obrazek

LA ĈEVALO KAJ LA VIRBOVO

FABLO DE LESSING.
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Sur viglega ĉevalo riskema knabo fiere preterflugis. Sovaĝa virbovo ekvokis al ĝi: "Hontindege! al knabo mi ne permesas estri min!" Sed la ĉevalo respondis. "Ĉar kian honoron povus alporti al mi, se mi ĵetus teren knabon?"

Esperantigis Kurt Muller en Freital.

obrazek

 

ANDROKLO KAJ LA LEONO

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Antaŭ 2000 jaroj riĉa viro en Romo traktis sian sklavon Androklo tiel kruele, ke tiu fine forkuris. Kiam en Afriko li volis kaŝi sin en kaverno, leono jam kuŝis interne. Androklo ektimegis kaj tremis; sed la leono ne alsaltis lin, sed malrapide sin levis, lamis al li kaj metis sian antaŭan piedegon en lian manon. Tiam Androklo vidis, ke en la piedego sidas dorno. Singarde li eltiris la dornon kaj lavis la vundon per akvo. Nun la leono dankeme lekis la manon de Androklo kaj lasis sin tuŝeti kaj karesi. Baldaŭ ambaŭ estis la plej intimaj amikoj. Ili loĝadis kune en la kaverno; Androklo kvietigis sian malsaton helpe de la bestoj, kiujn la leono mortigis kaj alportis.

obrazek

Iunokte la leono foriris por ĉasi, sed ne revenis. Ne multe poste ankaŭ Androklo estis kaptata. Oni ligis kaj portis lin al lia estro en Romo. Por puni lian forkuron, tiu kondamnis lin al tio, batali kun sovaĝaj bestoj en cirko. La tago de la spektaklo alproksimiĝis. Oni enmanigis al Androklo glavon kaj lokis lin meze de la areno. Poste oni malfermis kaĝon, el kiu elsaltis grandega leono. Sed treege ekmiris la rigardantoj, kiam la bestego humile metis sin al la piedoj de Androklo, lekis liajn manojn, laŭte blekegis pro ĝojo kaj lasis sin karesi. Ĉiuj aplaŭdis per la manoj kaj volis sciiĝi, kiel tio estas ebla. Androklo rakontis sian travivaĵon. Per tio ĉiuj estis kortuŝataj tiamaniere, ke oni donacis al li la liberecon kaj la leonon krome. Prezentante la malsovaĝan beston, tiu de nun sin vivtenis.

Prof. Dr. Penndrof.

obrazek

 

EL LA LERNEJO

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Friĉjo, venante el la lernejo: "Hodiaŭ mi devis punstari en la angulo, ĉar mi estis priridinta nian instruiston."

Patrino: "Sed, karulo mia, kiel vi povis priridi lin! Estas do tre malĝentile."

Friĉjo: "Nu, aŭskultu, li volis kredigi al ni: la suno staras trankvile kaj la tero turniĝas ĉirkaŭ sin mem en dudek kvar horoj, kaj tiamaniere, li ankaŭ diris, estiĝas tagoj kaj noktoj, kaj kiam ni havas tagon, la amerikanoj havas nokton, kaj inverse."

Patrino: "Sed en tio la instruisto estas tute prava, ĉar tio estas ja realaĵo!"

Friĉjo: "Tamen mi ne povas kredi ĝin, ĉar mi pensas: se estus vere, nia Zeppelino ne estus bezonita tiom da tempo por veturi Amerikon. Ĝi tie ĉi en Germanujo estus suprenirinta, kaj en la aero ĝi estus atendinta, ĝis la tero estus duone turniĝinta, kaj poste, super Ameriko, ĝi estus reveninta malsupren."

Tradukis M. Heinrich, Potsdam.

obrazek

 

AVARA RIĈULO ESTAS PLI MIZERA OL MALRIĈULO.

FABLO DE L. TOLSTOJ
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Vivis malriĉa homo. Foje li kuŝiĝis por dormi, sed neniel li povis ekdormi: ĉiam nur unu sola penso moviĝis en lia kapo: "Ho, se mi riĉulo estus! Bonege mi vivus kaj ankaŭ al aliaj helpus." "Ĉu vi volas esti riĉa," demandis lin iu el la angulo subite, "jen por vi monujo." Kaj kvazaŭ de la ĉielo monujo falis al la malriĉulo sur la benkon. "Ĝi ne estas simpla monujo," ree diris la voĉo el la angulo, "en ĝi troviĝas nur unu ora monero; kiam vi ĝin elprenos, tuj tie aperos alia; vi povas preni el ĝi, kiom ajn da moneroj vi volos, sed poste ĵetu la monujon en la riveron; atentu nur, antaŭ ol vi ne estos forĵetinta la monujon, timu elspezi eĉ unu moneron, alie ili ĉiuj iĝos ŝtonpecoj."

obrazek

La malriĉulo preskaŭ sensaĝiĝis pro ĝojego. Ne tuj li plenkonsciiĝis kaj ekobservis la monujon. Kiam li fine elmonujigis la moneron tuj en la monujon ekmoviĝis alia. "Dum la nokto mi elprenos grandan aron da ormoneroj kaj morgaŭ mi estos riĉulo," pensis li, "poste mi ĵetos la monujon en la riveron kaj bone ekvivos." Sekvantan matenon li pensis alie. "Ĉu ne estas eble al mi havigi ankoraŭ similan aron da ormoneroj? Ĉu estos malfacile sidi super la monujo ankoraŭ unu tagon?" Jen li estas elpreninta duan aron da ormoneroj, kaj poste ankoraŭ li volas pli kaj plimultigi la monon sian, neniel li povas disigi sin de la monujo. Nur nigran panon li manĝas, la mizerulo, kaj ĉiam elprenadas la oron, dum noktoj longaj ne fermas eĉ unu okulon.

obrazek

Tiamaniere forpasis jam unu semajno, kaj tuta monato, kaj tuta jaro; ĉiam li ne povas disigi sin de la monujo. Kaj ĉiam li vivas kiel mizerulo. Pripensiĝas li iafoje iri al la rivero por forĵeti la monujon, li denove hejmenvenas kun la monujo. Maljuniĝis li tute, flaviĝis mem kiel la oro, tamen la ormonerojn li ne ĉesas elmonujigi. Fine mortis li en mizero, sur sia benko, kun la monujo en la mano.

Rusaj Proverboj:

  1. Por avarulo mono estas same kiel fojno por hundo: Ĝi kuŝante sur ĝi nek mem manĝas, nek al aliaj lasas.
  2. Ŝafo lanon kreskigas, avarulo monon kolektas, sed ne por si.
  3. Li jam en tombon rigardas, tamen pro kopeko (rusa monero) ektremas.

El la rusa lingvo tradukis: J. Golubcov, Vladivostok.

obrazek

 

LA MALJUNULO KAJ LA MORTO.

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Dum vintra tempo malriĉa kaj maljuna homo venis el la arbaro, portante faskon da ligno sur siaj ŝultroj. Malrapide li ŝancelpaŝis, kaj fine ĝemante li falis teren ĉe la vojo. "Ho kara Dio!" li ekkriis. "Kion mi profitas de la vivo krom ĉiama penego kaj turmentiĝo? Venu, ho Morto, kaj helpu min!"

Jen, subite voĉo eksonis de malantaŭ li. "Kion vi deziras? Vi ja vokis min, jen mi estas." Li turnis sin kaj – timigite ekvidis la Morton. "Ha!" li diris, "estas vi. Mi nur volis peti vin ree meti la faskon sur mian ŝultron, por ke mi povu plu porti ĝin!"

Ridetante helpis la Morto, kaj kviete la maljunulo daŭrigis sian iradon, por ĝui plejoble longtempe sian penigan vivon.

Prof. Dr. Penndorf.

obrazek

 

LA MUSETO KAJ LA PASERO.

DE VICTOR EFTIMIU

obrazek

–  "Fratineto, kiom mi amas vin! Vi estas same eta kiel mi, kaj vi estas samkolora. Kiam mi vidas vin venantan malsupren de sur la arbo, por greneroj, ŝajnas al mi, ke mi mem havas flugiletojn."

–  "Neniam vi havos flugilojn! respondis superece al ĝi la pasero. Mi ne estas via fratino, kaj mi petas, ne plu nomu min tiel. Tre povas esti, ke mi estas same eta kiel vi, ke mi manĝas la samajn grenerojn kaj estas samkolora; sed ne forgesu, ke mi flugas, dum vi restas sentaŭga museto! Nenio kunligas nin, eĉ ne proksimigas nin almenaŭ. Kaj ni neniam estos kune..."

Edifo. Mi forgesis diri al vi, ke tiu ĉi diskuto okazis en la stomako de la kato.

El la rumana originalo tradukis Tiberio Morariu.

obrazek

 

LA LIPOJ DE LA LEPORO.

LITOVA FABELO
EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Leporo iris dronigi sin. Survoje ĝi renkontis pegon. La pego demandis ĝin: "Kia, frato, vi estas tiel malĝoja? Kien vi iras?" "Ĉu mi ne devas esti malĝoja?" respondis la leporo, "neniu min timas, sed mi devas timi ĉiujn. Ĉiuj pri mi ridas. Oni diras, ke eĉ folieto povas timigi min. Mi iros kaj dronigos min." "Ne estu malsaĝa", diris la pego, "se vi volas, ke iu timu vin, iru en arbetaĵojn kaj atendu, ĝis kiam vi ekvidos ŝafojn paŝtatajn sur kampo. Tiam eksaltu el la arbetaĵo, kaj ŝafoj certe ektimos vin kaj forkuros."

La leporo obeis la pegon, alvenis al la arbetaĵo kaj tie kaŝiĝis. Kiam la leporo ekvidis ŝafojn, ĝi saltis el la arbetaĵo, la ŝafoj ektimis kaj forkuris malproksimen. Tio ĝojigis la leporon kaj ĝi komencis ridi. Ĝi ridis tiel longe kaj forte, ke eĉ ĝiaj lipoj partiĝis.

Esperantigis J. Kutra.

obrazek

 

LA PLEJ BELA MANO.

LEGENDO EL LA BOHEMA ARBARO.
EL "VERDA STELO"

obrazek

Antaŭ multaj, multaj jaroj vivis reĝo, al kiu tri filoj estis naskitaj en la sama horo. Sentinte, ke li mortos baldaŭ, li vokis la filojn al sia lito kaj diris: –  "Vi scias, ke mi amas vin, vin ĉiujn sen deferenco. Sed vi scias ankaŭ, unueco devas regi en lando. Do venu al mi, kaj ĉiu donu al mi sian dekstran manon! Kiu havas la plej belan manon, estos reĝo post mi."

Nun la unua reĝido demetis sian ganton kaj donis venkocerte la dekstran manon al la patro. Ĝi estis blanka kaj maldika kaj bonodoris je mosko. Sed la maljuna reĝo skuis la kapon.

La mano de la dua reĝido estis ornamita per multekostaj ringoj, kaj la ungo de la malgranda fingro lumetis kiel rozkolora ŝovelilo. Sed la maljuna reĝo skuis la kapon.

La mano de la tria princo estis brunigita de la suno, kaj la reĝo sentis malmolajn kalojn. Ĉiuj korteganoj fortiris la buŝojn. Sed la maljuna reĝo kapbalancis ĝoje kaj donis al la tria princo la reĝan kronon.

Fr. Mimler.

obrazek

 

LA PREĜEJA SONORILO.

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

La malamikoj venis por detrui la urbon. Oni ĵus akiris novan preĝejan sonorilon, kaj ĝin oni volonte savus. Iu proponis kaŝi ĝin en la tero: alia, ke oni ĝin enigu en la maron, kaj tion oni decidis. Kvar viroj luis boaton kaj veturis sur la maron kun la sonorilo. Oni ĝin faligis en la akvon. Viro demandis: "Kiel retrovi ĝin?" Alia viro respondis: "Ni per tranĉilo marku la boatrandon, kie ni faligis ĝin." "Jes, tion ni faros!" Ili ne plu vidis la preĝejan sonorilon.

Laŭ memoro rakontis Holger Aersoe.

obrazek

 

FABLO DE LA MUŜO.

EL "ESPERANTO JUNULARO"

obrazek

Bovo kun plugilo sin trenis plenlaborante. Dume muŝo sur ĝiaj kornoj sidis ripozante. Survoje ili renkontis alian muŝon. Ĉi tiu demandis: –  "De kie vi venas, fratineto?" Kaj tiu, sidanta sur la kornoj, suprenlevinte la nazon, respondis: –  "De kie?... Ni plugis".

J. Seriŝev.

obrazek


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.