La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 8: parto tria

LA LEONO KAJ LA MUSO.

obrazek obrazek obrazek

Museto kuradis tien kaj reen sub la folioj kaj densejoj de arbaro. Subite ĝi ekvidis grandan leonon, kiu dormis sub la arbo. La museto alproksimiĝis por rigardi de proksime la faman reĝon de la arbaro. Kiam la museto estis sufiĉe proksime, la leono subite malfermis siajn okulojn kaj buŝegon.

obrazek obrazek obrazek

Kaj antaŭ ol la museto ekpensis kuri, ĝi jam troviĝis inter la dentoj de la leono. La museto ne volis morti, kaj ĝi ekparolis: – "Bona reĝo de la bestoj, ellasu min. Mi estas tiel eta, kaj mi ne povas vin malutili, kontraŭe, ian tagon mi eble povos vin helpi". La leono ekridis, kiam li aŭdis, ke tia eta besteto lin helpos, tamen li ellasis la museton.
obrazek obrazek obrazek

Unu tagon ĉasistoj kaptis la leonon, kaj ligis lin per dikaj ŝnuregoj. Ili sidiĝis kaj manĝis ilian tagmanĝon. Kaj jen la museto kuradas tien kaj reen sub la folioj kaj densejoj,

obrazek obrazek obrazek

kaj ekvidas la leonon en la kaptilo. "Nun estas mia oportuno vin helpi", diras la museto, kaj tuj komencis mordeti la dikajn ŝnurojn. Ĝi mordetis kaj mordetis ĝis la leono povis sin liberigi kaj forkuri.

AMASO.

La vorto "AMASO" signifas "granda nombro" da...

obrazek
Amaso da homoj.
obrazek
Amaso da birdoj.

ALTA. MALALTA.

obrazek
Alta domo.
obrazek
Malalta domo.
obrazek
Flugas alte
super la domoj.
obrazek
Flugas malalte
super la domoj.

RANGO.   FORMO.

obrazek
Homo de alta rango.
obrazek
Homo de
malalta rango
obrazek
Formo.
obrazek
Belforma nazo.
obrazek
Malbelforma
nazo.

MUSKOLO, NERVO, SISTEMO.

obrazek
Muskolo.
obrazek
Muskola sistemo.
obrazek
Nervo.
obrazek
Nerva sistemo.

MURO, ANONCI, GAZETO.

obrazek
Muranonco.
obrazek
Li anoncas la nomon de la sekvanta parolanto.
obrazek
Gazetanonco.

HOMO.   KAPO.   OKULO.

obrazek

ANEKDOTOJ.

obrazek

La surdulo en la domo: – "Kien vi iras, fiŝkapti?"
La surdulo sur la strato: – "Ne. Mi iras fiŝkapti."
La surdulo en la domo: – "Ho, mi supozis, ke vi iras fiŝkapti."

- Capper's Weekly

obrazek

Knabo: – "Ĉu vi vidas la du bovinojn?"
Knabino: – "Jes. Unu estas blanka kaj la dua bruna."
Knabo: – "El la blanka ni melkas lakton."
Knabino: – "Kaj el la bruna?"
Knabo: – "La bruna?..Kafon."

- Buttler's First Steps

obrazek

Patrino: – "Se vi batos la katon, mi batos vin; kaj se vi tiros
ĝiajn orelojn, mi tiros viajn."
Knabino: "Mi tiros ĝian voston, do."

- Buttler's First Steps

obrazek

Knabino: – "Ho, patrino, la telero estas malpura."
Patrino: – "Ŝŝ! Tio estas la supo."

- Buttler's First Steps

11
   Dek unu
   
12
   Dek du
   
13
 Dek tri 
14
   Dek kvar   
15
Dek kvin
16
Dek ses
17
Dek sep
18
Dek ok
19
Dek naŭ
20
Dudek
30
Tridek
40
Kvardek
50
Kvindek
60
Sesdek
70
Sepdek
80
Okdek
90
Naŭdek
100
Cent
21
 Dudek unu
 
32
Tridek du
       
43
Kvardek tri
54
Kvindek kvar
65
Sesdek kvin
76
Sepdek ses
87
Okdek sep
99
Naŭdek naŭ
obrazek

obrazek

Al lecionoparto: [1] [2]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.