La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 10: parto dua

Kutimo.

Fumi cigaredojn same kiel drinki ebriigajn drinkaĵojn estas malbona KUTIMO.

  1. Stefano KUTIME ĉiam tenas sian pipon en la buŝo, alie li ne povas labori.

  2. Petro, laŭ KUTIMO, trinkas glason da vino antaŭ ol li enlitiĝas, alie li ne povas EKdormi.

obrazek

Objekto.  Okupi.  Egala.

obrazek
Tablo.
obrazek
Forko.
obrazek
Monto.
obrazek
Pilko.
obrazek
Arbo.
obrazek
Kudrilo.

OBJEKTO estas ĉio, kio estas VIDEBLA aŭ ĉio, kio OKUPADAS lokon, tute EGALE ĉu tio estas sablero aŭ granda monto. Ĉiu SUBSTANTIVO estas OBJEKTO. Jen estas kelkaj OBJEKTOJ.

Cigno.  Gluti.

CIGNO estas granda, blanka birdo, kun tre longa kolo. Rigardu, kiel la birdo ENGLUTADAS tutan pomon!

obrazek

Persono.  Individuo.

Ĉiu homo estas PERSONOINDIVIDUO. Ekzemple: – vi povas diri: – HOMO ESTAS ENIRANTA LA DOMON, aŭ PERSONO ESTAS ENIRANTA LA DOMON, aŭ tiel same: – INDIVIDUO ESTAS ENIRANTA LA DOMON.

obrazek

Persono.  Individuo.

Ne TUŜU viajn okulojn per viaj malpuraj manoj. Jen estas pura NAZTUKO.

obrazek

Tremi.  Korpo.

La knabo TREMAS per sia tuta KORPO, ĉar li timas la bojantan hundon.

obrazek

Verŝi.

Petro VERŜAS vinon el botelo en glasetojn.

Karlo ELVERŜIS la inkon sur la tablo.

obrazek

Saluti.  Renkonti.

Petro jam de longe ne vidis Marion, sed jen li RENKONTAS ŝin en la strato, kaj la PARO ĝojege SALUTAS unu la alian.

obrazek

Facila.

La jena homo estas tiel forta, ke li FACILE levas kvin-cent KILOGRAMOJN per unu mano. Por ordinara homo tio estas ne nur MALFACILAĴO, sed tuta neeblaĵo.

obrazek

Kuraci.  Medicino.  Rimedo.

KURACISTO estas doktoro de medicino. KURACISTO KURACAS malsanulojn. Jen la KURACISTO estas preparanta medikamenton por la malsanulo. Medikamento estas kuracilo aŭ RIMEDO por resanigi malsanulojn.

obrazek

Okupi.  Resti.

La tuta tablo estas OKUPATA de libroj, kaj eĉ loketo ne RESTAS kien starigi la glason de teo.

obrazek

Sonĝi.

Mario forte dormas, kaj dum la dormo ŝi SONĜAS pri sia amo al Petro, kun kiu ŝi estas iranta al la altaro.

obrazek

Ĉesi.

Johano KUTIME trinkas glason da vino ĉiu-matene, sed ĉi tiun matenon, KVANKAM li jam eltrinkis du botelojn da vino, li TAMEN ne ĈESIS trinki, ĉar jen la kelnero jam alportas al li la trian botelon.

obrazek

Provi.  Sukcesi.  Peni.

La unuan fojon, kiam Karlo PROVIS levi la pezan ŝtonon, li ne SUKCESIS. Sed la duan fojon Karlo PENIS per sia tuta forto, kaj kiel vi vidas, la PROVO estis SUKCESA.

obrazek

Diveni.  Sekreto.  Profeto.  Provi.  Promesi.  Nu.

KARLO: – Ĉu vi povas DIVENI, kion mi havas en mia mano?

LUDOVIKO: – Ne. Mi ja ne estas PROFETO. Ĉu vi ne malkaŝos tion al mi?

KARLO: – Ne, tion mi ne povas, ĉar tio estas SEKRETO, sed se DIVENOS, mi PROMESAS doni la OBJEKTON al vi.

LUDOVIKO: – Ĉu vi vere PROMESAS tion?

KARLO: – Jes, honeste.

LUDOVIKO: – Nu bone. Mi PROVOS DIVENI la SEKRETON. Ĉu tio estas nukso?

KARLO: – Jes. Vi bone DIVENIS. La nukso estas via, kiel mi PROMESIS. Jen.

obrazek
obrazek

Sama.  Diferenci.  Erari.

KARLO: – Ĉu vi vidis mian novan krajonon?

LUDOVIKO: – Tio tute ne estas nova krajono, ĉar vi montris al mi la saman krajonon hieraŭ.

KARLO: – Ne, Ludoviko, vi tute ERARAS. Ĉi tiu krajono ne estas la SAMA, kiun mi montris al vi hieraŭ. Ĝi estas tute alia, kaj ĝi DIFERENCAS de la hieraŭa en tio, ke tiu estis blua kaj ĉi tiu estas ruĝa.

obrazek
obrazek

Ŝajni.

Petro: – "ŜAJNAS, ke baldaŭ ni havos ekpluvegon, ĉar la tuta ĉielo estas kovrita per DENSAJ nuboj."

Johano: – "ŜAJNAS? Mi estas certa pri tio. Jen rigardu, jam fulmas kaj tondras."

obrazek

Sola.  Atingi.

La SOLA celo de la nun fama Linderbergh estis Parizo, kaj li ne restis ĝis li ATINGIS sian celon.

obrazek

Al lecionoparto: [1] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.