obrazek

LA FONTO DE JUNECO

ORIGINALA NOVELETO
DE D-RO WM. S. BENSON
PARTo UNUA

obrazek

Dum la meznokta kvieto, homo, vestita en vasta, nigra, supervesto, ŝteliĝante marŝadis tra la strato Roener en Hamburgo. Laŭ liaj movoj estis evidente, ke li forte penadis kaŝi sian identecon al okazaj preterirantoj, ĉar post ĉiuj kelkaj paŝoj li turnis sian kapon malantaŭen, kvazaŭ sin certigante, ke neniu lin postiras. Subite li haltis antaŭ izolita, duetaĝa dometo, kaj ĵetante ĉirkaŭrigardon en ĉiujn direktojn, rapide surgrimpis la duan etaĝon, kie li haltis momenton kaj atente subaŭskultis antaŭ malhele lumigita fenestro.

obrazek

En la sama tempo, Salva, la juna edzino de Anton Hoefner, estis dormanta kun sia novnaskita infaneto en sia riĉe meblita buduaro. Ŝi tute ne suspektis, ke ŝia edzo, kiu ĵus forkuris el la privata frenezulejo, kie li estis metita pro siaj kelkfojaj provoj ŝin mortigi dum paroksismoj de ĵaluzo, nun troviĝas aliflanke de la fenestro, farante preparojn por eniro.

obrazek

La fenestro malrapide malfermiĝis kaj la kapo de la nokta vizitanto aperis. Li paŭzis momenton, tiam, kiel kato trarampis la fenestron. Ĉirkaŭrigardante la ĉambron, li senbrue kaj sur la pintoj de siaj piedfingroj alproksimiĝis al la pordo. Ŝlosante ĝin de interne, li sin direktis al la tualeta tablo lumigita per elektra lampeto. Post mallonga esploro inter la objektoj sur la tablo, liaj okuloj altiriĝis al malfermita koverto adresita al Salva Hoefner.

obrazek

Per tremantaj manoj li eltiris la leteron, kaj dum li legis, lia vizaĝo fariĝis kvazaŭ demona. Liaj okuloj pligrandiĝis kaj pleniĝis per sango, kaj liaj dentoj ekgrincis en lia buŝo. Subite li forte ĵetis la leteron sur la tablon, kaj kun kurbigitaj fingroj de siaj tremantaj manoj alproksimiĝis al la lito, kie Salva estis dormanta. Freneza fajro de pasio aperis en liaj penetremaj okuloj, kiam li rigardis la neĝblankan malkovritan sinon de sia edzino.

obrazek

Liaj fingroj forte kurbiĝis kaj malrapide alproksimiĝis al la kolo de la malfeliĉulino. Jen liaj fingroj jam estis pretaj por enfosi sin en ŝia gorĝo, kiam lia rigardego subite fiksiĝis al la infaneto dormanta sur ŝia brako. Liaj fingroj malrigidiĝis, kaj kun miro li rigardadis la infaneton kvazaŭ ne kredante siajn proprajn okulojn. Tuj do lia vizaĝo kovriĝis per diabla rido. Ŝajnis, ke nova ideo sin ellaboris en lia kapo. Li zorgeme malkovris la infaneton, kaj levante ĝin de la brako de Salva, metis ĝin sub sian vastan superveston.

obrazek

En tiu momento Salva vekiĝis. Ŝiaj okuloj sin vaste malfermis kaj senmove rigardis kvazaŭ paralizitaj. Subite do ŝia vizaĝo fariĝis mortpala rekonante la entrudulon. Terurigite kaj per sufokita voĉo ŝi ekkriis: – "Antono!"...

obrazek

La entrudulo rapidege metis sian manon sur ŝian buŝon. Lia vizaĝo monstre distordiĝis, kaj kun okuloj kvazaŭ ŝprucantaj fajrerojn li elsiblis tra siaj grincantaj dentoj: – "Ne ekkriu, alie mi premsufokos vian bastardon!"

obrazek

Dirante tion li faris movon kvazaŭ preta efektivigi sian minacon, kaj per malrapidaj paŝoj sin direktis al la malfermita fenestro.

Salova, panikfrapite, etendis siajn brakojn por sia infaneto, kaj tremante per sia tuta korpo petegis, preskaŭ sufokite de la larmoj en sia gorĝo.

"Ne, ne!.. Antono!.. Mia infaneto!.. Donu al mi!.. Ho ve!.. Antono!.. Dio mia!.. Kion vi faras!.. Tio estas via infano!.. Mi ĵuras!.. Mi estis fidela al vi!.. Ho, Dio!.. Antono!.. Antono!.."

obrazek

Ŝi elsaltis el la lito kaj sin ĵetis sur siajn genuojn, daŭrigante petegi. Ŝi rampis post la foriranta Antono, kaj, kiam ŝi ekvidis la teruregan demonan grimacon sur lia vizaĝo dum li tragrimpis la fenestron, ŝi jam ne povis sin kontroli pli longe, kaj ekkriante, falis sur la plankon senkonscia.

obrazek

La ekkrio vekis la flegistinon dormantan en la apuda ĉambro, kaj ŝi en teruro rapidegis al la pordo de la buduaro, sed trovante ĝin ŝlosita, ŝi vokis por helpo. Baldaŭ la servantoj aperis kaj perforte malfermis la pordon.

Ĉiuj rapidegis al la svenanta mastrino por ŝin rekonsciigi. Kiam Salva malfermis la okulojn, ŝi tuj ekkriis: – "La infano!.. Mia infaneto!.."

Ĉiuj ekrigardis la liton kaj la malfermitan fenestron. Unu el la servantoj tuj trasaltis la fenestron dum la aliaj penis rekonsciigi la denove svenantan mastrinon.

obrazek

Tuj poste la polico estis sciigita pri la okazintaĵo, sed post daŭra serĉado kaj esplorado nenia postsigno estis trovita, nek de la frenezulo, nek de la infano.

Post kelkaj monatoj Salva vendis ĉiujn siajn propraĵojn kaj decidis forveturi Amerikon por serĉi sian infaneton.

obrazek

En la tago, kiam la vaporŝipo "Roland" estis forironta, juna viro, malriĉe vestita, kondukanta kvinjaran knabeton ĉe la mano, ŝteliĝante eniris kajuton de la unua klaso. Li maltrankvile ĉirkaŭrigardis la ĉambreton por momento, tiam premante la knabeton al sia koro, diris al li, dum du larmoj ruliĝis sur liaj vangoj.

"Edvino, estu bona knabo kaj ne ploru. Ni nun iras Amerikon, sed mi estas tre malriĉa. Vi devas subgrimpi la liton kaj esti kvieta dum la ŝipo foriras, alie la soldatoj vin ĵetos en la maron. Kiam ni alvenos Amerikon, mi prenos vin kun mi. Iru, mia karulo!"

obrazek

La malriĉulo forte kisis sian knabeton kaj helpis lin subgrimpi. Kiam la knabo estis bone kaŝita, la malriĉulo rapide eliris nerimarkite.

obrazek

La vaporŝipo jam estis preta foriri. La pasaĝeroj rapidigataj de la atendantoj adiaŭis kun siaj geparencoj kaj geamikoj. Aliaj estis kondukataj de atendantoj al siaj kajutoj. Inter tiuj ankaŭ estis Salva.

obrazek

En la sama vespero, kiam Salva, en sia kajuto, estis pretiĝanta enlitiĝi, ŝi estis surprizita de stranga sono, kvazaŭ ĝemo de infano. Mirigite ŝi turnis sian kapon al la direkto de kie la sono venis. Ŝi preskaŭ svenis de teruro, kiam ŝi ekvidis maneton elpuŝitan el sub la lito. Baldaŭ do ŝi kuraĝiĝis kaj alproksimiĝante al la lito, kliniĝis por rigardi suben. Al sia miro ŝi ekvidis dormantan knabon.

obrazek

Ŝi tuj vekis lin kaj ordonis, ke li elrampu el sub la lito. La knabeto tuj obeis, kaj fritante la okulojn per siaj manoj ekploris. Salva altiris lin al si, kaj al ŝiaj demandoj pri la kaŭzo, ke li sin trovas sub la lito, kaj kiu li estas, la knabeto plorante respondis, ke li estas Edvino, kaj ke lia patro igis lin subrampi la liton.  Ekvidante karteton pinglefiksitan al la disŝirita bluzo de la knabo, ŝi ĝin disigis kaj legis:

Bonvolu kompati tiun ĉi orfeton, kiu ĵus perdis sian patrinon.

Malriĉa kaj malfeliĉa patro,

Paul Gerber

Salva, kortuŝite, ĉirkaŭprenis la knabeton, kaj elviŝante la larmojn el liaj okuloj, donis al li manĝaĵon, kaj tiam endormigis lin en sia lito.

Dum la nokto, kiam la vaporŝipo alvenis Nov-Jorkon, Paul Gerber, la patro de la knabeto Edvino, eliris el sia kaŝejo, kie li sin trovis dum la tuta vojaĝo, kaj nerimarkite de iu, desaltis el sur la ŝipo, kaj sukcese tranaĝis ĝis la bordo.

obrazek

En la mateno, li iris al la haveno, kie li esperis renkonti sian fileton, sed ho ve, li eltrovis, ke la sinjorino, kiu havis la knabeton, jam forlasis la ŝipon.

La fino de la unua parto.

obrazek    obrazek    obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.