obrazek

KAĈO.

FABELO DE M. E. SALTIKOV.
EL "LINGVO INTERNACIA"

obrazek

La kuiristino kuiris kaĉon kaj metis sur la tablon. La sinjoroj formanĝis la kaĉon, diris dankon, kaj la infanoj ĉirkaŭlekis siajn fingrojn. Tre bona estis la kaĉo, ĝi plaĉis al ĉiuj kaj al ĉiuj faris plezuron. "Ha! kiel dolĉa estas la kaĉo! Ha! kiel mola estas la kaĉo! Bonega kaĉo!" tiel ĉiuj paroladis. "Kuiristino! kuiru ĉiun tagon tian kaĉon." La sinjoroj satiĝis, regalis ĝis la sato la gastojn kaj elmetis unu tason da kaĉo sur la strato por la preterirantoj. "Manĝu, bonaj homoj, iom da kaĉo! rigardu, kia ĝi estas! ĝi mem ensaltas en la buŝon. Manĝu pli, tio-ĉi plaĉas al ĝi." Kaj ĉiu aliradis, ŝovadis la kuleron en la kaĉon, manĝadis kaj viŝadis la buŝon.

La kaĉo estis tiel dividebla kaj mola, ke ne sentis eĉ la plej malgrandan maloportunecon esti manĝata. Kontraŭe, aŭskultante la laŭdojn de ĉiuj, ĝi eĉ fieriĝis. Ĝi staras sur la tablo kaj bloviĝas senĉese per aerblovaĵoj. "Sendube, mi estas bona, se la sinjoroj min amas. Kuiristino! kial vi malrapidas? enverŝu ankoraŭ!"

Ĉu longan, ĉu mallongan tempon tio daŭris, sed la kaĉo iom post iom komencis malplaĉi al la sinjoroj. Ili fariĝis multe pli civilizitaj ol antaŭe; eĉ tiuj sinjoroj, kiuj altiĝis el malnobla stato, komencis preferi gelatenojn kaj blanmanĝeojn.

"Pro Dio!" diris unu: "kia bonaĵo estas en tiu-ĉi kaĉo? Ĉu tio-ĉi estas manĝaĵo? Gustumu ĝin, kiel ĝi estas mola! kiel muka kaj dolĉa!"

"Fordonu ni tiun-ĉi kaĉon al porkoj!" daŭrigas alia, "kaj veturu al varmaj akvoj por la promenado! Ni promenu kiom ni volos, kaj poste, se estos necese, revenu domen por manĝi la kaĉon!"

Nu, bone! kial do ne? Al la kaĉo estas tute egale, de kia rango la persono ĝin manĝas, nur manĝu. La porko enĉovis sian buŝegon ĝis la oreloj en la kaĉon kaj komencis sonadi per makzeloj tiel laŭte, ke estis aŭdata en la tuta korto. Ĝi manĝas kaj krias: "mi kuŝigos, manĝinte la kaĉon de l' sinjoroj!" La malnobla porko ne scias la saton; se la kuiristino malrapidas, ĝi jam krias: "enverŝu ankoraŭ!" Se oni diras al ĝi: "jam la kaĉo estas formanĝita", ĝi komencas serĉi kaj fosi per la buŝo en ĉiuj anguloj kaj anguletoj kaj sub la sterko.

Manĝadis la porko, manĝadis kaj ĉion formanĝis ĝis la lasta guto. Promenadis la sinjoroj, promenadis kaj ĉion elspezis ĝis la lasta kopeko. Elspezis kaj diris unu al la alia: "nu, ni ne havas plu da mono por niaj promenadoj; revenu domen por manĝi la kaĉon!"

La sinjoroj alveturis domen, prenis la kulerojn, rigardis – jen de la kaĉo nur sekaj restaĵoj! Kaj nun ĉiuj, kiel la sinjoroj, tiel ankaŭ la porkoj, krias per unu voĉo: "ni manĝis la kaĉon kaj ne konservis por la estonteco! Per kio ni kvietigos nian malsaton? Kie vi estas, kaĉo? Revenu!"

Tradukis V. Laskin.

obrazek

 

SED NUR POR GERMANOJ.

EL LA GAZETO "ESPERANTO"

obrazek

Kuraĝa juna metiisto germana migris laŭ bona malnova kutimo kaj venis ankaŭ al Malaga en Suda Hispanio. Tie lin kaptis la malsano de l' fremda lando: akuta febro. Kiam fine kuracisto sin okupis pri li, li trovis la kazon sen espero. Li ne mankis tion komuniki per sekaj vortoj al la malsanulo. La germano rezignacie akceptis tiun informon. Sed por adiaŭi tiun ĉi mondon li ankoraŭ volis sin bone regali. Li petis la hospitalestron, ke oni servu al li la ŝatatan manĝon: acida brasiko, pizoj kaj porka viando.

Oni havis kompaton por la fremda migranto kaj oni prenis plenumi ties lastan deziron. Sed kie trovi en Hispanio la tute nekonatan manĝaĵon? La kuireja junulo konsilis. La maristoj bonkore donis por la samlandano eĉ duoblan kvanton. La malsanulo manĝis bonapetite kaj endormiĝis profunde. Post tri tagoj li revekiĝis, sana kiel fiŝo en la akvo. Ĝoje li hejmenmigris.

La hispana kuracisto mire konstatis tiun efikon resanigan de la germana nacia manĝajo. Li notis en sian libreton: Plej bona rimedo kontraŭ febro estas porka viando kun pizoj kaj acida brasiko.

Iom poste li devis okupiĝi pri hispano kiu estis en sama stato kiel antaŭe la germano. La kuracisto certigis lin pri baldaŭa resaniĝo kaj ordonis la novan miraklan rimedon, kion li ricevis kiel antaŭe de germana ŝipo. La hispano kun preskaŭa abomeno englutis tiun strangan medikamenton kaj endormiĝis. Kiam la kuracisto lin revidis alian tagon li trovis lin mortinta. Tiam li reprenis la notlibron kaj aldonis post la indiko – "Porka viando kun pizoj kaj acida brasiko" la vortojn: sed nur por germanoj.

Mitropa ĵurnalo N-ro 190.

obrazek

 

MENSOGOJ.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Du homoj vetas, kiu mensogi povas la plej nekredeblaĵon. La unua komencis: "Mi havis amikon, kiu tranaĝis la Danubon glaciplenan." "Ho nenio! Mia amiko tranaĝis jam foje la La Manche-kanalon", diras la dua.

"Ho," interrompas ilin ĉeestanta tria, "foje mi spertis ion interesan. Ekveturinte per vaporŝipo al Ameriko, bruna dikulo saltis en la maron kaj eknaĝis. Ĉiu serĉo estis vana; ni jam ne trovis lin. Sed mirige, alvenante Nov-Jorkon ni ekvidas la dikulon sur la bordo atendanta nin. Li alvenis du tagojn antaŭ ni" – "Ĉu vi kredas tion?" demandas la unua la duan. "Ho ja, mi povas diri nenion," respondis la demandito, "ĉar mi estis tiu dikulo."

El hungara tradukis Ujpestano.

obrazek

 

LA LUPO.

LITOVA FABELO.
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Leono volis rekompenci la lupon, kiu fidele estis servanta al ĝi.

Ĝi diris: "Mi donos al vi, lupeto, iom da tero, vi povos ĝin plugi, semi sur ĝi". Sed la lupo tuj demandis: "Ĉu mi ĝin jam povos manĝi?" "Ne, ankoraŭ ne, lupeto. Unue grenoj ekĝermos, elkreskos, maturiĝos, tiam vi rikoltos ilin". "Ĉu tiam mi jam povos manĝi?" "Ne, ankoraŭ ne! Poste vi ilin ligos je garboj; elsekiĝos ili, poste ili venos en garbejon."

Sed la lupo ree kriis: "Ĉu tiam mi jam povos manĝi?" "Ne, ankoraŭ ne! Tiam vi devos ilin draŝi, veturigi al muelejo, por ke ili estu muelataj." Lupo, nepovante atendi, kiam ĝi povos manĝi, ekpensis rifuzi la teron.

"Do vi ne volas?" demandis la leono. "Ne, mi ne volas."

"Se vi volas manĝi tuj, iru en paŝtejon: vi tie trovos ĉevalinon kun ĉevalido, tiun ĉevalidon formanĝu."

obrazek

Iris la lupo al tiu ĉevalino. La ĉevalido tuj kaŝiĝis sub sia patrino, kaj la ĉevalino kuraĝe atakis la lupon. La lupo tiel forte estas forpuŝita, ke ĝi estas ĵetita supren. Li provis salti sur la ĉevalinon, sed neniel povis venki kaj manĝi.

La lupo reiris al la leono kaj plendis, ke li ne sukcesis.

Diris la leono: "Iru en la herbejon, tie ŝafoj paŝtadas: elektu la plej grandan virŝafon kaj formanĝu ĝin."

La lupo iris al la plej granda virŝafo kaj diris al ĝi: "Nu, ŝafeto, la leono ordonis al mi formanĝi vin". Ne kontraŭstaris la virŝafo, sed nur komencis afable peti: "Lupeto, frateto, ne dispecigu min, ne disŝiru mian feleton. Estas pli bone por vi, se vi iras al la barilo, apogas vin kaj malfermas la buŝegon: Mi per forta salto ensaltos vian buŝegon."

obrazek

La lupo reiris kelkajn paŝojn, apogis sin kaj malfermis la buŝegon. La virŝafo ankaŭ iom reiris, tiam rapidegis antaŭen kaj frapegis la lupan vizaĝegon per siaj kornoj tiel forte, ke la lupo nur post du horoj rekonsciiĝis. Dum la lupo svendormis, la virŝafo forkuris.

La vekiĝinta lupo kaŭris.

Kaŭrante ĝi turnadis la kapon, rigardadis ĉirkaŭen kaj murmuris: "Ĉu mi ĝin formanĝis, ĉu ne?... Eble mi ĝin formanĝis..."

 

Esperantigis J. Kutra.

obrazek

 

LA PLEJ GRANDAJ ŜIPOJ.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Tri maristoj, diverslandanoj, disputis pri tio, kiu nacio havas la plej grandajn ŝipojn. La unua maristo diris:

Ĉe ni la ŝipoj estas tiel grandaj, ke la kapitano devas veturi per motorbiciklo sur la komandoran ponton por disdoni la ordonojn.

Diris la dua: – Tio estas nenio. Ĉe ni la hejtisto veturigas per ŝarĝaŭtomobilo la karbojn en la fornojn.

Opiniis la tria: – Ankaŭ tio estas nenio. Ĉe ni la ŝipoj estas tiel grandaj, ke la kuiristo veturas per submar-boato en la kuirpoton por vidi, ĉu la terpomoj jam estas finkuiritaj.

J. Walter. 15.336.

obrazek

 

KIEL DIABLO KRESKIGIS VINBEROJN.

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Antikvatempe, kiel fabelo diras, nia prapatro Adamo enigis en teron vinberĝermon. Jen kaj diablo vostumigas. "Atendu, Adamĉjo! Vi vidos, kiel mi donos al via ĝermo miran povon". Li tiun ĝermon malsekigis per pava sango kaj, kiam aperis branĉeto, li ĝin fortigis per simia sango. Kreskiĝintajn berojn li malsekigis per leona sango kaj, kiam ili bonfariĝis, li ŝmiris per porkgraso. Nun li tiun berkreskaĵon malbenis kaj foriris inferen.

Kaj kiaj miraĵoj! Kiam iu trinkas unu glason da vino, li paŝas kiel pavo: brusto antaŭigita, lipharoj blovigitaj – vera nobelo. Ankoraŭ unu verŝiĝas – restas gaja, ŝerca kvazaŭ simio. Se li ankoraŭ du da glasoj trinkas, li honoriĝas kiel leono – altiĝas, kvazaŭ ĉielon nazo tuŝas. Tamen verŝu ankoraŭ unu, du glasetojn da vino kaj vi troviĝas sub la benko, kvazaŭ... porko!

Esperantiĝis J.Navikas.

obrazek

 

LA ĈEFO DE LA DOMO.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Laŭ prahinda fabelo, iam juna edzo turnis sin al sia patro, demandante, kiu estas la ĉefo en la domo: edzo aŭ edzino. Ridetante la patro diris: "Jen, mia filo, estas cent kokinoj kaj veturilo kun du ĉevaloj. Forveturu, kaj kie ajn vi trovos geedzojn, esploru, kiu estas la ĉefo en la domo. Se estas la edzino, donu kokinon, se estas la edzo, tiam donu unu el viaj ĉevaloj."

Donacinte jam 99 kokinojn, la filo venis al simpla domo kaj demandis kiel kutime: "Kiu estas la ĉefo en via domo?"

"Memkompreneble mi!" fiere respondis la edzo.

"Ĉu vi povas pruvi tion?"

Vokis la viro sian edzinon, kaj ŝi atestis la aserton.

"Elektu unu el miaj ĉevaloj!" kontente diris la vizitanto.

"Mi deziras la brunan."

"Prenu ĝin!"

Sed la edzino tiris flanken la edzon, kaj post longa dialogo la lasta diris: "Mi prefere prenos la blankan."

"Neniun el ambaŭ... vi ricevos kokinon" diris la vizitanto kaj hejmen veturigis sian malplenan veturilon tiratan de la du ĉevaloj.

Tradukis 1222.

obrazek

 

BONA RESPONDO.

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Simpla bulgara vilaĝano foje iris tra urba strato kaj serĉ-okule rigardadis al ambaŭ flankoj. Ĝuante la vidaĵon, li rimarkis elmontritan tra fenestro kapon kaj nesciante, ke ĝi apartenas al distrikta advokato, li naive demandis:

Kion vi vendas, onklo?

Ŝafinajn kapojn, mokŝerce klarigas la advokato.

Ho, tre bone, ŝajnas al mi, ke progresas via afero jen al vi restas nur unu kapo! – respondis la sprita vilaĝano.

obrazek

 

BONA KONSILISTO.

EL HEBREA LINGVO
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Al riĉulo, kiu havis multe da grandaj aferoj, alvenis lia malriĉa parenco por peti servon.

– "Kian postenon vi povas okupi?" – demandis la riĉulo. – "Ĉu vi povas esti librotenanto?"

– "Ne, ĉi tion mi ne povas."

– "Kion vi povas fari?"

– "Ĉar vi havas multe da aferoj", respondis la malriĉa parenco kun dolĉa rideto, – "vi bezonas havi ĉiaman konsiliston; kaj mi povas min laŭdi, ke mi estas bona konsilisto".

– "Tiel", respondis la riĉulo, – "donu konsilon, kiel mi foririgas vin".

Tradukis M. Duszański.

obrazek

 

LA ALMOZULO.

DE J. S. TURGENEV
EL "HEROLDO DE ESPERANTO"

obrazek

Mi iris sur la strato... min haltigis almozpetanto, malforta, kaduka maljunulo.

Brulumaj, larmantaj okuloj, bluiĝintaj lipoj, disŝiritaj ĉifonoj, malpuraj vundoj... Ho, kiel abomene la malriĉeco elmordetis ĉi tiun malfeliĉan estaĵon!

Li etendis al mi sian ruĝan, ŝvelintan, malpuran manon... Li ĝemis, kriis petante helpon.

Mi traserĉis ĉiujn poŝojn. Nek monujon, nek horloĝon, nek eĉ poŝtukon... Nenion mi estis preninta kun mi.

Kaj la almozulo atendadis... kaj lia etendita mano malforte balanciĝis kaj tremetis.

Konfuzite, ĝenite, mi forte premis ĉi tiun malpuran tremantan manon.

"Ne koleru, frato; nenion mi havas ĉe mi, frateto."

La almozulo fiksis sur min sian bruluman okulparon, la bluaj lipoj ekridetis – kaj li siaflanke premis miajn malvarmiĝintajn fingrojn.

"Eh, frato", li ekflustris, "eĉ pro tio mi dankas eĉ tiu estas donaco, frato."

Mi komprenis, ke ankaŭ mi ricevis almozdonacon de mia frato.

El rusa lingvo tradukis Asen Grigorov.

obrazek

 


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.