obrazek

ZEŬSO KAJ LA ĈEVALO

FABELO DE LESSING.
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

"Patro de la bestoj kaj homoj", diris la ĉevalo kaj proksimiĝis al la trono de Zeŭso; "oni diradas, ke mi estas unu el la plej belaj kreitaĵoj, kaj mia sinamo kredigas tion al mi. Sed ĉu tamen ne estas plibonigeblaj diversaj el miaj ecoj?"

"Kaj kiuj el viaj ecoj estas plibonigeblaj laŭ via opinio? Diru; mi akceptos instruon", diris la bona dio kaj ridetis.

"Eble", la ĉevalo diris, "mi estus pli rapida, se miaj kruroj estus pli altaj kaj pli maldikaj; longa cigna kolo ne malbeligus min; larĝa brusto plu plimultigus mian forton; kaj ĉar vi ja destinis min por porti vian karulon, la homon, vi ankaŭ eble povus kreskigi al mi selon, kian metas sur min bonfarema rajdisto."

"Bone", Zeŭso respondis, "atendu momenton!" Zeŭso seriozmiene parolis la vorton de la kreado. Tuj vivo fluis en la polvon, tuj kunligiĝis organizita materio, kaj subite antaŭ la trono staris – la malbela kamelo.

obrazek

La ĉevalo ekvidis, eknaŭzis kaj tremiĝis pro teruranta abomeno.

"Jen vi havas pli altajn kaj pli maldikajn krurojn", diris Zeŭso, "jen longan cignan kolon, jen pli larĝan bruston, jen selon nature kreskitan! Ĉu vi volas, ĉevalo, ke mi tiel aliformigu vin?"

La ĉevalo ankoraŭ tremis.

"Foriru", nun diris Zeŭso, "ĉi-foje estu instruita senpune. Sed por ke vi memoru de temp' al tempo pentplene pri via impertinenteco, restu tia, nova kreitaĵo" – Zeŭso ĵetis konservantan ekvidon al la kamelo – "kaj la ĉevalo neniam rigardu vin sen tremo!"

El germana trad. Kurt Levy.

obrazek

 

CIKONIO

BLANKRUSA LEGENDO.
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Tio ĉi okazis antaŭ longe. Homoj eĉ proksimume ne memoras, kiam ĝi okazis.

Unufoje la kreinto de la mondo, por liberigi la teron de serpentoj, ranoj, lacertoj kaj ĉio, kio vekas per si en homoj timon kaj malŝatecon, kolektis ĉiujn ĉi kreintaĵojn en unu sako, peneme ligis ĝin kaj ordonis al iu homo:

Portu kaj dronigu en rivero tiun ĉi sakon, sed nur ne kuraĝu rigardi en ĝin!

Kaj la homo ekportis la sakon. Li iras al rivero kaj, ju pli proksime li venas, des pli forte li volas sciiĝi, kio estas en la sako. La homo sentas, ke io viva sidas en ĝi kaj lia scivolemo ĉiam kreskas.

Longe iris la homo, longe li portis sian pezan sakon, – kaj, fine, li atingis la bordon de la rivero. Li haltis super la akvo, kaj jam volis ĵeti ĝin de la alteco de l' bordo, sed scivoleco malhelpis lin. Li ekpensis:

– Mi nur iom ekrigardos en la sakon per unu okulo kaj tuj mi ree ligos ĝin kaj ĵetos ĝin en la riveron. Mi ja faros nenion malbonan.

obrazek

La homo decidis kaj malligis la sakon, sed li ne havis tempon por enrigardi en ĝin, kiam ĉio, kio estis en la sako, rapideme elsaltis for. La homo timiĝis: en la sako ja estis ĉiuj rampobestoj de la tero, ĉiuj abomenaj kreitaĵoj. Kiam la homo rekonsciiĝis kaj volis ree ligi la sakon, ĝi jam estis malplena: la serpentoj, ranoj, lacertoj forrampis tra la tero. La homo penis kapti la rampobestojn, kiujn li liberigis, sed liaj penoj estis vanaj. La kreinto, vidante, ke la homo ne obeis, diris al li:

obrazek

– Ĉar vi ne obeis kaj ree liberigis la rampobestojn, vi kaptu kaj kolektu ilin tra la tuta tero ĝis fino de la mondo. Vi estu cikonio!

Kaj fariĝis tiu homo – cikonio. Kaj de tiam li kaj tuta lia idaro iradas kaj vagadas tra marĉoj, kaptante abomenindajn rampobestojn kaj ranojn.

Tiel la homo fariĝis cikonio, tiel cikonio iam estis homo!

El rusa lingvo trad. J. Sirjaev.

obrazek

 

LA FORMIKO KAJ LA URSO

INDIANA FABLO.
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

La formiko kaj la urso iam disputis inter si. La urso diris: "Mi deziras, ke estu ĉiujare dum ses monatoj nokto kaj dum ses monatoj tago." Ĝi havis ĉi tiun deziron, – tiel oni diras – ĉar ĝi restas dum la tuta vintro dome kaj promenas nur dum la somero. La formiko diris: "Mi deziras, ke estu ĉiam tago kaj nokto, kiel estas hodiaŭ." Tial ili faris veton, por ke decidigu, kies deziro plenumiĝos. Komence la granda urso kontinue diris: "Tago kaj nokto estu dum po ses monatoj, tago kaj nokto estu dum po ses monatoj!" Kaj la formiko diris: "Ĉiam tago kaj nokto, ĉiam tago kaj nokto!" Oni diris, ke tiu estu venkonto, kiu elparolus sian deziron plej ofte dum unu semajno. La formiko saltante senĉese alten kaj malalten ripetis sian deziron. Sed la urso ripetinte sian deziron dum certa tempo foriris por manĝegi. Kontraŭe la formiko nenion manĝis, tiel ke ĝi tre malgrandiĝis kaj malgrandiĝis. Nun la urson ekkaptis maltrankvilo kaj ĝi ĉesis deziri kaj per tio la formiko gajnis la veton. Oni diras, ke la formiko estas samtiom granda kiom la urso, kiam ambaŭ komencis disputi, kaj ke ĝi poste tiom malgrandiĝis. Oni ankaŭ diras, ke la ursoj ĉiam formanĝegas la formikojn, se ĉi-tiuj renkontas ilin.

Tial, ke la formiko gajnis la veton, ni havas nun tagon kaj nokton.

Trad. Ch. Heinrich.

obrazek

 

LA PIRARBO KAJ LA KOLPORTISTO.

DE GEORGES AVRII.
EL LA GAZETO "ESPERANTO"

obrazek

Iam hebrea migranta vendisto, portante sian tutan komercaĵon sur sia dorso, trairis vastan ebenaĵon. La somera suno brindige ardis en la ĉielo, kruele lumigis kaj varmigis la teron. La vasta, senlima ebenaĵo ŝajnis pro l'amasego de la flavaj grenherboj vera maro da fandita oro. Ŝvitante, penante, iom lamante, la kompatinda kolportisto plejeble rapidis, sed li ne multe progresis.

Ha! li ĝemis; kia varmego! Kiel forte mi soifas! Kiom mi deziras trinki! Dio de Hebreoj, Dio de miaj praavoj, mi ne preĝas Vin rekomenci por mi, mizerulo, la miraklon, kiun Vi iam konsentis al Moseo, kiam Vi permesis lin ŝprucigi freŝan fonton el la ŝtonego, kiun lia bastono frapis. Ne, mi ne postulas favoron tian, kian al Profeto Vi malavare donacis. Tamen, se Vi volus bonanime ekrigardi Vian humilan serviston, Vi ordonus ke fruktarbo, se eble pirarbo, subite aperu...

La lacega, soifanta kolportisto pene kelkajn paŝojn paŝis kaj, mirigate, li ekkriis:

Ha, plenpotenca Dio! Kiel granda estas Via dia boneco! Mi vidas arbon sur tiu varmegigita ebenaĵo. Nu, se tiu arbo estus pirarbo, Vian Sanktan Nomon mi glorus ĝis la fino de mia mizera vivo. Plie mi volonte oferus cent frankojn!

Vigligita de l'espero li ree paŝis. Iom post iom, paŝon post paŝo, la arbon li alproksimiĝis. Miraklo! La arbo estas pirarbo kaj pendante de la plej alta branĉeto, unu belega piro, matura, alloganta balanciĝis.

Dankon, dankon, kompatanta Dio! Tio estas ja mirakla piro! Se nur mi povus ĝisgrimpi, korĝoje por Via Sanktejo mi donus... kvindek frankojn!

Tiam de siaj kontuzitaj ŝultroj li formetis sian pezan pakegon kaj ĝin kuŝigis sub la arbon. Tuj poste, li alkroĉiĝis al la trunko per siaj manoj kaj piedoj, kaj komencis la grimpadon. Malfacile kaj malrapide li supreniris. Supre, la piro ĉiam balanciĝis.

obrazek

Alveninte al mezo de la trunko li petegis:

 Dio! Se Vi permesus min grimpi ĝis la supro, nepre mi donus... dudek kvin frankojn!

Jam li trafis la celon: jam, streĉante la brakon, la dezirindan piron preskaŭ li tuŝis...

Nun, triumfe li kriis, nun mi nenion donos!

obrazek

Aj! En la sama momento la branĉo, al kiu li estis alkroĉiĝinta, krakis, rompiĝis kaj peze li falis teren.

Ho ve! severa Dio! li diris ekĝemetante, kiel vi rapidiĝas! Ian ajn monon eble mi estus doninta!

obrazek

 

LA LABORĈEVALO

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

"Ho, sinjoro direktoro", diris sinjoro Maier, "ĉar vi meritas tiom da mono, vi do povus doni al mi malgrandan salajran plialtiĝon!"

"Ĉu vi laboras multe, sinjoro Maier?"

"Mi? Jes! Mi laboras kiel ĉevalo!"

"Lasu vidi. La pasinta jaro havis 366 tagojn, ĉu ne?"

"Jes, certe."

"Kaj vi dormas ok horojn potage, ĉu ne?"

"Jes"

"Tio estas triono de la jaro, 122 tagoj. Restas 244 tagoj."

"Jes"

"Ok horojn potage vi estas libera, tio signifas ankoraŭ 122 tagojn. Restas 122 tagoj."

"Tre ĝuste."

"Dimanĉe vi same ne laboras, estas 52 tagoj, restas 70."

"Hm... jes."

"Sabate vi nur duonon de la tago laboras, eliĝas 26 tagoj kaj 44 restas."

"Jes, jes, jes, certe."

"Dekkvar tagojn vi havis libertempon, ne?"

"Jes, mi havis ilin."

"Restas 30 tagoj; ekzistas 9 festotagoj en la jaro, ke nur 21 tagoj restas."

"Ah, hm, je... e.. es."

"Kvin tagojn vi estis malsana. Restas 16 tagoj, ĉu ne?"

"Je...es."

"Ĉiutage vi havas tagmezpaŭzon de unu horo, entute 15 tagojn. Restas nur unu tago, kaj tiu estis la unua de majo, kiam vi estis libera. Vi havas feliĉon, sinjoro Maier, ke pasinta jaro havis 366 tagojn, alie estus mankinta unu tago!"

Maier retiris sian peton pro salajro-plialtiĝo.

Trad. el germana lingvo R. Masko, Linz a. D. Aŭstio.

obrazek

 

POETO KAJ REĜO

EL "VERDA STELO"

obrazek

La sveda reĝo Gustavo 3-a tre ŝatis la poeton Karlo Michaelo Bellman. Pro lia saĝeco la reĝo lin faris kortega konsilanto. Lian konsilon li petis kaj sekvis en ĉiuj malfacilaj kaj komplikitaj ŝtataj aferoj.

Foje la poeto troete akre respondis al la reĝo, pro tio perdis lian bonvolon, kaj la reĝo malpermesis al li la kortegon. Sed ĉiujn gravajn skribaĵojn, kies respondo aŭ decido necesigis saĝan kapon, oni sendis al li en la loĝejon. Tiu ĉi solvo de la afereto gajigis kaj samtempe koleretigis la poeton.

Foje Bellman sciiĝis, ke la reĝo preterrajdos lian domon, kaj li decidis ludi al la regnestro strangan scenon. Je la horo, je kiu la reĝo estis anoncita, li forte sapumis siajn vangojn kaj rigardis de la unua etaĝo straten el la malfermita fenestro. De la strato estis apudmetita al la fenestro alta ŝtupetaro, je kies supro staris razisto, razanta la poeton kun la plej serioza mieno.

obrazek

La alproksimiĝanta reĝo kelkan tempon rigardis la strangan stratscenon kaj, veninte al la domo, haltigis la ĉevalon kaj mirigite demandis:

"Je diablo, kion signifas tiu ĉi komedio?"

Trankvile respondis la poeto: "Mia razisto, Reĝa Moŝto, perdis mian bonvolon, kaj mi malpermesis al li eniron en mian domon. Sed ĉar mi mem ne povas helpi al mi sen tiu ĉi fripono, mi aranĝis la aferon ĉi-maniere."

La reĝon tiom ridigis la sprita respondo, ke li preskaŭ terenfalis de la ĉevalo. Depost tiu tempo la poeto estis bonvena ĉe la korto kiel antaŭe.

P. Kilian.

obrazek

 

UNU HORO DA DORMO

EL LINGVO PORTUGALA

EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

En bela somera tago kuŝiĝis knabeto sur herbo, proksime de l' rando de l' vojo, sub ombro de unu maljuna kaŝtanujo.

Post mallonga tempo paŝis veturilo laŭ la vojo, kiu estis klinega kaj plena je ombro. Unu riĉa komercisto eliris el l' veturilo kun sia edzino kaj, por doni movon al la kruroj, ambaŭ sekvadis piedire la veturilon, dum la ĉevaloj ĝin trenadis malrapide.

Bela infano, diris la virino, kiel li bone dormas! Liaj haroj, en bukloj, tiel ĝentile ornamas tiun frunton, ankoraŭ ne ombrigitan de ia malpura penso... Pro la vesto li ŝajnas al mi ido de malriĉulo. Ni havas nenian infanon... ĉu vi volas, ke ni eduku tiun ĉi knabeton?

Li estas efektive bela, respondis la edzo, kaj mi donus niajn bienojn prefere al li ol al niaj parencoj. Sed li estas tre juna, kaj ni komencas jam maljuniĝi; eble ni eĉ ne vidos lin, kiam li atingos plenaĝon. Krom tio, estus necese veki lin por scii, kie loĝas liaj gepatroj, serĉi ilin kaj trakti kun ili. Ĉio tio devigus nin elspezi multe da tempo, kaj kiel vi scias, ni devas rapidi.

La edzino ĵetis al la knabeto malgajan rigardon.

Estu laŭ via volo..., diris ŝi, profunde sopirante.

obrazek

Poste pasis knabino blanke vestita, la haroj al vento. Nenio ankoraŭ maltrankviligis ŝiajn naivajn sonĝojn; ŝian zonon ĉirkaŭadis blua rubando.

Ŝi aŭskultadis birdon, kiu kantis starante sur branĉo, kaj ne sciis, kial la notoj de l' flugila kantisto, malicaj kaj mokantaj, impresadis ŝian koron!

Ŝi haltis kaj murmuris:

Bela infano, kiel trankvile kaj senzorge vi dormas! Vi estas bela kaj la venteto karesas vin. Pli malfrue vi devos kontraŭstari al la homoj; via tiel blanka vango fariĝos iom nigreta. Tabako difektos vian voĉon kaj nigrigos viajn dentojn; tondiloj falĉos la buklojn de viaj haroj; zorgoj plenigos vian frunton per sulkoj, kaj aĝo kurbigos vian talion. Kaj tiam, kiel mi estos ankaŭ? Ho! Se vi povus min ami, kiel bela estus nia estonteco!

Kaj, ĉirkaŭrigardante timeme, ŝi kliniĝis, kisis la lipojn de l' knabeto kaj forkuris, tre rozkolorita kaj kvazaŭ miregita pro tia kuraĝo.

obrazek

Tiam el proksima arbaro eliris du rabistoj; atakinte kaj rabinte la veturilon, ili komencis fari la dividon.

Ho! – diris unu el ili; – tiu knabo povas denunci pri ni.

Kaj li sin preparis por mortigi la malfeliĉan infanon, celante jam per ponardo lian bruston, kiam la alia detenis la brakon de l' mortiganto.

Rimarku, ke li dormas, nenion vidis. Ni permesu, ke li vivu.

Kaj ambaŭ rabistoj reiris en la profundaĵojn de l' arbaro.

La knabeto vekiĝis ridetante. Li dormis nur unu horon, sed tiu horo resumis la tutan homan ekzistadon, ĉar la sorto kunligis en ĝi la amon, la riĉecon kaj la morton.

Tradukis Costa e Almeida.

obrazek

 

LA VERMOJ

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Pastro iam faris paroladon kontraŭ alkoholo. Dum la parolado li ankaŭ montris per praktika ekzemplo al la aŭskultantaro, ke la alkoholo estas veneno. Nome la pastro havis antaŭ si, sur la tablo, du glasojn; unu kun freŝa kaj klara akvo kaj la alia kun brando. La pastro metis vermon en la glason enhavanta la akvon. La vermo longiĝis kaj moviĝis en la akvo klara kaj la pastro diris, ke tio estas signo, ke la vermo sentas sin sana en la akvo. Poste la pastro prenis la vermon el la glaso kun la akvo kaj metis ĝin en glason kun brando. La vermo ne plu moviĝis kaj mortis baldaŭ. La pastro nun diris al la ĉeestantoj, ke la alkoholo estas por la homo la sama mortiga veneno kiel por la vermo. El la angulo de la salonego vokis nun vagulo: Pastro, donu al mi la brandon por ke mi trinku ĝin kaj per ĝi mortigu miajn vermojn!

El germana lingvo de O. S.

obrazek

 

RAKONTOJ DE ŜU UEN ĈEN

EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

Antaŭrimarko. S-ro Ŝu Uen Ĉen estas ŝtata popola persono. Li vivis antaŭ 400 jaroj kaj estis tre saĝa, elokventa kaj sprita. Malsukcesinte en bona kariero li ekmalamis la potenculojn. Pli kaj pli li malprogresis laŭ la vidpunkto de bonedukita societo. Li eĉ fariĝis drinkemulo. Sed la popolo tre ŝatas aŭdi kaj rakonti spritaĵojn de Ŝu.

I. Seriĉev.

obrazek

Iutage s-ro Ŝu promenis kun sia amiko en la laŭbo. De malproksime venis vilaĝano, kiu sur sia ŝultro portis klinitan ombrelon, je kiu pendis botelo de oleo. Estis videble, ke li vizitis la urbon por aĉeti oleon kaj nun iris hejmen.

S-ro Ŝu diris al sia amiko: "Ĉu vi kredas aŭ ne? Mi povos efiki, ke tiu homo mem rompu sian olebotelon."

La amiko respondis: "Kiel vi povus? Se vi efektive tion faros, ni iru drinki bonan vinon, kaj mi pagos."

Apenaŭ li finis tiun frazon, kiam la vilaĝano jam alproksimiĝis la laŭbon.

S-ro Ŝu salutis lin tre ĝentile per mansaluto. La vilaĝano respondis al li ankaŭ tre profunde je la sama maniero. Sed ĉar tio ĉi okazis subitege, la olebotelo pendigita je ombreltenilo defalis teren kaj disrompiĝis.

obrazek

Iu filo estis tre malbona kaj malafabla kontraŭ siaj gepatroj. Foje, li faligis per pugnobato unu denton de sia patro, kiu kolerigite vizitis la oficejon de l' guberniestro por juĝigi la malbonan filon.

obrazek

La filo timegis kaj iris al s-ro Ŝu por peti lian konsilon. S-ro Ŝu forte ekmordinte lian orelon, diris: "Timu nenion! Via orelo estas vundita, kaj vi ne ricevos punon en la juĝejo. Se la juĝisto vin demandos, kial vi elbatis la denton de via patro,respondu: Ĉar mia patro mordis mian orelon, mi subite pro dolorego eklevis la kapon, kiu nevole forfrapis la denton; sed ĉi tion mi tute ne intencis fari."

Jen la filo iris al la juĝejo kun vango malpurigita de sango. La juĝisto vidis la vunditan orelon kaj tute ne punis lin.

obrazek

S-ro Ŝu kaj iu guberniestro ofte vizitadis unu la alian. La estro havis longan blankan barbon, kiun li senĉese karesis per la mano. Tio multe tedis s-ron Ŝu.

Iam la guberniestro ekhavis la deziron je juna kundormulino. Sed malfeliĉe lia barbo estis tro blanka por edziĝi je junulino, kaj li plendis tion al s-ro Ŝu.

Ĉi tiu respondis: "Mi havas tre efikan kuracilon, kiu certe povos nigrigi vian barbon."

Tio multe plaĉis al la estro, kaj li decidis ordoni al sia servisto, ke li iru la venontan tagon por preni la kuracilon.

Alveninte hejmen, s-ro Ŝu metis botelon da ne finfabrikita lako en la murniĉon. Li diris al sia familio: "Se morgaŭ iu servisto venos petante kuracilon, donu al li la botelon metitan en la murniĉon!"

Tre frue en la morgaŭa tago li eliris promenadi.

La estro rapide ordonis al sia homo iri al la domo de s-ro Ŝu por preni la kuracilon, kaj trempis sian barbon en ĝin. Post iom da tempo la barbo fariĝis tute malmola.

obrazek

Jen s-ro Ŝu alkuris kun ŝajne timigita kaj malkvieta mieno kaj, renkontinte la estron, demandis:

"Oni prenis neĝustan kuracilon! Ĉu vi ĝin jam uzis?"

"Ho, jes! Sed kial la barbo fariĝis tiel malmola? La buŝo doloras severe dum parolado! Kion kion ni faros en tiu ĉi kazo?"

"Ne ekzistas pri bona rimedo, ol fortondi kaj forrazi vian barbon!" respondis s-ro Ŝu.

La guberniestro malkontente lin obeis.

El ĉina lingvo, trad. Ĉan Ŝito.

obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.