obrazek

LA OMBRO DE L'AZENO.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Iun tagon, kiam Demosteno, de la alto de l' tribuno, provis altiri la atenton de l' atena popolo al gravaj demandoj, li ne sukcesis aŭskultigi sin. Li havis tiam la ideon komenci la sekvantan reciton:

obrazek

Junulo estis luinta azenon por iri de Ateno al Megaro. Estis somera tago; ĉirkaŭ tagmezo, kiam la suno brulis per sia plena forto, la mastro de l' azeno kaj la vojaĝanto haltis kaj disputis pri tio, kiu profitus el la ombro, kiun donis la korpo de l' besto.

Mi luigis al vi mian azenon kaj ne ĝian ombron, diris la unu.

Ne, kontraŭrespondis la alia, mi faris negocon pri la tuta besto...

En tiu momento Demosteno interrompis sin, kaj la amaso, vive interesita, postulis per laŭtaj krioj la daŭrigon kaj la finon de l' historio.

Nu, kio! ekkriis tiam Demosteno, – la ombro de azeno interesas vin tiagrade, kaj kiam mi parolas al vi pri viaj plej karaj interesoj, vi apenaŭ konsentas min aŭskulti!

La Atenanoj komprenis la lecionon, sed neniam eksciis la finon de l' historieto!

M.

obrazek

 

MALJUNAJ LIPOJ KAJ JUNA KISO.

RAKONTO DE CATULLE MENDEZ.

EL "LA LINGVO INTERNACIA"

obrazek

Maljuna, malafabla, per ĉifonoj apenaŭ kovrita malriĉulo petis almozon sur rando de granda vojo. Preter li iris la popolo. Jen preteriris riĉegulo, kiun akompanis lakeoj, vestitaj en liveroj kun ornamitaj pasamentoj. – Donu pro Kristo! Iam mi ankaŭ havis kestojn, plenigitajn de oro kaj juveloj... Nun mi ne havas eĉ centimon... Donu pro Kristo!

La preteriranta riĉulo estis tuŝita per la parolo de la malriĉegulo kaj donis al li oran moneron.

Savu vin Dio, bona sinjoro! Kun tiu ĉi monero en la manoj mi rememoros la pasintaĵon. Vi renovigis al mi la iluzion pri la senredonote perditaj riĉaĵoj...

obrazek

En brilanta uniformo iris laŭ la vojo oficiro. Taĉmento da soldatoj kaj muzikantoj sekvis lin, en dekstra mano la oficiro tenis laŭrajn branĉojn, – emblemon de gloro. – Pro Kristo donu, pro Kristo! Iam min ankaŭ oni renkontadis ĉe tondro de ĝojaj krioj, en sorĉa triumfo; standardoj disvolviĝadis alte super kia kapo!...

La de gloro kronita militisto donis al la malriĉulo laŭran folion.

Mi dankas, mia glora sinjoro!... Kun tiu ĉi laŭrfolieto mi sonĝos pri la venkoj de la pasintaĵo... Vi revenigis al mi la iluzion pri la forgesitaj bataloj...

obrazek

Iris juna, bela kaj feliĉa amanta knabino kun sia karulo. La malriĉegulo, balancante la kapon, sin turnis al ŝi.

Iam mi ankaŭ estis amata de junaj, belaj virinoj, de tiom same karaj, kia vi estas, mia infano! Iliaj lipetoj ankaŭ estis tiel samaj, kiel la viaj. Nun mi, kaduka, ne scias, kio estas la bonodoro de kiso. – Sed tiun ĉi fojon li ne aldonis peton pri almozo.

La enamiĝinta knabino estis tuŝita per la vortoj de l' malriĉulo. "Post la permeso de mia amiko, ŝi diris al la malriĉegulo, mi povas proponi al vi modestan almozon la junan kison". – Ŝia amiko konsentis, se la malriĉulo interrompis ilian paroladon:

Ne, ne! Mi ne volas tuŝi viajn lipetojn, infano! La ora monero kaj la laŭra folio povas revenigi la iluzion pri la pasintaj riĉaĵoj kaj gloraj venkoj, sed juna kiso por maljunaj lipoj ho, ĝi ne redonos la amon. La estingiĝintaj koroj estas mortintoj, kiuj neniam reviviĝos. Ho, foriru, foriru pli rapide, geamataj infanoj!... Mi ne volas aŭdi viajn delikatajn voĉojn, vian junan ridon. Por malvivulo, dormanta sur velkinta herbo, ekzistas ja nenio pli kruela, ol la murmurado de du kolombetoj sur la cipreso, apud lia ĉerkujo!...

Tradukis A. Dimer.

obrazek

 

DU RIĈULOJ.

DE J. S. TURGENEV.

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Kiam oni trogloras la riĉulon Rothschild, kiu el siaj grandegaj enspezoj destinis milojn da moneroj por edukado de infanoj, kuracado de malsanuloj, flegado de maljunuloj – tio tuŝas mian koron kaj mi lin laŭdas. Sed kvankam mi laŭdas lin kaj kortuŝiĝas, tamen mi ne povas ne memori pri malriĉega familio vilaĝana, kiu akceptis en sian kadukan kabanon orfnepinon.

"Se ni alprenos Hanjon", la virino diris, "nian lastan monon ni elspezos pro ŝi, ni ne havos per kio aĉeti salon, por sali nian supon..."

"Ni ĝin manĝos eĉ nesalita", respondis la vilaĝano al sia edzino.

Kiom malproksime staras Rothschild de tiu vilaĝano!

El rusa lingvo, trad. Asen Grigorov.

obrazek

 

TRO MULTE.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Usona oficiro promesis dolaron por ĉiu germano, kiu estos mortigita dum postbatala paŭzo. Tial oni komencis amase vizitadi batalkampon. Kelkaj soldatoj alportis kapojn aŭ brakojn de l' hieraŭ mortigitaj germanoj, aliaj penadis sentrompe laborenspezi la dolaron.

Du negroj-soldatoj ankaŭ postsekvis la aliajn por serĉi eblon enspezi dolaron. Ili sin kaŝis en forlasita tranĉeo kaj komencis atendi germanojn.

Unu el ili ekdormis, la dua restis gardobservanta.

Oni iras! – ekflustris la gardanto, vekante per puŝoj la dormantan kamaradon.

Kiom da ili? – demandis tiu vekiĝante.

Kvin mil proksimume.

Ni ankoraŭ iom kuŝu kaj atendu aliajn. Ja por kio ni bezonas tiom da mono?

Esperantigis H. Ponjatovskij.

obrazek

 

LA KRAĈANTOJ.

EL "LA ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Iam mi sencele promenis en urbego. Je du knaboj havantaj apenaŭ ses jarojn frapis miajn okulojn, ĉar meze de la strato ili kuŝis ventre sur la pavimo. Je tiu spektaklo mi tre multe ektimis, ĉar aŭtobuso povas ja alveni, kaj superveturi ilin. Por malebligi akcidenton, mi kuras al la du nesingardaj buboj. Sed antaŭ ol mi komencas riproĉi kaj forpeli ilin, mi volas scii kion ili faras. Jen, ambaŭ havas pecon da kaŭstika kalko, sur kiun ili kraĉas alternante, kaj ĉiufoje kiam la kalkstono siblas, kaj blanka nubeto leviĝas, ili ravite baraktas per la kruroj. Subite la pli granda de la du naturesploristoj, ekvidante min, ruzmiene ridas al mi, dirante: "Domaĝe, mi ne havas plu kraĉaĵon, pro tio vi kraĉu foje!" Kaj mi, ĉu mi devas konfesi tion, kaŭriĝas apude kaj kraĉas ankaŭ! – Kiu ĵetos sur min la unuan ŝtonon?

Tradukis M. Heinrich, Potsdam.

obrazek

 

BONULO KAJ SENTAŬGULO.

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Abdulla-Rahim rajdis sur azeno en urbon kaj senzorge, monotone kantis. Li jam forgesis pri hieraŭa malĝojo. Ankoraŭ hieraŭ li, starante sur genuoj kaj klininte la kapon ĝis la tero, preĝis al Mahomet, ĉefa Dia profeto. Li petis plenigi per akvo kanalon, el kiu li prenadis ĝin por akvumadi sian kampon. Sekigita tero kune kun varmegaj sunradioj preskaŭ bruligis rizan grenkampon. Proksimiĝis danĝero de mizero pro manko de produktaĵoj. Li estos devigata vendi ŝafojn por aĉeti grenon.

Sed hodiaŭ Abdulla-Rahim kantis flegme, pri ĉio, kion li vidis: pri arbetoj kreskantaj flanke de l' vojo, pri aglo naĝanta en aero, pri sablo sur la vojo kaj aliaj vidataj objektoj. Li eĉ ne havis determinitan celon de sia vojaĝo konvinkiĝinte, ke la celo dum necesa momento aperos mem.

Post duhora rajdado Abdulla-Rahim ekvidis urbon. Li traveturis nur dek-kilometran distancon, ĉar la azenoj neniam galopas kaj trotas, sed ĉiam paŝas. En ĉi tiu parto de l' urbo, tiel nomata "Malnova urbo", kiun Abdulla-Rahim enrajdis, li sentis sin tute libere, ĉar en ĝi estis preskaŭ ĉio simila al lia loĝloka vilaĝo. Sed li timis eniri la "Novan urbon", kie tramvagonoj, aŭtomobiloj, motorbicikloj, veturigistoj ĉiam faras bruegon kaj krome tie li ĉiam riskas subiĝi sub tramon aŭ aŭtomobilon. Do kion fari, kien iri plue? Tial li ekĝojis, kiam li subite ekaŭdis:

obrazek

"Oj, aka, Abdulla-Rahim!" (Ho, frato, Abdulla-Rahim!)

La vokinto kaŭris sub larĝa branĉaro de silkraŭpa arbo sur bela tapiŝo, dissternita sur la tero inter trotuaro kaj strato apud malgranda kanalo, kaj trinkis teon el taseto.

Abdulla-Rahim haltigis la azenon kaj proksimiĝis al la konato. Ili grave ambaŭmane salutis unu la alian kaj glatigis siajn barbojn (laŭ ĉi-tiea moro). Post kelkaj minutoj ili ambaŭ kaŭris sur la tapiŝo, gaje parolante pri diversaj vivaferoj.

obrazek

"Mi konis vian patron, Karimbaj", subite ŝanĝis la temon Abdulla-Rahim, "li estis bonega homo; en la tuta urbo, li estis unika saĝulo kaj bonulo... Kaj mia patro konis vian avon, kiu estis ankaŭ fama konsentulo; lin konis la tuta regiono."

Karimbaj plezure glatigis sian barbon, rigardante la ĉielon.

"Sed vi", daŭrigis Abdulla-Rahim, "vi... dek viaj patroj kune kun dek avoj ne povus anstataŭi vian koran bonecon. Vin konas preskaŭ la tuta mahometana mondo..."

Karimbaj, ebriigita per la laŭdegoj, kortuŝite levis la manojn supren kaj diris: "Tiel volas Allah!"

"Jes, tiel volas Allah. Li volas, ke vi estu bonkora kaj... riĉa. Vi havas propran butikon, kiu ne bezonas akvon. Mia kampo ne povas profiti sen akvo. Sed via koro anstataŭos al mi akvon. Mi kredas, ke vi... pruntos al mi monon."

Karimbaj komence ĵetis mireg-rigardon al Abdulla-Rahim, poste li eligis el sub sia silka zono tabakujon, surŝutis iomete da maĉtabako sur manplaton, metis ĝin en la buŝon kaj post mallonga pripenso demandis:

"Do kiom da mono vi bezonas?"

"Kiom vi povas", respondis Abdulla-Rahim.

"Mi ne povas prunti al vi; mi povas nur donaci al vi la hodiaŭan profiton de vendado. Sed krom vi neniu devas scii pri mia boneco. Al ĉiu vi diru, ke miaj patro kaj avo estis famaj bonuloj, sed Karimbaj estas fama sentaŭgulo kaj fripono."

I. Kovalevski, Taskent, (Turkestano).

obrazek

 

PORTRETO DE LA EDZINO.

DE EMANUEL LESEHRAD.

EL LA GAZETO"ESPERANTO"

obrazek

Iu pentrartisto havis belan edzinon, sed neseriozan; ŝi lin tute ne komprenis kaj ŝatis la arton nur kiel bonan metion, kiun oni eventuale povas kun profito monigi. La artisto, malgraŭ tiom da doloroj kaj senreviĝoj ne povis sin forigi de la virino: eble ŝin al li aljuĝis la sorto. Okazis iam, ke li pentris portreton de sia edzino. Verkon majstran kaj mirindan. Finante la laboron, li ekmeditis antaŭ la bildo, en kiun li estis ensorĉinta sian tutan arton. Senĉese al li ŝajnis, ke en la portreto mankas io, kion li ne povis esprimi. Du tagojn dum tutaj horoj li staradis antaŭ la bildo, kaj nur la trian tagon, turmentita de pensado, sidante en niĉo de la laborejo, li divenis tion.  – La portreto de lia edzino en la plidensiĝanta mallumo ŝanĝiĝis je demona aperaĵo: okuloj, sangavidaj okuloj, lipoj senkompataj, brusto kiel du flugiloj de vampiro. Sangon bezonis la bildo, tion li subite ekkomprenis, homan, varman sangon de artisto, per kiu povus sin satigi la vampiro. Kaj senhezite li elprenis el tirkesto de la tablo revolveron kaj mortepafis sin antaŭ la bildo de sia edzino, makulante la tolon per sango de sia koro. Kaj mortante li kontente ridetis, ĉar li finis sian plej bonan verkon: la portreton de l'edzino.

El la ĉeĥa, Miloŝ Lukaŝ.

obrazek

 

KIO ESTAS KRIMULO.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Diogeno promenante unu vesperon tra strato de granda urbo, rigardis soldaton, kiu kuris al li kaj demandis la filozofon:

Ĉu vi vidis viron kuranta antaŭ mi?

Ne... Kial vi lin persekutas?

Li estas krimulo.

Krimulo? Kio estas krimulo?

Viro, kiu mortigas.

La buĉisto...

Ne. Viro, kiu mortigas alian.

Jes, mi komprenas. Soldato.

Ankaŭ ne; estas viro, kiu mortigas alian en paca tempo.

Tiam ekzekutisto?

Idioto! Viro, kiu mortigas alian en la hejmo.

Nun mi bone komprenas: estas kuracisto.

El hispana trad. E. Brnjac.

obrazek

 

ĈASO.

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Revante li kuŝis en la alta herbaro. Senfine verdaj herbarebenoj etendiĝis ĉirkaŭ li. Trunketoj kaj floroj afable albalancis al li. Nelaciĝante zumis abeloj kaj muŝetoj unutonajn melodiojn. Meditante li rigardis en la vastaĵon, kvazaŭ li estus serĉanta ion – en ĉielblua malproksimo.

Jen preterflirtis en ŝanceliĝanta flugo papilio de stranga kolorbrilego. Preskaŭ tuŝis lin la delikataj flugiloj. Eke li saltis kaj ĉasis la multekoloran papilion – –.

Estis freneza ĉaso. – Febre ekbrilis liaj okuloj, kiam li kredis fine ekkapti ĝin. Sed ĉiam vane. – Do li ne lasis la sovaĝan kurĉason, – kaj li ne vidis, ke li dispremis per la piedoj multajn belajn florojn – –.

Kaj kiam la sangruĝa sunglobo malleviĝis en la okcidento, li kuŝis ree en la alta herbaro – larmplena – kaj funebris pri la floroj, kiujn li dispremis dum senĉesa ĉaso.

Ili estis nur al li florintaj kaj bonodorintaj.

De Herman Petermann.

obrazek

 

ORIENTA RAKONTO.

EL "VERDA STELO"

obrazek

Rabisto kondamnita je morto, estante ankoraŭ en la malliberejo, antaŭ la plenumo de la kondamno, subite ekpensis pri plano, kiu eble lin savos de la morto. Li venigis al si la malliberejan gardiston kaj diris al li, ke li havas ian sekreton komunikotan al la reĝo, per kiu sekreto Lia Reĝa Moŝto povus akiri abundan riĉaĵon; sed li komunikus ĝin nur ĉe persona renkontiĝo kun la reĝo.

obrazek

Post multaj komplimentoj kaj genufleksoj, la malliberigito diris al la reĝo, ke li posedas la sekreton kreskigi oron sur arbo, kiel frukton; kaj li proponis al la reĝo tuj fari la provon.

La reĝo, nature, deziris profiti la scion de la homo kaj, aprobante la provofaron, kunprenis la unuan ministron, la ĉefepiskopon kaj kelkajn el siaj plej dignaj korteganoj, post kio li iris kun la rabisto ekster la urban muregon.

La rabisto elektis malgrandan lokon kaj, eltirinte el siaj ĉifonvestoj ormoneron, diris: "Se tiu ĉi monero estos plantata sur tiu ĉi loko, elkreskos arbo, kies branĉoj naskos ormonerarojn densajn kiel la vinberaroj sur la vinberujo. Tamen estas unu kondiĉo necesa: ĝi devas esti plantata per la mano de homo, kiu neniam estis kulpa pri malhonesta faro. Miaj manoj ne estas puraj, tial mi transdonas la moneron en la manojn de Via Moŝto."

La reĝo prenis la moneron kaj tenis ĝin nerve kelkajn sekundojn en sia mano; poste, transdonante ĝin al sia ĉefministro, li diris: "Mi memoras, ke, kiam mi estis juna, mi ŝtelis iom da mono el la kaso de mia patro, kaj tial mi opinias, ke la ĉefministro devas ĝin planti!"

obrazek

La ministro kun granda singardemo diris: "Via Moŝto, mi ne ŝatus, ke tiu ĉi plej grava provo estu elmetita al ebla malsukceso per iu mia malatentaĵo; tial ke mi akceptas la impostojn de la popolo kaj mi mem estas elmetita al tiom da tentoj, estas eble, ke miaj manoj ne estas tute puraj; pro tio, kun Via reĝa permeso, mi transdonos ĝin al la ĉefkomandanto de la armeo."

Sed la generalo tute ne volis sin ligi kun la provo, kaj kun militista vigleco li diris: "Ne, ne; mi tenas la monon por la armeo en mia mano, mi aĉetas la necesaĵojn kaj pagas al la oficiroj; donu ĝin al la ĉefepiskopo!"

Tamen ankaŭ la lasta ne estis preta akcepti la respondecon, kaj diris: "Vi forgesas, ke mi kolektas la dekonon kaj difinas la oferaĵojn; mi ne povas transpreni la moneron."

obrazek

"Via Moŝto," tiam sin aŭdigis la rabisto, "kial oni devas pendigi min kiel rabiston, kiam el la kvar plej altrangaj personoj en la reĝlando eĉ ne unu subtenas sian honestecon?"

La reĝo valorigis la klarigon kaj pardonis la rabiston.

Tradukis I. H. K.

obrazek
  obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.