UNIVERSALA ESPERANTO METODO

UNUA PARTO

OKA LECIONO

Al lecionoparto: [1] [2] [3]

La Uzado De La Prefikso "GE".

obrazek
Reĝo.
obrazek
Reĝino.
obrazek
Gereĝoj.
          obrazek
Geavoj.
obrazek
Kelnero.
obrazek
Kelnerino.
obrazek
Gekelneroj.
  obrazek
Gefiloj.
obrazek
Fianĉo.
obrazek
Fianĉino.
obrazek
Gefianĉoj.
  obrazek
Geedzoj.
obrazek
Bakisto.
obrazek
Bakistino.
obrazek
Gebakistoj.
  obrazek
Geknaboj.

 

La Uzado De La Sufikso "OBL".

obrazek
Triobla.
obrazek
Kvinobla.
obrazek
Naŭobla.
2 × 2 = 4
Du oble du estas kvar.
3 × 3 = 9
Tri oble tri estas naŭ.

 

PROFUNDA.  PROKSIMA.

obrazek
Profunda rivero.
obrazek
Malprofunda rivero.
obrazek
Proksima domo.
obrazek
Malproksima domo.

 

HIERAŬ  -  HODIAŬ  -  MORGAŬ.obrazek

INSTRUANTO: – Nun, Karlo, mi deziras klarigi al vi la signifojn de la vortoj – "HIERAŬ, HODIAŬ, MORGAŬ". Rigardu la "KALENDARON", kiun mi tenas en mia mano. La NOMBRO "10" montras la DATON de la nuna tago (ĉi tiu tago). Kiam ni parolas pri la nuna tago, ni diras – "HODIAŬ". Kiam ni parolas pri la tago, kiu estis antaŭ la nuna tago, ni diras "HIERAŬ";  kaj kiam ni parolas pri la tago, kiu estos post la nuna tago, ni diras "MORGAŬ". En aliaj vortoj:

    HODIAŬ ESTAS MERKREDO LA 10a DE AŬGOSTO.
    HIERAŬ ESTIS MARDO LA 9a DE AŬGOSTO.
    MORGAŬ ESTOS ĴAŬDO LA 11-a DE AŬGOSTO.

Nun, Karlo, donu ekzemplojn por montri, ke vi komprenas kion mi diris al vi.

KARLO: – Jen, HIERAŬ nokte mi iris dormi. Mi dormis la tutan nokton kaj vekiĝis HODIAŬ matene. HODIAŬ nokte mi iros dormi. Mi dormos la tutan nokton kaj vekiĝos MORGAŬ matene. Ĉu mi estas prava, Sinjoro?

INSTRUANTO: – Jes, Karlo, TUTE PRAVA.

 

KOMPRENI – LINGVO – AMBAŬ – TIAL.

Unu viro estas Ĉino kaj la alia estas Ruso. La Ĉino ne scias la rusan lingvon, kaj la Ruso ne scias la ĉinan lingvon. Ambaŭ ne scias la esperantan lingvon. Ili tial ne komprenas unu la alian kaj estas malamikoj.

obrazek

Unu viro estas Turko kaj la alia estas Franco. La Turko ne scias la francan lingvon, kaj la Franco ne scias la turkan lingvon; sed ili ambaŭ scias la esperantan lingvon. Ili tial komprenas unu la alian, kaj estas amikoj kaj fratoj.

obrazek

 

LARMOJ. RULI. FLUI.

La LARMOJ FLUADAS el la okuloj de la ploranta knabino,
kaj RULIĜADAS sur ŝiaj vangoj.

obrazek

 

KONI.

A – "Jen iras Sinjoro Bruno kun sia edzino. Ĉu vi konas lin?"
B – "Jes, mi konas Sinjoron Brunon tre bone."
A – "Ĉu vi ankaŭ konas lian edzinon?"
B – "Ne, ŝin mi ne konas. Mi eĉ ne sciis, ke li havas edzinon."

obrazek

 

ATENTE – MUZIKO – TAMEN.

La maljuna Johano AŬSKULTAS ATENTE la
FONOGRAFON, TAMEN li ne povas aŭdi la
MUZIKON, ĉar li estas surda.

Petro tute ne AŬSKULTAS la FONOGRAFON,
ĉar li legas sian libron, TAMEN li aŭdas la muzikon.

obrazek

 

MOVI – FLUGI – NAĜI.

obrazek
Piedoj.
   obrazek
Flugiloj.
   obrazek
Naĝiloj.
  1. Homoj MOVIĜAS de loko al loko per piedoj. HOMOJ PIEDIRAS.
  2. Birdoj MOVIĜAS de loko al loko per la flugiloj. BIRDOJ FLUGAS.
  3. Fiŝoj MOVIĜAS de loko al loko per la naĝiloj. FIŜOJ NAĜAS.

 

TERO – AERO – AKVO.

obrazek
Homoj piediras
sur la tero.
obrazek
Birdoj flugas
en la aero.
obrazek
Fiŝoj naĝas
en akvo.

 

FLUIDO – SOLIDO (MALFLUIDO) – GASO.

obrazek
La tero estas
solido (malfluido).
obrazek
Akvo estas fluido.
obrazek

 

obrazek

Mi ne scias kion fari. Mi perdis mian monujon kaj nun mi ne havas eĉ unu cendon.

obrazek

JOHANO: – "Ĉu vi scias kiu estas tiu viro?"
STEFANO: – "Certe, tio estas D-ro Bruno."

Al lecionoparto: [1] [2] [3]


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2018 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.