obrazek

MALGRANDA PRINCIDINO.

SERBE VERKIS J. DUĈIĈ.
EL "VERDA STELO"

obrazek

Malgranda princidino, kies haroj havis koloron de la luna lumo, kies okuloj estis bluaj, kaj kies voĉo havis odoron de flavaj rozoj, – malgranda princidino estis laca de l'vivo, kaj ŝi estis malgaja.

Ŝi, sur siaj larĝaj marmoraj terasoj super la maro, apud grandegaj vazoj, en kiuj kviete mortadis siaj krizantemoj, ploris tute kaŝe dum malhelaj vesperoj. Ŝia necerta nostalgio kaj nekonata malĝojo lacigadis ŝian sangon kaj ŝian korpon, kiuj estis tute similaj al sango kaj korpo de lilioj.

Kaj dum la varmaj noktoj, kiam la aero estas plena de l'stelara polvo, kaj dum sur mallumaj muroj dormas kvietemaj pavoj, kaj ĉiuj floroj malfermadas siajn korojn, malfermis sin ankaŭ la koro de la malgranda princidino. Tial tiuj noktoj estis tiel plenaj de malgajeco kaj de varmo.

Kiam ŝi mortis neaŭdata kaj silenta same kiel ŝiaj krizantemoj, longe batis la malnovaj sonoriloj de la katedralo, kaj ilia voĉo estis kvieta kaj solena kvazaŭ voĉoj de longe mortintaj pastroj.

Tradukis Rud. Sigl. Daruvar.

obrazek

 

LA KVAR GRILOJ DE LA PANVENDISTINO.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Mia amiko Ĵak eniris iam ĉe panvendistino por aĉeti bulkon, kiu logis lin pasantan.

Dum li atendis, ke oni redonu al li moneretojn, malriĉe sed pure vestita ses- aŭ sepjara knabo eniris la vendejon.

– "Sinjorino," li diris al la panvendistino, "mia patrino sendis min por serĉi panbulon."

La panvendistino prenis el la panbulofako la plej belan bulon, kiun ŝi povis trovi kaj metis ĝin sur la brakojn de la knabeto.

Mia amiko Ĵak rimarkis tiam la malgrasan kaj kvazaŭ mediteman vizaĝon de la aĉetanteto. Ĝi kontrastis kun la malkaŝema kaj ŝvela mieno de la dika panbulo, per kiu li estis ŝarĝita.

– "Ĉu vi havas monon?" diris al la infano la panvendistino.

La okuloj de la knabeto malgajiĝis.

– "Ne, sinjorino," li respondis premante pli forte sian bulon sur sian kitelon, "sed mia patrino diris, ke ŝi venos paroli kun vi pri tio morgaŭ."

– "Nu," diris la bona vendistino, "kunportu vian panon, mia infano."

– "Dankon, sinjorino", diris la knabeto.

Mia amiko ĵus ricevis sian monon. Li estis tuj elironta, kiam li retrovis senmovan post li la knabon, kiun li kredis jam malproksimiĝanta.

– "Kion vi faras ĉi tie?" diris la panvendistino al la knabeto. "Ĉu vi ne estas kontenta pri via pano?"

– "Ho! ja jes! sinjorino, ĝi estas tre bela!"

– "Nu, iru porti ĝin al via patrino, mia amiko. Se vi prokrastas, ŝi kredas, ke vi amuziĝas sur la vojo kaj vi estos admonita."

La infano ŝajnis ne esti aŭdanta. Io ŝajnis alien altiri lian tutan atenton.

La panvendistino alproksimiĝis:

– "Pri kio vi pensas anstataŭ rapidi?" ŝi demandis.

– "Sinjorino, kiu kantas tie ĉi?" diris la infano.

– "Neniu kantas", respondis la panvendistino.

– "Jes ja," diris la malgranduleto, "ĉu vi aŭdas: krik, krik, krik?"

obrazek

La panvendistino kaj mia amiko Ĵak atente ekaŭskultis, kaj ili aŭdis nenion, krom la kantaĵon de kelkaj griloj, kutimaj gastoj de domoj, en kiuj estas panfabrikistoj.

– "Ĉu estas birdo," diris la hometo, "aŭ ĉu estas la pano, kiu kantas kuiriĝante kiel la pomoj?"

– "Ne, naivuleto," diris la panvendistino, "tio estas la griloj. Ili kantas en la panfabrikejo, ĉar oni ĵus ekbruligis la panfornon, kaj la vido de la flamo ĝojigas ilin."

– "La griloj?" diris la knabeto, "ĉu estas tiuj bestoj, kiujn oni nomas ankaŭ 'kri-kri'oj'?"

– "Jes", respondis komplezeme la panvendistino.

La vizaĝo de la knabeto animiĝis.

– "Sinjorino", li diris ruĝiĝante pro la maltimo de sia demando, "mi estus tre kontenta, se vi volus doni al mi kri-kri'on."

– "Kri-kri'on?" diris ridante la vendistino, "kion vi volas fari el kri-kri'o, mia kara malgranduleto? Nu, se mi povus doni al vi ĉiujn, kiuj trairadas la domon, tio estus baldaŭ farita."

– "Ho! Sinjorino, donu al mi unu, nur unu, se vi volas!" diris la infano kunigante siajn palajn maldikajn manojn super la dika panbulo. "Oni diras al mi, ke la kri-kri'oj havigas bonŝancon en la domoj; eble se estus unu hejme, mia patrino, kiu havas tiom da ĉagreno, plorus neniam plu."

Mia amiko Ĵak rigardis la panvendistinon.

Ŝi sekigis siajn okulojn per la refaldo de sia antaŭtuko. Se mia amiko Ĵak estus havinta antaŭtukon, li estus farinta la samon.

– "Kial ploras via malfeliĉa patrino?" demandis mia amiko Ĵak.

– "Pro la fakturoj," diris la malgrandulo. "Mia patro estas mortinta, kaj kiom ajn mia patrino laboregas, ni ne povas ĉiujn pagi."

Mia amiko Ĵak prenis la infanon, kaj kun la infano la panon en siajn brakojn, kaj mi kredas, ke li kisis ilin ambaŭ.

obrazek

Intertempe la panvendistino malsupreniris en sian panfabrikejon kaj petis sian edzon, ke li kaptu por ŝi kelkajn grilojn.

Li tuj kaptis kvar grilojn kaj metis ilin en skatoleton kun truoj sur la kovrilo, por ke ili povu spiri, poste ŝi donis la skatoleton al la knabo, kiu ĝoje forkuris.

– "Kompatinda bonuleto!" ili diris kune.

La panvendistino prenis tiam sian kalkulolibron; ŝi malfermis ĝin je la paĝo, sur kiu troviĝis la kalkulo de la patrino de l'knabeto, faris grandan strekon sur tiu paĝo, ĉar la kalkulo estis longa, kaj ŝi skribis malsupre: "pagita".

Dum tiu tempo mia amiko Ĵak estis metinta en paperon la tutan monon el siaj poŝoj, kie feliĉe troviĝis multe da ĝi tiun tagon.

Poste li petis la panvendistinon sendi ĝin rapide al la patrino de la infano posedanta la kri-kri'ojn, kun la kvitancita fakturo kaj letero, en kiu oni diris al ŝi, ke ŝi havas infanon, kiu estos iam ŝia ĝojo kaj ŝia konsolo.

Oni donis ĉion al panisthelpanto, kiu havis grandajn krurojn kaj petis lin, ke li iru rapide.

obrazek

La infano kun sia dika panbulo, siaj griloj kaj siaj malgrandaj kruroj ne iris tiel rapide kiel la panisthelpanto. Ĉar kiam li reeniris, li unuafoje de longatempe trovis sian patrinon kun okuloj levitaj el sia laboro kaj rideto sur la lipoj.

Li kredis, ke estis la alveno de la kvar nigraj bestetoj, kiu kaŭzis tiun miraklon, kaj laŭ mia opinio, li ne estis malprava.

Ĉu tiu feliĉa ŝanĝo estus okazinta en la sorto de lia patrino sen la kri-kri'oj kaj lia bona koro?

Tradukis G. Hugot-Raison.

obrazek

 

LA RUZA VOJAĜISTO.

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Dum flueganta pluvo vojaĝisto frosttremante kaj tute malsekigite venis en gastejon. Volonte li ekposedus sidlokon apud la varma forno, por varmigi sin kaj sekigi siajn vestaĵojn. Sed la tuta ĉeforna benko jam estis dense okupita de aliaj gastoj. Por tamen atingi sian celon, post mallonga meditado li diris al la mastro: "Alportu al mia ĉevalo dekduon da ostroj!" Mirigite tiu alrigardis lin, ĝis kiam la vojaĝisto ripetis sian strangan mendon.

obrazek

Fine la mastro foriris kaj faris, kion la fremdulo postulis; sed ankaŭ la aliaj gastoj unu post alia eliris el la ĉambro por vidi, ĉu la ĉevalo vere manĝus la ostrojn. Tion nur volis kaŭzi la ruza lastalveninto. Ĉar nun li tuj serĉis al si la plej oportunan sidlokon apud la forno neĝenate. Baldaŭ la scivolemaj gastoj ree envenis kaj ekkonis laŭ la ruzmiena vizaĝo de la fremdulo, kion ĉi tiu estis intencinta per la stranga postulo.

obrazek

Fine ankaŭ la mastro alproksimiĝis kaj diris, ke la ĉevalo tute ne volis manĝi la ostrojn. "Ĉu ne?" respondis la vojaĝisto ridetante, "tiam eble mi mem devas manĝi ilin".

Prof. D-ro Penndorf.

obrazek

 

LA RABENO KAJ LA RIĈULO.

EL LA GAZETO "ESPERANTO"

obrazek

Foje al Rabeno alvenis Riĉulo-fiulo, sed li estis granda avarulo. La Rabeno ekprenis lin ĉe la mano, alkondukis lin al la fenestro kaj diris: "Rigardu! kion vi vidas?" La Riĉulo respondis, ke li vidas homojn. Poste la Rabeno reekprenis lin ĉe la mano, alkondukis lin al la spegulo kaj diris: "Rigardu! kion vi vidas nun?" "Nun", respondis la Riĉulo: "Mi vidas nur min mem." Tiam la Rabeno diris al li: "Komprenu, en la fenestro estas vitro, sed la vitro de la spegulo estas iomete kovrita de arĝento, kaj kiam nur io estas iomete arĝentumita, tiam oni ĉesas vidi homojn kaj komencas vidi nur sin mem..."

El la hebrea tradukis Jozefo Tajĉ.

obrazek

 

LA RABISTO.

L REMEMORO DE LA POEMO EL LA JARO 1857.

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Estis malluma nokto. En la arbaro, malproksime de urba vivado, staris la kabano de ermito.

La pia homo ne nur kutimis preĝi, sed la tutan tagon li ankaŭ laboris, serĉante ĉiuspecajn kuracajn herbojn por malsanuloj kaj manĝeblajn berojn kaj fungojn, kiujn li sekigis, por havi nutraĵon dum la vintra neĝvetero. Ankaŭ je ligno li devis provizi sin.

Somero, kiu feliĉigas kaj dolĉigas la vivon al ĉiu malriĉulo, ŝajnis ankaŭ al li la plej agrabla sezono. Tiam ofte alvenis homoj el la najbara vilaĝo por viziti lin: viroj kaj virinoj, sanuloj kaj malsanuloj, riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj gepatroj alkondukantaj siajn infanojn al li. Ili ĉiuj deziris aŭdi liajn saĝecajn konsilojn aŭ aŭskulti la bonajn parolojn kaj piegajn preĝojn, kiuj fluis de la lipoj de l' sperta sanktulo.

Ankaŭ hodiaŭ ĉiu vizitinto estis kortuŝite forlasinta la kabanon kaj dankeme doninta ian donacon al la dezertulo, ekzemple farunon, terpomojn, ŝelfruktojn, panon ktp.

obrazek

Nun laca kaj dormema li ŝlosis la pordon post la lasta elirinto kaj kuŝiĝis, balbutante pian preĝon.

obrazek

Apenaŭ li estis ekdorminta, kiam forta frapado kontraŭ la pordo lin vekis. Tuj li leviĝis de sia malmola kuŝejo kaj tremantemane ekbruligis rezinan lignon por lumigi. Sed, malferminte la pordon, kion li vidis? Homon de terura aspekto! Kvazaŭ li estus ĵus forkurinta el la mano de l' polico.

obrazek

"Kion vi deziras?" demandis la ermito.

"Vian monakan robon mi deziras – la robon kune kun la ŝnuro!" respondis la malfrua vizitanto.

"Neeble! Vi postulas la solan veston, kiu kovras la nudecon de mia korpo. Ĉu vi ne timas la punon de Dio?"

obrazek

"Ne parolu tiel longe! For, for el tiu via sako! Ĝi multe plaĉas al mi."

"Malfeliĉulo vi! Do denove vi malpurigis vian manon per homa sango, kvankam ĝi ankoraŭ fumas de la antaŭa mortigo?"

"Ah! tiom vi scias pri miaj aferoj, vi naŭzega korvo de la dezerto? Bone. Prenu nun kun vi la sekreton en la profundaĵon de l' tombo!"

Kaj rapide li faligis fortajn batojn sur kapon kaj bruston de la senkulpa homo, ĝis kiam tiu ĉi, mortigite, cedis sian monakan robon.

Alvestiĝinte sin, la rabisto kure forlasis la lokon de la krimo, trarapidante la arbaron, evitante la vojojn uzatajn de la vilaĝanoj. Li transmarŝis kampojn kaj herbejojn kaj transsaltis ŝtonegojn, ĝis kiam li atingis la marbordon.

Tie staris granda velŝipo preta por vorveturi. Rapide li enŝipiĝis.

obrazek

– Tagiĝis. Belega estis la vetero kaj agrabla la veturado. Sed baldaŭ nigraj nuboj vidiĝis sur la blua rondo de l' ĉielo. Ventego maltrankviligis la maron, poste fariĝante uragano. La tuta ŝipo krakis terure. Fulmbriloj iluminis la malhelan ĉielon. Sekvis ilin fortega bruo de tondro.

La uragano ne ĉesis, sed furiozis ĉiam pli sovaĝe. Nun la maristoj kaj la pasaĝeroj petis la monakon, ke li aŭskultu ilian konfeson. La krimulo plenumis la petojn kaj donis la absolvon al ĉiuj.

obrazek

Intertempe la uragano daŭradis eĉ kun pligrandiĝinta furiozo. La maristoj diris inter si: "Kompreneble! La uragano ne ĉesos. Niaj pekoj troviĝas ankoraŭ sur la ŝipo, en la persono de la monako. Por liberigi nin kaj la ŝipon de tiom da pekoj, ni ĵetu lin en la maron!" Kaj ili ekkaptis la pseŭdo-monakon, kaj la krimulo trovis la justan punon en la ondoj de la furioza maro.

Baldaŭ poste, sur plej trankvila marsupraĵo, la ŝipo veladis en direkto al haveno.

Rakontis Viktoria Iker, Fiume.

obrazek

 

ORIENTA LEGENDO.

DE I. S. TURGENEV.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

Kiu en Bagdado ne konas la grandan Ĝiafaron, la sunon de l' universo?

Unu fojon – antaŭ multaj jaroj – li estis tiam ankoraŭ junulo – promenis Ĝiafaro en la ĉirkaŭaĵo de Bagdado.

Subite lian aŭdon alflugis raŭka krio: iu malespere vokadis helpon.

Ĝiafaro distingiĝis inter siaj egalaĝuloj per prudenteco kaj pensemeco; sed la koron havis li kompateman kaj li esperis sian forton.

Li ekkuris kontraŭ la krio kaj ekvidis kadukan maljunulon, alpremitan al la muro de l' urbo de du rabistoj, kiuj lin rabis.

obrazek

Ĝiafaro ekprenis sian glavon kaj atakis la krimulojn: la unuan li mortigis, la alian forpelis.

La liberigita maljunulo alfalis al la piedoj de sia liberiginto kaj, kisante la randon de lia vestaĵo, ekkriis: "Kuraĝa junulo, Via grandanimo ne restos sen rekompenco. Laŭ la ekstero mi estas malriĉa almozisto, sed sole laŭ la ekstero. Mi estas homo ne simpla. – Venu morgaŭ, frue matene, sur la ĉefbazaron; mi atendos vin ĉe la fontano – kaj vi konvikiĝos je la vereco de miaj vortoj."

Ĝiafaro ekpensis: "Efektive, laŭ la ekstero, tiu ĉi homo estas almozulo; tamen ĉio povas okazi. Kial ne ekprovi?" – kaj respondis: "bone, patro mia, mi venos".

La maljunulo ekrigardis en liajn okulojn kaj foriĝis.

La sekvantan matenon, apenaŭ eklumetis la lumo, Ĝiafaro iris sur la bazaron. La maljunulo jam atendis lin, apoginte sin sur marmoran kalikon de l' fontano.

Silente prenis li la manon de Ĝiafaro kaj alkondukis lin en negrandan ĝardenon, de ĉiuj flankoj ĉirkaŭitan de altaj muroj.

En la mezo mem de tiu ĉi ĝardeno, sur verda herbejeto kreskis arbo de vido neordinara. Ĝi estis simila al la cipreso; nur la foliaro estis sur ĝi de blua koloro.

obrazek

Tri fruktoj – tri pomoj – pendis sur la maldikaj, supren fleksitaj branĉetoj: unu, de meza grandeco, longforma, lakte blanka; la alia – granda, ronda, helruĝa; la tria – malgranda, sulkigita, flaveta.

La tuta arbo mallaŭte bruis, kvankam ne estis vento. Ĝi sonoris mallaŭte kaj plende, kvazaŭ ĝi estis vitra; ŝajne, ĝi sentis alproksimiĝon de Ĝiafaro.

"Junulo!" – diris la maljunulo, – "Deŝiru kiun vi volas el tiuj ĉi fruktoj kaj sciu: se vi deŝiros kaj ekmanĝos la blankan – vi estos la plej saĝa el ĉiuj homoj; se vi deŝiros kaj ekmanĝos la ruĝan – vi estos riĉa, kiel Rotŝild; se vi deŝiros kaj manĝos la flavan – vi plaĉos al maljunaj virinoj. Decidu!... kaj ne malrapidu. Post unu horo la fruktoj velkos, kaj la arbo mem eniros en la mutan profundaĵon de la tero!"

Ĝiafaro mallevis la kapon kaj ekpensiĝis. – "Kiel en tiu ĉi okazo agi?" diris li duonvoĉe, kvazaŭ konsiliĝante kun si mem. – "Se vi fariĝos tro saĝa vi eble ne volos vivi; se vi fariĝos pli riĉa, ol ĉiuj homoj vin ĉiuj envios; pli bone, sekve, mi deŝiros kaj manĝos la trian, sulkigitan, pomon!"

Kaj tiel li faris; sed la maljunulo ekridis per la sendenta rido kaj diris: "Ho, la plej saĝa junulo! Vi elektis la bonan parton! Por kio estas al vi la blanka pomo? Vi sen tio ĉi estas pli saĝa ol Salomono. La ruĝa pomo estas ankaŭ al vi nebezona... kaj sen ĝi vi estas riĉa. Sed la riĉecon vian neniu envios".

– "Rakontu al mi, maljunulo", diris, ektreminte, Ĝiafaro, "kie loĝas la estiminda patrino de nia de Dio gardata kalifo?"

La maljunulo salutis ĝis la tero – kaj montris al la junulo la vojon.

Kiu en Bagdado ne konas la sunon de l' universo, la grandan, la gloran Ĝiafaron?

Tradukis V. Halperin

obrazek

 

VIVORISKOJ.

EL "ESPERANTA JUNULARO"

obrazek

Juna kamparano iam ekskursis kaj renkontis ŝipanon. Promenante ili babilis pri ĉiuspecaj aferoj, kiel kutime faras migrantaj gajuloj. Dume ili ekmemoris pri siaj familianoj, kaj la ŝipisto interalie diris: "En ĉi tiu jaro mia frato dronis en la maro kaj antaŭ kvin jaroj mia patro dronis". La alia tion bedaŭris kaj plue demandis: "Kiamaniere mortis viaj avo kaj praavo?" La ŝipisto kvietanime respondis: "Ĉi ĉiuj dronis". Timigite la kamparano elvokis: "Je tia stato mi ne plu restus maristo. Ĉu vi tute ne timas, ke ankaŭ vi, estante en la ŝipo, pli-mal-pli frue dronos?" La ŝipisto rediris: "Nu, kiamaniere via patro mortis?" – "Li mortis laŭ la naturo en sia lito." Tiam ridetante parolis la ŝipisto, "Do, ĉu vi ne timas, kiam vi enlitigas vin, ke vi ankaŭ tie povas morti? Ni ja ĉiam kaj ĉie povas morti."

Prof. Dr. Penndorf.

obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.