obrazek

SIRINGO

DE E. ĈIRIKOV.
EL "VERDA STELO"

obrazek

Ah, kiel bonege odoras siringo en printempa frumateno, kiam la suno ankoraŭ ne forpelis la noktan malvarmeton kaj la roson ankoraŭ ne eltrinkis de ĝiaj floroj kaj folioj!

Iam, estante ankoraŭ juna, mi revenis de eksterurba promenado kun aminda, bela knabino. Simile al gajaj birdoj ni estis eliĝintaj el la boato kaj dividintaj nin po du kaj disirintaj tra la urbo por akompani unu la alian.

La suno nun estis leviĝanta super la urbo, ekbruligante orajn fajrojn sur la preĝejaj kupoloj, krucoj kaj en la fenestroj de altaj domoj. La stratoj ankoraŭ estis malvarmaj kaj senbruaj, kurtenoj kovris la fenestrojn de la domoj. Tie, post la fenestroj, ĉiuj ankoraŭ dormis, Niaj piedfrapoj sone aŭdiĝis tra la silento de l' frumateno. Ah, kiel bonege odoras siringo en printempa frumateno, kiam vi estas dudekjara junulo kaj kiam apud vi, ĝoje ektremetante dum ĉiu renkontiĝo de la rigardoj kaj ridetoj, iras ĉarma, aminda knabino!

Deŝiru al mi branĉon de siringo!

Blankan?

Jes... Ne, violan!

Ni haltis. La barilo estis alta kaj glata, kaj najloj estis batitaj en ĝin. La provo fleksi siringarbuston finiĝis per bela malsukceso: pluvsimile superŝutis nin la siringo per aromaj gutoj da roso.

Almenaŭ unu branĉon!

Maltimeme mi ekrampis la barilon por ŝteleti siringon por la bela, amata knabino. Rusta najlo vundis mian manon, sed mi ne rimarkis tion, ĉar nenian doloron mi eksentis. La kapo turniĝis de dolĉa bonodoro, siringbranĉoj kraketis sub mia mano, kaj de ili saltadis rekte en la vizaĝon gutoj da roso. Ĝoje ridis la knabino, sur kiun mi deskuis la aroman pluvon de la matenroso.

Mi estis preta rompi por ŝi ĉiujn florantajn siringojn en la mondo, ĉiujn blankajn kaj ĉiujn violajn.

Sufiĉas!

obrazek

Mi heroe desaltis de la barilo. Ĝojaj, gajaj, amantaj okuloj brilis silentan dankemon.

Tio estas por vi... je memoro...

Ŝi eksilentis kaj, ruĝiĝante, kaŝis la vizaĝon en la siringon.

Je memoro... pri kio?

Pri tiu ĉi promeno, pri tiu ĉi mateno... pri la siringo... pri tio, kiel bonege ĝi aromas frumatene..., diris la knabino kaj proksimigis al mia vizaĝo la malseketan siringbukedon.

Kio okazis al via mano? Sango !?

Nur nun mi vidis la sangantan vundon sur mia mano.

Ĉu ĝi doloras?

Ne... tio ankaŭ estos memoraĵo.

La knabino donis al mi malgrandan silkan tuketon, mi ĉirkaŭis per ĝi la manon kaj iris, simile al heroo, ricevinta vundon dum batalo je honoro de amata knabino. Kiam ni haltis por adiaŭi, la knabino deprenis la tuketon.

Donacu ĝin al mi!

Ne, mi prenos ĝin... kiel memoraĵon!

Mi donis ĝin, ja la tuko estis ruĝigita de mia sango.

Sed jen – abomena prozo de l' vivo... Ĝi ĉiam sin enmiksas kaj deŝiras la flugilojn de nia en la momento, kiam ni sentas nin pretaj suprenflugi al la blua alteco de malproksimaj ĉieloj.

Kun sopiro kaj feliĉo mi tenis la delikatan, tremetantan maneton de l' knabino kaj ne ellasis ĝin, dezirante malproksimigi la disiĝon ankoraŭ je kelkaj sekundoj. Mi rigardis la ardantan knabinan vizaĝon, duone kaŝitan de la siringa bukedo, kaj ebriiĝis ne sciante, ĉu de la bonodoro de l' siringo aŭ de la ardantaj vangoj aŭ hontemaj rigardoj... Eliris kun balailo dormema, mallaborema kortisto, ekgratis la nukon kaj diris:

obrazek

Malbone, sinjoro, malbone! Vi disŝiris vian pantalonon!

Mi turnis min. La knabino eltiris sian maneton kaj forkuris, sone ridante, en la korton. Forkuris... kial?

Kion vi diris, kortisto? Kiel vi rajtis?

obrazek

La kortisto klarigis al mi, kio okazis. Mi rigardis mian vestaĵon kaj ruĝiĝis de honto, indigeno, ofendo. Kvazaŭ oni surkraĉis mian branĉon de blanka siringo. Malrapide mi iris al mia hejmo. Sonoris sonorilegoj al frua diservo, ruliĝis sur la pavimo ankoraŭ maloftaj veturiloj, krakis malfermataj pordoj. La vivo komenciĝis.

Ĝis nun mi memoras la printempan fruan matenon, la barilon kun najloj, la siringarbuston kun dependantaj branĉoj, la aromajn roskaskadojn, la honteman knabinvizaĝeton elrigardantan el post la bukedo de blankaj kaj violaj siringoj.

Kaj ĝis nun mi aŭdas la maldelikatan voĉon de la kortisto, kiu fortimigis la sorĉajn sonĝojn kaj la bonodoron de l' printempa mateno.

Ah, kiel bonege aromas siringo en printempa frumateno, kiam la suno ankoraŭ ne eltrinkis ĝian roson, kiam vi estas nur dudekjara kaj kiam apud vi estas ĉarma amata knabino!

El rusa lingvo tradukis I. Dratwer.

obrazek

 

LA UNUA AMIKO

LEGENDO DE G. DE LA LANDELLE (El "L'Obole des Conteurs")
EL "HEROLDO |DE ESPERANTO"

obrazek

Kiam Adamo kaj Eva estis pelataj el la surtera paradizo, ĉiuj bestoj disiĝis tien kaj tien ĉi.

La serpento glitis sub la morusdornojn kaj malaperis.

La virŝafoj, la ŝafpatrinoj, la cervino foriĝis kun timego.

La sovaĝa virbovo, kvazaŭ antaŭsentante la jugon, foriris blekegante.

La ĉevalo, pli timema, ekkuris rapide.

La leono returniĝis por montri obstinecon al la homo per la rigardo.

La tigro, la lupo, ĉiuj sovaĝaj bestoj tuj ekhaltis, grincigis la dentojn, elpuŝis kriojn pro malamo kaj poste sin ĵetegis sur aliajn rabaĵojn.

Jam la aglo kaj vulturo ekatakis la kolombojn.

Sangero falanta el la nuboj miksiĝis kun la larmoj de Eva.

Adamo tiam diris ĉagrenite:

"Hieraŭ ĉi tiuj bestoj estis submetitaj al mi kaj amis min; nuntempe unuj foriras de l' homo kun timego, aliaj kuraĝas lin ataki. Ĉu do ĉiuj estaĵoj el la kreaĵaro estas niaj malamikoj?"

La homo paroladis ankoraŭ, kiam li eksentis lekita sian manon kaj ekvidis la hundon je siaj piedoj.

La bedaŭrinda besto estis lin sekvinta paŝon post paŝo; ĝi ŝajnis partopreni la dolorojn de sia estro: ĝiaj okuloj estis malsekaj, kvazaŭ plorus ankaŭ ĝi.

Adamo pasigis la manon sur ĝia kapo; Eva forviŝis ĝiajn larmojn, por ĝin karesi.

La hundo pruvis sian subecon kaj sian dankemon. Ĝi leviĝis, eksaltis, bojis pro ĝojo, ruliĝis ankoraŭ, je la piedoj de Adamo kaj Eva; fine ĝi fiksis sur ilin sian rigardon malkaŝeman kaj fidelan.

Adamo tiam diris kun voĉo kormovita:

"La Eternulo ne ĉion forprenis de ni, ĉar li lasas al ni amikon."

Tiel de post la unua tago la hundo estis nomata amiko de la homo.

Kaino kaj Abelo estis jam junuloj.

Tiam en la ombro de densafolia arbo Adamo ripozis post la matenaj laboroj; Eva, sidante apud li, ŝpinis silente; la hundo kuŝis je iliaj piedoj.

Subite la besto ekrektiĝas, entrinketas la aeron kaj elpuŝas plendan ploregadon.

Adamo vekite ektremas; neniam lia fidela hundo ploregis tiamaniere:

obrazek

Ne tiel ĝi bojas je la alproksimiĝo de l' sovaĝaj bestoj; ne tiel ĝi bojas gardante la brutarojn, eĉ ne persekutante la ĉasaĵon de la arbaro.

La hundo ĝemas levante la kapon ĉielen; ĝiaj ploregoj nekonataj rigardigas la korojn de Adamo kaj Eva.

Ĝi estas turninta sur ilin malĝojajn rigardojn, ĝi lekas iliajn piedojn, ĝi flaras la teron, ĝi serĉas postsignon.

Adamo kaj Eva ĝin sekvas kun timego.

La hundo, ilin kondukante, ĝemadas konstante.

Ĝi ilin kondukas tiel ĝis tiu loko, kie kuŝas la sanganta kadavro de Abelo; ĝiaj funebraj ploregoj daŭradas, dum kiam Adamo kaj Eva eksingultas kvazaŭ korŝirante.

obrazek

La kampo de l' morto estis dezerta, la brutaroj forkurantaj; ne unu besto restis ĉe la senanimigita korpo de la juna paŝtisto.

Nur la serpento glitis sub la morusdornojn kaj aŭdigis sian akran sibladon.

Malproksime en la mallumaj nuboj la voĉo de la Eternulo malbenis Kainon, la mortiginton de sia frato.

Adamo tiam diris ĉagrenite:

"Ni havis du filojn, du filojn kiujn ni amis; sed ĉi tiu estas mortinta, kaj la alia, malbenita de Dio, ne plu ekzistas por ni!"

La hundo, ĉesante ploregi, timeme lekis la manojn de Adamo kaj Eva.

obrazek

Kiam la tero estis rekovrinta la restaĵojn de Abelo, Adamo kaj Eva komencis malrapide reiri al sia loĝejo; la hundo ilin sekvis paŝon post paŝo; ĝi partoprenis ilian doloron; ĝiaj okuloj estis malsekaj, kvazaŭ plorus ankaŭ ĝi.

Adamo haltis sur la sojlo kaj diris kun voĉo kormovita:

"La Eternulo ne ĉion forprenis de ni, ĉar li lasas al ni amikon."

Kiam la virino estis naskinta trian filon, Adamo donis al li la nomon Seto kaj, tenante en siaj brakoj la infanon ĵus estigintan, faris gloradon al la Eternulo.

Ĝojaj eksplodoj komenciĝis en la loĝejo de l' unua homo.

Lia fidela hundo estis maljuna. Ĝi ne plu povis partopreni la ĉasadon, eĉ ne gardi la brutarojn; ĝiaj membroj estis perdintaj siajn fortojn.

Tamen ĝi rektigis la kapon kaj bojis malakre; ĝi partoprenis la feliĉon de sia estro; ĝiaj okuloj estis malsekaj, kvazaŭ plorus ankaŭ ĝi.

Ĝi faris lastan penon, treniĝis al Adamo kaj lekis liajn piedojn.

Adamo pasigis la manon sur ĝia kapo; Eva, por ĝin karesi, forviŝis ĝiajn larmojn proĝojajn.

obrazek

La hundo bojis ankoraŭ, volis eksalti, sed refalis senviva.

Adamo tiam diris kun voĉo kormovita:

"La Eternulo ĉiam kompatis nin; ĝis la horo de l' konsolo li al ni lasis nian amikon."

Tiel mortis la unua amiko de la homo.

El franca tradukis Arnold Starke.

obrazek

 

LA PETOLEMA VETURIGISTO

ORGINALE VERKITA DE GEORGES AVRIL
EL LA GAZETO "ESPERANTO"

obrazek

Hela, radia, brulvarma la somera suno rostis la polvokovritajn herbojn randantajn la vojon. Sub la ŝirmtuko de la malnova duondifektita omnibuso, same kiel en forno ni bakiĝis.

Gaje la veturigisto alparolis iun ajn, kiu marŝis, rajdis, veturis aŭ staris sur la vojo. Al la junulinoj li ridetis kaj okulumadis; al la junuloj ŝercon kriis; al la maljunuloj diris "bonan tagon, avo", "avino" laŭokaze; al la geknaboj vipbaton trompbatis; al ĉiuj ridis, ridetis aŭ ridegis.

Kiam sur la vojo neniun li vidis, tiam li sin turnis al la veturigatoj, kaj laŭvice kun ĉiu el ili babilis. Familiare kaj ruze li demandis tiun ĉi pri la celo de lia vojaĝo, tiun pri lia metio aŭ profesio, kaj la knabego estis tiel simpatia ke ĉiam oni lin respondis. Tiamaniere li estis sciigita: la pala fraŭlino iris la montlandon por resaniĝi; la ruĝa apopleksiema viro, kies dika korpo du sidlokojn okupis, veturis vilaĝon por mendi fojnon, pajlon, ĉar li estis "armea liveranto"; mi ankaŭ estis devigita klarigi la kaŭzon de mia veturado, kaj la paroĥestro, kiu de tempo al tempo ekdormetis, konigis ke li estis baptonta infaneton en paroĥo, kies pastro subite malsaniĝis.

Unu sola el la vojaĝantoj, nigre vestita kaj portanta volumenan plenegan paperujegon, ankoraŭ ne diris eĉ unu vorton. La interparoladon li ne aŭskultis kaj la pejzaĝon li admiris – aŭ ŝajnigis admiri. Fine pro scivolemego lin pikanta, la veturigisto eksplodis:

Kaj vi, Sinjoro, kion vi faras? Kien vi iras? Kial vi veturas?

La silenta veturigato turnis la kapon al la trudiĝemulo kaj malrapide ekparolis:

Amiko, mi estas tiu, kiun vi ne konas; mi veturas tien, kie vi ne scias; kaj mi faros tion, kion vi ne pensas.

Tuj poste li silentis. Silentis same la scivolemulo, sed tre baldaŭ li sin klinis ĝis mia orelo. Tiam, mallaŭte sed sufiĉe laŭte por ĉiuj aŭdu:

Mi tre bone scias, li diris; tiu homaĉo estas leĝa persekutisto, kiu pretiĝas por juĝe preni la ĉifonaĵojn de iu malriĉulo...

La persekutisto – ĉar efektive la sekretema vojaĝanto estas persekutisto – aŭdante tiujn malagrablajn parolojn, tute ne koleris. Male, li afable, iom moke, ridetis kaj tre ĝentile sciigis:

Ne, amiko mia, ne! Mi ne estas persekutisto: dank' al Dio mi nur estas ekzekutisto.

Ĝis la fino de la veturado ne petolis plu la petolema veturigisto.

Mi devas aldoni ke tiun rakonteton iam rakontis al mi la plej kredinda el ĉiuj Marsejanoj.

obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.