La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 3: parto dua

obrazek Karlo eniras la ĉambron.
obrazek Li deprenas la ĉapelon.
obrazek Li pendigas la ĉapelon sur
la najlon apud la pordo.
obrazek Li vidas paperon kaj
krajonon sur la tablo.
obrazek Li iras al la tablo.
obrazek Li sidiĝas sur la seĝon.
obrazek Li prenas la krajonon
de sur la tablo.
obrazek Li skribas leteron.
obrazek Li metas la krajonon
sur la tablon.
obrazek Li eltiras la tirkeston.
obrazek Li prenas koverton
el la tirkesto.
obrazek Li metas la leteron
en la koverton.
obrazek Li prenas la krajonon.
obrazek Li skribas la adreson
sur la koverton.
obrazek Li ekstaras.
obrazek Li iras al la pordo.
obrazek Li deprenas la ĉapelon
de la najlo.
obrazek Li metas la ĉapelon
sur la kapon.
obrazek Li malfermas la pordon.
obrazek Li eliras.
obrazek Li fermas la pordon.
obrazek Li vidas leterkeston.
obrazek Li iras al la leterkesto.
obrazek Li metas la leteron
en la leterkeston.
NUN.  -  SED.  -  NEK.
obrazek La knabo manĝas,
ĉar li estas malsata.
obrazek La knabo nun ne manĝas,
sed trinkas akvon,
ĉar li nun ne estas malsata,
sed soifa.
obrazek Nun la knabo nek manĝas nek trinkas,
ĉar nun li estas nek malsata nek soifa,
sed li dormas apud la tablo.
obrazek Nun la knabo nek manĝas
nek trinkas aŭ dormas,
sed ludas kun la hundo.
KARTO.  -  PILKO.  -  PER.
obrazek La patro ludas kartojn kun la patrino,
kaj la knabo ludas kun la hundo sub la tablo,
sed la knabino dormas.
obrazek La knabo nun ne sidas sub la tablo kun la hundo
kaj la knabino nun ne dormas,
sed ili ĉiuj ludas per la pilko.
obrazek La patro manĝas, la patrino manĝas,
la filo manĝas kaj la filino manĝas.
Ili ĉiuj sidas apud la tablo kaj manĝas.
TIO.  -  ĈI TIO.
  obrazek     obrazek  
TIE.  -  ĈI TIE.
  obrazek     obrazek  
TIU.  -  ĈI TIU.
  obrazek     obrazek  
KIU.  -  KIUJ.
    obrazek   obrazek  
obrazek
Skribas
leteron.
obrazek
Trinkas
teon.
obrazek
Legas
libron.
obrazek
Tablo.
obrazek
Seĝo.
obrazek
Fenestro.

La knabo, kiu skribas estas la filo de la viro, kiu legas.

La knabo, kiu trinkas, estas la frato de la knabo, kiu skribas.

La viro, kiu legas, estas la patro de la du knaboj.

La tri pomoj, kiuj kuŝas sur la tablo, estas bonaj.

La kvar pomoj, kiuj kuŝas sub la tablo, estas malbonaj.

La pomo, kiu kuŝas sur la seĝo, estas bona, sed tiu,
kiu kuŝas sur la fenestro, estas malbona.

KE.
  obrazek  
Karlo diras,
ke li estas bona knabo.
  obrazek  
La patrino montras,
ke la infano dormas.
  obrazek  
Petro diras al Mario,
ke li ŝin amas.
JE.
obrazek
Prenas
je la kolo.
obrazek
Staras
je la pordo.
obrazek
Legas
je
la lumo de lampo.
TAGO.  -  NOKTO.
obrazek obrazek
LUMO.  -  MALLUMO.  -  OMBRO.
obrazek obrazek

Al lecionoparto: [1] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.