La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

obrazek
La Enhavo

FANFARONULO

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Iam ĝardenisto kaj kaldronisto preteriris ĝardenon kun brasikoj. "Rigardu", diris la kaldronisto, "kiaj grandaj brasikoj". "Ne estas mirinde", respondis la ĝardenisto, "unufoje mi kreskigis brasikon grandan kiel domon".

"Ĉio povas okazi", diris la kaldronisto, "unufoje mi faris kaldronon grandan kiel preĝejon".

Ekridegis la ĝardenisto. "Kia fanfaronulo vi estas," diris li, "vi mensogas kaj ne ruĝiĝas! Mensogu, sed sciu mezuron. Nu diru: por kio oni bezonis tian grandan kaldronon?"

"Por kuiri vian grandan brasikon", respondis la kaldronisto.

El rusa esperantigis M. Dusanski.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA LUPO SUR LA MORTLITO

FABLO DE LESSING.
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

La lupo agoniis kaj resendis kritikan rigardon en sian pasintan vivon. "Mi estas sendube pekulo", li diris, "sed tamen, mi esperas, ne unu el la plej grandaj. Mi faris malbonaĵojn; sed ankaŭ multon da bonaĵoj. Jam, mi memoras, blekanta ŝafido, kiu estis perdinta la ŝafaron, proksimiĝis al mi tiel, ke mi tre facile povis mortigi ĝin; kaj mi ne ektuŝis ĝin. En la sama periodo mi aŭskultis plej admirinde pasive la mokadojn kaj insultojn de ŝafo, kvankam mi ne bezonis timi gardantajn hundojn."

"Kaj mi povas atesti al vi ĉion," amiko vulpo, kiu helpis la agonianton, interrompis ĝin. "Ĉar mi memoras ankoraŭ tre bone pri ĉiuj detaloj. Estis en tiu sama periodo, kiam vi penadis vin tiel kompatinde por gluti la oston, kiun poste la bonkora gruo eltiris al vi el la gorĝo."

Esperantigis Kurt Müller, en Freital.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA AZENO KAJ LA LUPO

FABLO DE LESSING.
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Azeno renkontis malsatan lupon. "Kompatu min", la tremanta azeno diris; "mi estas mizera malsana besto; rigardu nun, kian dornon mi irante enigis en mian piedon!"

"Vere, mi kompatas vin", la lupo respondis. "Kaj mia konscienco devigas min, ke mi liberigu vin de ĉi tiuj doloroj."

Tuj kiam la vortoj estis diritaj, la azeno estis disŝirata.

Esperantigis Kurt Müller, en Freital.

obrazek


<<  |  <  |  >


GRUO JA HAVAS UNU KRURON

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Iu itala sinjoro aranĝis grandan festenon, al kiu li invitis multajn konatulojn. Interalie dum la festeno oni devis manĝi rostitan gruon.

La manĝpretigisto de la sinjoro havis amatinon, kiu venis al li, kiam li estis rostanta la gruon. Ekvidinte la gruon, ŝi petis la manĝpretigiston doni al ŝi ĝian kruron. Li donis, ĉar li timis, ke en okazo de rifuzo ŝi ofendiĝos kaj ne plu amos lin.

obrazek

Do, kiam venis la tempo de la festeno, li estis devigita doni unukruran gruon. La sinjoro tion rimarkis kaj atentigis la manĝpretigiston pri tio.

"Sinjoro", diris li responde, "gruo ja havas nur unu kruron!" La sinjoro ruĝiĝis pro tia aroga mensogo, sed diris nenion.

obrazek

La sekvantan tagon, la sinjoro prenis pafilon kaj ordonis al la manĝpretigisto sekvi lin, dirante ke li pruvos al li, ke gruo havas du krurojn, sed ne unu. Vole nevole, la manĝpretigisto devis obei la ordonon. Post kelka tempo ili venis al iu marĉo, kie multaj gruoj estis. Ili ĉiuj ŝajnis esti unukruaj, ĉar duan kruron ili alprenis sub sin.

"Jen, via moŝto", diris la manĝpretigisto, "vidu: gruoj havas po unu kruro!"

"Nu, mi pruvos al vi la malon", diris la sinjoro kaj li ekkriis: "U-u, u-u!" La gruoj ekflugis, kaj la dua kruro fariĝis bone videbla.

"Nu, ĉu vi fine estas konvikita pri tio, ke gruo havas du krurojn?" demandis la sinjoro.

obrazek

"Sed, via moŝto," protestis la manĝpretigisto, "vi ja ne kriis hieraŭ: U-u, u-u!"

La sinjoro tiom admiris la spritan respondon, ke li pardonis la manĝpretigiston.

Refarita laŭ Bokacio. 13.794.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA PAVO KAJ LA KORNIKO

FABLO DE LESSING.
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Fieraĉa korniko ornamis sin per la elfalintaj plumoj de la koloraj pavoj, kaj intermiksis sin kuraĝe inter ĉi tiuj brilaj birdoj de Juno, post kiam ĝi kredis esti sufiĉe ornamita. Ĝi estis ekkonata, kaj rapide la pavoj atakis ĝin per tranĉpintaj bekoj por elŝiri el ĝi la trompan ornamon. "Ĉesu", ĝi fine ekkriis, "vi ĉiuj nun reposedas la vian." Sed la pavoj, kiuj estis rimarkintaj kelkajn proprajn brilajn svingplumojn de la korniko, kontraŭdiris: "Silentu, mizera malsaĝulo, ankaŭ ĉi tiuj ne povas aparteni al vi!" – kaj hakis plue.

Esperantigis Kurt Müller, en Freital.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA TREZORFOSISTOJ

LAŬ VERSAĴO DE AŬG. BÜRGER.
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Vinkulturisto, kiu estis mortonta, venigis siajn filojn al la lito kaj diris: "Ho, miaj karuloj, estu kvietaj! En nia vinberejo ja estas kaŝita granda trezoro. Nur fosu pro ĝi!" – "En kiu loko?!" ĉiuj laŭte kriis al la patro. "Fosu, fosu!" ĉi tiu ripetis kaj – ho ve! – ekmortis.

obrazek

Apenaŭ la maljunulo estis entombigita, kiam oni komencis fosi laŭ tutaj korpaj fortoj. La vinberejo estis trafosata ĉie kaj ĉiel per pioĉoj, hakiloj kaj fosiloj. Neniu terbulo restis netuŝita; oni ĵetis la teron eĉ tra kribrilo kaj poste tiris la rastilojn tien kaj ĉi tien, por esplori ĉiun ŝtoneton. Tamen oni ne rimarkis ian trezoron, kaj ĉiu sin sentis trompita.

obrazek

Sed kiam alvenis la plej proksima jaro, tiam mirigite oni ekkonis, ke ĉiu vinberujo trioble produktis fruktojn. Nun ekprudentiĝis la filoj: do ili diligente fosadis kaj ekhavis ĉiujare pli da trezoro el sia vinberejo.

Prof. Dr. Penndorf.

obrazek


<<  |  <  |  >


PRI BAPTO

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Dum foresto de laboristo, iun tagon, lia edzino baptigis ilian filon, sed grava afero, ŝi tute forgesis salajri la pastron.

Tiu ĉi, surstrate renkontinte la laboriston, petis de ili pagon de la ŝuldo.

Ho ve! Sinjoro pastro. Mi ne havas eĉ monereton por doni al vi!

Malbona afero, respondis la pastro. Sed certe inter viaj konatuloj estas iu, kiu pruntos al v la necesan monon.

Tute ne!

Sed vi havas fraton aŭ fratinon?

Jes! mi havas fratinon, sed ŝi malbone kondutas!

Kial do?

Ŝi iĝis pastrino en monakinejo!

Ne blasfemu, pekulo. Ŝi estas edzino de Dio!

Ho! bona afero, diris la laboristo. – Petu mian bofraton (DION) pagi al vi mian ŝuldon!

K-do H. Heriot.

obrazek


<<  |  <  |  >


LA SAĜA KADIO (ARABA JUĜISTO)

EL "LA ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Iu Mahometano postlasis al siaj 3 filoj 19 kamelojn. Testamente li destinis, ke la bestoj ne estu venditaj, plue, ke plej maljuna filo ricevu la duonon, la pli juna la kvaran parton, la plej juna la kvinan. Ĉar la filoj ne povis interkonsenti, ili petis la kadion decidi la aferon.

Tiu diris: "Vi ja estas fratoj; do konkordiĝu pri la dividado laŭ la testamento! Sed se vi ne kapablos, revenu morgaŭ; tiam mi juĝos."

La fratoj ne sciis solvi la problemon; sekve ili ree sin turnis al la juĝisto. La 19 kameloj staris apude. Nun la kadio igis alkonduki unu kamelon el sia posedaĵo kaj diris: "Jen estas multaĝa besto, kiu nenion plu valoras, al kiu mi havigas dumvivan nutraĵon pro la multjaraj fidelaj servoj faritaj al mi. Ĉi tiun kamelon mi aligas al via heredaĵo. Do staras 20 kameloj antaŭ vi. La plejmaljuna frato nun ekprenu sian duonon!"

La unua forprenis 10 kamelojn. "La pli juna frato ekprenu la kvaran parton!"

La dua forprenis 5 kamelojn. "La plej juna frato ekprenu la kvinan!"

La tria forprenis 4 kamelojn. "Nun", diris la kadio, "mi reprenas mian multaĝan kamelon, kiun neniu el vi elektis. Via afero estas ordigita."

La juĝo de la saĝa kadio ĝenerale pro lia saĝeco kaj justeco estis multe admirata.

obrazek


<<  |  <  |  >


RUZULINETO

EL "LA ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

"Patrinjo", demandis la malgranda Gertrudo, "kio estas pli malbona, se, falante de sur la arbo, mi disŝiras mian veston, aŭ se mia brako rompiĝas?" – "Sed, mia infaneto, brakrompiĝo nature estas pli malbona". – "Ho, patrinjo", respondis nun Gertrudo, "jen, kiom vi povas ĝoji; ĉar feliĉe mi nur disŝiris mian veston".

Tradukis M. Heinrich.

obrazek


<<  |  <  |  >


APLOMBO

EL "LA LERNANTO"

obrazek

Maljuna soldato, kiu estis naiva kaj tre pia, nepre bezonis monon por sia multnombra familio. En sia naiveco li skribis leteron adresitan "Al la S-ro kara Dio", petante de li 100 frankojn. La poŝtistoj ne sciis, kion fari kun tiu ĉi letero. Sed ĉar ĝi venis de soldato, oni fine sendis ĝin al la ĝeneralstabo. Tie la oficiroj aranĝis monkolekton por la malriĉulo kaj sendis al li 50 frankojn kun la noto: "De la kara Dio".

Sed ili estis tre surprizitaj, kiam ili post 8 tagoj denove ricevis leteron kun la adreso: "Al la S-ro kara Dio". La enhavo tekstis jene: "Mi tre dankas Vin pro tio ke Vi tiel rapide plenumis mian peton pri mono. Sed sekvantan fojon bonvolu ne sendi ĝin per la ĝeneralstabo, ĉar tiuj friponaj oficiroj ŝtelis 50 frankojn de la tuta sumo."

Elgermanigis W. Krey.

obrazek


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.