La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro XXII

La enfalujoj.  La vulpoj.  La pekarioj.  Abrupta ŝanĝo de vento nordokcidenta.  Neĝblovado.  La korbistoj.  La plej grandaj malvarmegoj de la vintro.  La kristaligo de sukero de acero.  La puto mistera.  La projektata esplorado.  La grajno plumba.

 

Tiuj ĉi intensaj malvarmoj daŭris ĝis la 15-a de Aŭgusto, sen transpaŝo de maksimumo de gradoj Farenhejtaj ĝis nun observita. Kiam la vetero estis kalma, tiun ĉi malaltan temperaturon oni povis pli facile elteni; tamen kiam blovis la nordokcidenta vento, la kolonianoj, havantaj nesufiĉe varmajn vestojn, suferis multe pro malvarmo. Pencroff komencis jam bedaŭri, ke la Insulo Linkoln ne donis rifuĝejon al kelkaj familioj de ursoj anstataŭ de tiuj ĉi vulpoj kaj fokoj, kies peloj lasis multon dezirendan.

– La ursoj, – li diradis, – estas ĝenerale bone vestitaj, kaj mi havis nenion kontraŭ deprunti al mi de ili por la vintro ilian varman kapoton, kiun ili portas sur siaj dorsoj.

– Tamen, – respondis Nab ridante, – eble tiuj ĉi ursoj ne konsentus, Pencroff, doni al vi sian kapoton. Tiuj ĉi bestioj ne estas Sankta Marteno!

– Oni ilin pruntedonigus, Nab, oni ilin pruntedonigus, – replikis Pencroff kun tono aŭtoritata.

Tamen tiuj ĉi grandaj predantoj ne ekzistis sur la insulo, aŭ almenaŭ ili sin ĝis nun ne montriĝis.

Malgraŭ tio, Harbert, Pencroff kaj la reportero okupis sin pri establo de enfalujoj sur la Plataĵo de Granda Vido kaj ĉe la rando de la arbaro. Laŭ la opinio de la maristo, ĉiu animalo de iu ajn speco estus valora premio, kaj ronĝuloj aŭ predantoj, kiuj kaptiĝos kiel la unuaj, ricevos koran bonvenon en la Granita Palaco.

Cetere tiuj ĉi enfalujoj estis ekstreme simplaj: oni fosis kavojn en la grundo kaj kovris ilin supraĵe per branĉoj kaj herboj, kiuj maskis la orificon; sur fundon oni ĵetis logaĵojn, kies odoro estis allogonta la animalojn, kaj tio estis jam ĉio. Restas diri, ke la kavoj ne estis hazarde fositaj, sed en certaj lokoj, en kiuj nombraj postsignoj indikis oftajn pasojn de kvarpieduloj. Ĉiutage oni vizitadis ilin kaj trifoje dum la unuaj tagoj trovis ekzemplerojn de vulpoj, kiuj estis antaŭe viditaj sur la dekstra bordo de la Rivero de Mizerikordo.

– Kio do! Ĉu en tiu ĉi lando estas nenio alia nur vulpoj? – ekkriis Pencroff, je la tria fojo eltirante el la kavo animalon, kiu sidis tie kvazaŭ hontigita. – Ja tio valoras nenion!

– Tamen jes, – diris Gideono Spilett. – Ili povas taŭgi por kelkaj aferoj!

– Kaj por kiaj do?

– Por fari allogaĵon altirantan aliajn animalojn!

La reportero pravis, kaj ekde tiam oni metis en la kavojn kadavrojn de vulpoj kiel allogaĵon.

La maristo fabrikis ankaŭ kaptilojn el kanaj fadenoj, kaj tiuj donadis pli da profito ol la enfalujoj. Estis malofte, ke unu tago pasis sen kapto de iu kuniklo. Ĉiutage tio estis nur kunikloj, tamen Nab preparadis ilin en diversaj saŭcoj, kaj la kunvivantoj eĉ ne revis pri plendado.

Dume, unu aŭ du fojojn, en la dua semajno de Aŭgusto, la enfalujoj liveris al la ĉasistoj animalojn aliajn ol vulpojn, kaj pli utilajn.

Tiuj estis aproj, iam viditaj sur la norda bordo de lago. Pencroff ne havis bezonon demandi, ĉu tiuj animaloj estas manĝeblaj. Oni vidis tion bone pro ilia simileco al kutimaj porkoj de Ameriko aŭ de Eŭropo.

– Tamen tio ne estas porkoj, – diris al li Harbert, – mi avertas vin, Pencroff.

– Mia knabo, – respondis la maristo, kliniĝante super la enfalujo kaj eltirante je malgranda vosto unu el la reprezentantoj de la familio de aproj, – lasu al mi kredi, ke ili estas porkoj!

– Kaj kial?

– Por ke tio faros al mi plezuron!

– Vi do amas multe la porkojn, Pencroff?

– Mi tre amas la porkojn, – respondis la maristo, – precipe por iliaj kruroj, kaj mi amus ilin eĉ pli, se ili havus ok anstataŭ kvar krurojn!

La menciitaj animaloj estis pekarioj apartenantaj al unu el kvar genroj, kiujn nombras la familio, nome al la speco de "tajassous", rekonebla per malhela koloro de haroj kaj manko de longaj kaninoj, kiuj armas la rostrojn de aliaj aproj. Pekarioj ordinare vivas en trupoj, kaj tial estis probable, ke ili abundas en arbaraj partoj de la insulo. Ĉiaokaze ili estis manĝeblaj de la kapo ĝis la piedoj, kaj Pencroff postulis nenion pli de ili.

Ĉirkaŭ 15-a de Aŭgusto la vetero ŝanĝiĝis subite per blovado de nordokcidenta vento. La temperaturo altiĝis je kelkaj gradoj, baldaŭ la vaporo akumuliĝinta en la aero falis en formo de neĝo. La tuta insulo kovriĝis per blanka tavolo kaj montris al la loĝantoj sian novan aspekton. Neĝadis abunde por kelke da tagoj kaj la neĝtavolo atingis du futojn de diko.

Baldaŭ la vento ekblovis kun ekstrema abrupteco, kaj de sur la alteco de la Granita Palaco oni aŭdis la bruon de la maro frakasanta kontraŭ la rifoj. En certaj anguloj aperis rapidaj kirloj de aero kaj neĝo, formante altajn turniĝantajn kolonojn, similajn al tiuj tromboj akvaj, kiujn la batalŝipoj atakas per kanonpafoj. Ĉiaokaze la uragano, venante el la Nordokcidento, atakis la insulon de poste, kaj la situacio de la Granita Palaco preventis frontan atakon. Tamen, en tiu ĉi blizardo, tiel terura kvazaŭ ĝi formiĝus en ia polusa lando, nek Ciro Smith, nek liajn kompanoj povis, malgraŭ ilia volo, iri eksteren, kaj por kvin tagoj, de 20-a ĝis 25-a de Aŭgusto, ili sidis malliberigitaj interne. Oni aŭdis la tempeston rompi la branĉojn en la Arbaro de Galbulo, kiu devis tre suferi. Sendube multajn arbojn la vento elradikis, kio cetere ne ĉagrenis je Pencroff – li konsoliĝis, ke tio ŝparos al li penon defaligi arbojn per hakilo.

– La vento fariĝis arbohakisto, ni lasu al ĝi tion plue fari, – li ripetadis.

Cetere estis nenia maniero malhelpi al ĝi.

Kiagrade la loĝantoj de la Granita Palaco estis dankaj al la ĉielo por tio, ke ili ricevis tiun ĉi solidan kaj sekuran loĝejon! Porton da dankemeco oni ŝuldis ĝuste al Ciro Smith, tamen en fino tio estis la naturo, kiu kreis tiun ĉi vastan kavernon, kaj li ĝin nur malkovris. Tie ĉi ĉiuj estis sekuraj kaj la batoj de la tempesto ne povis ilin atingi. Se ili konstruus sur la Plataĵo de Granda Vido domon el brikoj kaj tabuloj, tiu certe ne rezistus kontraŭ furio de tiu ĉi uragano. Dume la Kamenoj, juĝante el frakasbruo de ondoj, kiu aŭdiĝis kun tia forto, kredeble fariĝis absolute neloĝeblaj, ĉar la maro, transĵetiĝanta super la insuleto, batis ilin furioze. Tamen tie ĉi, en la Granita Palaco, interne de tiu ĉi masivo, kie ne havis atingon nek akvo, nek vento, oni timis nenion.

Dum tiuj ĉi kelkaj tagoj de malliberigo la kolonianoj ne restis senfare. La ligno, segita en tabulojn, ne mankis en la magazeno, kaj iom post iom oni kompletigis la meblaron, farante tablojn kaj seĝojn, tre solidajn, ĉar oni ne ŝparis materialon. Tiuj mebloj, iome tro pezaj, kvankam oni ilin nur pene povis translokiĝi, estis fieraĵoj de Nab kaj Pencroff, kiuj ne anstataŭigus ilin je mebloj la plej luksaj.

Poste la meblofarantoj iĝis korbistoj, kaj tiu nova fabrikado sukcesis bonege. Proksime al norde elstaranta parto de la lago la kolonianoj malkovris grandan nombron da salikoj purpuraj. Antaŭ la sezono de pluvoj Pencroff kaj Harbert kolektis multe da tiuj arbustoj, kaj iliaj branĉoj, bone preparitaj, montriĝis tre utilaj. La unuaj salikaĵoj estis malsukcesaj, tamen poste, danke al lerteco kaj inteligencio de memfaritaj korbistoj, kiuj instruis unu la alian, memorigis al si iam viditajn salikaĵojn kaj konkuris inter si, oni sukcesis pligrandigi la havon de la kolonio je korbetoj kaj korboj de diversaj grandoj. Nab ricevis ilin por la magazeno kaj plenigis ilin per rikoltaĵoj de rizomoj, pinsemoj kaj radikoj de drakarbo.

Dum la lasta semajno de tiu ĉi monato la vetero ŝanĝiĝis ankoraŭfoje. La temperaturo iomete falis, kaj la tempesto iĝis kalma. La kolonianoj ĵetis sin eksteren. Estis certe du futoj da neĝo sur la marbordo, tamen la supraĵo de tiu ĉi neĝo montriĝis tiel dura, ke oni povus marŝi sen troa peno. Ciro Smith kun siaj kompanoj grimpis sur la Plataĵon de Granda Vido.

Kia ŝanĝo! La arbaroj, kiujn ili laste forlasis verdaj, precipe en la partoj plej proksimaj, kie dominas koniferoj, nun malaperis sub koloro uniforma. Ĉio estis blanka, de la pinto de la Monto Franklin ĝis la marbordo, la arbaroj, la prerio, la rivero kaj la bordoj. La akvo de Mizerikordo fluis ĉi-foje sub glacikovraĵo, kiu ĉe ĉiu fluo kaj refluo de la maro rompiĝis kun frakaso. Nombraj birdoj rondflugis super la solida supraĵo de lago, anasoj kaj galinagoj, krekoj kaj urioj. Tie estis miloj da ili. La rokoj, inter kiujn verŝiĝis la kaskado de laga akvo, estis hirtigitaj per glacio. Tio aspektis kvazaŭ la akvo elfluadis el giganta gargojlo kun la tuta fantazio de artisto de la Renesanco. La domaĝojn kaŭzitajn en la arbaro fare de la uragano, oni ankoraŭ ne povis juĝi, restis atendi ĝis la dika, blanka kovraĵo disfluidiĝos.

Gideono Spilett, Pencroff kaj Harbert ne forgesis iri viziti siajn enfalujojn. Ili ne trovis ilin facile sub la neĝo, kiu ilin kovris. Ili devis teni sin tre garde, ke ili mem ne enfalu en iun el ili, ĉar tio estus danĝera kaj humiliga: enfali en sian propran kaptilon! Tamen fine ili evitis tiun ĉi malagrablaĵon kaj trovis la enfalujojn perfekte netuŝitaj. Neniu animalo enfalis en ilin, tamen la premsignoj estis multaj en la ĉirkaŭo de ili, inter aliaj tre distingaj markoj de krifoj. Harbert ne hezitis konfirmi, ke kelkaj predantoj de genro de katoj estis tie ĉi pasintaj, kio certigus la opinion de la inĝeniero pri la ekzisto de danĝeraj, sovaĝaj animaloj sur la Insulo Linkoln. Sendube, tiuj ĉi rabobestoj loĝadis ordinare en la Arbaroj de Fora Okcidento, tamen nun, turmentataj de malsato, kuraĝis alveni ĝis la Plataĵo de Vasta Vido. Eble ili sentis la loĝantojn de la Granita Palaco?

– Sume, kio do estas tiuj ĉi katoj? – demandis Pencroff.

– Ili estas tigroj, – respondis Harbert.

– Mi kredis, ke tiuj bestoj troviĝas nur en varmaj landoj.

– Sur la nova kontinento, – respondis la junulo, – oni ilin observas ekde Meksiko ĝis pampoj de Buenos-Ajreso. Do, ĉar la Insulo Linkoln situas pli malpli sur la sama latitudo kiel la provincoj de La-Plato, tiam nenio mirinda, ke oni povas renkonti kelkajn tigrojn tie ĉi.

– Bone, ni estos singardemaj, – respondis Pencroff.

Dume la neĝo fine fluidiĝadis sub instigo de temperaturo, kiu leviĝis. La pluvo komencis fali kaj danke al ĝia dissolva agado, la blanka kovraĵo malaperis. Malgraŭ malbona vetero, la kolonianoj renovigis siajn rezervojn de ĉio, de pinsemoj, de radikoj de drakodraceno, de rizomoj, de klona suko, por la parto vegetala; de kunikloj, de agutioj kaj kanguruoj, por la parto animala. Tio necesigis kelkajn ekskursojn al la arbaro, kaj okaze ili konstatis, ke certa kvanto da arboj estis rompitaj de lasta uragano. La maristo kaj Nab eĉ alvenis kun ĉareto al karba tavolo kaj altiris kelkajn tunojn da hejtaĵo. Preterpasante ili rimarkis, ke la kamentubo de la forno ceramika estis damaĝita de ventego kaj ĝia pinto estis detranĉita je almenaŭ ses futoj. Samtempe kun karbo oni egale renovigis la provizon de ligno en la Granita Palaco, profitante de tio, ke la Rivero de Mizerikordo liberiĝis de glacio, kio ebligis flostransporton. Oni ne sciis, ĉu la malvarmegoj ne revenos.

La kolonianoj ankaŭ vizitis la Kamenoj kaj eksentis grandan ĝojon je la penso, ke ili ne devis loĝi tie dum la tempesto. La maro postlasis tie markojn nekontesteblajn de sia furio. Ondoj, levitaj de vento blovanta de maro kaj transĵetiĝintaj super la insuleto, furioze atakis la koridorojn, kiuj nun estis duone plenigitaj per sablo kaj kovritaj per dika tavolo de algoj. Dum kiam Nab, Harbert kaj Pencroff ĉasadis aŭ renovigadis la provizojn de brulaĵo, Ciro Smith kaj Gideono Spilett okupadis pri purigado de la Kamenoj kaj malkovris, ke la forĝejo kaj la fornoj estas preskaŭ nedifektitaj, ĉar ilin protektis la tavolo de sablo alblovita de vento.

La provizojn de hejtaĵo oni renovigis ne vane. Rigoraj malvarmegoj ankoraŭfoje suferigis la kolonianojn. Kiel oni scias, sur la duonsfero boreala la monato Februaro distingiĝas principe per grandaj faloj de la temperaturo. Egale estas sur la duonsfero aŭstrala, kaj en la fino de Aŭgusto, kiu korespondas al la Februaro en la Norda Ameriko, okazis la sama fenomeno klimata.

Ĉirkaŭ 25-an de Aŭgusto, post nova falo de neĝo miksita kun pluvo, la vento subite ekblovis de la Sudokcidento kaj alvenis ekstremaj malvarmegoj. Laŭ la takso de la inĝeniero, la hidrarga koloneto de Farenhejta termometro montris ne malpli ol ok gradojn subnule (-22°C), kaj tiu ĉi intensa malvarmego, ankoraŭ pli doloriga pro penetra brizo, daŭris kelkajn tagojn. La kolonianoj denove devis sin kaŝi en la Granita Palaco, kaj ĉar oni bezonis hermetike fermi ĉiujn apertaĵojn de la fasado, lasante nur necesan alfluon de freŝa areo, la konsumado de kandeloj estis konsiderinda. Por ŝpari ilin la kolonianoj ofte prilumadis la internon de la palaco per la flamo de fajro, ĉar oni ne avaris la brulaĵon. Kelkfoje unu aŭ la alia descendis sur la marbordon por promeni inter glacipecoj, kiujn alportis la fluso, sed ili rapide revenis al la Granita Palaco, pene kaj dolore prenante per rigidiĝintaj manoj la lignajn eskalrungoj. Dum intensaj malvarmegoj tiuj rungoj brulvundadis al ili la fingrojn.

Restis ankoraŭ utiligi iamaniere la tempon, kiun abunde havis la loĝantoj de la Granita Palaco pro sia malliberigo necesa. Ciro Smith entreprenis do operacion, kiun oni povus praktiki en ŝlosita ĉambro.

Oni scias, ke la kolonianoj ne havis al sia dispono alian sukeron ol tiun ĉi substancon likvan, kiun ili obtenadis el la klono, entranĉante la arbon profunde. Tiam al ili sufiĉis nur kolekti tiun ĉi likvon en vazoj, kaj ili uzis ĝin en natura stato por diversaj celoj kulinaraj, des pli ke laŭtempe la likvo iĝis pli blanka kaj prenis konsistencon de siropo.

Tamen oni povis fari el ĝi ion pli bonan, kaj unu tagon Ciro Smith anoncis al siaj kompanoj, ke ili transformiĝos nun en sukerfabrikantojn.

– En sukerfabrikantojn! – ekkriis Pencroff, – ŝajnas al mi, ke tio estas metio iomete varma.

– Eĉ tre varma! – respondis la inĝeniero.

– Do tre bona por la sezono! – replikis la maristo.

Tiu ĉi vorto "sukerfabrikanto" ne voku la imagon de tre komplikaj fabrikoj utiligantaj diversajn aparatojn. Ne! Por kristaligi tiun ĉi likvon sufiĉis purigi ĝin per operacio, kiu estis ekstreme facila. La sukon en grandaj argilaj vazoj oni starigis sur fajron kaj submetis al vaporigado, kaj baldaŭ sur ĝia supraĵo montriĝis ŝaŭmo. Kiam la suko komencis plidensiĝi, Nab kaj Pencroff kirlis ĝin zorgeme per lignaj ŝpatetoj – tio akceladis la vaporigadon kaj sekurigis la likvon kontraŭ brulgusto.

Post kelkaj horoj da boligado sur bona fajro, kies efiko estis same utila por sukerfabrikantoj kiel por la suko mem, la likvo transformiĝis en densan siropon. Tiun ĉi siropon oni deverŝis en argilajn muldilojn, fabrikitajn antaŭe en la sama forno de la kuirejo, kaj al kiuj oni donis diversajn formojn. La sekvontan tagon la siropo rigidiĝis, formante bulojn kaj briketojn, Tio estis sukero, verdire iomete bruna, tamen preskaŭ transparenta kaj bongusta.

La malvarmega vetero daŭris ĝis la duono de Septembro, kaj al la malliberuloj de la Granita Palaco komencis treni sin ilia kompulsa restado en la kaverno. Preskaŭ ĉiutage ili faradis ekskursojn, kiujn ili ne povis plilongigi. Do oni laboris super la aranĝo de la loĝejo. Laborante oni konversaciis. Ciro Smith instruis ĉion al siaj kompanoj, unue li klarigis al ili la praktikajn aplikadojn de la scienco. La kolonianoj ne havis bibliotekon al sia dispono; tamen la inĝeniero estis libro ĉiam preta, ĉiam malfermita je la paĝo bezona, libro solvantan al ili ĉiujn problemojn kaj tial ili ĝin foliumadis ofte. Tiel pasadis la tagoj, kaj tiuj ĉi bravaj homoj kredeme rigardis la estontecon.

Dume estis jam tempo, ke tiu ĉi malliberigado finiĝu. Ĉiu sopiris, se ne al serena vetero, tiam almenaŭ al la ĉeso de tiuj ĉi neelteneblaj malvarmegoj. Se ili havus varmajn vestojn, kiel belajn ekskursojn ili povus fari kaj al la Marĉo de Tadornoj, kaj al la dunoj! Al la ĉasaĵo oni nun povis facile alproksimiĝi, kaj la ĉaso certe okazus fruktodona. Tamen Ciro Smith zorgis pri tio, ke neniu endanĝerigu sian sanon, ĉar li bezonis ĉiujn manoj por laboro, kaj oni obeis liajn konsilojn.

Tamen, la plej malpacienca de tiuj ĉi malliberuloj, escepte de Pencroff, estis Top. La fidela hundo sentis sin malbone en la Granita Palaco. Ĝi vagadis de unu ĉambro al la alia kaj en sia maniero montradis enuon.

Ciro Smith rimarkadis ofte, ke kiam la hundo alproksimiĝadis al tiu sombra puto, kiu havis konekton al la maro kaj kies orifico troviĝis en la magazeno, ĝi ĉiam graŭladis iomete strange. Top ofte rondiradis ĉirkaŭ tiu ĉi truo, kovrita de ligna plato. Kelkfoje ĝi provis enŝovi siajn piedojn sub la kovrilon, kvazaŭ volante suprenlevi ĝin. Tiam li bojadis intermite en la maniero, kiu indikis samtempe koleron kaj maltrankvilon.

La inĝeniero plurfoje observadis tiujn ĉi manovrojn. Kio estis do en tiu ĉi abismo, ke tio tiel impresadis la inteligentan animalon? La puto kondukis al la maro, tio ĉi estis certa. Ĉu ĝi disvojiĝis en mallarĝajn kanalojn kaj iris ien tra la insulo? Eble ĝi kuniĝis kun alia kaverno interna? Eble ia mara monstro alnaĝadis al ĝi de tempo al tempo por preni aeron? La inĝeniero ne sciis kion pensi pri tio kaj ne povis sin deteni de revi pri iaj komplikaj bizaraĵoj. Alkutimiĝinta iradi en la domajno de sciencaj realoj, li ne pardonadis al si, ke li lasas sin entreni en la domajnon de strangaĵoj kaj preskaŭ de supernaturaĵoj; tamen kiel klarigi al si, ke Top, saĝa hundo, kiu neniam perdadis tempon por bojado al la luno, obstine sondas flare kaj aŭde tiun ĉi abismon, se nenio pasadis en ĝi, kio povus eksciti ĝian scivolemon? La konduto de Top intrigis Ciron pli, ol li konfesis tion eĉ al si mem.

Ĉiaokaze la inĝeniero komunikis siajn impresojn nur al Gideono Spilett, ĉar li trovis senutile inici siajn kompanoj pri siaj pretervolaj pripensoj, kiujn povis kaŭzi eble nur la fantazio de Top.

Fine la malvarmegoj ĉesis, kaj venis pluvoj, ne unu foje miksitaj kun neĝo kaj hajlo, kun fortaj ventoj, sed tio ne daŭris longe. La glacio dissolviĝis, la neĝo fandiĝis; la marbordo, la plataĵo, la bordoj de la Rivero de Mizerikordo kaj arbaroj fariĝis atingeblaj. Tiun ĉi reveno de printempo ravis la loĝantojn de la Granita Palaco, kaj baldaŭ ili pasis en sia loĝejo nur horojn por dormi kaj manĝi.

En la dua duone de Septembro la kolonianoj ĉasadis multe, kio instigis Pencroff-on obstine postuli la pafarmilon, kiun laŭŝajne Ciro Smith estis al li promesinta. Tiu, vidante, ke sen specialaj iloj estas preskaŭ neeble fabriki uzeblan fusilon, revokis sian promeson kaj metis la operacion por poste. Li rimarkis interalie, ke tio povas ankoraŭ atendi, ĉar Harbert kaj Gideono Spilett iĝis lertaj arkistoj kaj iliaj sagoj faligas ĉiaspecajn animalojn bonegajn – agutiojn, kanguruojn, kapibarojn, kolombojn, otidojn, sovaĝajn anasojn kaj galinagojn. Tamen la obstina maristo ne volis tion aŭdi kaj ne intencis lasis la inĝenieron trankvila ĝis tiu ne plenumos lian deziron. Cetere, Gideono Spilett apogis lian postulon.

– Se sur la insulo, kiel oni povas suspekti, – li diris, – loĝas sovaĝaj animaloj, oni devas pensi pri batali kontraŭ ili kaj pri ilin ekstermi. Povas alveni momento, kiam tiu ĉi afero iĝos nia unua devo.

Tamen en tiu ĉi tempo la problemo de pafarmiloj ne okupis Ciron Smith tiel, kiel la problemo de vestoj. Tiuj, kiujn kolonianoj portis, trapasis la pasintan vintron, sed ili jam ne daŭros ĝis la venonta, Ĉiapreze oni devis akiri animalajn felojn aŭ lanon de remaĉuloj, kaj ĉar la muflonoj ne mankis sur la insulo, oni devis pripensi manieron fari el ili gregon, kiun oni povus bredi por la bezonoj de la kolonio. Gregejo por hejmbestoj kaj kokejo por birdaro, unuvorte, fondi en ia punkto de la insulo ion similan al farmo, jen estis la du gravaj projektoj por plenumi dum la somero.

En konsekvenco kaj pro tiuj ĉi futuraj konstruaĵoj oni devis do urĝe esplori ĝis nun nekonatan parton de la Insulo Linkoln, t.e. la altajn arbarojn etendiĝantajn sur la dekstra bordo de la Rivero de Mizerikordo, de ĝia defluo ĝis la ekstremo de la Duoninsulo de Serpentumo, kaj la tutan marbordon okcidentan. Por tio oni bezonis konstantan veteron kaj tial devis atendi ankoraŭ unu monaton antaŭ ol entrepreni tian esploradon.

Oni atendis do kun certa malpacienco, kiam okazis incidento, kiu ankoraŭ pli intensigis tiun ĉi deziron de la kolonianoj viziti sian plenan domajnon.

Estis la 24-a de Oktobro. Tiun tagon Pencroff iris viziti la enfalujojn, en kiujn li ĉiutage enĵetadis logaĵojn. En unu el ili li trovis tri animalojn, kiuj devis esti bonvenaj en la kuirejo. Tio estis pekariino kun du pekariidoj.

Pencroff revenis al la Granita Palaco, ravita de sia kaptaĵo, kaj, kiel kutime, la maristo laŭdis sin laŭte pro la ĉasaĵo.

– Ho! Ni faros bonegan feston, sinjoro Ciro! – li ekkriis. – Kaj vi ankaŭ ricevos ion por manĝi, sinjoro Spilett!

– Mi volonte manĝos, – respondis la reportero, – tamen kion mi ricevos por manĝi?

– Porkidon.

– Ha! vere, porkidon, Pencroff? Aŭskultante vin, mi pensis, ke vi alportis almenaŭ perdrikon kun trufoj!

– Kiel? – ekkriis Pencroff. – Ĉu hazarde vi intencus rezigni pri porkido?

– Ne, – respondis Gideono Spilett montrante nenian entuziasmon, – nur se oni ne trouzos...

– Jam bone, estas bone, sinjoro ĵurnalisto, – ripostis la maristo, kiu ne amis, kiam oni ne aprezis lian ĉasaĵon, – ne ŝajnigu vin kapricema. Antaŭ sep monatoj, kiam ni suriĝis sur la insulon, vi estus tro feliĉa renkonti egalan ĉasaĵon!...

– Jen ni havas, – respondis la reportero. – La homo ĉiam estas nek perfekta, nek kontenta.

– Fine, – aldiris Pencroff, – mi esperas, ke Nab distingiĝos. Rigardu! Tiuj ĉi du malgrandaj pekarioj aĝas sole tri monatojn! Ili estos delikataj kiel la koturnoj! Ni iru, Nab! Mi mem gardos la preparadon de rostaĵo.

Kaj la maristo kun Nab iris al la kuirejo kaj absorbiĝis per siaj laboroj kulinaraj.

Oni lasis ilin fari la manĝaĵojn laŭ sia maniero. Nab kaj li preparis do bonegan feston: ambaŭ porkidojn, supon el kanguruo, fumaĵitan ŝinkon, pinsemojn, trinkaĵon el drakarbo, herban teon – fine ĉion, kion ili havis la plej bonan; tamen inter ĉiuj pladoj devis figuri unue bongusta, stufita viando de pekario.

Je la kvina horo oni surtabligis la tagmanĝon en la granda salo de la Granita Palaco. La supo el kanguruo fumis sur la tablo. Oni trovis ĝin bonega.

Post supo venis pekarioj, kiujn Pencroff volis mem pecetigi kaj li servis monstrajn porciojn al ĉiuj el siaj kunuloj. Tiuj ĉi porkidoj estis vere bongustaj, kaj Pencroff voris sian parton kun admirinda vervo, kiam subite li ekkriis kaj ekmalbenis.

– Kio okazis? – demandis Ciro Smith.

– Tio... tio, ke mi rompis al mi la denton! – respondis la maristo.

– Kio do? Ĉu via porkido estas farĉita per ŝtonoj? – diris Gideono Spilett.

– Ŝajnas ke jes, – respondis Pencroff, elprenante el sia buŝo ion, kio kostis al li la mueldenton!...

Tio ne estis ŝtono... Tio estis grajno el plumbo.

FINO DE LA UNUA PARTO

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >