obrazek

LA FONTO DE JUNECO

ORIGINALA NOVELETO

DE D-RO WM. S. BENSON

PARTo DUA

obrazek

Dudek jaroj trapasis depost la priskribitaj okazintaĵoj. Antono Heofner, nun konata sub la nomo Doktoro Roden, kaj profesoro de patologio en la Thorndona Medicina Kolegio, estis tre okupata en sia hejma laboratorio. Li staris apud longa labortablo, antaŭ brulanta Bunsena varmigilo, sur kiu sin trovis ia bolanta fluidaĵo en kupra ujo. Okaze li engutis en la ujon ian malhelan fluidaĵon el vitra gutigilo, kiun li tenis en unu mano, dum li vigle kirlis la preparaĵon per vitra bastoneto tenata en la dua.

La ĉirkaŭaĵo de la ĉambro estis iom stranga kaj mistera, precipe la diversaj aparatoj, instrumentoj kaj ujoj troviĝantaj amase ĉie. La impreso de mistero estis pligrandigita per ĉeesto de Doktoro Roden mem.

Patriarko ĉirkaŭ sepdekjara vestita en blanka vasta robo kaj kun ruĝaj kaŭĉukaj gantoj sur la manoj. La longaj haroj de lia kapo kaj barbo estis neĝblankaj, kaj el sub liaj longaj densaj brovoj du okuloj, ĉiam movemaj, maltrankvile kaj kun iom fanatika aŭ mania rigardego observadis tra peze enkadrigitaj okulvitroj la enhavaĵon de la kupra ujo.

obrazek

Subite li ektremis kvazaŭ vekite el profunda dormo. Li turnis sian kapon al la muro, kie pendis kukolhorloĝo. Estis la oka horo matene. La kukolo montris sian kapeton tra la pordeto ekkriante, kuku, kuku. Ĉe la oka fojo la pordeto la pordeto sin fermis. Doktoro Roden rapidege ekkirlis la preparaĵon en la ujo, kaj ekzamenante la ekstremon de la vitra bastoneto, murmuris ion en aprobo dum lia vizaĝo esprimis ĝuegon.

Deprenante la ujon de sur la varmigilo, li enverŝis ĝian enhavaĵon en filtraparaton, kaj lasis la miksaĵon filtriĝi.

Li tiam deprenis la kaŭĉukajn gantojn kaj la blankan robon, kaj rapidegis al la apuda ĉambro, kie li plenigis pleton per diversaj manĝaĵoj, kaj returniĝante al la laboratorio, eltiris tirkeston el granda tirkestaro, el kiu li elprenis boteleton markitan "Glandekstrakto No. 14".

obrazek

Skuante la boteleton kelkfoje, li ĝin malŝtopis kaj zorgeme enigis dek gutojn en la glaso de lakto staranta sur la pleto. Remetante la boteleton en sian lokon kaj fermante la tirkeston, li alproksimiĝis al la muro, kie li deprenis kupran vazon el sur la murbreto. En tiu sama momento sekreta pordo en la muro malfermiĝis, kaj li eniris portante la pleton en siaj manoj.

obrazek

Trairante longan subteran koridoron, lumigitan per elektraj lampoj, li fine haltis, kaj metante sian orelon al la muro, aŭskultadis.

En brilege lumigata ĉambro, kiu aperis eĉ pli stranga kaj mistera ol la laboratorio, junulino, ĉirkaŭ dudekjara, tute senvesta kaj nudpieda staris antaŭ ekzercaparato kaj ekzercadis sian korpon. Ŝiaj longaj densaj haroj, lukse disĵetitaj super ŝia korpo, etendis kaj preskaŭ tuŝis la plankon. La haŭto de ŝia korpo estis tiel klara kaj blanka, kiel ĵus falinta neĝo, kaj la bluaj okuloj elrigardis el ŝia bela ronda vizaĝo kun tia naiveco, kvazaŭ ili apartenis al kvinjara knabino.

La ĉambro ne havis iajn fenestrojn, nek videblajn pordojn. La lumo venis el kvin grandegaj elektraj lampoj pendantaj el la plafono, po unu en ĉiu angulo, kaj unu, la plej granda, en la mezo. La meblaro de la ĉambro estis diversa, kaj estis aranĝita en maniero, ke la ĉambro dividiĝis en kelkajn partojn, kvankam ne dividita per dividiloj. Tie estis dormoĉambro, manĝoĉambro, salono, kaj eĉ parto prezentanta banĉambron kaj gimnastikejon.

obrazek

La junulino subite ĵetis la tenilon de la ekzercaparato, kaj turnante la kapon direktis sian rigardon al parto de la muro dum ŝia vizaĝo ekbrilis per gaja infana rideto. En tiu momento sekreta pordo sin glitiĝis al unu flanko, kaj Doktoro Roden aperis portanta la pleton da manĝaĵoj. Li ĵetis rapidan penetreman rigardon al la junulino, kaj tuj eniris metante la pleton sur la tablon.

obrazek

La junulino ĝoje sin ĵetis al la manĝaĵo, tute ignorante la doktoron aŭ hontiĝon pri sia nudeco. Dum ŝi avide manĝis, la doktoro forprenis alian pleton, verŝajne lasitan la antaŭan tagon kun manĝaĵo, kaj sen vorto eliris el la ĉambro. La pordo tuj reglitiĝis, ne lasante eĉ signon de pordo.

obrazek

Kiam la doktoro reiris la laboratorion, li tuj remetis la kupran vazon al ĝia loko sur la murbreton, kaj la pordo fermiĝis. Li tiam alproksimiĝis al la labortablo kaj kliniĝante puŝis butonon sur la planko.

 Alia pordo sin leviĝis el la planko. La vizaĝo de la doktoro kovriĝis per diabla rideto, kiam li ĝoje ekkriis: – "Bonan matenon, mia kara doktoro, kiel vi fartas ĉi tiun matenon?"

obrazek

Tra la malfermaĵo estis vidata kelo, malhele lumigita per elektra lampeto. En la mezo de la kelo, apud malgranda tablo, sidis viro, ŝajne en profunda meditado. De la longaj haroj de liaj kapo kaj barbo estis evidente, ke la malfeliĉulo estis malliberigita en la kelo longan tempon.

obrazek

Ekaŭdinte la matensaluton de Doktoro Roden, la malliberulo levis la kapon kaj respondis: – "Mi ankoraŭ estas viva, malbenita maniulo, kaj esperas vivi sufiĉe longe por vidi vin ŝlosita en kaĝo kune kun aliaj sovaĝaj bestoj."

Doktoro Roden mallevis kruĉon da akvo, kaj ridante diris: – "Nu, mia kara doktoro, vi ja estas malprava, ĉar post kelkaj tagoj la nomo Roden trasonoros la tutan mondon. Junuloj, maljunuloj, eĉ infanoj benos la nomon de la eminenta profesoro, kiu eltrovis la plej grandan eltrovaĵon por la homaro."

La homo en la kelo leviĝis kaj etendante siajn brakojn, abdomene elkriis: – "Jes, la nomo de la plej furioza kaj plej kruela besto, kiu iam vivis sur ĉi tiu globo."

"Nu, doktoro", diris Doktoro Roden, "ĉar vi estas tiel kompleza, mi punos vin. Vi restos sen manĝo kaj sen lumo la tutan tagon." Dirante tion, li puŝis butonon ĉe la flanko del la malfermaĵo, kaj la lumo tuj estingiĝis. Tuŝante la duan butonon, la pordo malleviĝis kaj enŝlosis la malfermaĵon en lia tombo.

La fino de la dua parto

obrazek    obrazek    obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.