serel antaŭ la pordo. Ankaŭ ŝi estas malriĉe vestita, tamen ŝia vizaĝo ridetas.

obrazek

Diras al ŝi la uleto la samajn vortojn, la sep bonaj jaroj estas finiĝintaj!

Respondas ŝi, ke ili entute ne jam ĝuis bonan tempon, ke ili neniam opiniis la oron kiel propraĵon, ĉar, kion homo laborgajnas per siaj dek fingroj, estas lia, kaj riĉaĵo devenanta sen ŝvito kaj penego estas nur garantiaĵo, kiun Dio lasas ĉe homoj en la manoj por malriĉuloj... Ŝi nur prenis el la oro por pagi instru-salajron. La instruo estas de Dio, kaj por Lia instruo decas pagi per Lia oro, plu ne! Kaj se Dio de nun havas pli bonan kaj pli indan garantiaĵ-tenanton por la oro, Li forprenu kaj transdonu al aliulo!

La profeto Alija aŭskultis kaj malaperis. Li raportis tion al la Ĉiela Juĝejo, kaj la Ĉiela Juĝistaro verdiktis, ke malestas pli bona garantiaĵ-tenanto, kaj la sep jaroj ne finiĝis, dum vivis Tobja kun sia edzino Serel.

El la juda, tradukis J. Jurysta.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA HEBREINO

EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

Venĝon, patro! Venĝon! Ĉu tiuj ĉi fieraj blondulinoj povos ĉiam senpune min moki, insulti, malestimi?

Tuta la fajra, blindiganta deksepjarulino tremis pro kolero.

Estu trankvila, mia filino! Ve estas el malbenita gento. La hebreoj estas malestimataj, sed ilia venĝo trafas certe, malkompate.

Kaj mi, kiu tiel amas lin!... ĉu sekve ankaŭ mi iam triumfos?

Jes, mia infano.

Mi furiozos tiam kontraŭ ili, kiel leono.

Plibone kiel kobro.

La piko de tiu ĉi maltrompe mortigas. Sed, patro, leono frakasas, turmentegas ĝismorte sian ĉasaĵon.

Nu?

Mi elektas la rolon de l' leono.

*        *        *

obrazek

Sinjoro la barono! Vi deziras prunti monon?

La maljuna hebreo eklevis sian akran rigardon el siaj libroj de kalkulo kaj mediteme ĉirkaŭglitis per la mano sian longan blankan barbon.

Jen kial mi venis!

Kiom?

50,000 frankojn.

Estas granda sumo.

Mi devas provizi ĝin, interĵetis nerve la juna viro.

Ĉu ia tiel nomata prohonora ŝuldo?

La barono fiere rektiĝis sin.

Kion do tio ĉi rilatas al la afero?

Nu. Kaj la garantio?

Mia bieno. Ĉu ĝi ne sufiĉas?

Ne.

Kial?

Vi pruntis per la garantio de via bieno pli multe ol ĝia kosto.

Mi iros do al via procentegisto.

Perdita peno, juna viro. Ĉiu el ili konas la aferon.

La barono ekrepaŝetis. – En tia okazo mi estas perdita.

Ne bezone! Mia filino vin amas.

La barono faris unu paŝon malantaŭen. – Ĉu la hebreo estis freneza? Lia parolo estis tiel stranga.

Mi venis tien ĉi por negoco,  li diris fiere.

Pri tion ĉi estas la demando.

Ĉu vi volas diri?

Vi bezonas 50,000 frankojn.

Al viaj fratinoj tamen plaĉas senĉese moki kaj insulti ŝin, la mizeran, enviatan hebreinon.

Mi al ili diros...

Aŭskultu, juna viro! Mi havas filinon.

Veran dolĉulineton, laŭ tio kion mi aŭdis.

Jes.

Kie vi prenos ilin?

Mi havas nenian esperon krom je vi, kiu helpis al mi antaŭe.

Tiu ĉi konfeso videble ĝenis la fieran nobelon.

Vi ricevos ilin.

Pro la oferita garantio?

Ne; kiel doton.

Ah!

Sveneturniĝis ĉio antaŭ la okuloj de l' barono. Tio estus videbla skandalo. La hebreo sendube estis freneza.

Kaj via filino...

Oni aŭdis mallaŭtan frapadon sur unu interna pordo.

Ŝi jam alestas.

Brilanta brunetulino aperis sur la sojlo.

Ekvidinte la junan viron, kiu staris tie rigardante ŝin, ŝia dolĉebela vizaĝo surverŝigis per pura ruĝeco, kaj ŝi mallevis konfuze la okulojn.

Venu tien ĉi, mia infano. La barono Vultur de Laoro petas vian manon.

*        *        *

obrazek

Mia patro!

Kiel?

Nenian vorton, juna viro. Kisu la frunton de via fianĉino kaj iru!

La juna viro meĥanike faris unu paŝon antaŭen, prenis la veluremolan manon, premis unu malpezetan kison sur la pureca frunto, sentis kvazaŭ elektran fajron trakuri sin kaj rapidis tra la pordo.

Mia patro?

Vi deziras klarigon, Rebeka?

Jes.

La venĝo proksimiĝas.

Kiel?

Vi fariĝos baronino Vultur de Laoro kaj triumfos. Ĉu tio ĉi ne sufiĉas?

Jes; sed kiel li povis...

Li bezonis 50,000 frankojn.

Akra fulmo elkuris el la brilaj okuloj.

Ĉu vi vendis min, patro?

Nenian babilon, mia infano. Vi triumfados; ĉu tio ĉi ne sufiĉas?

Jes, tio ĉi sufiĉas. Mi triumfados.

Ŝia voĉo sonis surda kaj disrompita.

*        *        *

obrazek

Vi venas pri la mono, barono?

Ne.

Kial do ne?

Mi prosperis trovi ĝin en alia loko.

Ah!

Mi venas nun por peti en vero la manon de via filino.

Kiel?

Mi amas ŝin per tuta mia animo; jes, mi amas ŝin tiel alte, ke la skandalo, kiun tio vekos, havos por mi malpli da graveco ol nenio. Post ke mi vidis ŝin hieraŭ, ŝia figuro estas...

Sufiĉas. Mi venigas ŝin.

*        *        *

obrazek

Dio de Izraelo, konsolu min! Mi apartenas al la morto.

La maljuna hebreo svene falis antaŭ la piedoj de l' juna viro. Lia mortanta okulo direktis sin al la alta ĉielo.

Senkonscie la juna nobelo elkuris el la ĉambro kaj direktiĝis rapide supren laŭ la ŝtuparo.

Li envenis en ĉarman buduaron.

Sed tie li haltis, paralizita per teruro.

Korŝiranta sceno!

Rozoj, diŝiritaj... silko... puntoj... kaj sub tio ĉi malnova korpo... apud ponardo... la juna sango gutadis el vundo en la ŝvelronda brusto!

Tradukis el la sveda lingvo P. Nylen.

obrazek


<<  |  <  |  >


MARŜADO SUR BRULRUĜAJ ŜTONOJ

LA MIRINDA SEKRETO DE LA FIĜIANOJ
El "T.P's & Cassell's Weekly"
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

En la Pacifika Oceano kuŝas la insuleto Bega, ne malproksime for de Suva, ĉefurbo de Fiĝio. Ĉi tie vivas la genta familio, kiu sole posedas la sekreton ebligantan al ĝiaj anoj, sur brulruĝaj ŝtonoj marŝi sen ia vundo sur la piedoj aŭ sen suferado de ia ajn ĝeno.

Oni varmigas nombron da grandaj ŝtonoj, ordigante ilin laŭ linio longa ĉirkaŭ 6–7 metrojn, kiel specon de forno nefermita, kaj kiam ili tiel brulruĝiĝas, ke neniu ordinara homo povas ilin tuŝi, unu aŭ plimultaj anoj de ĉi tiu unika familio malrapide marŝas nudpiedaj super ili sen iom da hezito.

Iliaj piedoj, kvankam laŭŝajne ili ne malsimilas al tiuj de aliaj indiĝenoj, tamen suferas nenian difekton pro brulado aŭ bruletigo.

Marŝinte duonon de la vojo, ili metas kelkajn foliojn sur la varmegajn ŝtonojn, trankvile sidiĝas sur ili dum kelkaj minutoj, poste leviĝas kaj finas sian promenadon, kaj neniu povas iel vidi iajn difektojn. Vere mirinda prezentado, kiun ankoraŭ neniu sciencisto aŭ medicinisto klarigis.

Kiel oni tion faras? Ilia karno ne bruliĝas aŭ eĉ bruletiĝas, kaj neniu veziketo sin levas, tial ne estas afero sole de nesentado de doloro.

La fiĝianoj havas la sekvantan legendon pri ĉi tio:

obrazek

En la antikvaj tagoj de la fiĝianoj estis ilia kutimo, dumnokte ĉirkaŭ la fajro sidi kaj rakonti historietojn. Bona rakontisto estis tre favorita kaj ricevis donacojn. Post speciale interesa nokto tiel pasigita, kaj kiam oni estis ĝuinta feston "magiti", la reĝo de rakontistoj sin estis superinta. La superulo estis promesinta al li donacon unikan por la sekvonta mateno. Ĉe sunsubiro je la sekvanta nokto ĉi tiu superulo iris al la bordoj de rivero kie, li sciis, loĝis granda serpento. Tiu ĉi, pensis li, estos bona donaco por la rakontisto. Li ĉirkaŭrigardadis kaj kaptis la serpenton per la vosto, laŭ modo indiĝena. La serpento sin turnis kaj tiel al la superulo parolis: "Kion vi faros kun mi?" La superulo ĝin informis. La serpento insiste protestis kaj petis, ke li lasu ĝin libera dirante: "Se vi min liberigos, mi donos al vi grandan riĉaĵon; vi estos riĉa, ĉar mi scias, kie estas kaŝita trezoro."

obrazek

La superulo respondis: "Ne, nenio al mi mankas. Mi havas ĝardenojn plenajn je taro, ignamoj, sufiĉan ka-ka (nutraĵon); vi devas veni kun mi."

"Sed", protestis la serpento, "mi faros pli por vi. Se vi ŝparos al mi la vivon, mi igos ĉiujn virinojn ami vin."

"Ne, ne!" respondis la superulo. "Mi jam havas kvar edzinojn. Mi ne deziras novajn. Ĉesu vi marĉandi!"

Tamen hezitis la serpento kaj denove sin turnis al la superulo kaj anoncis: "Mi igos vin kaj viajn idojn fari ion, kion neniu iam povos fari. Vi kaj via familio povos marŝi super brulruĝaj ŝtonoj kaj vi ne bruligos la piedojn. Ĉi tio estas mirindaĵo, kiun la tuta mondo ne povos elfari. Nur liberigu min kaj vi vidos!"

Ĉi tiu mirinda, nepriaŭdita elfaro allogis la superulon; li deziras fari ion, kion neniu alia povus, kaj li konsentis doni al la serpento ŝancon.

La fiĝianoj diris, ke la serpento plenumis sian promeson, kaj tial estas la idoj de la superulo fajromarŝantoj.

Trad. L. E. Thomas

obrazek


<<  |  <  |  >


LA OMARO

DE W.V. RUMMEL
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Juna studento ricevis je sia naskiĝtago de riĉa onklo grandan monsumon kaj decidis elspezi parton por festi la tagon en la plej bona restoracio de la urbo. Enirante li elektis hejmecan, iom krepuskantan angulan lokon, demandis botelon da Rejnvino kaj tiam studadis la manĝkarton. Freŝa omaro estus bonega manĝaĵo, precipe ĉar tiuj ĝuaĵoj ne estis haveblaj dummilite. Kaj li mendis omaron.

Nura demando okupis lin cetere kelkajn sekundojn. Ĉar li ankoraŭ neniam manĝis omaron, li ne ĝuste sciis kiel konduti sin. Sed jam la unua glaso da Rejnvino forpelis ĉiujn zorgojn. Li klarigis sin, ke li estas sola je la tablo kaj sidas en malhela angulo. Neniu povus rigardi lin. Kaj jam baldaŭ la skarlatkolora pompa omaro estis prezentata.

obrazek

Dum la scivola atendado sinjoro kaj sinjorino venis al la tablo, demandis ĉu ankoraŭ estas liberaj seĝoj kaj, aŭdinte jes, ekokupis lokojn kontraŭe de la studento. Li nun estas forte kolerigata kaj ruĝiĝis preskaŭ kiel la omaro. Ne, ĉar la fremduloj ne plaĉis al li, certe ne, estis beletaj homoj, verŝajne junaj geedzoj, kiuj faris la geedziĝvojaĝon, bone aspektanta sinjoro kaj juna, eleganta sinjorino bela, vere bela. Ili ankaŭ observis bonajn manierojn, kune parolis nur mallaŭte, ne trudeme laŭte, ke oni povus kompreni ilin en la tuta restoracio. Mem li, sidinte tiel proksime de ili, ne povis diveni tion kion ili ambaŭ parolis. Ne, li certe ne bezonis kritiki ion. La entruduloj en lia regno nur tial estis malagrablaj al li, ĉar ili nun vidis ĉiujn liajn maluzojn, ĉiujn liajn malspertojn; ĉar sendube la juna paro ne unuafoje kontraŭsidis omaron kiel li.

La studento meditis. Ĉu resendi la omaron, aŭ papere envolvi kaj kunpreni hejmen por manĝi ĝin tie malvarma? Aŭ ĉu li devas iri al la ĉefkelnero por ke tiu instruu lin kontraŭ modesta kompenso pri la omaro-manĝado? Ambaŭ solvoj ŝajnis malperfektaj al li kaj kun rapida decido, furiozigite, li energie atakis la ruĝan fiomaron centfoje malbeninte ĝin.

obrazek

Sukcesis pli bone ol li riskis esperi. Precipe kun la vosto li havis feliĉon. Tiu baldaŭ estis rompita kaj rekompencis la laboron. Pli malfacile jam estis kun la tondiloj. Tio estis turmentaĵo, ekĝemado! Splitis kaj ŝprucis. Gutis same kiel plensuka, tropika frukto. Ŝajnis, ke la okuloj de la paro kontraŭen pligrandiĝis. Sed helpis nenion, nun li devis finigi la malagrablan aferon. Kaj li ne persistis, kvankam omarsaŭco kovris liajn manojn. Kun la ruĝaj gamboj li pli bone sukcesis, el tiris kaj elsuĉis ilin senpene. Sed la internaĵo de fibesto igis denove al li penplenan laboron. Kelkparte ĝi estis manĝebla, kaj ofte li malgustumis kaj diskrete disigis eron en la buŝo. Lia vizaĝo pli kaj pli ruĝiĝis. Fine, mordante ion amaran, verŝajne la galon, li ekfinis tiam laboraĉon, zorgeme purigis la manojn, ekŝovis la pladon flanken kaj englutis glason da vino per unu tiro. Fiere kaj bonhumore li ĉirkaŭrigardis, feliĉiĝinta per la fino de la vana laboro.

obrazek

La juna paro ĝis nun daŭre rigardis la gustemulon, forgesinte pro la spektakla manĝado sin mem kaj ilian malsaton. Sed nun estis tempo priparoli la dezirojn rilate al la propra manĝaĵo. Mallaŭte ili parolis tiel, ke la studento komprenis ĉiun vorton. "Lolo," diris karese la edzo, "nun ni vidadis kiamaniere oni manĝas omaron, certe ni ankaŭ povas fari tion nun. Ĉu vi deziras, ke mi mendu?" "Pro Dio, ne, Arturo", ektimigite ŝi respondis. "Por mi jam sufiĉas la rigardo. Estas ja terure, sennome. Omara manĝaĵo devus esti police malpermesita en ĉiu publika restoracio."

El germana, de Theo. Hollenbeck

obrazek


<<  |  <  |  >


EL LA LIBRO DE MIAJ FABLOJ

EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

En Egiptujo, en tempoj de tebaj Faraonoj, ia transveturanta juna fakiro aranĝis al la loĝantoj amuzadon... En valo, pli belega ol la valoj de Eŭfrato, li faris per ia sorĉo lagon, plenan je larmoj de mizeruloj kaj malliberuloj, je larmoj de maljunuloj kaj infanoj, je larmoj de vidvinoj kaj orfoj... Kaj, pleniginte tiun ĉi lagon ĝis la bordoj, la fakiro restigis ĝin por mirigo de saĝuloj...

Sur tiu ĉi lago, ĉe brilo de luno, ĉe sonoj de harpoj kaj lumo de multkoloraj fajroj, en ĉiu festo la ŝipetoj de Faraonoj naĝadis kiel blankaj cignoj. La ĥoroj de najtingaloj, disĝemataj per ameca kanto, traplendigadis per sonetoj la aeron, plenan je bonodoro kaj varmeto... Malsobrigitaj per sorĉo de belegaj noktoj, la kapoj de l' egiptoj lakliniĝadis al la revoj pri la superteraj landoj de beleco kaj poezio, de feliĉo kaj volupto... La luksaj ŝipetoj naĝadis trankvile kaj majeste sur la vitra maso, sur la bruetanta kaj murmuranta kristala ondo, tiel mallaŭta kiel respiro de mizerulo, kiel tombo de homa feliĉo.

Tie kaj ie la mano de petolanta infano ĵetadis en tiun ĉi akvon belegajn rozojn; la rozoj tuj paliĝadis... Kiam iu trempadis okaze la randon de sia multekosta vesto en la lagon – sur la vesto restadis makulo... Virino, varmigita per narkotikoj de ĉirkaŭprenoj, volis estingi la soifon de la flamanta buŝo per la fluidaĵo de l' lago, sed vane...

Tio ĉi fine ekkolerigis la Faraonojn, incitis la homojn, kiuj deziris malsobron. Oni alvokis alian maljunan fakiron, por ke li elsekigu la sorĉan lagon.

"Ekzistas nur unu rimedo necerta, – diris li, klinante humile la kapon, oni povas elsekigi la lagon sole per oro!"

Kaj alvenadis multehavantaj riĉuloj kaj ĉiu ĵetadis en la lagon pecon da oro...

Kaj alvenadis pli malriĉaj kaj du aŭ tri el ili kolektadis unu moneron...

La lago restis.

Tiam el la tuta Egiptujo oni alvokis amasojn da popolo kaj ĉiu, kiu povis, ĵetadis oron en la lagon.

Sed la larma lago ne sekiĝadis.

Kontraŭe. Ju pli da oro oni ĵetadis en ĝin, des pli leviĝadis la nivelo de l' lago, ĝis fine la akvo eliris super la bordoj, superverŝante la valojn de la tuta Egiptujo.

Kaj de malproksimo rigardis tion la sfinkso, ŝtona, malvarma kaj senmova. Kvankam ĝi ĉiam estis silentanta kaj plena de enigmo, – nun tamen ĝi diris:

"La verŝitajn larmojn neniu viŝos iam!"


Tiun ĉi fablon nuntempaj homoj tradukis en siajn lingvojn kaj – strange – ĉiuj donis al ĝi la saman titolon: filantropio.

Mirinde!...

Józef Waśniewski


<<  |  <  |  >


LA VIVO

EL "VERDA STELO"

Mi renkontis knabinon; ŝiaj nigraj haroj brilis kiel lako japana, miozotbluaj okuloj demandis: "Ĉu vi venas kun mi?"

"Mi ne povas," mi flustris, "pardonu, mi ne povas. En la montoj estas printempo, kaj mi devas admiri la florantan naturon. Mia animo kantos la plej belajn kantaĵojn, vidante la fumantajn valojn kaj la leviĝantan sunon. Mia animo estas gracia kaj deziras kantadi la solecon. Pardonu, mi ne povas!:

La tempo pasis... Kaj denove mi renkontis belan knabinon; ŝijaj brunaj haroj posedis la koloron de kaŝtanoj; la okuloj, kiuj promesis grandegan amon, logis: "Venu, venu kun mi!"

"Pardonu," mi ĝenis, "mi ne povas. Mi havas hejme multegajn, dikajn librojn kaj mi ankoraŭ ne scias, kio estas en ili. Oni diras, ke oni povas trovi en ili multe da saĝeco kaj beleco. Tre volonte mi volus akompani vin tra la vivo, tre volonte; sed mi devas legi hejme la dikajn librojn..."

La tempo pasis... Mia animo ne kantis plu melodiojn al printempo, ĝi fariĝis muta... Hejme mi ne havis plu dikajn librojn legotajn, mi jam delonge finlegis illin. En mia animo regis soleco, hejme kriis enĉiuj anguloj la malpleno; mia vivo estis malĝoja, malgaja kaj soleca.

Ankaŭ nun mi renkontis belan knabinon; ŝia kapo estis pli kliniĝema ol la kolo de l' cigno, la okuloj estis nigraj simile al la malhelega nokto, la haroj memorigis pri la plumaro de l' korvoj.

"Venu kun mi!" mi petis. "Plibeligu mian vivon!"

"Pardonu, mi ne kuniros," ŝi respondis, "vi jam estas maljuna."

Esperantigis Fr. Mimler.

obrazek


<<  |  <  |  >


AMO

EL POLA POETO KAZIMIERZ TETMAJER
EL "LINGVO INTERNACIA"

Ŝajnis al mi, ke mi vidis ĉiujn horojn, kiujn mi havas ankoraŭ transvivi, flugantajn malrapide antaŭ miaj okuloj, kiel amaso da laroj (Larus, lat.) en la momento de foriro de l' suno, kiam la tago estas varmega...

Komence la blankaj flugiloj de ĉiuj horoj de mia vivo estis makulitaj per sango, per mia propra sango; sole unu, la lasta, havis flugilojn blankajn kaj purajn.

Tiam mi ekpensis, ke mi havos almenaŭ la morton dolĉan kaj trankvilan...

Jen subite alvenis ŝi, tiu ĉi virino, kiun mi amas, kaj ekvidinte horojn, kiujn mi havas ankoraŭ transvivi, ke ili estis ĉiuj sangitaj kaj nur la lasta estis blanka kaj pura, – ŝi diris:

Mi volas, ke tiu ĉi estu ankaŭ tia, kiel la aliaj.

Mi ne demandis ŝin: kial?

Kaj poste ŝi diris:

Sed el kie preni la sangon?...

Tiam mi montris al ŝi mian koron kaj donante al ŝi ponardon, mi diris:

Ekbatu!

Kiam ŝi levis la manon por ekbati, mi pensis nur, ĉu mi scios sufoki ĝemon por ne ektimegigi ŝin, kaj kiam ŝi ekbatis, kvankam la doloro estis freneza, mi ne ekĝemis.

La sango, kiu elŝprucis el mia koro, ekmakulis la flugilojn de la lasta horo de mia vivo, flugilojn blankajn kaj purajn. Tiam mi ekpensis, ke mi havos ankaŭ eĉ morton maldolĉan kaj teruran, sed mi ne demandis, kial tiu ĉi virino tiel faris al mi.

Ŝi volis tiel – kaj mi amas ŝin...

Trad. J.W.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA SANKTEJO DE LA SCIO

EL LINGVO SVEDA
EL "LINGVO INTERNACIA"

Sur senfina ebenaĵo, norde limigita de alta monto, aperis juna viro, rapide migranta antaŭen en la unuaj radioj de l' matena suno.

El la arbetaĵoj, kiuj staris surŝutitaj per neĝfalo de blankaj floroj, el la arboj, sur kies branĉoj tremadis la unuaj delikataj folioj, alvenis al li odoro de floroj kaj kantado de birdoj.

Sed la juna viro estis indiferenta al la beleco de l' tero kaj rapidigis sian iron, firme direktante ĉiam la rigardon al la celo antaŭ li.

Iam post iam li murmuris: "Ne, mie ne trompas min; tie supre estas la sanktejo de l' scio".

Li iris antaŭen tra vilaĝoj; kie la vilaĝanoj vivadis sian simplan vivon; li iris tra popolriĉaj urboj en la tempo, kiam la laboristo rekomencas sian bataladon pro la pano, sed li nenie restis.

Li migris antaŭen inter homaj loĝejoj, kie loĝas nekonataj estaĵoj, li iris antaŭen sen permesi haltigi sin de la alvokantaj malfeliĉuloj. Li ne retenis sian rigardon ĉe la ĝojo de la homoj pli, ol ĉe iliaj malĝojoj, kaj liaj lipoj ripetadis: "Supren, supren!"

Kiam li venis trans la vasta ebenaĵo, la monto, kontraŭ kiun li estis migranta, leviĝis alta kaj superpotenca antaŭ li, kaj ĝia supro malaperis en malluma nubo.

En tiu momento lia vojo estis krucata de maljunulo, kiu tiregis al sia pajlo-tegmenta dometo faskon da hejtaĵo, tro multepezan por lia klinita dorso. La maljunulo apogis sin al ŝtona muro por repreni la spiron kaj lia frunto, malseka pro ŝvito, rakontis pri longa vivo da ĉagrenoj.

Li tre dezirus komenci interparoladon kun la migranto, sed tiu ne respondis lian humilan saluton. Li eĉ ne rimarkis lin. Lia rigardo estis direktita al la altaĵo.

Kaj li ĉiam ripetadis: "Supren, supren!"

Kiam li atingis la piedon de l' monto, li ekhaltis por ĉirkaŭrigardi. Intencante ekdaŭrigi sian migradon, li ekvidis fonton, kiu elfluadis inter du ŝtonegoj. Juna knabino staris apude, atendante ĝis ŝia poto pleniĝos. Ŝi mallaŭte kantis, kaj ŝia klara voĉo miksiĝis kun la boletado de l' akvo. Li petis trinkaĵon. La bela knabino transdonis al li la poton per siaj blankaj manoj. Dum li trinkis, ŝi diris: "Ripozu ĉe mi. Mi por vi kantos".

Sed li ekleviĝis, severe dirante: "Mi iras al la sanktejo de l' scio, supren, supren!" Kaj li rekomencis la malfacilan suprenpaŝadon. Jaroj pasadis, kaj ju pli li iris supren, des pli la monto fariĝis nuda. Ĝi nun estis surŝutita per disaj ŝtonoj, kiuj ruliĝis kontraŭ la ŝtonegoj.

Poste sekvis la glacio, la neĝo eterna, la mortiganta nebulo...

Sed la migranto estis persistanta. Li maljuniĝis, kaj li sentis, ke la vivo kun ĝia celo baldaŭ forkuros de li. Liaj manoj kaj genuoj sangis, li tremis pro malvarmo, li apenaŭ povis spiri en la aero maldensa. La suno estis baldaŭ subironta, sed li ĉiam ripetadis: "Supren, supren!"

Fine do li estis supre. Tute malgranda plato formis la supron de la monto. Dum li ĉiuflanke rigardis, serĉante la sanktejon de l' scio, tiun sanktejon brilantan, kiun ĉe l' ekstrema horizonto li tiel ofte rigardis de malsupre, tiam viro kun longaj blankaj haroj duone sin levis de ŝtonego, sur kiu li kuŝadis, dirante per sensonora voĉo al la migranto:

"Malsaĝulo! Vi venis al mi, volis atingi la sanktejon de l' scio. Ne ekzistas io tiela, aŭ, pli ĝuste, ekzistas tielaj sennombraj, kaj vi preteriris ilin. La sanktejoj de l' scio estas malsupre, sur la ebenaĵo, kiun vi forlasis. Ĝi estas la loĝejo de l' homoj."

Sed la migranto ne estis konvinkita.

"Kaj la senco de l' vivo?" li demandis.

"Ĝi enhaviĝas en la vivo" respondis la maljunulo. "Amu kaj suferu, kaj vi lernos ekkoni ĝin."

"Kaj Dio?"

"Li troviĝas tie malsupre en la amaso, ĉie, kie brilas la fajrero de la bono kaj flamas la sankta flamo de la memrifuziĝo. Returniĝu tien, de kie vi venis, se ankoraŭ por tio estas tempo. Mi estas tro maljuna. Mi restadas tie ĉi por averti viajn fratojn."

Kaj sufokante ĝemon, la migranto kun mallevita kapo komencis depaŝi la monton. Ĉe ĝia piedo li denove renkontis la junan knabinon, ĉiam egale sanan, ridetantan. Sed dum ŝi konservadis sian junecon, li perdis la sian, kaj ŝi ne petis lin aŭskulti ŝian kantadon.

Nur la maljunulo, kun la dorso kurbita sub la portaĵo, rimarkis la migranton kaj ree salutis lin.

Tiun ĉi fojon li ekhaltis.

"Aŭdu, – li diris, – mi helpos vin".

Kaj li deprenis la multepezan portaĵon de la dorso de l' maljunulo.

En la sama momento, kiam li levis ĝin, malfermiĝis liaj okuloj. Li ekkomprenis la sencon de l' vivo, ekkonis la scion kaj ektrovis Dion.

Tradukis P. Nylén.

obrazek


<<  |  <  |  >


KONTENTA HOMO

DE J.S. TURGENEV
EL "LINGVO INTERNACIA"

Laŭ la strato de la ĉefurbo rapide iras saltetante juna ankoraŭ homo. Liaj korpomovoj estas gajaj, vivaj; la okuloj brilas, la lipoj ridetas, la ravita vizaĝo agrable purpuriĝas... Li la tuta estas kontento kaj ĝojo.

Kio okazis kun li? Ĉu li ricevis heredon? Ĉu oni plialtigis lian rangon? Ĉu li rapidas al la renkonto kun sia amantino? Aŭ, simple, li bone matenmanĝis, kaj la sento de l' sano, sento de l' sata forto komencis ludi en ĉiuj liaj membroj? Ĉu, eble, oni metis sur lian kolon vian belan okangulan krucon, ho pola reĝo Stanislavo? (Rusa ordeno).

Ne. Li elpensis kalumnion pri la konato, vastigis ĝin peneme, ekaŭdis ĝin, tiun ĉi saman kalumnion, el la buŝo de alia konato – kaj li mem ĝin ekkredis.

Ho, kiom kontenta, kiom eĉ bona estas en tiu ĉi momento tiu ĉi aminda, esperinda junulo!

Tradukis V. Halperin.

obrazek


<<  |  <  |  >


VIVO EN MORTO

DE MATILDA ROOS
EL "LINGVO INTERNACIA"

Silenta, silenta estis arbaro, tiel silenta, ke mem la nemovo fariĝis mistera ekzistaĵo, kiu ĉirkaŭis migranton sur la mallarĝaj, glitaj vojetoj. Nur el profundo de l' arbaro, kiun kovris per sia krepusko la malluma novembra tago, eliris iam post iam malcertaj sonoj, ia mallaŭta bruo inter l' arbetaro, ia murmureto tra la branĉoj de l' arboj, miraj, sopirantaj sonoj, similaj al melankoliaj sonĝoj de l' naturo en aŭtuna mallumeto... Inter senfoliaj branĉetoj de l' betuloj faladis flokeroj de neĝo, grandaj, malpezaj, kaj malrapide ili kovris la fundon per sia blanka, mola, aera kovrilo. Tie kaj alie aperis tra la nudaj arbkronoj peceto de ĉielo, tiel mallume plumbgriza, ke neĝflokoj kontraŭ ĝi ŝajnis preskaŭ brile blankaj. Sed sur branĉoj de l' abioj kuŝiĝis neĝo firme, kaj tiris blankajn strekojn sur mallumeta verdaĵo...

Estis la unua neĝo, kiu falis; estis la vintro, kiu migris super kampo kaj arbaro por preni la posedon de sia regno; estis premanta malkonscio, kiu alproksimiĝis al l' naturo por kovri ĝin per ripozo kaj morto...

Estis tempo de mallumo kaj silento, kiu komencis; estis longaj vintraj noktoj kun tombsimila trankvilo tie, kie antaŭe ĉarma vivo de printempa nokto iam bruis, estis la nebulaj tagoj, kiam l' arbaro silentas – estis tiu fabelo de l' pereo, kiun la unua neĝo ŝajnis rakonti en malhela novembra vespero.

Sed dum mi staris kaj per rigardo penseme sekvis la flokojn de neĝo kaj dum la melankolio de l' arbaro plenigis mian animon per penso pri fino kaj morto de ĉio, – tiam subite mi ekaŭdis en apuda arbo sonon de pepanta birdo. Mi eksaltetis, levis la kapon kaj aŭskultis. La eta birda pepado sonis mallaŭte kaj malcerte, sed ripetiĝis fojo post fojo senlace kaj eĉ leviĝis iam ĝis alta, klara tono.

Longan momenton mi restis senmova,aŭskultante kantiston super mia kapo; iom post iom disiĝis la melankoliaj pensoj, kiuj ĵus plenigis mian animon, kaj aliaj sentoj, aliaj imagoj, naskitaj per birda pepado tie supre, nun komencis vekiĝi ĉe mi.

Estis mesango(Parus major. Rimarko de l' red.), kiu pepis, la mesango, la plej frua de niaj arbaj kantistetoj, kiu jam en novembro komencas sian printempan kantadon. Estis printempa ĝojo meze en vintra melankolio, estis sonĝoj el longaj lumaj noktoj kun amasoj da migrantbirdoj super florantaj pomujoj, sonĝoj el verdaj arbaretoj, el odorantaj kampoj, kiuj nun flugadis ĉirkaŭ mi, dum falis la unua neĝo, dum krepusko grandiĝis, dum vento kuris frosta super defalĉigitaj kampoj...

Ia mira, forta sento de ĝojo min trakuris; mi derompis branĉeton el betulo, en kiu sidis pepanta la birdeto, kaj je ekmalaperanta taglumo mi vidis, ke estis jam ornamita la branĉeto per grandaj ŝvelantaj "pendaĵoj"(La floraro de betulo. Rim. de l' red.)... Kaj kiam mi disrompis unu el tiuj pendaĵoj, renkontis mian rigardon viva, suka verdaĵo, freŝa, forta, printempa ĝermo, kiu vivis kaj kresketis en vintra nekonscio!

Kiel nedireble granda kaj mira! Kiam naturo kuŝas en plej profunda trankvilo, en sia morto, kiel ni diras, tiam ekbolas jam la fortoj de l' vivo, tiam ekburĝonas la printempo, kaj malpaciencaj, sopirantaj voĉoj ĝojege kantas printempan kanton pri suno kaj floroj!...

Tiaj imagoj min prenegis; mi havis la samtempe liberantan kaj paralizantan senton, kiu nin prenas kiam io, ofte nur eta okazaĵo, nin movas per venteto, tiel diri, de eterna profundo el la grandaj misteroj de vivo. Kiel solena murmureto bruis tra mia animo en tiu ĉi momento la mistero de l' reviviĝo. Mi komprenis, ke en vero ia morto ne ekzistas, ke ĝi nur estas nomo de ia okaza formo, ke en tomba silento kaj sub neĝa kovrilo nur estas trankvilo, ne morto, ke tio ĉi nur estas tributo al la leĝo pri la ŝanĝado de l' fortoj, dum la semoj de vivo ĝermas kaj la korpo pretiĝas por la mateno de printempo kaj reviviĝo.

Kaj dum la neĝo falis pli kaj pli dense, dum krepusko profundiĝis, dum sopiroj de l' vento tremis en supraĵoj de l' arboj kaj la morto de l' naturo fariĝis pli kaj pli vera por miaj eksteraj sentoj, dum tio mi tamen sentis en mia animo, ke ĉio vivis meze en la morto, ke potencaj kaj bolantaj fortoj jam laboris en kaŝita laborejo  de l' vivo, por ke ili preparu la naturon al la granda tempo de renoviĝado!... Kaj per la sentoj de mia animo mi vidis la grandan neŝanĝeblan, belan iradon de l' vivo, mi aŭdis en silenta novembra krepusko kvazaŭ eĥon de l' kanto de centjaroj pri nemortebleco, eĥon de la himno, neniam interrompita, kiun kantadas la naturo al Li, li kiu en sia mano tenas ĉiun fadenon en la senfina teksaĵo de l' mondĉio.

– t.

obrazek


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.