La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 3: parto tria

obrazek Sofio sidas apud la tablo
kaj legas libron.
obrazek Ŝi fermas la libron.
obrazek Ŝi ekrigardas la horloĝon.
obrazek Ŝi oscedas.
obrazek Ŝi ekrigardas la liton.
obrazek Ŝi ekstaras.
obrazek Ŝi iras al la lito.
obrazek Ŝi deprenas la bluzon.
obrazek Ŝi metas ĝin sur la seĝon.
obrazek Ŝi deprenas la jupon.
obrazek Ŝi metas ĝin sur la seĝon.
obrazek Ŝi sidiĝas sur la liton.
obrazek Ŝi deprenas la ŝuojn.
obrazek Ŝi deprenas la ŝtrumpojn.
obrazek Ŝi malkovras la litkovrilon.
obrazek Ŝi kuŝiĝas en la liton.
obrazek Ŝi kovras sin per la litkovrilo.
obrazek Ŝi etendas la manon
al la elektra butono.
obrazek Ŝi puŝas la butonon
per sia fingro.
obrazek Mallumo.
Silento.
Sofio dormas.
obrazek Mario kuŝas en la lito,
ĉar ŝi estas malsana.
obrazek La patrino metas malsekan tukon
sur la frunton de Mario.
obrazek La pordo malfermiĝas kaj
doktoro Bruno eniras.
obrazek Li iras al la lito.
obrazek Li prenas la manon de Mario.
obrazek Li eltiras la poŝhorloĝeton
el sia poŝo.
obrazek Li nun ekzamenas la pulson de Mario
kaj rigardas sian poŝhorloĝeton.
obrazek Li remetas la horloĝeton en sian poŝon
kaj la manon de Mario sur la kusenon.
obrazek Li nun eltiras termometron el sia poŝo.
obrazek Li metas ĝin en la buŝon de Mario.
obrazek La doktoro parolas al la patrino
kaj petas glason da akvo.
obrazek La patrino iras al la pordo.
obrazek La doktoro rigardas la termometron.
obrazek La patrino revenas kun glaso da akvo.
obrazek La doktoro metas pulvoron
en la glason da akvo.
obrazek Li metas la glason
antaŭ la buŝon de Mario.
obrazek Mario trinkas la medikamenton.
obrazek La doktoro donas la malplenan glason
al la patrino.
obrazek Li iras al la pordo.
obrazek Li metas sian ĉapelon sur la kapon
kaj foriras.
NUKSO.  -  OVO.  -  ŜELO.  -  KERNO.
obrazek obrazek
ANKAŬ.
obrazek obrazek obrazek
DEMANDO.  -  SE.  -  RESPONDO.
obrazek
obrazek
DEVI.
Se ni volas vivi
ni devas
obrazek
manĝi.
ni devas
obrazek
trinki.
ni devas
obrazek
dormi.
obrazek
Infanoj ne devas ludi
per tranĉilo.
obrazek
Ni ne devas ŝteli.
obrazek
Ni ne devas mortigi.
KOMENCO.  MEZO.  FINO.
obrazek obrazek
Komenco
de la libro.
obrazek
Mezo
de la libro.
obrazek
Fino
de la libro.
obrazek 
Komenco
de la tago.
  obrazek  
Mezo
de la tago.
 obrazek
Fino
de la tago.
obrazek

obrazek

obrazek

obrazek
obrazek

Al lecionoparto: [1] [2]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.