La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 11: parto tria

KORELATIVUJO.
La lando de naŭ dioj.

obrazek

INSTRUANTO: – Ĉu vi iam aŭdis pri KORELATIVOJ?

KARLO: – KORELATIVOJ? Ne, sinjoro. Pri tiuj mi neniam aŭdis; sed kio ili estas? Ĉu ia speco de insektoj?

INSTRUANTO: – Ne, tute ne insektoj. KORELATIVOJ estas la nomo de stranga popolo, kiu antaŭ longa tempo vivis en la lando nomata – KORELATIVUJO.

KARLO: – Strange, mi eĉ ne aŭdis pri tiu lando. Kie do ĝi troviĝas?

INSTRUANTO: – Nenie. Tiu lando jam ne plu ekzistas, ĉar ĝi estis detruita de la dioj. Okazis, ke la ĉefpastro de tiu lando, iu granda saĝulo, malkaŝis sekreton de la dioj al la reĝo kaj al liaj korteganoj. Tio tiel malplaĉis la dion, kies nomo estis "U", ke li kaŭzis teruran tertremon, kiu ne nur englutis la popolon, sed ankaŭ detruis la tutan landon.

KARLO: – Ĉu vi ne bonvolos, sinjoro instruanto, rakonti al mi tiun historion? Mi certe estas interesata.

INSTRUANTO: – Kun plezuro, Karlo, se vi nur promesos aŭskulti atente.

KARLO: – Mi tion promesas, sinjoro.

INSTRUANTO: – Bone. Aŭskultu do.

obrazek obrazek

En la lando "KORELATIVUJO", kiu iam troviĝis trans la montoj, kie la ĉielo tuŝas la teron, vivis granda kaj stranga popolo, kies nomo estis "KORELATIVOJ".

La KORELATIVOJ estis strangaj ne nur per siaj vestoj, kiel vi vidas el la aldonita bildo de Korelativa familio, sed ili estis strangaj ankaŭ per siaj kutimoj kaj kredoj.

Jen, por ekzemplo, estas Korelativa domo. Notu, ke ĝi havas naŭ fenestrojn kaj naŭ ŝtupojn por eniro. Vi sendube miras, ke nur naŭ kaj ne ok aŭ dek. Ĉu ne? Jen kial. La Korelativoj forte kredis, ke la mondo staras sur naŭ kolonoj; kaj ke tiuj kolonoj prezentas naŭ ideojn, kiuj estis kreitaj de naŭ dioj en naŭ tagoj. La nombro naŭ tial estis por la Korelativoj sankta nombro. Suprenirante sian domon de ŝtupo al ŝtupo, ĉiu Korelativo elparolis la nomojn, unu post la alia, de la naŭ dioj. Pro tiu sama sankteco de la nombro naŭ, la Korelativa jaro konsistis el naŭ monatoj. Ĉiu monato havis naŭ semajnojn, kaj ĉiu semajno konsistis el naŭ tagoj. Post ĉiuj naŭ monatoj unu ekstra tago estis aldonita, kaj tiu tago estis granda festotago, same kiel nia novjara festotago. En tia maniero la Korelativa jaro konsistis el ĝuste duoble tiom da tagoj kiom nia jaro, nome: – 730 anstataŭ 365. Dum tiu festotago la tuta Korelativa popolo kunvenis en grandega templo konstruita en la reĝa korto, por preĝi kaj oferdoni al la dioj kaj la reĝo, ĉar la Korelativoj forte kredis, ke la reĝo estas la filo de la dioj.

La naŭ dioj estis sidantaj en duonrondo sur oraj seĝoj ĉirkaŭ grandega altaro, sur kiu troviĝis oraj vazoj plenigitaj per fumanta incenso.

Dum la sankta religia ceremonio, la reĝo sidiĝis ĉe la piedoj de la dio "U", la kreinto de homoj kaj bestoj. Dum la reĝo sidiĝis, ĉiuj en la templo sin ĵetis sur la teron, kaj tuŝante la teron per siaj nazoj, ekkriis – "ESTU BENATAJ, KAJ BENATAJ ESTU VIAJ SANKTAJ NOMOJ". La ĉefpastro tiam stariĝis sur sia kapo, kaj komencis preĝi.

Sed nun, Karlo, antaŭ ol mi daŭrigas la historion, estas necese, ke vi bone konatiĝu kun la naŭ dioj de Korelativujo, unue pro tio, ke la naŭ dioj ludas la ĉefan rolon en la historio, kaj due pro tio, ke tio ebligos al vi kompreni la historion pli bone. Tial mi unue donos al vi la nomojn de la dioj, por ke vi tiujn memorigu, kaj due mi desegnos la bildon de ĉiu el la naŭ dioj, po doni al vi la plej perfektan ideon de tio, kion ĉiu dio prezentas. La nomoj, do, de la naŭ dioj estis: -

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E,

KARLO: – Kiaj strangaj nomoj! Mi opinias, ke estos tre malfacile memori tiajn nomojn.

INSTRUANTO: – Tute ne, Karlo, ĉar mi rakontos al vi historieton, kiu plifaciligos la memoron.

KARLO: – Historieto?.. Mi dubas ĉu historieto povas helpi tion.

INSTRUANTO: – Vi dubas? Nu, vi baldaŭ ŝanĝos vian opinion. Aŭskultu!

En la lando Korelativujo, pri kiu mi jam parolis, vivis granda riĉulo. Lia nomo estis "IKITI". Memoru bone, Karlo, "IKITI". Nu, tiu Ikiti posedis, ne nur palacojn, grandajn bienojn kaj brutarojn, sed ankaŭ multajn kofrojn plenigitajn per oro kaj multekostaj juveloj. Sed tio ne estas la tuto, ĉar li posedis unu juvelon, kiun li taksis pli alte ol sian tutan riĉaĵon. Tiu juvelo estis lia sola filino – "OMELE". Omele havis okulojn, tiel bluajn, kiel la blua ĉielo, kaj pli belajn ol la steloj en klara nokto. Sed, ho ve! Tiuj belaj okuloj ne povis vidi, ĉar Omele estis tute blinda. Tamen, malgraŭ tio, la beleco de Omele estis tiel granda, ke ĉiu, kiu ŝin nur ekvidis, fariĝis ensorĉita. Ne estas miro, ke princoj el multaj malproksimaj landoj alvenis Korelativujon por peti la manon de la belulino "OMELE". Sed ĉiuj princoj, ensorĉitaj kaj kun dolorantaj koroj, devis reiri siajn landojn sen Omele, ĉar neniu el ili plaĉis al la blinda belulino.

En la sama urbo ankaŭ vivis virino, kies nomo estis "ĈINENI". Ĉineni estis malpenita de la dioj ne nur per tio, ke ŝi estis malriĉa kaj kripla, sed eĉ per sia sola posedaĵo: – nome – per sia sola filo "ESAU", ĉar Esau ne nur havis harojn sur sia tuta korpo, kiel Esav de la Biblio, sed ankaŭ estis tiel malbela, ke ĉiu, kiu lin ekvidis, malsaniĝis de teruro. Sed ĝuste, kiel ĉiu nubo havas sian arĝentan subaĵon, tiel same, Esau, kun sia terura vizaĝo, havis unu arĝentan econ. Tiu estis lia lerteco ludi la violonon. Oni diris, ke kiam Esau ekludas sian violonon, li povas veki mortintojn. Mi ne scias, kiom da vero estas en tiu diraĵo, sed vero estas, ke per sia ludado li igis la aŭdantojn jen plori, jen ridi aŭ danci laŭ lia plaĉo. Tamen, pro sia terura malbeleco, Esau neniam montriĝis sur la stratoj dum la tago. Nur dum la noktoj, Esau eliris kun sia violono kaj marŝadis de domo al domo, ludante sian violonon. La posedantoj de la domoj elĵetadis aŭ moneron aŭ pecon da pano al la malfeliĉulo. Sed, pro timo, neniu kuraĝis doni ion en lian manon. Laŭ tia maniero Esau gajnis la vivrimedojn por si kaj por sia kripla patrino, Ĉineni.

Nu, okazis, ke unu nokton, dum lia marŝado de domo al domo, Esau haltis antaŭ la domo de la riĉulo Ikiti, kaj komencis ludi sian violonon. Lia ludado tiel plaĉis al la bela Omele, ke ŝi ordonis envoki la ludiston. Ŝia servantino, vole-ne-vole, obeis, kaj envokinte la junulon, Esau, mem rapide forkuris, ĉar ŝi timis, ke ŝi eble ekvidos lian vizaĝon.

Esau eniris, kaj ekvidinte la anĝelan belecon de Omele, li sin ĵetis teren sur sia vizaĝo, por ke Omele ne ekvidu lian vizaĝon, ĉar li ne sciis, ke Omele, kvankam rigardante lin per siaj belaj, bluaj okuloj, nenion vidas.

Kaj tiel, kun lia vizaĝo sur la tero, li petegis ŝian pardonon.

Omele alproksimiĝis dirante – "Kial vi petas mian pardonon? Vi ja nenian malbonon faris al mi. Ekstaru! Mi petas vin, kaj ludu por mi. Eble vi forpelos miajn kordolorojn".

Kiam Esau ekaŭdis la dolĉan voĉon kaj vortojn de Omele, li komencis froti siajn okulojn, ĉar li kredis, ke tio estas nur sonĝo. Sed jen Omele metis sian manon sur lian kapon, kaj denove petegis, ke li ludu por ŝi.

Esau sin levis, kaj baldaŭ ekaŭdiĝis harmoniaj akordoj kaj dolĉaj sonoj, kiuj kunverŝiĝis en mirandan melodion. Esau ludis, kiel li neniam ludis antaŭe. Ŝajnis, ke ĉiu tono eliranta el la violono kvazaŭ estis viva aĵo, kiu tiris la koron de la bela Omele, ĉar ŝi rapide metis siajn manojn sur la koron por haltigi la rapidajn kaj fortajn batojn. Kaj jen du grandaj larmoj montriĝis en ŝiaj bluaj okuloj, kaj kiel perloj ruliĝis sur ŝiaj belaj vangoj.

Ŝajne ŝi estis tute ensorĉita de la mirinda melodio, kiu kvazaŭ levis ŝin super la nubojn, kaj translokis ŝin en Paradizon inter anĝeloj ludantaj harpojn kaj flutojn. Kaj kiam la dolĉaj tonoj kvietiĝis, Omele kvazaŭ vekiĝis el profunda dormo. Kaj ŝiaj lipoj nur murmuretis – "Ho sanktaj dioj".

Ŝi tiam petis la junulon, ke li sidiĝu kaj rakontu al ŝi, kiu li estas.

Esau nur nun divenis, ke Omele estas blinda. Li alproksimiĝis kaj ĵetis sin sur siajn genuojn antaŭ Omele, kaj kisinte ŝian elstreĉitan manon, rakontis al ŝi pri la suferoj kaj mizeroj de sia tuta vivo. Lia malĝoja historio kaj lia bela voĉo tiel kortuŝis la belulinon, Omele, ke ŝi premis la kapon de Esau al sia koro, kaj karesis lin, kiel patrino karesas sian solan amatan infanon. Esau, la malfeliĉulo, kiu neniam havis kareson dum sia tuta vivo, sentis sin la plej feliĉa homo en la mondo.

Kaj tiel, Esau, laŭ la peto de Omele, komencis viziti ŝin ĉiun tagon, ĝis la paro tiel enamiĝis, ke unu ne povis vivi sen la alia.

Sed kiam Ikiti, la patro de Omele, eksciis pri la ĉiutagaj vizitoj de Esau al Omele, li ordonis, ke oni kaptu kaj ĵetu la junulon en la malliberejon. Sed Esau ekaŭdis pri tio kaj forkuris en la najbaran arbaron. Omele ploris tagojn kaj noktojn. Ŝi ĉesis manĝi kaj trinki, ĝis fine ŝi forte malsaniĝis kaj baldaŭ mortis pro ŝia granda amo al la ludisto Esau. Kaj per tio la historieto finiĝas.

KARLO: – Kaj Esau? - Kio okazis al la malfeliĉa Esau?

INSTRUANTO: – Esau neniam estis trovita. Eble li estis formanĝita de sovaĝaj bestoj en la arbaro. Sed nun, Karlo, ĉar vi jam scias, ke pro "AMO AL ESAU OMELE" mortis, diru al mi, ĉu vi bone memoras la historion?

KARLO: – Certe mi ĝin memoras.

INSTRUANTO: – Kaj kio pri la nomoj de la naŭ dioj? Ĉu vi tiujn memoras?

KARLO: – La nomojn de la naŭ dioj? Ho, pri tiuj mi tute forgesis. Mi ne memoras eĉ unu el la naŭ nomoj.

INSTRUANTO: – Ne, Karlo, vi eraras, ĉar vi memoras ĉiujn naŭ nomojn.

KARLO: – Kiu, mi?.. Ne..

INSTRUANTO: – Jen, ni vidu! La historieton vi memoras, ne vere?

KARLO: – Jes, tiun mi bone memoras.

INSTRUANTO: – Diru do al mi. Kiu mortis?

KARLO: – OMELE.

INSTRUANTO: – Pro kio?

KARLO: – Pro AMO.

INSTRUANTO: – Al kiu?

KARLO: – Al ESAU.

INSTRUANTO: – Nu, kio de estis la nomoj de la naŭ dioj?

KARLO: – Tiujn mi tute forgesis, sinjoro.

INSTRUANTO: – Sed vi ĵus diris al mi la nomojn de ĉiuj naŭ dioj.

KARLO: – Kiu diris?... Mi diris?...

INSTRUANTO: – Certe, vi.

KARLO: – Ne, sinjoro... Mi ne... Ho... Mi komprenas... La historieto... Ŝi mortis... OMELE mortis... OMELE mortis pro AMO... De "AMO AL ESAU OMELE" mortis. De AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E, mortis. Tio ja estas mirindaĵo. Mi memoras la nomojn, kaj mi ne povas forgesi ilin, tamen mi eĉ ne komencis ilin lerni.

INSTRUANTO: – Kaj nun, Karlo, ĉar vi jam memoras la nomojn de la dioj, estas necese, ke vi memoru ankaŭ la signifojn de tiuj nomoj, ĉar la signifoj prezentas la naŭ kolonojn aŭ ideojn, sur kiuj la mondo staras, laŭ la kredo de la Korelativa popolo. Por plifaciligi la memorigon, mi nun desegnos la bildon de ĉiu el la naŭ dioj. Ĉiu bildo prezentas la ideon kaj samtempe la signifon de la nomo. Kiam vi tiujn komprenos kaj ellernos, mi daŭrigos la historion pri la lando Korelativujo kaj ĝia popolo. Antaŭe do ni ripetu – de AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E, mortis.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

"AM", do, estis la nomo de la unua dio. La vorto "AM" en la KORELATIVA lingvo signifas "TEMPO". La dio "AM" estis la kreinto de TEMPO. Por ke vi ne forgesu tion, ekzamenu bone la bildon de la dio "AM", kaj notu al vi en la memoro, ke la dio "AM" tenas SABLOHORLOĜON en sia mano, per kiu li mezuras TEMPON.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la dua dio estis "O". La vorto "O" en la KORELATIVA lingvo signifas "OBJEKTO" (AĴO). La dio "O" estis kreinto de ĉiuj OBJEKTOJ en la mondo. Por ke vi ne forgesu tion, ekzamenu la bildon de la dio "O". Li tenas misteran OBJEKTON en sia mano, kaj montras al tiu per la fingro de la dua mano.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la tria dio estis "AL". La vorto "AL" en la KORELATIVA lingvo signifas "KAŬZO" (KIALO aŭ MOTIVO). La dio "AL" estis la kreinto de ĉiuj KAŬZOJ en la mondo. Ekzamenu bone la bildon de la dio "AL", kaj ne forgesu, ke li tenas fingron ĉe la frunto, kvazaŭ meditante pri la misteroj de naturo.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la kvara dio estis "ES". La vorto "ES" en la KORELATIVA lingvo signifas "POSEDO". La dio "ES" estis tiu, kiu kreis la ideon de POSEDAĴO. La bildo de la dio "ES" montras tiun ideon per la avareco en li vizaĝo, dum li tenas la sakon, plenigitan per oraj moneroj, per siaj du manoj.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la kvina dio estis "A". La vorto "A" en la KORELATIVA lingvo signifas "KVALITO" (ECO). La dio "A" estis tiu, kiu aldonis al ĉiu kreita AĴO ĝiajn KVALITOJN. Ekzamenu bone la bildon de la dio "A" kaj notu al vi en la memoro, ke la dio "A" tenas diamanton en la mano, kaj ekzamenadas ĝin per grandiga vitro.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la sesa dio estis "U". La vorto "U" en la KORELATIVA lingvo signifas "PERSONO" (INDIVIDUO). La dio "U" estis la kreinto de HOMOJ kaj BESTOJ. Ekzamenu bone la bildon mde la dio "U", kaj notu al vi en la memoro, ke li tenas en siaj manoj la modelojn de HOMO kaj LEONO, laŭ kiuj li kreis tiujn individuojn.

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la sepa dio estis "OM". La vorto "OM" en la KORELATIVA lingvo signifas "KVANTO" (MEZURO). La dio "OM" estis la kreinto de tiuj ideoj. Ekzamenu do la bildon de la dio "OM", kaj ne forgesu, ke li prezentas la ideojn de KVANTO kaj MEZURO. La pesilo en unu manu kaj la mezurilo en la dua tion montras.

 

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la oka dio estis "EL". La vorto "EL" en la KORELATIVA lingvo signifas "MANIERO" (METODO). Ekzamenu la bildon de la dio "EL", kaj notu al vi en la memoro, ke la dio "EL" estis la kreinto de ĉiuj MANIEROJ kaj METODOJ en la mondo. Jen li montras al sia fileto la MANIERON, per kiu FAJRO estas farita.

 

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E.

obrazek

La nomo de la naŭa dio estis "E". La vorto "E" en la KORELATIVA lingvo signifas "LOKO" (SPACO). La dio "E" estis la kreinto de la senlima SPACO. Ekzamenu bone la bildon de la dio "E", kaj notu al vi en la memoro, ke li tenas unu manon ĉe la okuloj, kvazaŭ rigardante la senliman SPACON.

Kaj nun, Karlo, mi daŭrigos la historion. Mi jam rakontis al vi pri la religia ceremonio dum la novjara festo-tago. Mi ankaŭ jam menciis, ke la Korelativoj forte kredis, ke la reĝo estas la filo de la dioj. Memkompreneble, ke la reĝo estis tre amata kaj honorata de la tuta popolo.  Sed kvankam la reĝo havis la tutan riĉaĵon de la lando je sia dispono, kaj la amon de la tuta popolo, li tamen ĉiam estis malĝoja kaj ĉagrenita, ĉar li preĝis al la dioj de jaro al jaro, ke ili donu al li filon aŭ filinon. Sed jen li jam majuniĝis kaj li havas nek filon nek filinon, kiu povus daŭrigi lian nomon. Do ĉar la novjara festo-tago jam alproksimiĝis, li decidis, ke ĉi tiun fojon li ne forlasos la diojn ĝis ili promesos al li filon.

Kaj jen venis la sankta festo-tago de la nova jaro. La Korelativoj jam kunvenis en la templo. La pastroj jam prepariĝis por la religia ceremonio, kaj nur atendis la alvenon de la sankta reĝo, la filo de la dioj, kiu ial malfruiĝis.

Sed jen fine ekaŭdiĝis la trumpetoj anoncantaj la alproksimiĝon de la reĝo kun liaj korteganoj kaj altranguloj. La tuta popolo falis teren, kiel estis la kutimo, kaj la reĝo sekvata de altranguloj aperis ĉe la pordego de la templo. Sed, ho ve!.. Anstataŭ porti la plej belajn vestojn ornamitajn per oro kaj multekostaj ŝtonoj, la reĝo kaj liaj korteganoj portis sakojn plenigitajn per cindro sur siaj kapoj. La reĝo tuj supreniris la altaron, kaj ĵetinte sin sur siajn genuojn antaŭ la piedoj de la dio "U" ekkriis: – "HO SANKTA PATRO KAJ DIO "U"! JAM MULTAJN JAROJN MI PETEGAS AL VI, KE VI DONU AL MI FILON AŬ FILINON POR DAŬRIGi MIAN NOMON KAJ REGNON. NUN MI JAM MALJUNIĜIS, KAJ VI DONIS AL MI NEK FILON NEK FILINON. KIU DO SIDOS ĈE VIAJ PIEDOJ DUM LA SANKTA NOVJARA FESTO, KIAM MI MORTOS??

En tiu momento ekaŭdiĝis terura tondro, kiu tremigis la tutan templon, kaj el la buŝo de la dio "U" eliris la jenaj vortoj: – "FILO DE LA DIOJ, REĜO DE LA KORELATIVOJ, JE LA FINO DE NAŬ MONATOJ NASKIĜOS AL VI KVAR FILOJ KAJ UNU FILINO, SED ĈAR VI MALSANKTIGIS LA SANKTEJON DE LA DIOJ DUM LA GRANDA FESTO-TAGO, VI MORTOS EN LA SAMA TAGO, EN KIU TIUJ NASKIĜOS". Dua forta tondro kaj tertremo sekvis la diajn vortojn, kaj ĉiuj en teruro forkuris el la templo.

Tagoj pasis, semajnoj kaj monatoj depost la okazintaĵo en la templo, kaj fine venis la tago, en kiu la dia profetaĵo devos okazi. La reĝo jam estis preta renkonti la mortanĝelon. La korteganoj kaj altranguloj kunvenis por diri "ADIAŬ" al la amata reĝo, kaj la tuta reĝa korto estis plenigita per la popolo de Korelativujo.

obrazek

Kaj jen, korteganino enkuris kaj anoncis, ke la UNUA REĜIDO jam estis naskita. Ĉiuj sin turnis en miro al la reĝo, kiu tuj ordonis alporti la infanon. La korteganino elkuris, kaj post kelkaj sekundoj revenis portanta la novnaskitan infanon en la brakoj. Ĉiuj ekrigardis scivoleme al la infaneto, sed tuj SURPRIZITAJ ekrigardis unu la alian pro miro, ĉar la infano havis ian STRANGAN NAZON, kian neniu ankoraŭ iam vidis.

obrazek

Tamen ili ne havis sufiĉe da tempo por mediti, ĉar en la sama momento alia korteganino enkuris portanta la duan novnaskitan reĝidon. Ekrigardinte la duan infanon, ĉiuj eĉ pli multe ekmiregis, ĉar la dua princeto HAVIS NAZON EN LA FORMO DE DEMANDSIGNO (?).

obrazek

Kaj jen jam enkuris la tria korteganino portanta alian infaneton. "SANKTAJ DIOJ!" Ĉiuj el la altranguloj ekkriis: "Kion tio signifas?" LA TRIA NOVNASKITA REĜIDO havis nazon en la formo de MONTRASIGNO (↓). La reĝo, kiel ĉiuj aliaj, estis mirigita de la strangaj reĝidaj nazoj, kaj ordonis venigi la ĉefpastron "AJN".

obrazek

Ajn, la ĉefpastro de KORELATIVUJO, estis la plej granda saĝulo de la lando. Li jam estis tre maljuna homo, kaj de multaj jaroj estis enŝlosita en sia domo, ĉiam preĝante al la dioj. Li estis konsiderata la profeto de KORELATIVUJO, kaj la KORELATIVA popolo forte kredis, ke li scias ĉiujn misterojn kaj sekretojn de la mondo.

 Dume, antaŭ ol la saĝulo AJN estis venigita, alia princeto naskiĝis, kies nazo estis en la formo de STELO (*).

obrazek

Kaj fine la kvina novnaskita infaneto estis alportata. Tiu estis knabineto. Sed. HO VE! ŜI TUTE NE HAVIS NAZON, nek eĉ ian signon de nazo. ( )

obrazek

Fine, la ĉefpastro "AJN" estis enportita, ĉar li jam estis tiel maljuna, ke li ne plu povis uzi siajn krurojn. Ĉiuj salutis lin, kaj la reĝo diris al li: -

"Sankta patro, vi sendube scias, ke estas destinite de la dioj, ke mi mortu hodiaŭ. Antaŭ mia morto mi almenaŭ deziras scii la misteron pri la nazoj de miaj ĵus naskitaj infanoj."

La maljunulo ekzamenis la kvin infanojn, dum ĉiuj en la granda salono atendis en miro. Fine la saĝulo levis sian grizan kapon, kaj per forta voĉo diris:-

"Sankta filo de la dioj, reĝo de Korelativujo, sinjoroj kaj sinjorinoj:- Nia ĉiopova dio "U" ne nur donacis al ni kvar reĝidojn kaj unu reĝidinon, kiuj dum ĉi tiu tago jam fariĝos la reĝoj de Korelativujo, sed li ankaŭ malkaŝis al ni grandan sekreton de naturo. Vi miras pri la reĝidaj nazoj, sed per tiuj nazoj la ĉiopova dio "U" montras al ni la tutan tragedion de la homa ekzistado. Jen antaŭ viaj okuloj kuŝadas la kvin novnaskitaj infanoj. Ili prezentas la kvin periodojn aŭ aktojn de la granda tragedio de la homa vivo.

La nazo de la unue naskita reĝido prezentas la unua aŭ infanan periodon, ĉar same, kiel lia nazo estas sendifina, tiel ankaŭ estas la infana intelekto. Tiu ne povas diferencigi inter lumo kaj mallumo, eco kaj aĵo, aŭ odoro kaj sono. Nenio ankoraŭ impresas ĝian intelekton. Tial, ĉar la vorto "I" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de nedifiniteco, la nomo de la unua reĝido kun la nedifina nazo esti "I".

Nun rigardu la nazon de la due naskita infano. Ĝi estas en la formo de demanda signo (?). Vi sendube divenas, ke per tiu nazo la dio "U" malkaŝas al ni la duan periodon de homa ekzistado, kiam la intelekto de la kreskanta infano jam povas diferencigi inter ecoj kaj aĵoj. Dum tiu periodo la ĉiam novaj impresoj instigas la infanan intelekton pripensi kaj fari ĉiam aliajn demandojn pri la misteroj de naturo. Ĉar la vorto "KI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de DEMANDO, tial la nomo de la due naskita reĝido kun la demandsigna nazo estu "KI".

La tria periodo de la homa ekzistado estas malkaŝita per la nazo de la trie naskita reĝido – MONTRA SIGNO   (↓). Dum tiu periodo la kreskanta infano jam fariĝas perfekta homo. Li ne plu demandas, sed direktas kaj montras la vojon al tiuj, kies intelektoj ankoraŭ ne perfektiĝis. Kaj ĉar la vorto "TI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de direkto aŭ montro, la nomo de la trie naskita reĝido estu "TI".

La kvara periodo de la homa ekzistado estas prezentita per la STELA nazo de la kvare naskita reĝido, kaj same, kiel la pintoj de la STELO (*) montras en multaj direktoj, tiel ankaŭ la aĝiĝinta (matura) intelekto de la aĝulo jam akiris, kaj bone komprenas multajn el la misteroj de la naturo. Kaj ĉar la vorto "ĈI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de KOMUNECO (kolektiveco), tial la nomo de la kvare naskita reĝido kun la STELA nazo estu "ĈI".

Kaj fine, sinjoroj kaj sinjorinoj, ni nun venas al la kvina periodo aŭ akto de la homa tragedio, kaj ho ve! Ekrigardu la kvine naskitan infanon. Ĝi tute ne havas nazon. Eĉ signo de nazo mankas. Tio ja montras al ni, ke la kvina periodo estas la morto mem. Nia intelekto (menso, spirito), kiu dum kvar periodoj de nia vivo lernis la misterojn de naturo, kaj amasigis ĉiuspecajn spertojn en multaj fakoj, subite malestiĝas. Ĝi ne plu pensas. Perceptoj ne plu registras. La vivanta maŝino ĉesis funkcii, kaj nenio ekzistas por ĝi plu. Nu, do, ĉar la vorto "NENI" en la Korelativa lingvo plej bone esprimas la ideon de MALESTO, NENIAĴO, tial la nomo de la sennaza kvina reĝidino estu "NENI".

En tiu momento ektondris tiel forte, ke la tuta palaco ektremis, kaj el la buŝo de la knabineto "NENI" eliris voĉo, kiu diris: – Ho vi mizerulo, vi malkaŝis la sekreton de la dioj, nun pagu per viaj vivoj. La saĝulo rapide metis sian manon sur la buŝo de la infaneto, sed jam estis tro malfrue, ĉar la tero ektremis, malfermiĝis, kaj englutis la tutan landon.

Kaj per tio finiĝas la historio pri la lando – KORELATIVUJO. Sed ĉu vi ne volas scii, kiel mi sciiĝis pri tiu historio?

KARLO: – Jes, sinjoro.

INSTRUANTO: – Jen kiel: – Kiam mi estis preparanta la lecionojn de la "Universala Esperantistigilo" por instrui la Esperantan lingvon al ĉiuj popoloj de la tero, ĉio venis glatege, ĝis mi subite renkontis grandegan barilon, kiun mi en nenia maniero povis trairi. Dum multaj tagoj kaj noktoj mi vane penis pripensi rimedon por neniigi la barilon, sed sen ia sukceso.

La barilo, Karlo, estis jena: -

En la Esperanta lingvo troviĝas 45 vortoj nomataj KORELATIVOJ. Tiuj 45 vortoj, pro ia rilateco, kaj pli aŭ malpli samsoneco, estas la plej malfacile lerneblaj. Nu, mi devis ne nur trovi rimedon por ebligi kaj plifaciligi la ellernadon de la Korelativaj vortoj al komencantoj, sed ankaŭ, mi devis elpensi metodon, per kiu mi povus klarigi la 45 vortojn al ĉiuj popoloj de la tero.

Estas tute facile, por ekzemplo, klarigi la vorton "Tablo" al alilingvanoj, ĉar mi desegnas tablon, kaj metas la vorton "TABLO" sube. Ĉiu persono el ĉiu lando tuj komprenos, kio estas la vorto – tablo. Sed klarigi 45 vortojn, kiel la jenaj: – ia, kia, tia, ĉia; io, kio, tio, ĉio, kaj tiel plu, jam estas alia afero. Nu, mi pensadis kaj pensadis kaj pensadis denove, ĝis mi unu nokton fariĝis tiel laca, ke mi ekdormis ĉe la skribotablo. Nu, prezentu al vi, Karlo, ke dum la dormo mi sonĝis, ke D-ro Zamenhof, la kreinto de la lingvo Esperanto, alvenis kaj diras "Ĉu vi estas Doktoro Benson?" Kaj mi respondas: – "Jes, Doktoro Zamenhof", ĉar mi lin rekonis el la bildo, kiu staras sur mia skribotablo. "En tiu okazo" li diras, "mi venis por malkaŝi al vi la sekreton de la deveno de la Korelativaj vortoj. Eble tio helpos al vi en via laboro." "Mi estus tre dankema" – mi respondis ĝojege. La doktoro tuj sidiĝis kaj komencis jene: -

"Kiam mi verkis la lingvon Esperanto, mi renkontis la saman malfacilaĵon, kiun vi nun havas pri la Korelativoj. Tagon post tago, mi rompis al mi la kapon por eltrovi sistemon kaj la ĝustajn vortojn, sed ĉiuj miaj penoj kaj provoj ne havis sukceson. Unu matenon, por esti sola, por ke mi povu daŭrigi la pripensadon sen ia malhelpo, mi faris longan promenadon post la urbo. Mi transiris la grandajn montojn, kiuj troviĝas ĉirkaŭ la urbo, kaj tie sur herboriĉan kampon, mi kuŝiĝis, ĉar mi jam estis tute laca pro la longedaŭra marŝado. Subite do, mi ekvidis parteton el grandega ŝtono, kiu (ŝajnis al mi) havas skulptitajn figurojn aŭ hieroglifojn. Tio ekinteresis min, kaj mi tuj komencis elfosi la ŝtonon. Tio ja estis malfacila laboro, ĉar mi ne havis fosilon, kaj mi devis uzi mian poŝtranĉilon. Tamen, post teda laboro, kiu forprenis la tutan tagon, mi fine sukcesis. Kaj kiam mi tralegis la historion, mi saltis kiel la infano pro ĝojo kaj feliĉo, ĉar tiu historio donis al mi kompletan ideon kaj sistemon por miaj Korelativaj vortoj. Nu, ĉar vi nun havas la saman malfacilaĵon, mi alportis la ŝtonon al vi. Jen ĝi estas."

Per tiuj vortoj la bona doktoro metis la skulptitan ŝtonon sur mian skribotablon kaj mem malaperis. Mi eĉ ne havis tempon por danki al li. Estis malfacila laboro eltrovi la signifojn de la hieroglifoj, sed mi fine sukcesis. Kaj ĉar mi sciis, ke tio estas nur sonĝo, mi dum la dormo enskribis en mian kajeron la tutan historion, la saman, kiun mi ĵus rakontis al vi pri la lando Korelativujo.

Kaj nun, Karlo, vi certe demandos – en kia maniero la historio plifaciligos la ellernadon kaj memorigon de la 45 Korelativaj vortoj. Ne vere? Jen kiel: -

Unue, vi ja neniam forgesos la historion pri la malfeliĉa "OMELE", kiu mortis pro sia "AMO AL ESAU". Nu do, la frazo: – "De AMO AL ESAU OMELE mortis" donas al vi la nomojn de la naŭ dioj. La bildoj de la dioj klarigas la signifojn de tiuj nomoj. Nome: – "AM" tempo, "O" aĵo, objekto; "AL" kaŭzo, kialo, motivo; "ES" posedo; "A" kvalito; "U" persono, individuo; "OM" kvanto; "EL" metodo, maniero; "E" loko, spaco.

Due, tiel same vi ĉiam memoros pri la kvin infanoj kun strangaj nazoj, kiuj estis naskitaj al la reĝo de Korelativujo.

KARLO: – Pardonu al mi, sinjoro, sed mi jam forgesis la nomojn de la infanoj, kvankam mi bone memoras la signifojn de tiuj nomoj. Unue, pro la strangaj nazoj, kiujn la infanoj havis, kaj due, mi bone memoras kion la ĉefpastro klarigis pri la kvin periodoj de la homa ekzistado.

INSTRUANTO: – En aliaj vortoj, vi nur ne memoras la nomojn de la infanoj.

KARLO: - Jes, sinjoro.

INSTRUANTO: - Ĉu vi memoras la nomon de la patro de OMELE?

KARLO: – La patro?.. Jes. Lia nomo estis IKITI... I, KI, TI. Kiel strange!

INSTRUANTO: – Kaj kio estis la nomo de la patrino de ESAU?

KARLO: – La patrino de ESAU?... IĈI... IĈINI... Ne, mi forgesis.

INSTRUANTO: - Ĉu ne ĈINENI?

KARLO: – Jes... Jes... ĈINENI... ĈI, NENI. Ho!... I, KI, TI, ĈI, NENI... Tiuj ja estas la nomoj de la kvin infanoj.

INSTRUANTO: –  Tute prava, Karlo, sed por ke vi denove ne forgesu, penu memori la jenan PROVERBON: – "Ideo, KIu TImas LUmon, NENIam sukcesas." Ĉar ĝi enhavas la nomojn de la kvin infanoj – I, KI, TI, ĈI, NENI.

KARLO: - Ideo, I, KIu KI, TImas TI, LUmon ĈI... LUmon ĈI... Kiel vi trovas ĈI en la vorto LUMO?

INSTRUANTO: – Vi estas prava, Karlo, sed de kie venas lumo, de la tero, aŭ de la ĉielo?

KARLO: – De la ĉielo, certe.

INSTRUANTO: – Nu, simple ŝanĝu la vorton LUMO, kaj metu anstataŭe, la vorton ĈIELO. En aliaj vortoj, ŝanĝu la proverbon tiel: -

"Ideo, KIu TImas ĈIelon, NENIam atingas la celon."

La nomoj, do, IKITI kaj ĈINENI, la patro de OMELE kaj la patrino de ESAU, aŭ la frazo:- "Ideo, KIu TImas ĈIelon, NENIam atingas la celon", donas al vi la nomojn de la kvin infanoj kaj la klarigo de la ĉefpastro pri la kvin periodoj de homa ekzistado klarigas la signifojn de la kvin nomoj. Nome: "I" Nedifiniteco, "KI" Demando, "TI" Montreco, "ĈI" Komuneco, kaj "NENI" Neaĵo.

Memorante la nomojn kaj iliajn signifojn, vi jam povas mem facile konstrui la 45 Korelativajn vortojn. Vi simple metas la nomon de unu el la kvin infanoj antaŭ la nomo de unu el la naŭ dioj. La du nomoj kune rezultas en unu el la 45 Korelativaj vortoj, kies signifo estas tiu de la du nomoj kune. Jen ili estas: -

IAM, IO, IAL, IES, IA, IU, IOM, IEL, IE;

KIAM, KIO, KIAL, KIES, KIA, KIU, KIOM, KIEL, KIE;

TIAM, TIO, TIAL, TIES, TIA, TIU, TIOM, TIEL, TIE;

ĈIAM, ĈIO, ĈIAL, ĈIES, ĈIA, ĈIU, ĈIOM, ĈIEL, ĈIE;

NENIAM, NENIO, NENIAL, NENIES, NENIA, NENIU, NENIOM, NENIEL, NENIE.

 obrazek
La lando de naŭ dioj.

obrazek

ANEKDOTOJ EL F. K.

MIRINDAĴO.

obrazek

Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras:

- Ĉu vi aŭdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala.

- Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala...

- Ĉio ĉi estas malvera, - diris la tria, – sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon.

- Nu, tio ĉi ankaŭ estas malvera, – diras la kvara, – sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan fraŭlinon, ke ŝi bezonis du fofojn eniri la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.

(M. Solovjev.)

MALRIĈA SAĜULO.

 obrazek

Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malriĉa gasto ne povis ĝin atingi. Ne estante ankoraŭ kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li:

- Mi aŭdis, ke vi estas tre saĝa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema: vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraŭe, vi estus laborema, vi povus fariĝi io, ekzemple ĉe mi kaj miaj komercoj.

- Ne, mia bonfarema, respondis la saĝulo, kontraŭe: mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne permesas al mi... - Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi vin ne komprenas. – Tute simple, – kun sarkasma rideto sur la lipoj, respondis la saĝulo: – mi volis ĉe vi fariĝi sata, sed vi ne permesas al mi.

(N. Kuŝnir.)

ZORGO.
obrazek      obrazek      obrazek

- Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?

- Jes, miaj kreditoroj ESTONTAJ, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povas ankoraŭ prunti.

MALKOMPRENIĜO.
obrazek      obrazek      obrazek

- Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! Mi forgesis en domo la monujon. Pruntu al mi dek dolarojn ĝis morgaŭ.

- Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi ceteran rimedon, por ricevi tiun ĉi monon.

- Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko...

- Jen kvin cendoj; prenu strat-vagonon kaj veturu hejmen, por preni la monujon.

(I. Lojko.)

  FINO.

Al lecionoparto: [1] [2]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.