La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro XVIII

Pencroff jam ne dubas.  La antaŭa defluo de lago.  Subtera ekskurso.  La vojo tra la granito. Top malaperas.  La centra kaverno.  La puto vertikala.  Mistero.  Frapoj de pioĉo.  La reveno.

 

La projekto de Ciro Smith sukcesis; tamen la inĝeniero laŭ sia kutimo montris nenian kontentecon; li staris senmove kun kunpremitaj lipoj kaj rigardis atente. Harbert entuziasmis; Nab saltadis de ĝojo; Pencroff balancadis sian grosan kapon kaj murmuris tiujn ĉi vortojn:

– Rigardu, kiel bone nia inĝeniero tion faris!

Efektive, la rezultoj de eksplodo de la nitroglicerino estis enormaj. La defluo, kiun ricevis la lago, estis tiel granda, ke la akva maso ĵetanta sin tra la nova breĉo, estis almenaŭ trioble pli granda ol la akvo fluanta tra la antaŭa defluo. Oni do povis atendi, ke post mallonga tempo la nivelo de la laga akvo plimalaltiĝos ne malpli ol du futojn.

La kolonianoj revenis al la Kamenoj por preni de tie pioĉojn, lancojn kun metalaj pintoj, fibrajn kordojn, tindron kaj fajrilon; poste ili reiris al plataĵo. Top akompanis ilin.

Dumvoje la maristo ne povis deteni sin de diri al la inĝeniero:

– Kaj ĉu vi scias, sinjoro Ciro, ke per tiu ĉi ĉarma likvo, kiun vi fabrikis, oni povus eksplodigi nian tutan insulon?

– Sen ia dubo, kaj la insulon, kaj la kontinentojn, kaj la tutan terglobon – respondis Ciro Smith. – Tio estas nur problemo de kvanto.

– Ĉu oni povus uzi tiun ĉi nitroglicerinon por ŝargi pafarmilojn? – demandis la maristo.

– Ne, Pencroff, ĉar tio estas substanco tro forte eksploda. Tamen oni povus fabriki fulmkotonon aŭ ordinaran pulvon, ĉar ni ja havas azotan acidon, salpetron, sulfuron kaj karbonon. Malfeliĉe mankas al ni pafiloj.

– Ho! Sinjoro Ciro, – respondis la maristo, – kun peceto da bona volo!...

Evidente, Pencroff forstrekis la vorton "neeble" el la vortaro de la Insulo de Lincoln.

Atinginte la Plataĵon de Vasta Vido, la kolonianoj senprokraste iris al la pinto de lago, kie troviĝis orifico de antaŭa enfluo, kiu nun devis esti videbla. La akvo jam ne forfluis tra ĝi, do la deflua vojo devis esti atingebla kaj certe oni povis ekkoni ĝian internan aranĝon.

Post kelkaj momentoj la kolonianoj aliris al la loko kaj unu ekrigardo sufiĉis por konstati, ke la celo estis atingita.

Efektive, en la granita muro de laga tigo, nun elstaranta super la nivelo de akvo, montriĝis la orifico tiel serĉata. Mallarĝa krutaĵo, kiu nun ankaŭ troviĝis super akvo, lasis aliri al ĝi. La enfluo estis ĉirkaŭ dudek futojn larĝa, sed alta apenaŭ je du futoj. Ĝi aspektis kiel kanala truo ĉe la rando de trotuaro. La kolonianoj nur kun peno povus transiri la orificon; tamen Nab kaj Pencroff prenis pioĉojn en siajn manojn kaj post iom malpli ol unu horo pligrandigis la pasejon ĝis sufiĉa alto.

La inĝeniero alproksimiĝis kaj kaj konstatis, ke la muroj de deflua kanalo, almenaŭ en sia supra parto, havis deklivecon ne pli grandan ol tridek ĝis tridek kvin gradojn. Oni do povis eniri kaj, se pli malproksime la dekliveco ne pligrandiĝus, facile malsupreniri ĝis la marnivelo mem. Se do, kio estis tre probable, ia vasta kaverno ekzistus interne de granita masivo, tiam oni povus ĝin utiligi.

– He bone, sinjoro Ciro, kio nin haltigas? – demandis la maristo, kiu kun malpacienco volis eniri en tiun ĉi mallarĝan orificon.  – Ĉu vi vidas, ke Top jam devancis nin!

– Bone, – respondis la inĝeniero. – Sed ni devas vidi klare. Nab, iru kaj detranĉu kelkajn branĉojn rezinajn.

Nab kaj Harbert kuris al la lagbordo, kie kreskadis pinoj kaj foliarboj, kaj ili revenis kun branĉoj, el kiuj ili faris kelke da torĉoj. Ili estis ekbruligitaj per fajrilo kaj la tuta grupo kun Ciro Smith ĉe la kapo eniris en la sombran koridoron, tra kiu antaŭ nelonga tempo fluadis akvo.

Kontraŭ supozoj, la diametro de la kanalo pligrandiĝis tiagrade, ke post kelkaj momentoj la esplorantoj povis moviĝi en rekta pozicio. La granitaj surfacoj, kiujn akvo estis polurinta depost tempo nememorebla, estis glataj kaj oni gardis sin ne fali. Tial la kolonianon alligiĝis unu al la alia per kordo, kiel faras tion montgrimpistoj dum grimpado. Feliĉe, la rokaj elstaraĵoj formis kvazaŭ ŝtupoj, danke al kiuj la irado estis malpli danĝera. Gutetoj da akvo ankoraŭ pendantaj tie kaj aliloke sur rokoj brilis ĉe la lumo de torĉoj per ĉiuj ĉielarkaj koloroj, kio faris impreson, ke murojn kovras sennombraj stalaktitoj. La inĝeniero observis tiun ĉi nigran graniton. Ĝi videbligis nenian tavolon, nenian fendeton. La maso estis kompakta, etgrajna kaj ekstreme solida. Do tiu ĉi deflua kanalo ekesti samtempe kun la insulo mem. Ĝin ne kanelis la akvo iompostiome. Traboris ĝin Plutono, ne Neptuno, kaj sur la muroj oni povis distingi signojn de erupcia laboro de lafo, kiujn akvo ankoraŭ tute ne estis forlavinta.

La kolonianoj iradis malsupren tre malrapide. Kun certa kortuŝo ili profundiĝadis en tiun ĉi masivon, kiun la homoj estis vizitantaj unuafoje. Ili ne paroladis, tamen venis al iliaj kapoj, ke ia polpo aŭ alia giganta cefalopodo povis okupi kavaĵojn internajn, kiuj havis kanalojn komunikigantajn ilin kun la maro. Do oni marŝis kun certa prudento.

Cetere Top kuris ĉe la kapo de la malgranda trupo, kaj ja oni povis fidi al la saĝa hundo, kiu okaze de bezono sendube alarmus ĉiujn.

Post trairo de ĉirkaŭ cent futoj sur vojo iome serpenta, iranta fronte Ciro Smith haltis, kaj liaj kompanoj aliĝis al li. Tie ĉi la muroj de kanalo larĝiĝis, formante kavernon de meza grando. El sub la plafono falis gutoj da akvo, tamen ne devenantaj el trafiltriĝo tra la masivo. Simple ili estis la lastaj restaĵoj de la torento, kiu longatempe bruadis en tiu ĉi kaverno, kaj la aero, leĝere humida, entenis neniajn fetorajn haladzojn.

– Kaj kio, mia kara Ciro? – diris do Gideono Spilett. – Jen estas ŝirmejo nekonata, bone kaŝita en la profundo de rokoj, tamen ne taŭga por loĝado.

– Kial ne taŭga por loĝado? – demandis la maristo.

– Ĉar ĝi estas tro malgranda kaj tro obskura.

– Ĉu ni ne povas ĝin pligrandigi, kaneli, trabori truojn por la lumo kaj aero? – diris Pencroff, kiu jam dubis pri nenio.

– Ni daŭrigu, – respondis Ciro Smith, – ni daŭrigu niajn esplorojn. Eble aliloke la naturo evitigos al ni la laboron.

– Ni estas nur je unu triono de alteco – rimarkis Harbert .

– Preskaŭ je unu triono, – respondis Ciro Smith, – ĉar ni malsuprengrimpis je ĉirkaŭ cent futoj ekde la orifico, kaj estas eble ke post pluaj cent futojn malsupren...

– Kie estas Top? – demandis Nab, interrompante sian mastron.

Oni traserĉis la kavernon. La hundo tie ne estis.

– Eble ĝi kuris antaŭen, – diris Pencroff.

– Ni ĝin aliĝu, – respondis Ciro Smith.

Ili malsupreniris pluen. La inĝeniero atente observis ĉiujn deflankiĝojn de la koridoro, kaj malgraŭ ke estis multe da ili, li kapablis teni la ĝeneralan direkton de la kanalo, kiu iris al la maro.

La kolonianoj malsupreniris je ĉirkaŭ kvindek futoj vertikale, kiam ilian atenton altiris sonoj aŭdiĝantaj el la profundo de masivo. Ili haltis aŭskultante. La sonoj, portataj laŭlonge de la koridoro kiel tra tubo aŭda, venis klare al la oreloj.

– Tio estas bojado de Top! – ekkriis Harbert .

– Jes, – respondis Pencroff, – plie nia brava hundo bojas kun kolero!

– Ni ja havas ferajn lancojn, – diris Ciro Smith. – Ni tenu nin garde kaj front!

– Tio iĝas pli kaj pli interesanta, – murmuris Gideono Spilett en la orelon de la maristo, kaj tiu kapjesis.

Ciro Smith kaj liaj kompanoj ekkuris por porti helpon al la hundo. La bojado de Top iĝis pli kaj pli aŭdebla. En ĝia intermita voĉo sonis stranga kolerego. Ĉu ĝi baraktis kontraŭ ia animalo, al kiu ĝi perturbis la ripozon? Ne pensante pri danĝero, al kiu ili sin metas, la kolonianoj lasis sin kapti de nerezistebla scivolemo. Ili jam ne malsupreniris, sed malsuprenglitis laŭlonge de muroj, kaj en kelkaj momentoj ili alvenis ĝis Top estanta je sesdek futoj sube.

Tie la koridoro transformiĝis en larĝan, imponan kavernon, en kiu Top kuris tien kaj reen bojante kun furiozo. Pencroff kaj Nab, skuante siajn torĉojn, ĵetadis grandajn makulojn de lumo al ĉiuj kavaĵoj de granito kaj samtempe Ciro Smith, Gideono Spilett kaj Harbert kun lancoj staris pretaj por ĉia okazo.

La grandega kaverno estis malplena. La kolonianoj transkuris ĝin en ĉiuj direktoj. Nenio estis en ĝi, nek animalo, nek alia viva estaĵo! Tamen Top ne ĉesis bojadi. Nek per kareso, nek per minaco oni ne povis ĝin silentigi.

– Tie ĉi devas esti ia fendo, tra kiu la akvoj de lago forfluadis al la maro, – diris la inĝeniero.

– Efektive, – respondis Pencroff, – kaj ni gardu nin ne fali en iun truon.

– Serĉu, Top, serĉu! – kriis Ciro Smith.

La hundo, ekscitita per la vortoj de sia masto, kuris al la ekstremo de la kaverno, kaj tie ĝi komencis bojadi kun duobligita pasio.

Ĉiuj ĝin sekvis kaj ĉe la lumo de torĉoj videbliĝis orifico de vera puto, kiu malfermiĝis en la granito. Ĝuste tie ĉi eskapadis la akvo antaŭe fluanta tra la masivo, kaj tio jam ne estis oblikva koridoro, laŭ kiu oni povis malsupreniri, sed vertikala puto, netaŭga por trairado.

La orificon oni prilumis per torĉoj. Oni vidis nenion. Ciro Smith derompis brulantan branĉon kaj ĵetis ĝin en tiun ĉi abismon. Flamanta rezino, kies lumo intensiĝis pro la rapido de ĝia falo, prilumis la internon de puto, sed nenio aperis en ĝi. Poste la flamo estingiĝis kun leĝera siblo, kio indikis, ke ĝi atingis la supron de akvo, tio estas, la nivelon de la maro.

La inĝeniero mezuris la tempon de la falo kaj pritaksis la profundon de la puto je pli malpli naŭdek futoj.

La planko de la kaverno estis do situata sur la alteco de naŭdek futoj super la nivelo de la maro.

– Jen estas nia loĝejo, – diris Ciro Smith.

– Tamen eble okupis ĝin ia estaĵo, – respondis Gideono Spilett, kiu ne kontentigis sian scivolemon.

– Ne gravas, tiu estaĵo, amfibia aŭ alia, jam eskapis tra tiu ĉi fendo, – respondis la inĝeniero, – kaj ĝi cedis la lokon al ni.

– Tamen, – aldonis la maristo, – mi volus esti Top, antaŭ unu horkvarono, ĉar certe ĝi ne bojadis senkaŭze.

Ciro Smith rigardis sian hundon, kaj se iu de liaj kompanoj alproksimiĝus al li, aŭdus lin murmuri jenaj vortoj:

– Jes, mi pensas, ke Top scias pli pri multaj aferoj ol ni mem!

Intertempe, la deziroj de la kolonianoj estis grandparte plenumitaj. La hazardo, kunhelpita de la admirinda saĝeco de ilia ĉefo, feliĉe estis ilin servinta. Ĉi tie Ili havis al sia dispono vastan kavernon, sed ĝian kapaciton ili ankoraŭ ne povis pritaksi pro nesufiĉo de torĉoj, sed tio estis certa, ke oni povis fari septojn el brikoj kaj dividi per ili la kavernon en ĉambrojn, obtenante tiamaniere se ne domon, tiam almenaŭ vastan loĝejon. La akvoj jam abandonis ĝin kaj ne povis reveni plue. La loko estis libera.

Restis du malfacilaĵoj: unue la afero prilumi tiun ĉi kavernon kavigitan en solida roka bloko; due la neceso aranĝi pli facilan enirejon. Por prilumigado oni ne povis eĉ revi trapiki truon supren, ĉar la kaverna volbo estis enorma tavolo de granito; eble oni povus trapiki frontan muron, rigardantan al la maro? Ciro Smith, kiu dum la malsuprenirado estis pritaksinta la proksimuman angulon de oblikvo, kaj sekve la longon de deflua kanalo, supozis, ke la fronta muro ne povus esti tro dika. Se oni sukcesus trapiki truon por lumo, tio solvus ankaŭ la problemon eniri, ĉar oni povus fari truon por pordo same kiel por fenestro, kaj poste fiksi eksteran eskalon.

Ciro Smith informis siajn kompanojn pri siaj ideoj.

– Do, sinjoro Ciro, al laboro! – respondis Pencroff. – Mi havas pioĉon kaj mi provos trarompi la muron. Kie mi frapadu?

– Tie ĉi, – respondis la inĝeniero, montrante al la vigla maristo konsidereblan kavaĵon en la muro, kiu devis malgrandigi ĝian dikon.

Pencroff atakis la granito kaj dum duono da horo, ĉe la lumo de torĉes, li frapadis la graniton tiel forte, ke rokaj pecetoj flugadis ĉirkaŭ lin. Fajreroj eskapis el sur la roko sub lia pioĉo. Lin anstataŭis Nab, poste Nab-on Gideono Spilett.

Oni jam laboradis du horojn kaj komencis timis, ke en tiu ĉi loko la muro montriĝos pli dika ol la longo de pioĉo, kiam ĉe la lasta frapo far Gideono Spilett la ilo trapikis la muron kaj elfalis eksteren.

– Hura! Hura! – ekkriis Pencroff.

La muro ne mezuris tie ĉi pli ol tri futojn de diko.

Ciro Smith alproksimigis sian okulon al la truo, kiu troviĝis okdek futojn super la tero. Antaŭ li etendiĝis la rando de marbordo, la insuleto, kaj la vasta maro.

Tra tiu ĉi sufiĉe larĝa truo, ĉar la roko estis jam iome eroziita, lumo eniris torente kaj faris magian efekton prilumante tiun ĉi imponan kavernon! Ĉe la maldekstra flanko ĝi ne havis pli ol tridek futojn de alteco, same de larĝo kaj ĉirkaŭ cent futojn de longo, kaj ĉe la dekstra parto kontraŭe, ĝi estis grandega, kaj kurbiĝinta volbo estis sur la alteco de pli ol okdek futoj. En kelkaj lokoj la granitaj kolonoj subtenis la arkoj de volbo, kvazaŭ formante la navon de katedralo. La volbo subtenanta sur tiuj ĉi kolonoj jen malaltiĝadis milde, jen altiĝis ogive, malaperante en ombraj spanoj, kies kaprice kurbiĝantaj konturoj malklare videbliĝis en mallumo; ornamita per multaj elstaraĵoj, similaj al kandelingoj, tiu ĉi volbo estis miksaĵo de diversaj stiloj: bizanca, romana kaj gotika, kaj ilin ne produktis la mano de la homo, nur la naturo! Ĝi mem eltranĉis en la granita masivo tiun ĉi fabelan Alhambron!

La kolonianoj senmoviĝis de admiro. Tie, kie ili estis esperintaj trovi mizeran kavernon, ili trovis miraklan palacon, kaj Nab deprenis la ĉapon, kiel en iu templo!

El iliaj brustoj eliĝis krio de admiro. Ili kriis "hura", kaj la eĥo resonigis tiun ĉi vorton, estingiĝadante en ombraj navoj.

– Aĥ! miaj amikoj – ekkriis Ciro Smith, – kiam ni jam sufiĉe prilumos la internon de tiu ĉi masivo, kiam en la maldekstra parto ni aranĝos niajn ĉambrojn, magazenojn kaj aliajn ejojn, restos al ni ankoraŭ tiu ĉi mirakla centra kaverno, en kiu ni faros nian salonon de scienco kaj nian muzeon!

– Kaj kiel ni ĝin nomos? – demandis Harbert .

– Granita Palaco, – respondis Ciro Smith, kaj la nomon liaj kompanoj salutis per re-hura-oj.

En la momento la torĉoj preskaŭ tute forbrulis, kaj oni devis reveni en malluma koridoro ĝis la plataĵo, tial oni decidis prokrasti la aranĝon de la nova loĝejo ĝis morgaŭ.

Antaŭ de foriro Ciro Smith ankoraŭfoje klinis sin super sombran puton, kiu kuris perpendikle al la mara nivelo. Li aŭskultis atente. Nenia bruo aŭdiĝis, nek la plej mallaŭta plaŭdado de akvo, kiun ja eĉ en tiu ĉi profundo la ondado de la maro devis iomete agiti. Li enĵetis ankoraŭ unu flamantan branĉon. Por mallonga momento la muroj de la puto videbliĝis, sed ankaŭ ĉi-foje, simile kiel antaŭe, li ne rimarkis ion ajn suspektindan. Se ia monstro mara surpriziĝis pri tiu ĉi neatendita retiriĝo de akvoj, tiam ĝi devis jam atingi la maron per la subtera koridoro, kuranta sub la marbordo, tio estas per la kanalo, tra kiu estis defluinta la laga akvo antaŭ ol oni direktis ĝin al nova vojo.

La inĝeniero senmove restadis apud la puto kun rigardo fiksita en la abismon, aŭskultanta kaj parolanta nek unu vorton.

La maristo alproksimiĝis al li kaj tuŝis lian brakon per sia mano:

– Sinjoro Smith? – li diris.

– Kion vi volas, mia amiko? – demandis la inĝeniero, kvazaŭ vekiĝanta el profunda dormo.

– La torĉoj baldaŭ estingiĝos.

– Do ni iru! – respondis Ciro Smith.

La malgranda trupo forlasis la kavernon kaj komencis sian supergrimpadon tra la sombra koridoro. Top fermis la marŝon kaj de tempo al tempo eligis strangajn graŭlojn. La grimpado estis sufiĉe peniga. La kolonianoj haltis por momento en supra groto, kiu formis kvazaŭ ia interetaĝon en la duono de alteco de tiuj ĉi longaj ŝtupoj el granito. Poste ili iris pluen.

Baldaŭ ili sentis bloveton de freŝa aero. La gutetoj forvaporiĝis kaj jam ne scintilis sur la muroj. La flagranta lumo de torĉoj paliĝis. Tiu ĉi, kiun portis Nab, estingiĝis, kaj por ne iri en plena obskuro, oni devis plirapidiĝi.

Tiel ili faris kaj ĵus antaŭ la kvara, en la momento, kiam estingiĝis la torĉo de la maristo, Ciro Smith kaj liaj kompanoj atingis la orificon de defluo.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >