La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Libro Tria: Ĉapitro 2

La grandega sekvantaro de lia sankteco restis ankoraŭ en la atendejo, sed kvazaŭ fendita en du partojn. De unu flanko Herhor, Mefres kaj kelkaj pli maljunaj pastroj, de la alia ĉiuj generaloj, civilaj oficistoj, kaj plejmulto da junaj pastroj.

La agla okulo de la faraono tuj rimarkis la dividon de la altranguloj, kaj en la koro de la juna estro ekflamis ĝoja fiero. "Kaj jen, ne eltirante la glavon, mi akiris venkon!..." pensis li.

La altranguloj pli kaj pli malkaŝe foriĝis de Herhor kaj Mefres. Neniu dubis, ke ambaŭ ĉefpastroj, ĝis hodiaŭ plej potencaj en la ŝtato, ne posedas la favoron de la faraono.

Nun la sinjoro transiris en la manĝoĉambron, kie antaŭ ĉio mirigis lin la nombro de la servantaj pastroj kaj de la pladoj.

– Mi devas manĝi ĉion ĉi? – demandis li, ne kaŝante sian miron.

La pastro, zorganta pri la kuirejo, klarigis al la faraono, ke la manĝoj, kiujn ne uzos lia sankteco, iros ofere al la dinastio.

Kaj dirante tion, li montris la vicon de statuoj, starantaj apud la muroj.

La sinjoro ekrigardis la statuojn, kiuj havis tian aspekton, kvazaŭ oni nenion donadus al ili, kaj poste la pastrojn, kies vizaĝoj estis freŝaj, kvazaŭ ili manĝus ĉion, kaj li postulis bieron kaj soldatan panon kun ajlo.

La supera pastro ŝtoniĝis de mirego, sed li ripetis la postulon al la malsupera. Ĉi tiu ŝanceliĝis, sed ripetis la postulon al servaj knaboj kaj knabinoj. La knaboj, ŝajnis, ne kredis al la propraj oreloj, sed tuj ili diskuris en la tuta palaco.

Post kvaronhoro ili revenis timigitaj, murmuretante al la pastroj, ke nenie estas soldata pano kaj ajlo.

La faraono ekridetis kaj ordonis, ke de nun neniam man­ku en la kuirejo simplaj manĝoj. Poste li manĝis kolombon, pecon da fiŝo, tritikan bulkon kaj trinkis iom da vino.

Li konfesis en la animo, ke la manĝo estis preparita bone kaj la vino estis bonega. Sed li ne povis forpeli la penson, ke la kortega kuirejo devas engluti eksterordinarajn sumojn.

Bruliginte incenson por la honoro de la antaŭuloj, la monarho iris en la reĝan kabineton por aŭskulti la raportojn.

Herhor venis la unua. Li sin klinis antaŭ la sinjoro multe pli profunde ol li faris tion salutante la monarhon, kaj kun gran­da emocio gratulis lin pri la venko super Libianoj.

– Via sankteco – diris li – sin ĵetis sur Libianojn, kiel Tifono sur la mizerajn tendojn de vagantoj en la dezerto. Vi gajnis grandan batalon kun tre malgrandaj perdoj kaj per unu svingo de via glavo vi finis la militon, kies finon ni, simplaj homoj, ne povis antaŭvidi.

La faraono sentis, ke lia malamikeco al Herhor komencas malfortiĝi.

– Kaj tial – daŭrigis la ĉefpastro – la plej alta kolegio petegas vian sanktecon, ke vi destinu por la bravaj regimentoj dek talentojn da rekompenco. Kaj vi mem, ĉefa militestro, permesu aldoni al via nomo la epiteton: "Venka!"

Kalkulante je la juneco de la faraono, Herhor iom troigis la flaton. La sinjoro baldaŭ trankviliĝis kaj subite demandis:

– Kian epiteton vi donus al mi, se mi neniigus la asirian armeon kaj plenigus niajn templojn per la trezoroj de Ninivo kaj Babilono?

"Li do ĉiam pensas pri tio!" – diris al si la ĉefpastro.

La faraono, kvazaŭ por konfirmi liajn dubojn, ŝanĝis la temon de la interparolado kaj demandis:

– Kiom da soldatoj ni havas?

– Ĉi tie, apud Memfiso?...

– Ne, en la tuta Egipto.

– Via sankteco havis dek regimentojn. – diris la ĉefpastro. – La respektinda Nitager ĉe la orienta limo havas dek kvin. Dek estas en la sudo, ĉar Nubio komencas boli. Kvin staras garnizone en la tuta lando.

– Kune kvardek – diris ila faraono post pripenso.

– Kiom da saldatoj tio estas?

– Ĉirkaŭ sesdek mil.

La sinjoro salte leviĝis de la seĝo.

– Sesdek, anstataŭ cent dudek?... – ekkriis li. – Kion tio signifas? Kion vi faris kun mia armeo?

– Ni ne havis sufiĉajn rimedojn por pli granda nombro...

– Ho dioj! – diris la faraono, kaptante sin je la kapo. – Post unu monato atakos nin Asirianoj. Ni ja estas senarmigitaj.

– Kun Asirio ni havas provizoran traktaton – intermetis Herhor.

– Virino povus tiel respondi, sed ne milita ministro – eksplodis la sinjoro. – Kion valoras traktato, post kiu ne staras armeo? La duono de la armeo, kiun posedas la reĝo Assar, povus frakasi nin hodiaŭ.

– Volu trankviliĝi, sankta sinjoro. Ĉe la unua sciigo pri la perfido de Asirianoj, ni havus duonmilionan armeon,..

La faraono ridis antaŭ lia nazo.

– Kian? De kie? Vi freneziĝis, pastro. Vi fosas en la papirusoj, sed mi sep jarojn servas en la armeo kaj preskaŭ ĉiutage partoprenas en ekzercoj kaj manovroj. Kiamaniere post kelke da monatoj ni havos duonmilionan armeon?

– Alkuros ĉiuj nobeloj.

– Mi ne bezonas viajn nobelojn! La nobeloj ne estas soldatoj. Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaŭ cent kvindek regimentojn, kaj ni, kiel vi mem diras, posedas nur kvardek... Kie do la homoj, kiuj hodiaŭ paŝtas la brutojn, plugas la teron, knedas potojn aŭ drinkas kaj faras nenion, kie ili lernos la militan metion?... Egiptanoj estas mizera materialo por soldatoj; mi scias tion, mi ja vidas ilin ĉiutage... Libiano, Greko, Ĥeto, ankoraŭ infano, uzas la pafarkon kaj ŝtonĵetilon kaj perfekte svingas la bastonegon; post unujara lernado li jam scias bone marŝi. Sed Egiptano apenaŭ post trijara laboro komencas marŝi kiel soldato. Vere estas, ke post du jaroj li jam kutimas al la glavo kaj lanco, sed eĉ kvar jaroj ne sufiĉas al li por trafe ĵeti sagojn... Do post kelke da monatoj vi povus havi ne armeon, sed duonmilionan bandon, kiun tuj frakasos alia bando, la asiria. Ĉar kvankam la asiriaj regimentoj estas malbone ekzercitaj, sed la asiria soldato scias ĵeti ŝtonojn kaj sagojn, haki kaj piki, kaj antaŭ ĉio li havas la atakemon de sovaĝa besto, kiu tute mankas al la delikata Egiptano. Ni rompas la malamikon per tio, ke niaj disciplinitaj kaj ekzercitaj soldatoj estas kiel murrompiloj: oni devas mortigi duonon de soldatoj por detrui la kolonon. Sed sen ekzercita kolono ne ekzistas egipta armeo.

– Saĝan veron diras via sankteco – respondis Herhor al la spireganta faraono. – Nur la dioj tiel konas la aferojn. Mi ankaŭ scias, ke la fortoj de Egipto estas malgrandaj, ke por krei ilin necesaj estas multaj jaroj da laboro... Jen kial mi volas fari traktaton kun Asirio.

– Vi ja jam faris.

– Provizoran. Sargon, vidante la malsanon de via patro, kaj timante vian sanktecon, prokrastis la aferon ĝis via suriro sur la tronon.

La faraonon ree ekregis kolero.

– Kio? – ekkriis li. – Ili do, efektive pensas preni Fenicion? Kaj ni supozas, ke mi subskribos la honton de mia regado? Malbonaj spiritoj ekregis vin ĉiujn!

La aŭdienco estis finita. Ĉi tiun fojon Herhor falis sur la vizaĝon, kaj revenante de la sinjoro, meditis en sia animo:

"Lia sankteco aŭskultis la raporton ĝis la fino, li do ne forĵetas miajn servojn... Mi diris al li, ke li devas subskribi la traktaton kun Asirio, la plej malfacila afero do estas finita... Li ŝanĝos sian opinion, antaŭ ol Sargon venos duan fojon... Sed li estas leono, eĉ ne leono, sed furioza elefanto, ĉi tiu junulo. Tamen li ja nur tial fariĝis faraono, ke li estas nepo de ĉefpastro! Li ankoraŭ ne komprenis, ke la samaj manoj, kiuj levis lin tiel alten."

En la vestiblo la nobla Herhor haltis, pensis momenton, fine anstataŭ reveni hejmen, iris al la reĝino Nikotris.

En la ĝardeno estis nek virinoj, nek infanoj; el la dissemitaj palacetoj flugis ĝemoj: la virinoj, apartenantaj al la domo de la mortinta faraono, ploris tiun, kiu foriris al la Okcidento.

Ilia ĉagreno, ŝajnas, estis sincera.

Dume en la kabineton de la sinjoro venis la plej alta juĝisto.

– Kion diros al mi via ekscelenco? – demandis la sinjoro.

– Antaŭ kelke da tagoj okazis io eksterordinara en Teboj – respondis la juĝisto. – Iu kamparano mortigis la edzinon kaj tri infanojn kaj li mem dronigis sin en sankta lageto.

– Ĉu li estis freneza?

– Ŝajnas, ke li faris tion de malsato.

La faraono ekmeditis.

– Stranga okazo – diris li – sed mi volus aŭdi ion alian. Kiaj krimoj estas la plej oftaj en la lasta tempo? La plej alta juĝisto ŝanceliĝis.

– Parolu sentime – diris la sinjoro malpacience – kaj nenion kaŝu de mi. Mi scias, ke Egipto falis en marĉon, mi volas ĝin eltiri, mi do devas scii ĉion malbonan.

– La plej oftaj. la plej ordinaraj krimoj estas ribeloj. Sed nur la popolaĉo ribelas. – rapidis aldoni la juĝisto.

– Mi aŭskultas – intermetis la sinjoro.

– En Kosem – daŭrigis la juĝisto – ekribelis regimento de masonistoj kaj ŝtonistoj, al kiuj oni ne donis ĝustatempe la necesajn aferojn. En Sehem kamparanoj mortigis la skribiston, kiu kolektis la impostojn. En Melcatis kaj Pihebit kamparanoj detruis la domojn de la feniciaj farmantoj. Apud Kasa ili ne volis rebonigi kanalon, pretendante, ke por ilia laboro devas pagi al ili la ŝtata trezorejo... Fine, en la porfiraj minejoj la kondamnitoj batis la gardistojn kaj volis forkuri al la maro.

– Ĉi tiuj novaĵoj tute ne surprizas min – respondis la faraono. – Sed kion vi pensas pri ili?

– Antaŭ ĉio oni devas puni la kulpajn.

– Kaj mi pensas, ke antaŭ ĉio oni devas doni al la laboristoj, kion ili rajte postulas – diris la sinjoro. – Malsata bovo kuŝiĝas sur la tero, malsata ĉevalo ŝanceliĝas sur la piedoj kaj ĝemas. Do ĉu oni povas postuli, ke malsata homo laboru kaj ne plendu?

– Via sankteco do.

– Pentuer elektos esploran komitaton – interrompis la faraono. – Dume mi ne volas, ke oni punu.

– Sed tiam eksplodos ĝenerala ribelo!... – ekkriis la terurita juĝisto.

La faraono apogis la barbon sur la manoj kaj meditis.

– Bone! – diris li post momento. – La tribunaloj faru sian devon, sed delikate. Pentuer komencu la esploron ankoraŭ hodiaŭ. Vere – aldonis li post momento – pli facile estas decidiĝi en la batalo ol en la senordo, kiu ekregis Egipton.

Post la foriro de la plej alta juĝisto la faraono alvokis Tutmozison. Li ordonis al li en sia nomo saluti la armeon, revenantan de Sodaj Lagoj, kaj disdoni dudek talentojn al la oficiroj kaj soldatoj.

Poste la sinjoro ordonis, ke venu Pentuer, kaj dume akceptis la grandan kasiston.

– Mi volas scii, kia estas la stato de la trezorejo?

– Ni havas – respondis la altrangulo – en la nuna momento la valoron de dudek mil talentoj en la grenejoj, staloj, provizejoj kaj kestoj. Sed la impostoj alflugas ĉiutage.

– Ankaŭ la ribeloj ĉiutage – respondis la faraono. – Kaj kiaj estas entute la enspezoj kaj elspezoj?

– Por la armeo ni elspezas ĉiujare dudek mil talentojn. Por la kortego de via sankteco du ĝis tri mil talentojn ĉiumonate.

– Kaj poste? Kio ankoraŭ? Kaj la publikaj laboroj? – En la nuna momento ili estas farataj senpage – diris la granda kasisto, mallevante la kapon. – Kaj la enspezoj?

– Ni elspezas tiom, kiom ni havas. – murmuretis la kasisto.

– Ni do havas kvardek aŭ kvindek mil talentojn jare – respondis la faraono. – Kie estas la resto?

– Kiel garantiaĵo ĉe la Fenicianoj, ĉe bankieroj kaj komercistoj, fine ĉe la sanktaj pastroj...

– Bone – respondis la sinjoro. – Sed ekzistas ja la netuŝebla trezorejo de la faraonoj en oro, plateno, arĝento kaj juveloj. Kiom ĝi valoras?

– Jam antaŭ dek jaroj ĝi estis tuŝita kaj elspezita...

– Kiel? Por kio?

– Por la bezonoj de la kortego – respondis la kasisto – por donacoj al la nomarhoj kaj temploj...

– La kortego havis enspezojn de la kurantaj impostoj, kaj ĉu la donacoj povis elĉerpi la trezorejon de mia patro?

– OzirisoRamzes, la patro de via sankteco, estis malavara sinjoro kaj faris grandajn donacojn.

– Kiajn?... Kiel grandajn?... Mi volas fine scii tion... – parolis malpacience la faraono.

– Precizaj kalkuloj estas en la arhivoj, mi memoras nur la ĝeneralajn nombrojn.

– Parolu!

– Ekzemple al la temploj – respondis la kasisto ŝanceliĝante – OzirisoRamzes donis dum sia feliĉa regado ĉirkaŭ cent urbojn, cent dudek ŝipojn, du milionojn da brutoj, du milionojn da sakoj da greno, cent dudek mil ĉevalojn, okdek mil sklavojn, ĉirkaŭ ducent mil barelojn da biero kaj vino, tri milionojn da panoj, tridek mil vestojn, tricent mil kruĉojn da mielo, oleo kaj incenso. Kaj krom tio mil talentojn da oro, tri mil da arĝento, dek mil talentojn da fandita bronzo, kvincent talentojn da malhela bronzo, ses milionojn da floraj kronoj, mil ducent statuojn de dioj kaj tricent mil juvelojn. Aliajn nombrojn mi ne memoras, sed ĉio estas enskribita. (la donacoj de Ramzes III al la temploj estis multe pli grandaj) La faraono kun rido levis la manojn supren kaj post momento li terure ekkoleris kaj batante la tablon per la pugno, ekkriis:

– Plenmano da pastroj uzis tiom da biero, pano, kronoj kaj vestoj, posedante proprajn enspezojn!... Grandegajn enspezojn, kiuj kelkcenton da fojoj superas la bezonojn de ĉi tiuj sanktuloj.

– Via sankteco bonvolis forgesi, ke la pastroj subtenas dekojn da miloj da malriĉuloj, kuracas saman nombron da malsanuloj kaj nutras kaj armas dekkelkon da regimentoj per la rimedoj de la temploj.

– Por kio ili bezonas regimentojn? La faraonoj ja uzas ilin nur dum la milito. El la malsanuloj ĉiuj preskaŭ pagas por si, aŭ per mono aŭ per laboro. Kaj la malriĉuloj? Ili ja laboras por la temploj: portas akvon por la dioj, partoprenas en la solenoj kaj, antaŭ ĉio, ludas rolon en la farado de la mirakloj. Tio estas ili, kiuj antaŭ la pordoj de la temploj retrovas la saĝon, vidadon kaj aŭdadon; iliaj vundoj resaniĝas, iliaj piedoj kaj manoj reakiras la kapablon moviĝi, kaj la popolo, vidante tiajn miraklojn, tiom pli fervore preĝas kaj tiom pli malavare oferas al la dioj. La mizeruloj estas kvazaŭ bovinoj kaj ŝafinoj de la temploj: ili alportas puran profiton...

– Kaj tial – ekkuraĝis intermeti la kasisto – la pastroj ne elspezas ĉion, sed amasigas kaj pligrandigas sian kapitalon.

– Por kio?

– Por ia subita bezono de la ŝtato... – Kiu vidis la kapitalon?

– Mi mem – diris la al trangulo. – La trezoroj, kolektikaj en Labirinto, ne malgrandiĝas, sed kreskas de generacio al generacio, por ke.

– Por ke – interrompis la faraono – Asirianoj havu de kie preni, kiam ili invados Egipton, tiel bone administratan de la pastroj! Mi dankas vin, granda kasisto – aldonis li. – Mi sciis, ke la financa situacio de Egipto estas malbona. Sed mi ne supozis, ke la ŝtato estas ruinigita... En la lando ribeloj, ni ne havas armeon, la faraono estas en mizero. Sed la trezorejo de Labirinto pligrandiĝas de generacio al generacio! Se ĉiu dinastio, nur dinastio, farus tiom da donacoj al la temploj, kiom faris mia patro, Labirinto jam posedus deknaŭ mil talentojn da oro, ĉirkaŭ sesdek mil talentojn da arĝento, kaj kiom da greno, brutoj, tero, sklavoj kaj urboj, kiom da vestoj kaj juveloj, tion ne povus kalkuli eĉ la plej bona matematikisto!

La granda kasisto adiaŭis la sinjoron. Sed la faraono ankaŭ ne estis kontenta; ĉar post mallonga konsidero ŝajnis al li, ke li tro malkaŝe parolis kun siaj oficistoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.