La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LINGVAJ RESPONDOJ

Aŭtoro: Ludoviko Lazaro Zamenhof

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈapitroElparolado

Elparolado de «ŭ» kaj «j»

En la sono la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata laŭ-di.

La Esperantisto, 1889, p. 23.

Pri la literoj «u» kaj «ŭ», «i» kaj «j»

Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras «duoblan vokalon»; ili sekve elparolas au kiel , ei kiel ej k.t.p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi «ba-lá-u, tra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i, hero-í-no» kaj ne «bá-laŭ, tráu-lo, tróu-zi, déj-ri, kréj, herój-no» (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.

Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi «ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo» kaj ne «i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-ulo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo». Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

Esperantisto, 1893, p. 15

Pri elparolado en teorio kaj praktiko

Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono «j» ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto «panjo» la plimulto de la Esperantistoj elparolas la «nj» kiel unu molan sonon (simile al la franca «gn») : Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ «g» «k» elparolas la sonon «n» naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la «i» ordinare kiel «ij». Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin «la sole ĝusta») ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria viidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel «erara») ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli «pan-jo», «san-go», «mi-a».

Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p: 222


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.