obrazek

LA UNUA PREĜO

EL "IRENE" ALBUMO ILUSTRITA, 1875.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

La brilantaj pordegoj de l' Edeno ĵus fermiĝis post la elpelitaj. La unua peko estis farita, la paradizo perdita – kaj tie ekstere en la malĝoja, vasta dezerto sidis la unuaj geedzoj, fleksitaj per senvorta malespero. Malluma kaj nebula nokto malleviĝis ĉirkaŭ ili; multepezaj tondronuboj pendis super iliaj kapoj kaj neniu amika stelo dolĉigis la teruran dezertecon. Nur malproksime brilis lumstrio – tien la malfeliĉuloj ne kuraĝis turni la okulojn: estis la flamanta glavo de l' anĝelo, de l' gardisto ĉe la pordegoj de l' paradizo. – Kaj la nokto pasis sian malrapidan, sensonan iradon. Kiel longatempe la elĵetitaj estis tiel sidantaj en konscia letargio? Ili ne sciis. La malĝojo ne kalkulas horojn kaj minutojn; ili estis unu por ĝi.

Fine altiĝis profunda ĝemo antaŭen el la brusto de Eva, kaj terure sonis la ĝemo en la silento de l' nokto. "Ve al mi!" ŝi plendis, "kion mi faris!"

"Ve al mi!" eksonis kiel eĥo el la lipoj de Adam.

"Mia estas la kulpo", murmuretis Eva. "Vian malfeliĉon mi preparis. Ho kial ne sufiĉis, ke mi sola estu punita?"

"La peko estis mia", diris Adam per voĉo pli forta. "Kial mi ne tiris la delogan frukton el via mano kaj ne forkuris kun vi malproksimen de la deloganta serpento!"

"Pardonu al mi!" sonis la reciproka brulanta peto de iliaj lipoj. Iliaj rigardoj renkontiĝis – ili estis malklarigitaj per larmoj, sed fidela amo eliris antaŭen de ili kiel dolĉa lumradio. La forta fluado de l' malespero dronigis ĉion en iliaj koroj, krom la reciproka amo – sed ĝi ankaŭ en tiu senespera momento nur sciis elveni per tremanta: "pardonu!"

Kaj ĝemante ĉirkaŭprenis Adam sian edzinon, kaj ŝi apogis la larmitan vizaĝon al lia ŝultro.

Tiam ĉirkaŭfluis ilin varma venteto. El la malproksimo ili aŭdis la murmuron de l' fontoj en la ĝardeno de l' paradizo kaj dolĉa florodoro el la tieaj rozoj de l' eterneco flugetis for al la elpelitaj en dezerton. Kaj malespero cedis kiel ombro antaŭ lumo. Mira sento de espero, melankolia kiel tiel dolĉega, trankvile altiĝis en iliaj brustoj, kaj senvole ili etendis siajn brakojn al la perdita paradizo.

"Ĉu vi aŭdas la fontojn tie", murmuretis Eva. "Ĉu ili ne murmuras kvazaŭ vokante 'revenu'! Ĉu vi ne sentas en tiuj ĉi florodoroj, kiuj ĉirkaŭas nin, la vokon de la dolĉega lando al returno. Apud la pordoj de l' vivo gardas la anĝelo, sed unufoje apud la ponto de l' morto nin renkontos neniu flamanta glavo. La promeso estis, ke la ido de l' virino frakasos la kapon de l' serpento!"

Ho! Certe la virino estis la unua, kiu cedis por la voĉo de l' tentanto, sed la eterna, pardonanta amo ankaŭ estis unue sentita de ŝia animo.

Sed super la vizaĝo de Adam fluis malluma nubeto de malĝojo. La malkredo eniĝis en lian korpon. "Tro longa estas la vojo kaj la malhelpaĵoj tro multaj", li respondis kun sensonora voĉo. "Ni neniam reatingos nian perditan Edenon."

 

obrazek

Sed tuj genuis Eva apud lia flanko, kaj la unua preĝo altiĝis, brulanta kaj esperanta, el homaj lipoj. Kaj la mallumaj nuboj sur la ĉielo iris for. Per helaj flugiloj mallevis sin anĝelo al la tero. Hela kiel vespera nubeto estis lia mantelo, kaj ĉirkaŭ lia alta frunto estis krono da dolĉe lumiĝantaj steloj.

obrazek

"Mi estas sendita al vi, infanoj de l' polvo por afabligi viajn penojn. La duono de via tenteca tempo aliformiĝos en ripozon kaj reviviĝon."

Pro honto Adam estis mallevinta la okulojn al la tero, sed ĉe tiu ĉi voĉo, dolĉa kiel la paco de l' konscienco, en lian animon venis mira trankvila ĝojo kaj en humila pento li fleksis siajn genuojn al preĝo.

"En ĉiu vespero, kiam vi post diligenta laboro eniros en vian dometon", parolis ree la anĝelo, "mi proksimiĝos al vi en bona paco kaj lulos la enuantajn korojn. Sed se vi returniĝos al la vojo de l' malboneco, tiam la nokto fariĝu timego por vi, kaj en senhelpa malespero vi preĝegos al mi se mi venos, mi venos por puno kaj murmuretos en viajn orelojn timigantajn vortojn."

Kaj iom post iom fermiĝis nerimarkeble la lacaj homokuloj – ĉiam kaj ĉiam la eksteraĵoj fariĝis pli nevideblaj al ili kaj – kiel antaŭe, ili ree iradis, manon en mano, en la ĝardeno de l' paradizo. Pli dolĉe ol antaŭe odoris la miraj floroj, pli melodie ol antaŭe bruadis la palmoj, kaj la arbo de l' scio fleksis mem siajn fruktoportantajn branĉojn al la revenintaj forkurintuloj.

La belega revo estis finita. En la dezerto revekiĝis Adam kaj lia edzino, sed lumigita de l' suno estis antaŭ ili la ŝtonplena vojo, kaj en ĝoja espero ili komencis sian iradon – ili nun sciis, ke la vojo tra la dezerto iam ree eniros en la belegan ĝardenon de l' paradizo.

C. W. v. Sydow.

obrazek

 

GOLEM

(EL "Staré pověsti české" DE ALOIS JIRASEK.)
EL LA GAZETO "ESPERANTO"

obrazek

Dum la regado de Rudolfo II-a vivis en la hebrea kvartalo en Praha rabeno Jehuda Lev-Ben-Bezael, viro tre instruita kaj sperta. Li estis altstatura kaj tial oni nomis lin "la granda rabeno". Bonege li konis ne nur Talmudon kaj Kabalon, sed ankaŭ matematikon kaj astronomion. Multaj sekretoj de la naturo, misteraj por homoj, estis al li konataj, kaj li trafis tiajn agojn, ke la homoj admiris lian magian povon.

La famo pri li disvastiĝis malproksimen tra la mondo, kaj penetris eĉ supren en la kastelon de sankta Venceslavo, al kortego de la reĝo Rudolfo. Lia kortega astronomo Tycho de Brahe tre estimis la instruitan Jehuda'n.

Sed la plej granda miraklo estis Golem, lia servisto. La potenca rabeno mem kreis lin el argilo; poste li vivigis lin metinte en lian buŝon "semon". (Hebrea magia skribaĵo.)

Golem laboris tiom, kiom du homoj. Li servadis, alportadis akvon, hakadis lignon, balaadis kaj entute li faradis ĉiujn maldelikatajn laborojn. Sciu, ke li ne manĝis, ne trinkis, kaj ne bezonis ripozon nek respiron. Sed ĉiufoje, kiam komenciĝis hebrea sabatfesto, jam vendrede vespere, kiam devis ĉesi ĉia laboro, la rabeno prenis la semon el lia buŝo; Golem subite rigidiĝis, ne plu movis sin kaj staris en angulo kiel figuro, senviva argilo, kiu post la sabato reviviĝis tuj, kiam la rabeno metis en lian buŝon la magian "semon".

Sed unufoje Jehuda, ironte en malnovan sinagogon eksanktigi la sabatfeston, forgesis pri Golem, kaj ne eligis la semon el lia buŝo. Sed apenaŭ la rabeno eniris en la preĝejon, apenaŭ li komencis la psalmon, jak alkuris al li homoj el lia domo kaj el la ĉirkaŭaĵo, ĉiuj timkonsternitaj, kun teruro, interrompante unu la alian, ili anoncis kriante:

"Kio okazas, kio okazis, Golem furiozas hejme, neniu kuraĝas proksimiĝi al li, ĉar li mortigus ĉiun."

La rabeno hezitis momenton; venis ja sabatfesto, la psalmo komenciĝis jam. Ĉia laboro, ĉia eĉ plej malgranda penado estis peko de post tiu momento. Li tamen ankoraŭ ne findiris la psalmon, per kiu sanktiĝas la sabatfesto, ankoraŭ ne venis la vera momento de l' festo. Li leviĝis kaj rapidis al sia domo. Ankoraŭ li ne ĝisiris kiam li jam ekaŭdis surdigan bruon, barelsonantajn frapegojn. Li enpaŝis, dum la aliaj pro la timo marŝis iom malantaŭ li, kaj li ekvidis teruran detruaĵon: disfrapitan vazaron, depecigitajn renversitajn tablojn, seĝojn, kestojn kaj benkojn, disĵetitajn librojn. Ĉi tie Golem estis jam finita sian verkon de detruo. En tiu momento li laboris en la korto, kie kuŝis jam kokinoj, kokidoj, kato kaj hundo, ĉiuj mortigitaj, kaj kie li ĵus ektiradis el la tero tilion je dika trunko. Li estis tute ruĝa, la nigraj bukloj flirtis ĉirkaŭ la frunto kaj vangoj, kiam li elradikigis la arbon kvazaŭ iun palison el barilo.

obrazek

La rabeno iris rekte al li; li rigardis lin fikse, havante la manojn etenditajn al li. Golem ekskuiĝis, li malfermegis la okulojn, kiam la majstro lin tuŝis, kaj rigardis mirkonsternite en liajn okulojn, kvazaŭ li estus enkatenita de lia potenca vidsento. Kaj en tiu momento Jehuda etendis la manon al liaj dentoj kaj per unu manmovo elŝiris el lia buŝo la magian "semon".

obrazek

Golem'on kvazaŭ iu sube hakis. Subite li falis kaj kuŝis sen movkapablo, jam nur kiel argila figuro, senviva materio.

Ĉirkaŭe ĉiuj hebreoj, junaj kaj maljunaj, ĝoje ekkriis kaj plenaj de kuraĝo alpaŝis al falinta Golem, ridis kaj insultis lin. Sed la rabeno, profunde elspirinte, ne elparolis eĉ unu vorton, ekpaŝis denove al la sinagogo, kie li en la lumo de lampoj denove komencis diri la psalmon kaj eksanktigis la sabatfeston.

La sankta sabata tago pasis, sed Jehuda ne plu metis la semon en la buŝon de Golem. Kaj tial Golem ne levis sin, ĝi restis argila figuro; poste ĝi estis transportita al subtegmento de la malnova sinagogo, kie ĝi disfalis peco post peco.

El la ĉeĥa, Rudolf Fridrich.

obrazek

 

LA LUNO RAKONTAS

DE ICĤAK PEREC.
EL LA GAZETO "ESPERANTO"

obrazek

Laca de l' rigardado malsupren, sur la blankan marmoron kaj gaslumon, mi deturniĝis kaj ekrigardis en flankan strateton.

El kurbigita kaduka dometo eliras nudpieda knabo, malbone vestita (la ĉifonoj sin apenaŭ tenas sur li), kaj el kontraŭstaranta alia domo, preskaŭ ruino, eliras ankaŭ tia knabo.

Alproksimiĝis unu al la alia, kaj mi jam ne povis diferencigi ilin: ambaŭ terure malgrasaj kun flamaj okuloj, ambaŭ tremas de malvarmo kaj verŝajne ankaŭ de malsato...

Mi, aŭskultante ilian interparoladon, aŭdas:

Ĉu preta?Kaj vi?Ankaŭ.Vi manĝis?Ne... paĉjo ne alportis.

kaj la mia malsana; la patrino ploras... ni iru? Ni kuru... malvarme. Nu!

Ili kuras rapidege urben. Mi postrigardas ilin. Apud unu el la plej belaj domoj ili haltas.

obrazek

Vidu! La domo de mia onklo! – unu el ili diras fiere. La alia montras kontraŭstarantan domon.

Ĉi tiu estas de mia onklo!

Sed al mia onklo oni alvenigis araban ĉevaleton por 16 mil.

Kaj mia havas kaleŝegon kun kvar ĉevaloj kiel leonoj.

Mia, posedas eble mil vilaĝojn! Mia, eble cent urbojn!

Malsaĝulo! Ĉe mia onklo estas mebloj oraj.

Azeno! Ĉe mia onklo, el brilantoj sole.

Sed mia onklino kun ŝiaj parfumoj! La nazon ili disŝiras.

O va! Mia onklino iras ĉiutage al teatro.

Kaj , se mia onklo kartludas ĉiunokte ha?

Ili longe kaj malpace diskutadis kaj preskaŭ ekkomencis sin bati reciproke. Unu tamen interrompis.

Estas malvarme – li diris tremante. Li kamarado ankaŭ ĉesis.

Mi estas tre malsata, – li diras, – en mia koro io suĉadas... Eksonorigu ĉe via onklo!...

Ne! – tiu respondis ektimigite. – Li ordonis sian pordiston, ke li rompu al mi la krurojn kaj la manojn,

Mia onklo tiel same, – respondis la alia. Malĝoje ambaŭ klinas la kapojn.

Ni iru? Pli bone ni kuru! – Kaj survoje:

Morgaŭ nokte refoje...

Jes... Trakur... Mi donos signalon... Mi ekkrios kiel koko...

... mi respondos per miaŭo de kato.

Bone...

Ili malaperis de antaŭ miaj okuloj.

El la hebrea trad. Mordĥaj Ĥejruti.

obrazek

 

LA SERVO-SOLDATO

EL GUY DE MAUPASSANT.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

La tombejo, plenigata de oficiroj, aspektis kiel floranta kampo. Ruĝaj kepoj kaj pantalonoj, oraj galonoj kaj butonoj, glavoj, ŝultrorubandoj de oficiroj de la ĉefa stabo, ĉevronoj de pafistoj kaj de husaroj briletis inter la tomboj, kies blankaj kaj nigraj krucoj etendis siajn malgajajn, ferajn, marmorajn aŭ lignajn manojn super la morta loĝantaro de l' tombejo.

Oni ĵus enterigis la edzinon de regimentestro Limuzen. Ŝi dronis, dum baniĝo antaŭ du tagoj.

L' enterigiro estis finita. La pastraro foriris, sed la regimentestro, subtenata de du oficiroj, staris antaŭ la kavo, en kies profundaĵo li vidis ankoraŭ la ĉerkon, kaŝintan la jam dismetiĝintan korpon de lia juna edzino.

Preskaŭ jam maljunulo, altkreska, maldika, kun blankaj lipharoj, li edziĝis antaŭ tri jaroj kun orfino, filino de lia mortinta amiko, regimentestro Sortis'.

Kapitano kaj leŭtenanto, sur kiuj la vidvo sin apogis, penis forkonduki lin. Sed li ne volis foriri.

Kun okuloj, plenaj de detenataj per penego larmoj, li mallaŭte murmuretis:

Ne, ne, ankoraŭ iomete.

Li daŭrigis stari kun tremantaj piedoj sur la rando de tiu ĉi kavo, kiu ŝajnis al li senfundaĵo, en kiun enfalis lia koro kaj vivo, ĉio, kion li havis en la mondo.

Subite aliris la generalo Ormon', prenis la regimentestron per lia mano kaj, fortirante lin preskaŭ perforte, diris:

Sufiĉe, sufiĉe, mia fidela amiko, ne estas bone stari tie ĉi.

La regimentestro obeis kaj iris domen.

Malferminte la pordojn de sia kabineto, li ekvidis sur sia skribotablo leteron. Li prenis ĝin en manon, kaj estis preta ekfali pro mirego kaj maltrankvilo: li rekonis la skribadon de sia edzino. Sur la letero estis poŝta sigelo kun tia sama tagdato. Li formetis la koverton kaj eklegis:

"Patro! Permesu al mi ankoraŭ unu fojon nomi vin patro, kiel antaŭe. Kiam vi ricevos tiun ĉi leteron, mi estos mortinta kaj sub la tero. Tiam vi eble povos pardoni min.

obrazek

Mi volas nek moligi vian koron, nek pligrandigi mian kulpon. Mi volas per tuta sincereco de virino, kiu post unu horo mortigos sin, diri al vi la tutan kaj malfalsan veron.

Kiam vi edziĝis kun mi pro grandanimeco, mi donis al vi mian koron pro dankemeco kaj amis vin per mia tuta infana animo. Mi amis vin preskaŭ tiel same, kiel mian patron, preskaŭ tiom same. Unufoje, kiam mi sidis sur viaj genuoj kaj vi kisis min, mi nevole eldiris la nomon: patro! Tio ĉi estis neatendita, senpera ekkrio de mia koro. Kaj efektive, vi estis por mi patro, sole patro. Vi ekridis kaj diris al mi:

Nomu min tiel ĉiam, mia infano, tio ĉi plaĉas al mi.

Poste ni venis en tiun ĉi urbon kaj –  pardonu min, patro mi enamiĝis. Ho, mi longe bataladis, preskaŭ du jarojn, poste cedis, fariĝis kulpa kaj malĉasta.

Kiu estis li? Vi ne divenos. En tiu ĉi punkto mi estas tute trankvila, ĉar ĉirkaŭ mi ĉiam estis dekduo da oficiroj, kiujn vi nomis miaj stelaroj.

Patro, ne penu sciigi lian nomon, kaj ne malestimu lin. Li faris tion, kion farus ĉiu en lia situacio kaj krom tio, mi estas certa, li amis min per tuta koro.

Atentu: unufoje ni aranĝis kunvidon sur la insuloj de Skolopoj, la konata de vi insuleto post la muelilo. Estis necese al mi atingi ĝin naĝante, kaj li promesis atendi min inter l' arbetaĵoj kaj poste resti tie ĝis la vesperveno, ke oni lin ne vidu. Apenaŭ ni kunvenis, subite l' arbetaĵoj dismetiĝas kaj ni vidas Filipon, vian servosoldaton, kiu gardis nin. Mi sentis, ke mi estas pereigita kaj ekkriis. Tiam li mia amiko diris al mi:

obrazek

Naĝu trankvile domen, mia kara, kaj lasu min kun tiu ĉi homo.

Mi fornaĝis, sed estis tiel maltrankviligita, ke mi estis en danĝero droni. Mi venis domen, atendanta ian teruraĵon.

obrazek

Post unu horo Filipo, renkontinte min en koridoro, murmuretis al mi:

Sinjorino, mi estas preta al vi servi, se vi bezonos transdoni leteron.

Mi ekkomprenis, ke li estis subaĉetita de mia amiko.

Mi efektive donadis al li leterojn ĉiajn miajn leterojn. Li forportis ilin kaj alportis respondojn.

Tio ĉi daŭris ĉirkaŭ du monatojn. Ni konfidis al li tiel same kiel vi.

Kaj jen kio okazis unufoje. Mi alvenis al tiu sama insuleto, tute sola, kaj renkontis tie vian servosoldaton. Li atendis min kaj anoncis, ke li denuncos al vi ĉion kaj donos al vi la leterojn, ŝtelitajn de ni, se mi ne donos min al li.

obrazek

Ho, mia patro! Min atakis timo, terura, malnobla, malinda timo, kaj precipe antaŭ vi, mia kara kaj bona, kiun mi trompadis, kaj ankaŭ timo pro li, ĉar vi lin mortigus, eble ankaŭ pro mi mem ĉu mi scias? Mi estis kiel freneza, mi volis resubaĉeti tiun ĉi friponon, kiu ankaŭ amis min kia malhonoro!

Ni virinoj, estas tiel malfortaj, ke ni perdas la kapon multe pli rapide ol viroj. Kaj poste, unu fojon falinte, oni falas ĉiam pli malsupre. Ĉu mi sciis, kion mi faris? Mi komprenis nur tion, ke unu el vi kaj ankaŭ mi devas morti kaj mi donis min al tiu ĉi bruto.

Vi vidas, patro, ke mi ne penas senkulpigi min.

Tiam, tiam... tiam okazis la atendeblo. Li min hontigis ree kaj ree, kiam li volis per lia minacado. Li ankaŭ estis mia amanto, tiel same kiel la alia ĉiun tagon. Ĉu tio ĉi ne estas terura? Ho, kia puno, patro!

Tiam mi diris al mi: estas necese morti. En vivstato mi ne povus konfesi al vi tian krimon; mortinta mi timas nenion. Mi ne povis ne morti: nenio forlavus de mi la koton. Mi ne povis jam ami kaj esti amata. Al mi ŝajnis, ke mi kotigis ĉiujn, nur donante la manon.

Baldaŭ mi iros min bani kaj ne revenos.

Tiu ĉi letero, difinita al vi, estos donita al mia amanto. Li ricevos ĝin post mia morto kaj, nenion komprenante, donos ĝin al vi, plenumante mian lastan deziron, kaj vi tralegos ĝin, reveninte de la tombejo.

Adiaŭ, patro! Al mi restas nenion diri al vi. Agu kiel vi volas kaj pardonu min."

La regimentestro forviŝis la ŝviton, elirintan sur lia frunto. La trankvileco, kiu distingis lin en tagoj de bataloj, revenis al li.

Li eksonoris. La servanto eniris.

Venigu Filipon – li diris.

Poste li malfermis la keston de la tablo.

La servosoldato eniris preskaŭ tuj.

Tio ĉi estis altkreska soldato kun flavruĝaj lipharoj, ruza vizaĝo kaj malicaj okuloj.

La regimentestro rigardis rekte en lian vizaĝon.

Tuj vi diros la nomon de mia edzinamanto.

Via regimentestra...

Li prenis el la malfermita kesto pistoleton.

obrazek

Rapide, vi scias, ke mi ne amas ŝerci.

Regimentestro, tio ĉi estas ... la kapitano Sent-Alber'.

Apenaŭ li eldiris la nomon, flamo ekbrilis antaŭ liaj okuloj, kaj li falis teren, kun kuglo en la frunto.

Trad. A. Kofman.

obrazek

 

MONAKINO

SKIZO DE A. PROĤOROVIĈ-KOĈMARENKO.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

En trankvila monakeja tombejo, kiu kuŝis sur bordo de malgranda lago, en unu bela somera tagmezo sidis juna beleta monakino. Ŝi profunde enpensiĝis; antaŭ ŝiaj grandaj malgajaj okuloj staras alia lago, tie, en ŝia parenca vilaĝo. Sur tiu lago, en belega suda nokto, ŝi ekaŭdis unu fojon vortojn de amo, donis unuan kison... Kaj multajn tiajn feliĉajn scenojn rigardadis la arĝenta lago kaj la maljunaj revaj salikoj. Rememoras ŝi ankaŭ malgajan tagon de disiĝo, tian teruran tagon, en kiu ŝi diris al li "adiaŭ!" por ĉiam... Ili ambaŭ estis neriĉaj kaj lia patro, por plibonigi siajn financajn aferojn, ordonis al filo edziĝi je riĉego konata fraŭlino. Li ne volis, li kontraŭparolis, petegis, sed nenio helpis kaj eĉ ŝi mem, kaŝante en la koro suferon, admonis lin sekvi la konsilon de l' patro. Kaj li obeis...

Post kelka tempo, kiam ŝia patro mortis, ŝi restis tute sola en la mondo. Vere, ŝi havis malgrandan filinon, sed kun malvarma teruro ŝi pensis, ke, kiam tiu ĉi filino fariĝos grandaĝa, ŝi povas kun malestimo kaj abomeno deturni sin de la patrino.

Ne, ne, pli bone, ke la knabino neniam konu sian patrinon, pli bone ŝi supozu, ke ŝi estas orfino. Kaj jen ŝi metis infanon al unu bonkora maljuna vidvino kaj mem foriris tien ĉi, en malgrandan modestan monakejon.

Tri jaroj pasis nerimarkite, trankvile, kiel dormo sen sonĝoj... Nur hodiaŭ ŝi kvazaŭ vekiĝis; ia sopiro, ia nekomprenebla ekscito ĉirkaŭkaptis ŝin kaj kvazaŭ ia nevidebla forto igis ŝin veni tien ĉi, en trankvilan monakejan tombejon... Kaj jen ŝi sidas, tiel profunde enpensiĝinte, ke eĉ ne rimarkas, ke la tagmeza julia suno haltiĝis super ŝia kapo kaj surverŝas ŝin per sia blindiganta lumo kaj neelportebla varmego...

obrazek

Bonan tagon, fratino! – ekaŭdis ŝi subite junan viran voĉon.

La monakino ektremis kaj timeme ekrigardis. Kio estas ĝi? Sonĝo? Fantomo? aŭ efektive antaŭ ŝiaj okuloj staras tiu sama homo, pri kiu ŝi ĵus pensis?... Jes, efektive li! Tiu sama altkreska figuro, tiu sama nebela, sed bona simpatia vizaĝo, oraj bukloj de haroj, saĝa alta frunto, bonaj brunaj okuloj... Jes, jes, efektive li! Kun teruro, per larĝe malfermitaj okuloj rigardas lin la monakino kaj en ŝia kapo turmente kuradas la penso: "ĉu li ekkonis min?"

Vi permesas al mi sidiĝi? – ĝentile demandis la sinjoro.

La monakino jesigis silente, ne havante forton rifuzi, nek foriri, kaj nur en tiu ĉi momento ŝi rimarkis, ke li tenis la maneton de malgranda bela knabino, kiu tre volonte sidiĝis sur la genuoj de la monakino.

Iom post iom komenciĝis interparolo kaj li nevole rakontis al tiu ĉarma simpatia monakino pri lia malĝoja vivo. Ne, li ne estis feliĉa kun sia riĉega edzino, kiel supozis ŝi tiam, kiam ŝi admonis lin edziĝi pro mono, kontraŭe, li estis multe malfeliĉa. Lia sola konsolo estis tiu ĉi knabino, filino de lia amata Anno, kiu sciigis lin pri la naskiĝo de l' infano kaj pri ĝia adreso, sed ŝi mem perdiĝis sen postsignoj.

La monakino ree ektremis kaj paliĝis. Sekve tiu ĉi ĉarma knabineto, kiu tiel dolĉe dormetas nun sur ŝiaj brakoj, estas ŝia filino? Ho, kia turmento – teni sian infanon kaj ne havi rajton diri: "mi estas via patrino". Kia turmento – rigardi amatan homon, kiu iam estis tia proksima, amanta, kaj nun eĉ ne rekonis ŝin, kaj ne povi diri al li: "mi estas via edzino".

Kaj li daŭrigas sian malgajan rakonton. Lia edzino estis malbona, senkora, kaprica virino, aroganta, fiera. Ŝi povis okupadi sin nur per ornamoj, baloj, vizitoj. Al la edzo ŝi rilatis kiel al necesa apartenaĵo en ŝia riĉa luksa domo, li ne estis por ŝi edzo, ne estis eĉ simple homo. Kaj tia terura por li vivo daŭris dum kvar jaroj, post kio la edzino malsaniĝis kaj mortis.

Kaj de tiu momento en mia kapo estas nur unu penso – trovi mian amatan Anjon, patrinon de mia kara filino. Mi serĉadis jam, sed vane. Ĉu mi trovos ŝin, ĉi ekvidos? – tiel finis li sian rakonton.

La monakino rapide sin levis... Ankoraŭ unu momento, kaj ŝi ne eltenus, ekkrius al li: "ja mi estas via Anjo, kiun vi tiel pasie serĉas!"

Mi devas iri al nia abatino, pardonu, – diris ŝi, penante esti trankvila: – jam estas malfrue.

Efektive? Ni ankaŭ devas veturi stacion, ja ni venis venis vian monakejon veturante preter ĝi. Nun mi ree veturas serĉadi mian Anjon.

obrazek

Pli bone ne serĉu: eble renkonto kun ŝi alportus al vi ambaŭ ankoraŭ pli grandan malĝojon, – mallaŭte diris la monakino, – Adiaŭ, feliĉan vojon! Atendu, infano, prenu jen tiun ĉi rozarion, portadu ĝin ĉiam sur la kolo, ne perdu. Nu iru, iru, adiaŭ!

Ili foriris... Kun malespero en animo rigardas post ilin la pala monakino: en la dua fojo ŝi perdas sian feliĉon, sed tiam ŝi memvole forpuŝis ĝin, kaj nun la severa devo postulas de ŝi tian agon.

Adiaŭ, karaj, adiaŭ!... – murmuras ŝi per palaj lipoj, irante al sia modesta ĉambreto.

– "Kiel li povis ne rekoni min?" – pensas ŝi, kuŝante sur lito. – "Pli ol unu horon ni sidis kune, eĉ mia vizaĝo ekŝajnis al li iom konata, sed li ne konjektis... Tamen li ankoraŭ amas min, serĉas. Kion li dirus, se li ekscius ke lia Anno estas monakino? Malfacile estus al li... Malfeliĉa, kia malgaja estas lia vivo... mi estas kulpa... mi forlasis lin, forlasis malgrandetan filinon... Ha, sed ankoraŭ ne estas malfrue, eble ili ankoraŭ ne forveturis... Kuri al ili, diri al li: 'mi estas via Anjo', ekkapti kaj alpreni al la brusto sian filinon... Forveturi kun ili malproksimen... malproksimen kaj tie ekvivi per trankvila, feliĉa vivo... Jes, kuri, pli rapide... pli rapide..."

Ŝi rapide eksaltis de lito kaj alkuris al la pordo, sed en tiu ĉi momento ŝia rigardo falis sur ŝian monakinan veston, kies severa aspekto memorigis al ŝi pri tiuj promesoj kaj rifuzoj, kiujn ŝi donis antaŭ la altaro, memorigis, ke ŝi estas nelibera, ke la monda feliĉo ne ekzistas por ŝi, ĉar ŝi mem, laŭ la propra volo, rifuzis ĝin.

obrazek

Ho, Dio, pardonu min! – fleksigis ŝi genuojn antaŭ Krucumo, pendanta super la lito. – Pardonu min, Dio! Donu al mi forton batali kun tentoj, helpu al mi venki mian pekan mondan senton!

Pasie fluas la vortoj de l' preĝo, malalte kliniĝis la peka kapo, la varmaj larmoj kovras okulojn kaj gutas sur la preĝeme kunmetitajn manojn... Kaj la koro doloras kaj celas al tiu malluma pina arbaro, kie nun rapidaj ĉevaloj forportas de ŝi por eterne du plej karajn personojn. Kaj en la unua fojo ekkomprenis la monakino, kian teruran eraron ŝi faris, foririnte monakejon sen vera religiema sento, sole tial, ke ŝi ne sciis kien sin meti en la mondo.

Sur la monakeja turo oni eksonoris al la preĝo.

Malrapide leviĝis de genuoj la monakino, sopire ĉirkaŭrigardis la ĉambreton kaj subite kun malespero ekrompis siajn manojn. La tutan vivon, longan, longan vivon devas ŝi pasigi en tiu ĉi malgrandeta monaka ĉambreto, la tutan vivon, ĝis tia tempo, kiam ĝin anstataŭigos alia, ankoraŭ pli malvasta kaj la monakejaj sonoriloj eksonoros por ŝi "eternan memoron"...

obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.