La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Aŭtoro: d-ro Benson |
©2024 Geo |
La Enhavo |
ORIGINALA
NOVELETO
DE D-RO WM.
S. BENSON
PARTo KVARA
Intertempe Doktoro Roden venis al sia hejmo. Li tuj ekvidis, ke la pordo de la kelo estas rompita, ankaŭ ke la manuskripto mankis en la dua tirkesto de la ŝranko. Memkompreneble, ke li rapide kuris al la ĉambro de Estelle.
Kiam li eniris, Estelle ektimigita forkuris, se la maniulo ŝin kaptis post mallonga kurado post ŝi. Li malfermis sekretan pordon kaj perforte entiris ŝin en alian ĉambron. Post interbatalo, kiu daŭris kelkajn minutojn, li metis ŝin sur la kirurgian tablon kaj per ŝnuroj ligis ŝiajn brakojn kaj krurojn al la tablo. Li rapide elektis kelkajn operaciilojn kaj metis ilin sur malgrandan emajlitan tableton.
Li tiam prepariĝis por la danĝera operacio, dum la knabino kuŝis sur la tablo senmova kun tuko en sia buŝo por ke ŝi ne ekkriu.
Kiam Salva kaj Edvino eniris la subteran ĉambron, ili estis teruritaj, ĉar Estelle jam ne estis tie. Salva ekploris, dum Edvino vokis, "Estelle, Estelle, kie vi estas?" Tiam, kvazaŭ ekmemorinte, li kriis: "Mi amas vin, mi amas vin, kiso," sed nenia respondo aŭdiĝis. Salva kuradis kiel freneza, kriante, "Granda Dio, li mortigas ŝin! Estelle, Estelle, filino mia!" Ŝi daŭrigis kaj frapis per la pugnoj la muroj.
Subite la vizaĝo de Edvino ekheliĝis, kaj li rapidis al la pordo, dirante, "Mi telefonos al mia patro. Li eble scias, kie troviĝas la operacia ĉambro."
Doktoro Roden observis ĉion, kio okazis en la ĉambro tra kaŝita aperturo. Kiam li vidis Edvinon elkuri, lia vizaĝo distordiĝis en demona rido. Li alproksimiĝis la kaŝitan pordon kaj iomete ĝin malfermis. Li tiam prenis litotukon kaj atendis, dum li diable rikanis.
Salva, rimarkinte la kaŝitan pordon, tuj kuris tien, sed Doktoro Roden rapide ĵetis la tukon super ŝian kapon kaj baldaŭ ligis ŝiajn manojn kaj piedojn kaj ŝtopis ŝian buŝon per tualeta tuketo. Doktoro Roden tiam malfermis klappordon, kiu troviĝis antaŭ la kaŝita pordo, kaj estingis la lumon. Li denove malfermis iomete la pordon kaj ree stariĝis je la kaŝita aperturo por observi.
Li vidis kiel Edvino envenis kaj surprize ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Li aŭdis lin voki, "Patrino! Panjo! Kie vi estas?"
Ankaŭ Salva aŭdis la ekkrion de Edvino kaj malespere batalis por liberiĝi, sed vane. Dume Edvino ekvidis la malfermitan pordon kaj ekkuris, sed tuj enfalis en la kaptilon.
Doktoro Roden ree lumigis la ĉambron, surmetis blankan operacian veston kaj kaŭĉukajn gantojn, kaj alproksimiĝante al Estelle, li kovris ŝian vizaĝon per anesteza masko. Estelle forte kontraŭbatalis, sed fine ŝiaj movoj ĉesis. Doktoro Roden, tenante la operacian tranĉilon, atendis la rezulton de la anestezo. En tiu momento ekaŭdiĝis voĉoj en la apuda ĉambro. Doktoro Roden ektremis pro la bruo kaj frapado sur la sekretan pordon. Li tuj estingis la lumon kaj ree malfermis la la klappordon de la planko.
Edvino, ekaŭdinte la frapadon kaj sciante, ke tio estas lia patro kun policanoj, ekkriis, "Gardu vin! Gardu vin! Estas kaptilo antaŭ la pordo."
La policistoj disrompis la pordon kaj per manlumigiloj lumigis la ĉambron. Singardeme ili trapaŝis la kaptilon kaj fine kaptis la doktoron. Dume Salva estis malligita de unu policiano, kaj alia helpis Edvinon eliri el la kelo.
La patro de Edvino forprenis la anastezan maskon de la vizaĝo de Estelle kaj malligis ŝin. Li kaj Edvino tiam enportis la knabinon en ŝian ĉambron kaj kuŝigis ŝin en la liton.
Salva sidiĝis sur la randon de la lito, kaj rigardante ŝian filineton, ŝi ploris pro feliĉo kaj alvokis ŝin, "Mia knabino – mia filineto – Estelle – karulineto mia!" Ŝi karesis kaj per kisoj kovris al ŝi la vizaĝon.
Ankaŭ Edvino sur siaj genuoj frotis ŝiajn manojn kaj diretis, "Mi amas vin, mia Estelle, mia kara."
Doktoro Roden dume batalis freneze kun la policanoj. Lia vizaĝo, kvazaŭ en la lasta agonio, la okuloj pleniĝis per sango, kaj el la buŝo falis blanka ŝaŭmo. Li kriegis sovaĝe:
"Perfiduloj – la fonto de juneco! Ĝi estas mia – mi eltrovis ĝin – juneco –donu ĝin al mi! Mi ne volas morti! Donu al mi mian junecon – mian junecon!"
Agoniante, li malleviĝis sur la plankon, atakita de apopleksio. Paul, la patro de Edvino, alproksimiĝis kaj aŭskultante lian koron, konstatis, ke Doktoro Roden estas mortinta.
Iom post iom Estelle malfermis siajn okulojn. Ŝi vidis, kvazaŭ en sonĝo, kiel Salva ploras kaj kisas al ŝi la manojn. Iom poste ŝi ekvidis Edvinon, kaj rideto aperis sur ŝia vizaĝo, kaj kvazaŭ aŭdeble, ŝi eldiris, "Mi amas vin, kiso, dancu, manĝu, ne."
FINO
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.