La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj
 

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

obrazek
La Enhavo

LA FONTO DE JUNECO parto tria

ORIGINALA NOVELETO
DE D-RO WM. S. BENSON
PARTo TRIA

obrazek

Dum tiu sama mateno, sed en alia domo, ni trovas ĉe la manĝotablo niajn jam konatajn Salvan kaj Edvinon. Salva ege maljunigis dum la pasintaj dudek jaroj, kaj la kvinjara knabeto Edvino, kiun Salva trovis sub la lito dum sia vojaĝo Amerikon, kaj kiun ŝi adoptis, elkreskis kaj fariĝis bela, forta dudekkvinjara junulo.

Fininte la matenmanĝon, Edvino sin levis, kaj paŝante al Salva, li ŝin kisis kaj ĝojege ekkriis:

– "Patrino, ĉi tiu tago estas la plej feliĉa el ĉiuj aliaj tagoj de mia tuta vivo. Hodiaŭ, panjo, mi fariĝos doktoro de medicino."

Kortuŝite, Salva lin ĉirkaŭprenis kaj patrinece respondis liajn kisojn, dum du larmgutoj aperis en ŝiaj okuloj.

Subite Edvino ekmemoris, ke li devas foriri. Li eltiris sian horloĝeton, kaj rigardante ĝin, li delikate forpuŝis sian patrinon. "Sufiĉe, panjo, mi devas rapidi al la kolegio", li eldiris, kaj kuris por sia mantelo.

obrazek

Dume Salva metis lian robon kaj ĉapon en la valizon kaj akompanis lin ĝis la pordo. Kiam li atingis la kolegion, jam estis iom malfrue. La studentoj, vestitaj en roboj kaj kvarangulaj ĉapetoj, sidis en la granda aŭditorio kaj aŭskultis la paroladon de profesoro sur la estrado.

obrazek

Malantaŭe sur la estrado sidis kelkaj aliaj profesoroj kaj gastoj, inter kiuj ankaŭ estis Doktoro Roden. Kiam la profesoro finis sian paroladon, li estis aplaŭdita de la tuta ĉeestantaro.

obrazek

La fakultatestro tiam prezentis Doktoron Roden. Kiam la doktoro alproksimiĝis la podion, li estis varme akceptita. Li komencis sian paroladon per gratuloj al la studentaro. Tiam li pritraktis la vastan progreson en la scienca kaj arta fakoj. Li parolis pri la grandaj eltrovaĵoj en la pasinta jarcento, pri la revoluciigaj rezultoj de vaporo kaj elektro. Li menciis vaporŝipojn, fervojojn, la telefonon, telegrafon, aerŝipojn kaj aeroplanojn, la fonografon, kinematografon, linotipon, radion, la progreso de televidado k.t.p. Kaj dum li parolis, li iĝis pli kaj pli entuziasma. Ŝajnis, ke li estis ĉarmita de liaj propraj vortoj. La vizio de granda kaj mirinda estonto kvazaŭ ravis lin. La aŭdantaro avide aŭskultis liajn vortojn kaj observadis lian ĉiun movon, kvazaŭ infektita per lia entuziasmo. Jen li paŭzis momenton kaj rigardante la aŭdantaron per fiksitaj okuloj, li subite ekkriis per sonora voĉo, kiu tremigis la aeron en la granda aŭditorio kaj la korojn de la aŭdantoj:

obrazek

"Sed kion ni faris por pligrandigi la longecon de nia vivo! Nenion! Nenion! Nenion, sinjoroj! Rigardu, sinjoroj!" li denove ekkriis post momenta paŭzo, ekkaptante per tremantaj fingroj sian longan grizan barbon. Lia vizaĝo distordiĝis pro interna agitiĝo. Liaj okuloj flagretis per stranga kvazaŭ freneza fajro. Lia kapo falis sur lian bruston en agonio, kiam li eldiretis la vortojn, kiuj estis apenaŭ aŭdeblaj, "Maljuneco, morto."

Li faris kelkajn paŝojn sur la estrado kaj subite haltis antaŭ unu el la profesoroj. Rigardante lin kelkmomente kaj ekvidante grizan haron sur lia kapo, li subite eltiris ĝin. "Jen," li daŭrigis, "jen via unua averto! La unua voko de la mortanĝelo, la unua invito al la ĉielo."

Kun klinita kapo li revenis al la rando de la podio kaj daŭrigis:

obrazek

"Sinjoroj, antaŭ dudek jaroj mi konis maljunan biologon. Laŭdire li estis freneza kaj estis enkarcerigita en frenezulejo. Antaŭ sia morto li deziris, ke mi venu al li. Kiam mi venis, li jam estis batalanta kun la morto.

Ekvidinte min, li ekkaptis mian manon kaj altiris min al si. El liaj grimacoj mi komprenis, ke li volas ion diri al mi. Subite en sia lasta agonio li iomete leviĝis kaj elprenis de sub la kapkuseno grandan sigelitan koverton kaj apenaŭ aŭdeble diris: 'Daŭrigu mian laboron por la bono de la homaro.' Li enpuŝis la koverton en mian manon kaj falis reen senviva.

Dudek du jaroj trapasis, kaj mi ankoraŭ laboradas laŭ la planoj trovitaj en tiu koverto. Mi jam estas maljuna kaj malforta. La morto jam vokas min.:

Li subite haltis kaj grimacante kaptis sin je sia koro, sed tuj obstine rektiĝis kaj ekkriis: "Sed mi ne devas morti! Mi volas vivi. Mi devas vivi! Mi volas rekomenciĝi!" Denove li kaptis sin je sia koro. Malvarmaj ŝvitgutoj ruliĝis sur lia vizaĝo, kiu distordiĝis per dolorgrimacoj. Tamen li freneze daŭrigis:

"Jen, sinjoroj, mi eltrovis la fonton de juneco, la fonton... de juneco... la fonton..."

obrazek

Dum la lastaj vortoj lin venkis kapturniĝo. Liaj vizaĝmuskoloj videble tordiĝis en spasma danco dum liaj okuloj fermiĝis kaj malfermiĝis por vidi la aŭdantaron, kiu kvazaŭ malaperis en nebulan aŭ senfinan abismon. Liaj brakoj kaj kruroj tremis en superforta penado por teni kaj ekvilibrigi la pezon de lia korpo, sed li fine disfalis, kaj lia korpo malrigide malleviĝis sur la plankon. Tamen li ne ĉesis batali, kaj farante la lastan penon, li eltiris sigelitan koverton el la brustopoŝo kaj falis sur la plankon senkonscia.

obrazek

Ĉi tiu okazintaĵo kaŭzis tumulton inter la aŭdantaro. La profesoroj sur la estrado ekkuris al la falinta doktoro kaj penis lin rekonsciigi. Dume la fakultatestro elprenis el la mano de la senkonscia doktoro la koverton, sur kiu li legis la jenon:

"Se io okazos al mi, mi petas transdoni ĉi tiun koverton al mia amiko Doktoro Paul Gerber."

obrazek

La nomo de Doktoro Gerber estis forstrekita, kaj sube estis skribita la nomo de Edvino Hoefner, studento de la Thorndona Kolegio.

La fakultatestro montris la koverton al kelkaj el la profesoroj, kiuj mirige ĝin rigardis. Dume la kuracisto zorganta pri la senkonscia Doktoro Roden alproksimiĝis la fakultatestron kaj sciigis lin pri la stato de la malsanulo. La fakultatestro antaŭeniris al la rando de la podio, levis la manon kaj sciigis, ke Doktoro Roden resaniĝos en kelkaj tagoj. Li venigis Edvinon Hoefner sur la estradon kaj transdonis al li la koverton.

obrazek

Surprizite Edvino malfermis la koverton kaj legis la enhavon de la letero. Tiu nur havis la jenajn kelkajn vortojn:

"Prenu mian ŝlosilojn kaj rapidu al mia domo. En la supra tirkesto de ŝranko en mia laboratorio, kiu havas la surskribon, 'Tujaj instrukcioj', vi trovos klarigojn.

D-ro Roden."

Edvino montris la leteron al la fakultatestro, kiu el la poŝo de Doktoro Roden elprenis la ŝlosilojn kaj donis ilin al Edvino. Edvino rapide forlasis la aŭditorion.

Dume oni enportis brankardon kaj forportis la senkonscian Doktoron Roden al la alkonstruita malsanulejo.

obrazek

Atinginte la domon de Doktoro Roden, Edvino eniris la laboratorion. Li ĉirkaŭrigardis kelkajn momentojn kaj ekvidis la tirkeston kun la surskribo, "Tutaj instrukcioj". Li ĝin malfermis kaj elprenis sigelitan koverton, kiu havis la jenan surskribon:

"Ĉi tiu enhavas la planon kaj instrukciojn, kiujn vi devas obei. Ne demandu kialon! Obeu nur la ordonon, kaj memoru, ke ĉio, kio estas ordonita ke vi faru, estas por la bono de la homaro kaj estontaj generacioj."

Malfermante la koverton, Edvino trovis diagramon de la laboratorio, liston de la detalaj instrukcioj kaj krome sigelitan koverton, sur kiu estis skribita: "Ĉi tiu koverto enhavas la ŝlosilon por la apuda tirkesto, kiun oni devas malfermi nur post mia morto."

obrazek

Legante ĉi tiujn strangajn instrukciojn, la vizaĝo de Edvino montris miron kaj surprizon. Kelkfoje li tiris sian fingron laŭ la linioj de la diagramo, kaj rigardis la murojn de la laboratorio, por konstati, ĉu ĉio estas laŭ la plano.

Fine traleginte la tuton, li konjektis, ĉu ĉio ĉi tio estas veraĵo aŭ nur sonĝo. Denove li legis la instrukciojn, ekzamenis la planon, kaj tiam iris al la muro, kie sur breto troviĝis la granda kupra vazo.

obrazek

Li rigardis ĝin kelkmomente, kaj hezitante ĝin deprenis. En tiu sama momento li ekvidis la malfermiĝantan sekretan pordon kaj ŝtuparon, kiu kondukis en subteran irejon lumigitan per elektraj lampetoj.

Li remetis la vazon sur ĝian lokon, kaj la pordo tuj fermiĝis. Li denove tralegis la instrukciojn kaj ekrigardante sian poŝhorloĝon, subite turniĝis kaj iris en la apudan ĉambron.

Li pretigis manĝaĵojn laŭ la instrukcioj kaj reiris en la laboratorion. Li metis la pleton kun manĝaĵoj sur la tablon kaj denove legis la instrukciojn. Li tiam prenis el la ŝranko la boteleton kun surskribo, "Glandekstrakto N-o 14", kaj faligis dek gutojn en la glason da lakto. Ree li deprenis la kupran vazon. La sekreta pordo malfermiĝis, kaj li eniris kun la pleto en la manoj en la subteran irejon.

obrazek

En la subtera ĉambro la junulino Estelle sidis ĉe la piano kaj ludis. Subite ŝi ekrigardis la muron, kie troviĝis la sekreta pordo. La pordo malfermiĝis, kaj Edvino aperis. Li haltis momente kvazaŭ blindigita de la brilega lumo en la ĉambro.

obrazek

Estelle ektimiĝis kaj forkuris en angulon, rigardante Edvinon per larĝe malfermitaj okuloj. Edvino ekzamenis la ĉambron kaj aŭtomate iris al la tablo, metante sur ĝin la pleton kun manĝaĵoj. Subite li ekvidis la knabinon kaj komencis froti siajn okulojn. Li ne povis kredi, ke tio, kion li vidas, estas veraĵo. Dume Estelle duone mirigite kaj timigite alproksimiĝis kaj fikse lin rigardadis. Edvino ne sciis kion fari; liaj okuloj nevole malleviĝis pro honto. Subite li ekmemoris la instrukcion, kiu diras: "Memoru, vi ne devas paroli kun ŝi, nek eligi eĉ unu sonon". Li tial nur montris per sia fingro la pleton. Tio ŝajne efikis, ĉar Estelle tuj sidiĝis.

obrazek

Singardeme ŝi penis tuŝi lian manon per unu fingro. Edvino ne formovis la manon, kaj Estelle fideme levis sian manon al lia vizaĝo, scivoleme karesante al li la vangon kaj mentonon. Ŝi mirigis lia nigreta hararo, kiun ŝi ameme karesis.

Kelktempe Edvino permesis al ŝi tiun ĝuon, sed fine montris la pleton per la fingro. Estelle prenis pecon da pano kaj manĝis. Subite ŝi ekrigardis lin kaj puŝis la panon al lia buŝo. Momente distrite, Edvino forgesis la instrukciojn kaj eldiris "Ne!".

obrazek

Estrele eksaltis de surprizo pro la nekonata sono kaj rediris plurfoje la vorton "ne". Ŝi metis la glason de lakto antaŭ lian buŝon, sed Edvino nun estis singardema kaj nur flankenturnis la kapon. Ŝi provis denove per la pano, sed ne ricevante respondon, fine manĝis la nutraĵojn, redirante kiel papago la vorton "ne, ne." Edvino dumtempe rigardis la ĉambron, kaj liaj okuloj haltis, kiam li ekvidis la pianon. La okuloj de Estelle postsekvis tiujn de Edvino, kaj kiam ŝi rimarkis, ke li rigardas la pianon, ŝi rapide ekstaris kaj kuris tien. Ŝi sidiĝis, kaj baldaŭ ŝiaj fingroj moviĝadis gracie sur la klavaro.

obrazek

Edvino rigardadis ŝiajn blankajn manojn kaj pintajn fingrojn, kaj lin ekkaptis dezirego tuŝi kaj kisi ĉi tiujn belegajn fingretojn. Li penis perforte kontraŭstari tiun deziron, sed ne povis venki ĝin. Li fine ekkaptis ŝian manon kaj kisis ĝin.

obrazek

Estelle lin rigardis surprize, kaj ekzamenis la lokon, kie la kiso estis stampita. Kun infana naiveco ŝi prezentis al li la duan manon. Edvino prenis ŝiajn ambaŭ manojn kaj pasie ilin kisis. Estelle ekstaris, ŝajnis, ke ŝi spertis strangan kaj novan senton, kiun ŝi neniam antaŭe spertis. Ĝoje ŝi observis Edvinon, kiel li kisas ŝiajn fingropintojn, manplatojn kaj brakojn, kaj fine, venkita de la pasio, ĉirkaŭprenis ŝin kaj premis longan kison sur ŝiajn lipojn.

obrazek

Estelle rave fermis la okulojn kaj ĝuis liajn ebriigajn karesojn. Edvino forgesis la celon, por kiu li venis, kaj premis al sia koro la delikatan varman korpon de la knabino. Li rigardis ameme en ŝiajn duone malfermitajn bluajn okulojn kaj murmuris emocie: "Kial? Kial mi ne devas paroli al vi?"

Estelle ektremis kaj larĝe malfermis la okulojn, dum ŝia vizaĝo esprimis novan surprizon. Ŝi penis rediri la vortojn, sed ne sukcesis. Edvino ŝin rigardis mirigite, dum ŝi provis imiti la vortojn, kaj li fine komprenis la kialon, ke ŝi ne povas paroli; ke ŝi neniam aŭdis homan voĉon escepte sian propran; ke ŝi tute malkonas la mondon. Por konstati tion, li denove kisis ŝin, dirante, "Kiso".

Estelle miris kaj imitis lin, dirante, "Kiso". Li montris la pianon per la fingro kaj diris, "Piano". Ŝi rediris, "Piano". Ŝiaj vizaĝo kaj okuloj esprimis, ke ŝi bone komprenis. "Jes", Edvino diris al si, "oni kaŝis antaŭ ŝi ĉion, sed kial!" Subite do li ekmemoris sian rolon kaj la instrukcion: "Ne demandu la kialon! Memoru, ke ĉio estas por la bono de la homaro kaj estontaj generacioj". Li subite liberiĝis kaj kuris al la pordo.

Surprizite Estelle postkuris lin, sed Edvino bonanime kontraŭstaris ŝin.

obrazek

Kiam ŝi vidis lin ĉe la pordo preta por eliri, larmoj aperis en ŝiaj okuloj, kaj ŝi ekkriis, "Kiso". Edvino ŝin ĉirkaŭprenis kaj kisis. Tiam delikate forpuŝante ŝin, li trairis la sojlon. Kiam la kaŝita pordo subite fermiĝis, Estelle vane frapegis la pordon kaj senĉese vokis, "Kiso, kiso, kiso", sed aŭdis nenian respondon. Kaj klinante la kapon en malespero, ŝi reiris al la piano. Momenton ŝi rigardis ĝin, kiam feliĉa rideto aperis sur ŝiaj lipoj. Ŝi tuŝis la pianon per la fingro kaj ĝoje eldiris, "Piano". Ŝi sidiĝis, kaj movante la fingrojn sur la klavaro, ŝi kantis la unuan kanton kun vortoj, kiujn ŝi iam lernis:

"Kiso, kiso, piano, piano, kiso, kiso" kaj tiam aldonis, "Ne, ne."

obrazek

Edvino eniris la laboratorion, restarigis la vazon, kaj tuj la pordo de la subtera enirejo fermiĝis. Li tiam penseme sidiĝis. Subite li ektremis. Ŝajnis al li, ke li aŭdis ekĝemon. Li ekstaris kaj ĉirkaŭrigardante la ĉambron, li haltis la spiron kaj aŭskultis. Li paŝis kelkfoje la ĉambron kaj ree aŭskultis, sed fine forpelis la ideon, kredante, ke li nur imagis tion. Li ne sciis, ke alia malliberulo malsata kaj soifa troviĝas en malluma kelo rekte sub liaj piedoj. Veninte hejmen, li rakontis al sia patrino la tutan okazintaĵon kaj sian aventuron kun Estelle.

obrazek

Salva aŭskultis treege interesate, dum ŝia vizaĝo esprimis miregon. "La plej stranga estas", Edvino daŭrigis, "ke mi kvazaŭ vidis la knabinon ialoke, iatempe, sed mi ne povas rememori kie kaj kiam."

Kiam li finis, Salva ekstaris, kaj metante sian manon sur lian ŝultron, diris:

"Mia kompatinda knabo, mi timas, ke vi enamiĝis." Ŝi premis lian kapon al sia koro kaj aldonis: "Sed vi ja ne volas forgesi vian patrinon!"

Edvino ŝin ĉirkaŭprenis kaj rigardis ŝin kvazaŭ riproĉante al ŝi tian penson. "Ho patrino", li eldiris, tiam rapide aldonis, "sed, panjo, mi devas tuj foriri, ĉar jam estas malfrue."

obrazek

"Bone, mia knabo", la patrino diris, kaj akompanis lin ĝis la pordo.

Revenante al la laboratorio, Edvino tuj preparis la vespermanĝon por Estelle laŭ la instrukcioj kaj kiel antaŭe eniris la subteran irejon.

Pro longatempa kutimo Estelle jam sciis la manĝotempon. Ĉi tiun fojon ŝi malpacience atendis ĉe la muro, kie la pordo malfermiĝis, kaj en la momento kiam Edvino aperis, ŝi gaje ekkriis, "Kiso, kiso," kaj antaŭ ol Edvino transpaŝis la sojlon, ŝi jam ĉirkaŭprenis lin.

obrazek

Li kisis ŝin kaj per sia libera brako ĉirkaŭprenis ŝian talion. Li kondukis ŝin al la tablo, metis sur ĝin la pleton kaj ameme sidigis ŝin. Tamen Estelle tute ne interesiĝis pri la nutraĵo, sed papageme daŭrigis diradi, "Kiso, kiso." Edvino prenis iom da nutraĵo, metis ĝin antaŭ ŝian buŝon kaj diris, "Manĝu!" Ŝi rigardis lin kaj la manĝaĵon en lia mano, kaj ŝajne komprenante, diris, "Manĝu." Ŝia vizaĝo subite heliĝis, kvazaŭ frapita de grava ideo, kaj ŝi diris, "Kiso, manĝu." Edvino kisis ŝin, kaj ŝi permesis al li meti peceton da nutraĵo en ŝian buŝon. Li metis la glason da lakto antaŭ ŝian buŝon kaj diris, "Trinku!". Ŝi enrigardis liajn okulojn kaj diris, "Kiso, trinku." Li kisis ŝin, kaj ŝi iomete trinkis. Lerninte tion, ŝi ne volis manĝi nek trinki, se ŝi ne ricevis kison kun ĉiu plenbuŝo, ripetante ĉiufoje, "Kiso, manĝu; kiso, trinku."

Kiam ŝi finis la manĝon, ŝi altiris lin al la piano, dirante, "Piano, kiso." Edvino miregis pro ŝia memoro. Li denove ĉirkaŭprenis ŝin, kaj premante siajn lipojn al ŝiaj, li ekkriis, "Vi mirinda knabino!" Li rigardis ameme en ŝiajn okulojn, kaj kisante ŝin, li murmuris, "Mi amas vin." Ŝajnis, ke ŝi tuj komprenis la signifon de tiuj strangaj vortoj, kaj ŝi ripetis, "Mi amas vin; mi amas vin." kaj kiam li sidigis ŝin ĉe la piano, ŝi premis sian kapon al lia brusto. Fine ŝi ekfrapis la klavojn kaj kantis kiel ŝi neniam antaŭe kantis, kaj la vortoj de la plej mirinda kanto estis:

"Mi amas vin;
Mi amas vin.
Kiso, manĝu, trinku.
Mi amas vin."

Kiam ŝi finis la mirindan kanton, ŝi stariĝis, ekkaptis lian brakon kaj kondukis lin al la fonografo, staranta en alia parto de la ĉambro. Ŝi haltis, kvazaŭ pensante pri ĝia nomo, kaj ne trovante pli taŭgan nomon, ŝi diris, "Piano." Edvino ridis, kaj montrante la fonografon, diris, "Fonografo." Tiu vorto jam estis iomete malfacila, sed post kelkaj provoj ŝi eldiris ĝin bonege, "Fonografo." kaj tuj aldonis, "Kiso." Ridante, Edvino kisis ŝin, kaj elektante el la diskoj valson, surmetis ĝin. Melodiaj sonoj de orkestro tuj plenigis la ĉambron, kaj dum ŝi staris kaj aŭskultis, li ĉirkaŭprenis ŝian talion dirante: "Dancu," kaj baldaŭ ili ekdancis.

obrazek

Ĉi tiu nova sperto videble faris la plej fortan impreson sur ŝin, ĉar kiam la muziko ĉesis, ŝi rapide kuris al la fonografo kaj refunkciigis ĝin, murmurante, "Dancu, dancu." Ili dancis denove kaj denove.

Fine do li montris al la pordo. Ŝi tuj komprenis, kaj neniam okazis pli kortuŝa disiĝo de du geamantoj. Ŝi premis sian vizaĝon kontraŭ lian, senĉese kisis lin kaj murmuretis la plej belajn vortojn, "Mi amas vin; mi amas vin."

Kiam fine la pordo fermiĝis antaŭ ŝi, ŝi kalkulis sur la fingroj sian novan vortareton:: "Kiso, mi amas vin, piano, fonografo, dancu, manĝu, trinku, ne."

obrazek

La sekvantan tagon Edvino iris al la malsanulejo por sciiĝi pri la stato de Doktoro Roden. La doktoro kuŝis kun glacikompresoj ĉirkaŭ la kapo, kaj la ĉeestanta kuracisto sciigis al li, ke la doktoro baldaŭ resaniĝos de la malgranda malsaneto. Kiam Doktoro Roden ekvidis Edvinon, li volis ellitiĝi, sed la kuracisto malpermesis. Edvino konsolis la malsanulon, dirante, ke ĉio estas farita laŭ lia ordono. La okuloj de Doktoro Roden esprimis kontenton kaj ĝojon. Edvino tiam adiaŭis kaj foriris.

obrazek

Kelkaj tagoj forpasis. Doktoro Roden sidis en la lito kaj manĝis. Kiam Edvino eniris, la doktoro ĝoje salutis lin kaj tuj demandis pri Estelle. Edvino sidiĝis apud la lito kaj raportis ĉion pri Estelle, escepte tion, ke li enamiĝis en ŝi. Fine li hezitante aldonis: "Sed pro kio la tuta mistero, kaj kial ŝi tute nenion scias pri la ekstera mondo?"

Doktoro Roden lin rigardis suspekteme dum kelkaj momentoj kaj penis per siaj okuloj penetri la animon de Edvino. Ne povante eltrovi ion, li ekkaptis la manon de Edvino kaj rigardis lin kelkajn momentojn per flamaj okuloj. Tiam li ĉirkaŭrigardis por certiĝi, ke neniu lin aŭdas krom Edvino. Li diris:

"Morgaŭ mi forlasos la malsanulejon, kaj per via helpo mi faros je ŝi la plej mirindan operacion."

Edvino iĝis kvazaŭ paralizita de surprizo, ekaŭdante tiujn vortojn. Li ne povis kredi, ke li aŭdis bone. Kun larĝe malfermitaj okuloj, li rigardis en la okulojn de la doktoro, kaj sin demandis ĉu tiu homo estas sana aŭ simple frenezulo. Fine li ekdiris: "Operacio je ŝi! Kial – kion vi volas diri? Mi kredas, ke ŝi estas tute sana,"

Doktoro Roden feliĉege rikanis kaj diris:

"Kompreneble. Mi treege zorgis, ke ŝi estu tia. Ŝi neniam malsaniĝis eĉ por unu minuto. Jam estas dudek jaroj, de kiam mi gardas ŝin kaj preparas ŝin por ĉi tiu operacio! Nun la tempo venis. Mi jam estas tro maljuna, kaj mi bezonas ŝian junecon, kiun mi morgaŭ injektos en miajn proprajn vejnojn."

Aŭdante tion, Edvino tute konfuziĝis kaj fine ekkriis: "Sinjoro, vi mortigos ŝin!"

Doktoro Roden metis sian manon sur la buŝon de Edvino, kaj rigardante lin suspekteme, diris:

"Silentu! Tio estas necesa por la scienco, por la estonteco de la homaro. Ŝi tute ne scias la mondon. La vivo nenion signifas al ŝi."

Edvino eksaltis de la seĝo kvazaŭ lin mordis freneza hundo. Timigite kaj naŭzite, li kun abomeno rigardis Doktoron Roden. Li nun estis certa, ke li parolas kun frenezulo. Doktoro Roden per iom aparte stranga maniero faris signon al li, kaj per la fingro montris al li la seĝon.

Edvino hezitis momenton kaj sidiĝis. La doktoro tiam daŭrigis:

"Jam estas dudek jaroj de kiam ŝi estas nutrata per specialaj glandekstraktoj el junaj perfekte sanaj kunikloj por evoluigi en ŝi superfluon de la juneca principo. Ĉi tiu principo amasiĝis en ŝia korpo kaj sufiĉos por rejunigi mil maljunulojn. Unu guto injektita en la vejnojn de iu maljunulo tuj restarigos lian junecon. Nun aŭskultu min bone. Morgaŭ ni ambaŭ faros tiun operacion; kaj vi estos tiu, kiu injektos la guton en miajn vejnojn. Vi estos la unua, kiu vidos ĉi tiun miraklon. Ĉi tiu blanka barbo fariĝos nigra, ĉi tiuj sulkoj de maljuneco malaperos. Antaŭ viaj okuloj okazos tiu transformiĝo, kaj vi ekvidos viron kun forto kaj vireco same kiel vi estas."

Edvino ŝajne aŭskultis, sed liaj pensoj estis tie, tie en la subtera ĉambro, tie ĉe lia amata malfeliĉa Estelle, kiu kiel ŝafeto devas esti mortigita de frenezulo por la scienco, por la bono de la homaro. Li pensis nur pri la savo de sia amata knabino de la minacanta danĝero. Subite lia vizaĝo heliĝis. Plano aperis en lia kapo; plano por savi la knabinon. Li decidis indulgi la doktoron. Li ŝajnigis, ke li interesiĝas kaj promesis helpi lin.

obrazek

Kiam Edvino estis preta forlasi la ĉambron, Doktoro Roden premis lian manon kaj ne rimarkis la grandan agitiĝon de Edvino, sed tuj kiam li eliris, la doktoro maltrankviliĝis. Timante, ke Edvino malbonigos liajn planojn, li decidis iri hejmen. Li vokis la ĉeestantan kuraciston, kaj diris al li, ke li devas tuj foriri. La kuracisto tion malpermesis kaj konsilis al li atendi ĝis morgaŭ, sed vidante, ke la maljunulo insistas, li diris al li, ke li klopodos pri tio, sed dume li atendu ĝis li konsultos kun la ĉefkuracisto. Doktoro Roden tiam atakis la kuraciston, ŝtopis lian buŝon kaj ligis liajn manojn kaj piedojn per ŝnuro farita el la litotuko. Li tiam surmetis la vestojn de la kuracisto kaj nerimarkite eliris.

Kiam Edvino forlasis la malsanulejon, li tuj luis fiakron kaj rapidis al Estelle. Enirante la subteran ĉambron, li kuris al Estelle, kiu sin ĵetis en liajn brakojn. Edvino penis klarigi al ŝi, ke ŝi estas en granda danĝero.

obrazek

Estelle ne sciis, kion li diras al ŝi, sed pro lia vizaĝesprimo komprenis, ke li diras ion tre gravan. Tio treege timigis ŝin, kaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, eble la unuaj larmoj en ŝia tuta vivo. Edvino ĉirkaŭprenis ŝin kaj per sia poŝtuko forviŝis la larmojn. Li kisis ŝin kelkfoje kaj diris, ke li nur iras hejmen por preni vestojn por ŝi, kaj rapidis al la pordo. Estelle lasis lin foriri, dum gutoj da larmoj ruliĝis sur ŝiaj vangoj.

Edvino eniris la laboratorion, kaj jam estis preta foriri, kiam lia rigardo fiksiĝis sur la ŝrankon. Li pensis nur momenton kaj iris al ĝi. La karteto "Tujaj instrukcioj" allogis lin. Li tuj malfermis la tirkeston kaj elprenis la malgrandan koverton, kiu havis la surskribon, "Ĉi tiu koverto enhavas la ŝlosilon de la apuda tirkesto, kiun oni devas malfermi nur post mia morto." Firme decidiĝante, Edvino eltiris la ŝlosilon kaj malfermis la apudan tirkeston. Li eltiris el ĝi paketon. Malfermante ĝin, li trovis, ke tio estis la biografio de Doktoro Roden. Tie ankaŭ estis fotografaĵo de juna virino, kiu iomete similis al Estelle kaj al lia patrino Salva. Li turnis ĝin kaj legis sur la alia flanko: "Al mia amata Antono. Via fianĉino Salva."

obrazek

Edvino estis mirigita kaj jam volis legi la biografion, sed en tiu momento li denove ekaŭdis la strangan ĝeman sonon. Surprizite, li turnis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis, kaj jen denove la ĝemo eksonis kvazaŭ sub liaj piedoj. Li ekrigardis la plankon kaj ekvidis klappordon sub la labortablo.

obrazek

Li metis sian orelon sur la pordon kaj aŭskultis kelkajn momentojn. La ĝemo ekaŭdiĝis denove. Li nun estis certa, ke iu estas tie, kaj perforte malfermis la ŝlositan pordon. Li tiam kliniĝis al la malfermaĵo kaj vokis, "Kiu estas tie?" Ne aŭdante respondon, li ekbruligis alumeton kaj vokis denove. Sed jen li rimarkis la elektran butonon. Li ĝin premis, kaj la kelo iomete lumiĝis. En la sama momento li ekvidis ombron de homo kun levitaj manoj, kaj ekaŭdis sufokitan sonon por helpo. Posta mallongaj klopodoj li sukcesis liberigi la viron kaj forkonduki lin kun si.

obrazek

Kiam li venis hejmen, li kaj Salva zorgis pri li kaj donis al li manĝaĵon. Dum la viro manĝis, Edvino rakontis al sia patrino pri Doktoro Roden, kaj ke Estelle troviĝas en granda danĝero, se ŝi ne estos savita tuj. Li elpoŝigis la paketon kaj fotografaĵon, kiujn li trovis en la tirkesto kaj montris ilin al Salva. Tuj kiam Salva ekvidis la fotografaĵon, ŝi kaptis sin je sia koro kaj ekkriis:

obrazek

"Granda Dio! Kie vi trovis ĝin?" Ŝi eltiris el la manoj de Edvino la manuskripton kaj eklegis la titolan paĝon. Ĉio ŝajnis malheliĝi antaŭ ŝi, kaj ekkriante "Antono!" ŝi malleviĝis planken svenante.

obrazek

Edvino, ektimigite, kaptis ŝin, kaj vokante, penis ŝin rekonsciigi. Salva malfermis la okulojn kaj ĉirkaŭrigardis konfuzite, sed tuj rememoris la okazintaĵon kaj ekkriis kvazaŭ freneza: "Estelle – mia infaneto – mia filineto!"

Preskaŭ frenezigita per la penso, ke Estelle, ŝia filineto, kiun ŝi serĉadis dum dudek jaroj, nun estas en danĝero, donis al ŝi superhoman forton; ŝi liberiĝis kaj kuris al la pordo. Sed Edvino ektimigita, kaptis ŝin kaj perforte sidigis ŝin sur la seĝon, kriante: "Panjo, trankviliĝu! Kio okazis? Kion vi diris?"

Salva trankviliĝis iomete kaj rakontis al li en kelkaj vortoj la okazintaĵon antaŭ dudek jaroj, pri la forkuro de Doktoro Roden kun ŝia infano.

Kiam ŝi finis, Edvino surprizite ekkriis: "Ŝi estas do mia fratino!"

Salva ekrigardis lin, kaj divenante liajn pensojn, diris:

"Kompatinda knabo, vi amas ŝin." Ŝi ekkaptis per siaj manoj lian kapon kaj premis ĝin al sia koro. Tiam kovrante lian vizaĝon per kisoj, ŝi daŭrigis:

"Kara knabo, mi ne forprenos vian amatinon. Ŝi ne estas via fratino. Vi povas ŝin havi."

Edvino eksaltis de surprizo kaj per larĝe malfermitaj okuloj rigardis sian patrinon, tute ne komprenante ŝin. Salva tiam rakontis al li la okazintaĵon sur la vaporŝipo "Roland", kiam ŝi trovis la knabeton sub sia lito.

obrazek

En tiu momento la viro, kiun Edvino savis el la kelo, esprimis grandegan agitiĝon; li avide aŭskultis ĉiun vorton. Fine Salva diris: "Vi do ne estas mia filo. Via vera nomo estas Edvino Gerber."

La viro eksaltis kaj agitite ekkriis: "Edvino Gerber, mia knabo, mia filo!"

Edvino kaj Salva sin turnis kaj konsternite rigardis la viron, kiu etendis la brakojn al Edvino. Ili alproksimiĝis al li, kaj li klarigis, ke li estas Paul Gerber, la viro, kiu lasis la knabon sub la lito. Li tiam rakontis kiel li forkuris de la ŝipo, kaj kiel li serĉadis sian knabon ĉie, sed ne povis lin trovi.

obrazek

La patro kaj filo sin ĉirkaŭprenis, kaj Edvino tiam demandis, "Sed kial vi estis malliberigita de la frenezulo, Doktoro Roden?"

"Mi, kiel vi nun, havis la malfeliĉon scii lian sekreton," Paul respondis, "kaj ĉar mi rifuzis partopreni en tia krimo, kaj diris al li, ke mi sciigos la policon, li eltiris revolveron kaj devigis min eniri en la kelon, el kiu vi min savis."

obrazek

Kiam la viro finis sian rakonton, li diris: "Sed rapidiĝu por savi la knabinon, aŭ estos tro malfrue. Vi ne konas tiun demonon, kiel mi konas lin."

Salva rapide elektis vestojn el sia vestaro kaj foriris kun Edvino.

La fino de la tria parto
Iru al la kvara parto

obrazek    obrazek    obrazek


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.