La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj
 

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

obrazek
La Enhavo

SULTANO KAJ SAĜEGULO

TURKA FABELO DE HABUN-BEJO.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

Por ĉiuj aŭskultantaj la vorton de l' Profeto estas tute kredinde, ke kiam la granda Ejub-Sal-Edin ombrigis el Al-Kairo la mondon per la standardo de l' kredo, farinte tiun ĉi urbon la radiluma centro de vero, lumo kaj gloro, – tiam la Ĉefanĝelo Gabrielo transŝovis la ĉielon, superpendintan ĝis tiu tempo la Mekkon, kaj fortikigis ĝin super la nova ĉefurbo de la Islamo.

La havantaj okulojn por vidi respektege rigardas ĝis nun en tiu ĉi ĉielo la vojon de l' Profeto sur la ĉevalo El-Borak, kiu veturigis la Profeton en superojn, dume la anĝeloj surŝutadis la vojon per eterne-blankaj nepereemaj rozoj de la paradizo. En la mallume-blua ĉielo la hele-brulantaj steloj estas disĵetitaj kiel misteraj arĝentaj monogramoj kaj ĉifroj, enhavantaj la nomojn de Dio kaj la sentencojn el la Korano, kiuj kvietigas sovaĝajn bestojn kaj malbonulojn.

Oni ne miru, ke sub tia ĉielo la pia kaj saĝa, grandanima kaj kuraĝa, potenca kaj justa sultano Sal-Edin ne devis timi noktajn aventurojn en mallarĝaj stratoj de l' urbo malnova, se eĉ lia animo estus atingebla por la timo. Kontraŭe, la sultano, ŝanĝinte tiel la vestaron, ke neniu lin ekkonadis, serĉis aventurojn kaj reciprokan proksimiĝon  kun homoj, por kontroli siajn registojn, por senpere ekkonadi la bezonojn kaj mizeron de la popolo, por trovadi la saĝulojn kaj honestulojn, kiujn li povus proksimigi al la trono por utilo de la popolo.

La popola famo montris al Sal-Edin en malgranda domo en rando de l' urbo saĝegulon, kiu pasigis tagojn kaj noktojn apud siaj libroj sed tamen ne evitadis homojn. Kuracante korpojn kaj animojn, Abu-Amran helpadis al la homoj per saĝaj konsiloj en malfeliĉaj okazoj de la vivo.

La ordonanto de la ĝustreligianoj sciis, ke kristala freŝiganta fonto ofte estas kaŝita en forlasita puto, kiun abomenas la nesaĝaj migrantoj. La sultano do ĉie serĉadis la bonon kaj veron.

Dum unu el siaj noktaj migradoj Sal-Edin ekfrapis la pordon de Abu-Amran kaj estis tuj enlasita.

"Mi deturnas vin de piaj instruaj laboroj", diris la sultano post la kutima saluto.

Se mi povas iel helpi, tiam tio nin ne haltigu. – La plej sanktajn rajtojn havas la bezono. Rapidanto por la komuna preĝo ne riskas malfrui, se li devas halti en la vojo por doni ion al proksimulo.

La sultano rakontis pri unu el siaj embarasoj, kaŝinte, kompreneble, kiu li estas, kaj restis tre kontenta je la respondo. De tiu ĉi tempo Sal-Edin ofte alvenadis por interparoladi kun la saĝegulo kaj, proksimiĝinte kun li, ne ĉesadis miri lian profundan saĝon kaj detalan scion pri homoj.

obrazek

Dum unu vespero la sultano trovis, ke lia saĝa konsilisto sidas sur la tero en disŝirita vesto.

"Kio okazis kun vi, ho saĝegulo?" demandis la sultano.

La plej granda malĝojo sur la tero: mi perdis mian maljunan patrinon.

"Tio estas, kompreneble, ŝarĝa perdo por la filo, diris la sultano; sed via saĝeco kaj via kredo devas vin defendi kontraŭ la malespero."

Per la amo, kiun nature havas la kreinto al sia kreitaĵo, la mondo estas kreita kaj taksita,  respondis la saĝegulo. Perdi amatan kaj amantan ekzistaĵon, tio ĉi signifas eksenti la frapon en la plej vivoplenajn ligojn kaj kune seniĝi la plej efektivan kaj la plej kostan bonon.

"Sed la kredo diras, ke la perdo estas tempa: en la estonta vivo ni trovos ree la karajn por nia koro."

En la estonta vivo, diris la saĝegulo, la atingintoj senmortecon estas ligitaj per la eterna kaj por ĉiuj komuna frata amo. Tie forestas la gepatroj, infanoj, edzoj kaj edzinoj; forestas, sekve, tiu amo, kiu apartigas por ni la ekzistaĵon amatan, kiel ion plej karan en la tuta mondo, kaj la rabito de la morto estas ĉiel rabita senredonote. Jen estas nun la unua nokto, kiun mi ne pasigas kun la libro post tia tempo, kiam la libro fariĝis mia plej kara amiko. La ordinaran malĝojon oni povas venki per la laboro, sed ekzistas ankaŭ malĝojo, de kiu fortiri sin estas la plej terure por la suferanto. Kiam la anima vundo estas ankoraŭ freŝa, tiam mem la penso, ke vi estos iam malpli sentema por tiu ĉi malĝojo, estas neesprimeble turmenanta.

Vidante, ke Abu-Amran ne evitas tamen la interparoladon, kaj esperante lin distiri, la sultano komencis paroli pri aliaj objektoj.

"Antaŭnelonge,  li diris, mi aĉetis sklavon. Li estas rimarkinda belulo kaj mi sentas grandan favoron al li. Mi dezirus fari tiun ĉi sklavon la domestro, sed la homoj diras: ne kredu al la ekstero. Ĉu efektive la agrabla ekstero postulas pli grandan singardemecon? Kial tio estas?"

La ekstero, rediris la saĝegulo; faras impreson sur la imago kaj ĝenas la agadon de l' prudento. La imago do nur per Dia helpo povas diveni la veron aŭ alkonduki al feliĉa eltrovo; sen tiu ĉi helpo la imago ne povas doni garantion, ke ĝi kondukas al la vero. La okulo, ĉiam delogata de l' ekstero, estas la plej nebona konsilisto por juĝi pri la homoj, ĉar tiu ĉi organo de sento plej forte, se eĉ ne escepte, efikas la imagon.

"Laŭ viaj vortoj, rimarkis sultano, oni devas kun fermitaj okuloj juĝi pri la homoj."

Se vi povas eksciadi entute la homojn, tiam, liberante sin de la delogado per la ekstero, vi, kompreneble, riskas malpli. Oni ekscias homon pli bone, aŭskultante liajn paroladojn, se nur oni scias legi en ili liajn pensojn. Publika situacio, speco de okupadoj, saĝo kaj scioj, moro kaj karaktero ĉio regule refleksiĝas en maniero de homo agadi rilate aliajn homojn kaj en liaj juĝadoj pri diversaj objektoj.

Pasis kelke da novaj lunoj. En daŭro de tiu ĉi tempo la sultano vizitis ankoraŭ unufoje Abu-Amran'on kaj ekvidis, ke li rekomencis jam sian kutiman manieron de vivado.

obrazek

Unu fojon matene al la mirigita Abu-Amran venis la estro de l' palacaj korpogardistoj kaj ordonis al la saĝegulo iri en la palacon.

Tie ĉi oni diris al li:

"La sultanon atingis la famo pri via neordinara saĝeco. Oni tre laŭdis antaŭ li vian spritecon kaj fariĝis granda veto, ke vi kun kovritaj okuloj trovos la sultanon en lia palaco inter la korteganoj. Kun kovrilo sur la okuloj vi povos penetri ĉien en la palaco; serĉu la sultanon, kaj se vi lin trovos antaŭ la suna malleviĝo, tiam via feliĉo sur la tero estos firmigita, ĉar sur vin elverŝiĝos la favoroj de la sultano."

Abu-Amran komprenis, ke restas por li nenio pli, ol peni plenumi la volon de l' sultano.

obrazek

Kaj jen la saĝegulo devigita infane blindludi, komencis eraradi en la luksaj ĉambroj, altirante komunan atenton.

En unu loko kelke da homoj ekvolis ŝerci kaj moki lin; la aliaj estis rilate lin pli-malpli atentaj kaj ĝentilaj.

Migrante en la labirinto da ĉambroj, li venis en ĉambron, kie li eksentis fortan malsobrigantan odoron. Estis facile diveneble, ke la loĝanto en la ĉambro bone konas la haŝiŝon (narkotika preparaĵo el la folioj de la hinda kanabo) kaj la opion kaj la fortan kafon, kaj, eble, eĉ drinkaĵojn, senkondiĉe malpermesitajn de la Korano.

"Ha, tio ĉi estas vi, la blindita saĝegulo!" elparolis maldelikata voĉo: – "vi posedas enviindan sorton, ĉar vi facile povas aperigi por vi la pluvon da favoroj de l' sultano."

"Mi volonte cedus al vi mian lokon", rediris Abu-Amran.

"Rakontu tion ĉi al iu alia! Vi kune kun necesaj helpantoj artiste komprenis aranĝi komedion kaj eksciti la scivolon de l' sultano. Sed vi ne eliros de tie ĉi, se vi ne promesos dividi kun mi la unuan donacon, kiun vi ricevos hodiaŭ de l' sultano."

"Mi volonte promesas."

"Ne, tio ne sufiĉas. Vi devas ĵuri, ke la promeso estos plenumita, kaj vi devas restigi tie ĉi vian zonon kiel signo de via ĵuro. Se vi ne plenumos la ĵuron, tiam vi estos pendigita per tiu ĉi zono inter la paradizo kaj la inferno; de supre estos alportataj al vi la bonodoroj de l' paradizaj manĝaĵoj, tiklante vian flaron, de malsupre do vi estos fumadata de la bolanta infera sulfuro."

Abu-Amran restigis sian zonon kiel signo de l' ĵuro kaj feliĉe eliris.

obrazek

Daŭriginte siajn serĉadojn, Abu-Amran dekliniĝis en unu el la flankaj ĉambroj. Li eksentis sub siaj piedoj molan smirnan tapiŝon kaj estis ĉirkaŭblovita per malvarmeto; la aero estis tie ĉi saturita de bonodoraĵoj kaj penetrita per delikataj ŝprucoj de freŝiganta malsekaĵo; la okulkovrilo de Abu-Amran tralasis agrablan lumon, penetrantan en la ĉambron tra koloraj vitroj.

"Mi salutas vin, ho saĝegulo! Vi venis ĝustatempe, ĉar mi enuas", eksonis melodia virina voĉo.

"Kiel do mi povus vin distri?" demandis Abu-Amran.

"Ha! Vi certe scias legi la sorton de l' homo sur lia manplato. Kvankam vi ne devas forpreni la kovrilon, en miaj ĉambroj vi povas sendanĝere tion fari: neniu ekscios. Se do ni ekkonos unu la alian pli detale, vi mem diros, ke pro mi estas eble iam flankigi viajn severajn regulojn."

"Ne ĉio ebla estas nur tial permesita, ke ĝi estas ebla. Malbono ofte estas distingebla nur per tio, ke ĝi estas pli facile farebla, ol bono. Krom tio mi eĉ ne povus tralegi vian sorton."

"Kiel? Vi tiel instruita kaj saĝa persono, ne scias legi tion, kio estas notita de l' anĝelo-gardisto sur la manplato de la homo antaŭ lia naskiĝo?"

"Tion ĉi scias nur trompistoj, kiuj, vere, ne estas ĉiuj malsaĝuloj, sed ĉiujn malsaĝigas."

"Ĉu vi scias laŭ la steloj antaŭdiri al la homo, kio atendas lin en estonteco? Ĉio ja dependas de la steloj, ĉu ne vere?"

"La Sinjoro antaŭdifinis la stelojn ke ili aranĝu la homan sorton kaj ankoraŭ malpli por ke laŭ ili la homo ekkonadu sian sorton. La scio, atingebla por la homo, havas tri fontojn: personan prudenton de l' homo, nutrantan sin per la sperto de l' vivo; komunan prudenton, kolektitan kiel mielo por laboroj de l' saĝuloj kaj esprimantan sin en la scienco, kaj fine, dian prudenton, esprimitan en la Revelacio. Pri la influo de l' steloj je la homa sorto oni nenion povas ĉerpi el tiuj ĉi fontoj."

Jam en la komenco de sia parolado Abu-Amran ekaŭdis la sonojn de liuto – komence unu akordon, poste mallaŭtan sorĉantan melodion, kiu aliformiĝis en pasian kanton, supersonintan liajn vortojn.

Estis klare, ke oni ne aŭskultas la saĝegulon. Li komprenis, ke oni lin tie ĉi ne bezonas, kaj de neniu detenata eliris el la ĉambro.

Longe ankoraŭ eraradis Abu-Amran, ĝis li fine sin trovis en unu salono, kie liaj paŝoj sur la marmora planko laŭte resonadis en alta arkaĵo. Palpante la murojn, li eksciis, ke li sin trovas en loĝejo, sur kies muroj ĉie pendas armoj.

Perdinta la fortojn Abu-Amran mallevis sin sur malmolan kanapon, kiu estis apenaŭ pli alta ol la planko.

Enirante la saĝegulo aŭdis voĉojn de kelkaj homoj, vive traktantaj pri io. La voĉoj komence eksilentis ĉe lia alproksimiĝo, poste unu el la apudestantoj sin turnis al Abu-Amran.

"Videble malfacilan problemon donis al vi la sultano. Mi eĉ dubas, ĉu ĝi estas solvebla."

"La suno jam estas proksima al subiro,  vi certe ne havos sufiĉe da tempo ĝis la limtempo", aldonis la alia.

"Mi mem ankaŭ malesperas, respondis Abu-Amran; mi estas tamen certigita, ke mi ne havis ankoraŭ la feliĉon renkonti la sultanon. Mi eble ne ekscios lin ekkoni, se mi lin renkontos; sed en nombro de tiuj, kiujn mi renkontadis, la sultano forestis, mi estis certigita".

"Kion do fari? La sultano devas konvinkiĝi je via fervoro, se eĉ al vi ne prosperos solvi la problemon – diris la tria. Donu al li freŝigantan trinkaĵon. Malfeliĉa homo, kiom vi estas lacigita!"

Kiam servanto estis alportanta la trinkaĵon al Abu-Amran, la unua voĉo ree eksonis:

"Oni tre multe paroladis pri vi al la regnestro deiluziita kaj malĝojigita de via malsukceso".

"Mi pensas pli bone pri la sultano", rediris tiu, kiu ordonis doni la trinkaĵon al Abu-Amran. La regnestro eltiros el tiu ĉi okazo la edifon, ke io superiĝanta la homajn fortojn estas postulebla de neniu."

obrazek

"Mi ĵuras, mi aŭdas mian Potenculon", ekkriis Abu-Amran, rapide leviĝinte de la kanapo kaj falinte sur la teron antaŭ la parolanto. "Permesu, ho regnestro, forigi la okulkovrilon kaj lasu min ekvidi vian klaran vizaĝon!"

obrazek

La sultano levis Abu-Amran'on, forigis la okulkovrilon kaj kisis la saĝegulon.

"Rakontu al mi, kiun vi ekkonadis en la vojo kaj kiel vi divenis, ke mi estas antaŭ vi", – scivole demandis la sultano.

"Komence mi renkontadis homojn el la plej malalta servantaro."

"Laŭ la moro distinganta tiujn, kiuj apartenas aŭ devas aparteni al tiu ĉi klaso, ili mokis la homon pro lia sendefenda situacio.

Mi estis ĉe mulla (Turka pastro) kaj ekkonis lin, ĉar li minacis min per tio, kion li mem ne kredas: la tre ofta alproksimiĝo al la sanktaĵo malpligrandigas ĉe la homoj de tiu klaso la respektegon antaŭ la sanktaĵo kaj siavice naskas senkredon.

Mi estis ĉe virino kaj mi estas konvinkita, ke ŝi estas bela: ĉar tiu ĉi virino celis ekscii sian sorton; tia scivolo estas nur ĉe belaj virinoj. Nebela nenion atendas de l' sorto; por tiu ĉi virino estus agrable, se viro rompus por ŝi sian devon; el la certa tono estis klare, ke la persono, pri kiu mi parolas, kutimis havi sukceson sur tiu ĉi areno kaj ke, sekve, ŝi havas rimedojn por tia venko; la plej efektiva rimedo de virino por atingi tian celon estas ŝia beleco, kiun la virino malofte uzas por pli bonaj celoj; tiu ĉi virino proponadis demandojn kaj ne aŭskultis la respondojn: jen estas tria trajto, distinganta belajn virinojn, kiuj ordinare estas pli okupataj de si mem ol de la tuta ĉirkaŭaĵo.

Entute mi distingadis la homojn en via palaco laŭ tiu senerara signo, ke ju pli alta estas la rango, la stato kaj la ofico de l' homo, des malpli li penas sin montri grava kaj des pli simpla estas lia agado.

Vin, ho granda regnestro, mi ekkonis per tio, ke vi montris vin la plej favora!"

La sultano aŭskultadis la saĝegulon kun videbla plezuro.

"Mi estas feliĉa, trovinte en mia lando tian homon, kia vi estas", diris li al Abu-Amran. "Vi devas fari por mi oferon kaj resti en mia palaco kiel kuracisto, konsilisto kaj amiko. Petu de mi ian ajn favoron aŭ donacon."

– "Ho, regnestro! se la unuan vi nomas ofero, tiam mi petas kiel favoron, ke vi min lasu por fini la sciencan laboron en mian solecon por kvardek tagoj kaj ordonu, ke tiun ĉi favoron dividu kun mi la kortega mulla, ĉar tiel mi promesis al li. Kompreneble en daŭro de tiu ĉi tempo li ne havos la eblon kontentigi iajn kutimojn, sed la piaj interparoladoj kaj konsideroj en mia ĉambreto turnos lin eble al la vera kredo, almenaŭ duone."

La sultano ridante permesis.

Estas dubeble, ĉu kun precipe granda plezuro akceptis la mulla la dividon de la sultana favoro, honeste plenumitan de Abu-Amran; sed post kvardek tagoj Abu-Amran kaj la mulla revenis en la palacon.

Abu-Amran ne sole fariĝis proksimulo de la sultano, sed ankaŭ la gloro de liaj scioj ĉirkaŭiris la tutan mondon. De ĉiuj flankoj de l' mondo oni turnadis sin al li por konsiloj kaj solvoj de la plej diversaj demandoj, la malsanuloj do kunfluadis de la tuta Oriento al la antaŭpordo de lia domo.

Estus bone por tiu el la viroj de l' leĝo kaj scienco, kiu povas en la batalo de l' vivo sekvi la instruon de Abu-Amran. Por tiu malfermos sin la pordo de l' paradizo preter la purigejo, kvazaŭ por militisto, kiu falis en batalo por gloro de Alaho.

El la lingvo rusa tradukis V. Gernet.

obrazek


<<  |  <  |  >


HINDA RAKONTO

DE EÇA DE QEIROZ.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

Estis iam unu reĝo, juna kaj kuraĝa, estro en unu regno, plena da urboj kaj fruktoportaj kampoj; li foriris por bataladi en malproksimaj landoj, lasinte solan kaj malkontentan sian reĝinon kaj fileton, kiu ankoraŭ vivadis en sia lulilo, ĉirkaŭvolvita per tolaĵetoj.

Komencis malgrandiĝi la plenluno, kiu lin vidis marŝi, ravitan de lia sonĝo pri almilito kaj pri gloro, kiam aperis unu el liaj kavaliroj, rompitaj la bataliloj, nigrigita de l' seksango kaj de l' polvo de la vojoj, alportante maldolĉan sciigon; la perdon de unu batalo kaj la morton de l' reĝo, trapikita per sep ponardegoj ĉe l' bordo de unu riverego inter liaj nobeloj la plej elektitaj.

La reĝino ploris estre la reĝon. Ŝi ploris ankaŭ ĉagrene la edzon, kiu estis gaja kaj bela. Sed precipe ŝi ploris turmente la patron, kiu tiel lasis la fileton senhelpan inter tiom da malamikoj de lia malforta vivo kaj de l' regno, kiu devus aparteni al li, sen ia brako por lin defendi, potenca per la forto kaj potenca per la amo.

El tiuj malamikoj la plej timinda estis lia onklo, la frato bastarda de l' reĝo, diboĉa kaj sovaĝa homo, ema al envio malpura, deziranta la regnestriĝon nur pro trezoroj de l' regno; li de kelkaj jaroj loĝadis en unu kastelo sur la montoj, kun bando da ribeluloj, kvazaŭ unu lupo, kiu atendas la kaptaĵon inter sia anaro. Ve! la kaptaĵo nun estis tiu infaneto, la amata reĝo, estro de tiom da provincoj, kiu estis dormanta en sia lulilo, kun ora sonorludilo, premita en la mano!

obrazek

Flanko ĉe flanko alia infano dormadis en alia lulilo. Sed tiu ĉi estis sklaveto, ido de l' bela kaj fortika sklavino, kiu nutradis la princon. Ili ambaŭ naskiĝis dum la sama somera nokto. La sama brusto ilin nutradis. Kiam la reĝino, antaŭ ol ekdormi, iris kisi la princeton, kiu havis blondajn kaj maldikajn harojn, ŝi kisis pro la amo ankaŭ la sklaveton, kiu havis nigrajn kaj krispajn harojn. La okuloj de ambaŭ brilis kiel multekostaj ŝtonoj. Nur la lulilo de unu estis riĉega, el elefanta osto kaj puntoj – kaj la lulilo de l' alia estis malriĉa kaj el kanoj. La fidela sklavino tamen flegadis ilin ambaŭ per egalaj karesoj, ĉar, se unu estis ŝi infano, – la alia estis ŝia reĝo.

Naskita en tiu reĝa domo, ŝi havis la pasion, la religion pri siaj geestroj. Neniajn larmojn oni verŝis pli sentemajn, ol la ŝiaj pro la reĝo, mortigita ĉe l' bordo de l' riverego. Ŝi apartenis tamen al la gento, kiu kredas, ke la vivo tera daŭras en la ĉielo. La reĝo, ŝia estro, certe jam estas nun reganta alian regnon, trans la nuboj, egale plenan da urboj kaj fruktoportaj kampoj. Lia batala ĉevalo, liaj bataliloj, liaj paĝioj estis suprenirintaj kun li en altaĵon. Liaj regatoj, kiuj mortus baldaŭ, reprenus ilian regatecon ĉirkaŭ li en tiu ĉiela regno. Kaj ŝi, unu tagon, siavice supreniros per ia luma radio reloĝi la palacon de ŝia estro kaj de nove ŝpini la tolon por liaj tunikoj kaj ekbruligi iafoje la vazon de liaj parfumoj; ŝi estos en la ĉielo, kiel ŝi estis sur la tero, kaj estos feliĉa en sia servuto.

Sed ŝi ankaŭ ofte tremis pro sia princeto! Kiom da fojoj, donante al li la mamon, ŝi pensis pri lia malforteco, pri lia longa infaneco, pri la malrapidaj jaroj, kiuj pasus antaŭ ol li estus almenaŭ tiel granda, kiel unu glavo, – kaj pri tiu onklo kruela, kies vizaĝo estas pli malluma ol nokto, kaj kies koro estas pli malluma ol la vizaĝo, kiu envias la tronon kaj spionas de l' supro de sia ŝtonego, inter la glavoj de sia bando! Malfeliĉa princeto! Kun pli granda flego ŝi lin alpremadis tiam inter la brakoj. Sed se ŝia filo balbutis apud ŝi – ŝiaj brakoj etendiĝis al li kun varmamo pli feliĉa. Tiu, en lia malriĉeco, nenion devas timi de l' vivo. Malfeliĉoj, bataloj de l' malbona sorto neniam povus lin restigi pli senigita de l' gloro kaj de l' bienoj de la mondo, ol li jam estas tie, en la lulilo, sub la tola blanka kurteneto, kiu ŝirmadis lian nudaĵon. La vivo ŝajnas por li vere pli kara kaj konservinda, ol por lia princo, ĉar nenia el la klopodaj zorgoj, per kiuj ĝi nigrigas la animon de l' estroj, atingos lian liberan kaj simplan animon de sklavo. Kaj, kvazaŭ amante lin pli pro tiu feliĉa humileco, ŝi kovradis lian grasan korpeton per kisoj pezaj kaj varmegaj, – kisoj, kiujn ŝi faradis malpezaj sur la manoj de sia princo.

Dume granda teruro vastiĝis en la palaco, kie nun regas virino inter virinoj. La bastardo, la homo enviema, kiu vagadis en la supro de l' montegoj, estis veninta al la ebenaĵo kun sia bando, kaj jam restigis post si, tra domoj kaj vilaĝoj feliĉaj, sulkon da mortigo kaj ruinoj. La pordegoj de l' urbo estis refortigitaj per ĉenoj pli fortikaj, sur la turoj brilis lumoj pli altaj, sed por la defendo mankis vira disciplino. Ŝpinilo ne guvernas kiel glavo. La tuta nobelaro fidela pereis en la granda batalo, kaj la malfeliĉa reĝino nur sciis alkuri ĉiumomente ĉe la lulilon se sia fileto kaj plori super li sian malfortecon de vidvino. Nur la fidela nutristino ŝajnis trankvila; kvazaŭ la brakoj, kiuj ame vartadis ŝian princon, estus muregoj de ia fortikaĵo, kiujn nenia kuraĝo povus venki.

obrazek

Jen en unu nokto, nokto silenta kaj malluma, kiam ŝi estis ekdormonta kaj jam senvestita en ŝia lito, inter la du infanoj, ŝi pli divenis ol sentis mallongan tintadon de fero kaj bruon de batalo, malproksime, ĉe la eniro de la reĝaj fruktokampoj. Envolvinte sin rapide en mantelon, ĵetante malantaŭen siajn harojn, ŝi aŭskultis turmente. Sur la tero, kovrita de sablo, inter la jasmenujoj resonadis ies pezaj kaj malgraciaj paŝoj. Poste eksonis ia ĝemo, ies korpo falis mole sur la ŝtonojn, kiel pakaĵo. Ŝi fortege malfermis la kurtenon... kaj tie, en la fino de l' galerio ekvidis homojn, lumon de lanternoj, briloj de bataliloj... Unumomente ŝi komprenis ĉion – la palacon almilititan, la kruelan bastardon, kiu venis por preni, mortigi ŝian princon! Tiam rapidege, sen ia ŝanceliĝo, sen ia dubo ŝi forprenis la princon el le elefantosta lulilo, ĵetis lin sur la malriĉan kanan lulilon kaj, preminte sian filon el la simpla lulilo, kun senesperaj kisoj lin kuŝigis en la reĝan lulilon, kiun ŝi kovris per puntoj.

obrazek

Subite ia grandega homo, la vangoj flamantaj, portanta nigran mantelon sur sia armaĵo, aperis ĉe l' pordo de la ĉambro, inter aliaj homoj, kiuj altigadis lanternojn. Li ĉirkaŭrigardis, alkuris la la elefantosta lulilo, kie briladis la puntoj, fortiris la infanon, kiel oni fortiras saketon, plenan da oro, kaj, sufokante liajn kriojn sub la mantelo, foriris furioze.

obrazek

La princo dormis en sia nova lulilo. La nutristino restis senmova en silento kaj mallumo.

Sed subite trasonis krioj en la palaco. Post la vitroj pasis la longa flamo de l' torĉoj. La kortoj resonis pro la frapado de l' bataliloj. Kaj, la haroj malordigitaj, preskaŭ nuda, la reĝino eniris en la ĉambron inter siaj korteganinoj krivokante sian filon. Ekvidinte la elefantostan lulilon, la tolaĵojn malordigitajn, malplenan, ŝi falis sur la plankon, plorante en malespero. Tiam, silenta, tre malrapide, tre pala, la nutristino malkovris la malriĉan lulilon el kanoj... La princo tie sin trovis kvieta, dormanta, en sonĝo, kiu ridetigadis lin kaj iluminadis lian tutan vizaĝon, ĉirkaŭitan de l' oraj haroj. La patrino falis sur la lulilon kun sopiro, kiel falas mortinta korpo.

obrazek

Kaj en tiu momento alia bruo skuis la marmoran galerion. Ĝi estis la kapitano de l' gvardio kun sia fidela anaro. En iliaj krioj oni sentis tamen pli da malĝojo, ol da triumfo. La bastardo estis mortigita! Kaptita, kiam li forkuris, inter la palaco kaj la fortikaĵo, frakasita de l' forta legio da soldatoj, li pereis kun dudek de lia bando. Lia korpo tie restis, trapikita per sagoj, en la flanko, sur grandamaso da sango. Sed tie! Sennoma doloro!

obrazek

La korpeto mola de la princo tie ankaŭ restis, envolvita en la mantelon, jam malvarma, ruĝe nigra ankoraŭ dank' al manoj kruelaj, kiuj mortige premis lian gorĝon!... Tiel, tumulte, la militistoj ĵetadis la kruelan sciigon, kiam la reĝino, kvazaŭ freneza, jen plorante, jen ridante, altiĝis sur la brakoj, por montri al ili la princon vekiĝintan.

Tio estis mirindaĵo, estis varmega saluto. Kiu lin savis? Kiu...? Tie staris multa kaj rigida apud la malplena elefantosta lulilo tiu, kiu lin savis! Servantino eksterordinare fidela! Estis ŝi, kiu por konservi la vivon al sia princo sendis sian filon al morto... Tiam, nur tiam la feliĉa patrino, elirante el sia ĝojo, ĉirkaŭprenis pasie la doloran patrinon kaj kiŝis ŝin, nomante ŝin fratino el sia koro... Kaj el tiu popolamaso, kiu sin premadis en la galerio, eliris nova varmega saluto kun petegoj, ke oni rekompencu kiel eble plej malavare la mirindan servantinon, kiu savis reĝon kaj la regnon.

Sed kiel? Kiom da oro povas pagi unu filon? Tiam unu maljunulo el nobela gento opiniis, ke ŝi estu kondukata en la reĝan trezorejon kaj elektu inter tiuj riĉaĵoj, kiuj estis la plej grandaj en tuta la Hindujo, ĉiujn, kiujn ŝi povus deziri...

La reĝino prenis la manon de l' servantino, kaj, ne forlasante la rigidecon de sia marmora vizaĝo, marŝanta kiel mortinto, kvazaŭ en sonĝo, ŝi estis tiel kondukata al la ĉambro de la trezoroj. Estroj, korteganinoj, militistoj sekvis ilin kun la respekto tiel sincera, ke oni apenaŭ povis aŭdi la bruon de l' ŝuoj sur la glatŝtonoj. La dika pordo de l' trezorejo malfermiĝis malrapide. Kaj kiam unu servanto forigis la barojn de la fenestroj, la antaŭmatena lumo, jam hela kaj rozkolora, eniranta tra la kradoj el fero, ekbruligis miregindan kaj fajrantan bruliĝon el oro kaj multekostaj ŝtonoj. De la ŝtona planko ĝis la mallumaj arkaĵoj, en la tuta ĉambro relumadis, brilegadis la bataliloj ornamitaj, la amasoj da diamantoj, la multego da oraj moneroj, la longaj fadenoj el perloj, – ĉiuj riĉaĵoj de tiu regno, amasitaj de cent reĝoj dum dudek cent jaroj. Unu longa ha!, malrapida kaj mireganta, pasis inter la popolamaso, kiu mutiĝis. Poste estis scivolega silento. Kaj en la mezo de l' ĉambro, envolvita de l' multekosta brilego, staris senmove la nutristino... Nur ŝiaj okuloj, brilantaj kaj sekaj, sin turnis al la ĉielo, kiu trans la kradoj fariĝis rozkolora kaj ora. Tie, en tiu ĉielo, freŝa pro l' antaŭmateno, sin trovadis nun ŝia infano. Tie li estis, kaj jam la suno iris supren, kaj estis malfrue, kaj ŝia infano ploris, serĉante ŝian mamon!... Tiam la nutristino ridetis kaj etendis la manon. Ĉiuj sekvis, ne spirante, tiun malrapidan movadon de ŝia malfermita mano. Kian miregindan juvelon, fadenon el diamantoj, manplenon da rubenoj estas ŝi elektonta?

obrazek

La nutristino etendis la manon – kaj sur unu breto ĉe flanko, inter amaso da bataliloj, ŝi prenis ponardon. Estis ponardo de unu maljuna reĝo, tute ornamita per smeraldoj, kiu povus pagi unu provincon.

Ŝi prenis la ponardon kaj ĝin premante forte en la mano, celante al ĉielo, kie aperis la unuaj radioj de l' suno, ekrigardis la reĝinon, la popolamason kaj ekkriis:

Mi savis mian princon, kaj nun mi iras doni la mamon al mia filo!

Kaj ŝi trapikis per la ponardo sian koron...

Tradukis Costa e Almeida.

obrazek


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.