La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Libro Dua: Ĉapitro 21

Nokte la gardistoj sciigis, ke la amaso de la Libianoj, pe tegantaj pardonon, jam eniris en la intermonton. Super la dezerto estis videbla brilo de iliaj fajrujoj.

Ĉe la leviĝo de la suno eksonis trumpetoj kaj la tuta egipta armeo stariĝis kun la armiloj en la manoj, en la plej larĝa loko de la valo. Konforme al la ordono de la princo, kiu volis ankoraŭ pli forte timigi la Libianojn, inter la vicoj de la soldatoj oni starigis kvietajn portistojn, kaj inter la rajdistoj azenistojn sur azenoj. Kaj tiel en tiu tago la Egiptanoj estis multenombraj, kiel la sableroj en la dezerto, kaj la Libianoj estis teruritaj, kiel la kolomboj, super kiuj rondflugas akcipitro.

Je la naŭa horo matene antaŭ la tendo de la kronprinco haltis lia orita milita ĉaro. La ĉevaloj, ornamitaj per strutaj flugiloj, tiel saltis, ke ĉiun devis teni du ĉevalistoj.

Ramzes eliris el la tendo, sidiĝis en la ĉaron kaj mem prenis la kondukilojn; la lokon de la veturigisto okupis ĉe lia flan­ko lia konsilanto, la pastro Pentuer. Unu el la generaloj malfermis super la princo grandan verdan ombrelon; ĉe la flan­koj kaj post la ĉaro iris la grekaj oficiroj en oritaj armaĵoj. Iom malantaŭe sekvis malgranda gvardia taĉmento, kaj en ĝia mezo Tehenna, la filo de la libia ĉefo Musavasa.

Kelkcenton da paŝoj de la Egiptanoj, ĉe la eliro el la glaŭka intermonto, staris la malĝoja amaso de la Libianoj, petegantaj ta pardonon de la venkinto.

Kiam Ramzes kun sia sekvantaro atingis la supron, kie li devis akcepti la senditojn de la malamikoj, la armeo kriis tian honoran aklamon, ke la ruza Musavasa ankoraŭ pli ĉagreniĝis kaj murmuretis al la libiaj ĉefoj:

– Vere, mi diras al vi, tio estas aklamo de armeo, kiu amas sian estron!

Tiam unu el la plej ribelemaj libiaj princoj, fama bandito, diris al Musavasa:

– Ĉu vi ne pensas, ke en la nuna momento ni agos pli prudente, konfidante al la rapideco de niaj ĉevaloj ol al la pardono de la faraona filo?... Li estas, oni diras, rabia leono, kiu eĉ karesante deŝiras la haŭton; kaj ni estas kiel ŝafidoj, forŝiritaj de la mametoj de la patrino.

– Faru, kiel vi volas – respondis Musavasa – vi havas antaŭ vi la tutan dezerton. Sed min la popolo sendis, por ke mi pagu niajn kulpojn, kaj, antaŭ ĉio, mi havas mian filon Tehennan, sur kiun la princo disverŝos sian koleron, se mi ne sukcesos ricevi lian pardonon per miaj petegoj.

Al la amaso de la Libianoj alrajdis du Azianoj, anoncante, ke la sinjoro atendas ilian humiliĝon.

Maldolĉe eksopiris Musavasa kaj ekiris al la monteto, sur kiu staris la venkinto. Neniam antaŭe li faris tiel malfacilan vojaĝon!... Dika tolo de pentofaranto apenaŭ kovris lian dorson: lian kapon, surŝutitan per la cindro, senkompate bruligis la suno; la nudajn piedojn mordis la akra sablo, kaj la ko­ron premegis la malĝojo de li mem kaj de la venkita popolo.

Li faris apenaŭ kelkcenton da paŝoj, sed li devis kelkfoje halti kaj ripozi. Ofte li devis sin turni posten, por kontroli, ĉu la sklavoj, portantaj la donacojn por la princo, ne ŝtelas orajn ringojn aŭ juvelojn. Musavasa, kiel homo sperta, sciis, ke oni plej volonte profitas la fremdan malfeliĉon.

La ruza barbaro tiel konsolis sin en sia malfeliĉo:

"Mi dankas la diojn, ke la sorto destinis al mi humiliĝi antaŭ la princo, kiu baldaŭ, tre baldaŭ surmetos la faraonan ĉapon. La monarhoj de Egipto estas grandanimaj, precipe en la horo de la venko. Se do mi sukcesos kortuŝi mian sinjoron, li plifortigos mian povon en Libio kaj permesos al mi preni grandajn impostojn. Vera miraklo estas, ke la princo mem kaptis Tehennan; ne nur li ne estos maljusta al li, sed eĉ li superŝutos lin per honoroj..."

Tiel li pensis kaj senĉese sin turnis posten. Sklavo, eĉ nuda, povas kaŝi la ŝtelitan juvelon en la buŝon, eĉ engluti.

Tridek paŝojn antaŭ la ĉaro de la kronprinco, Musavasa kaj akompanantaj lin la plej eminentaj Libianoj falis sur la ventrojn kaj kuŝis en la sablo, ĝis la princa adjutanto ordonis al ili leviĝi. Proksimiĝinte kelke da paŝoj, ili ree falis sur la ventrojn, kaj ripetis la samon trifoje, kaj ĉiufoje Ramzes devis ordoni al ili leviĝi.

Dume Pentuer, staranta sur la princa ĉaro, murmuretis al sia sinjoro:

– Via vizaĝo montru al ili nek severecon, nek ĝojon. Prefere estu trankvila, kiel la dio Amon, kiu malestimas siajn malamikojn kaj ne ĝojas pro malgravaj triumfoj.

Fine la pentofarantaj Libianoj haltis antaŭ la princo, kiu de la ĉaro rigardis ilin, kiel severa hipopotamo anasidojn, kiuj nenien povas sin kaŝi de ĝia forto.

– Vi – subite diris Ramzes – vi estas la saĝa libia ĉefo, Musavasa?

– Mi estas via servisto – repondis la demandita kaj ree falis sur la ventron.

Oni ordonis al li leviĝi, kaj la princo daŭrigis:

– Kiel vi povis tiel peki kaj levi la manon kontraŭ la tero de la dioj? Ĉu forlasis vin la antaŭa prudento?

– Sinjoro! – respondis la ruza Libiano – la ĉagreno malklarigis la prudenton de la elpelitaj soldatoj de lia sankteco, ili do kuris al sia propra pereo kaj altiris ankaŭ min kun la miaj. La dioj scias, kiel longe daŭrus ĉi tiu malbela milito, se en la fronto de la armeo de la eterne vivanta faraono ne stariĝus Amon mem. Kiel ventego de la dezerto vi falis, kie oni ne atendis vin; kaj kiel la bovo rompas kanon tiel vi frakasis la blindigitan malamikon. Tiam ĉiuj niaj popoloj prenis, ke eĉ la teruraj libiaj regimentoj nur tiam ion valoras, kiam ĵetas ilin via mano.

– Vi saĝe parolas, Musavasa – diris la princo – kaj ankoraŭ pli saĝe vi faris, ke vi iris renkonte al la armeo de la dia faraono, kaj ne atendis, ĝis ĝi venos al vi. Tamen mi dezirus scii, kiom estas vera via humileco?

– Serenigu vian vizaĝon, granda egipta potenculo – respondis Musavasa, – Ni venas al vi kiel subuloj, por ke via nomo estu granda en Libio kaj por ke vi estu nia suno, kiel vi estas la suno de naŭ popoloj. Ordonu nur al viaj regantoj, ke ili estu justaj por la popolo venkita kaj aligita al via potenco. Administru nin viaj ĉefoj konscience juste, ne laŭ sia malbona volo, malvere raportante pri ni kaj vekante vian malfavoron kontraŭ ni kaj niaj infanoj. Ordonu al ili, vicreĝo de la bonkora faraono, ke ili regu nin laŭ via volo; konservante la liberon, havon, lingvon kaj morojn de niaj patroj kaj antaŭuloj.

Estu viaj leĝoj egalaj por ĉiuj viaj popoloj, viaj oficistoj ne indulgu unujn, kaj ne estu tro severaj por aliaj. Egalaj por ĉiuj estu verdiktoj. Ili kolektu impostojn, destinitajn por viaj bezonoj kaj via uzo, sed ili ne postulu aliajn, sekrete de vi, kiuj ne eniros en vian trezorejon, sed riĉigos nur viajn servistojn kaj la servistojn de viaj serivistoj. Ordonu regi nin sen maljustaĵoj por ni kaj por niaj infanoj, vi ja estas nia dio kaj estro por ĉiam. Imitu la sunon, kiu al ĉiuj dissendas sian brilon, donantan la forton kaj vivon. Ni petegas viajn favorojn, ni viaj libiaj subuloj, kaj ni falas sur la vizaĝon antaŭ vi, la heredonto de la granda kaj potenca faraono (surskribo sur la tomba monumento de la faraono Horemhepa, de la jaro 1470 antaŭ Kristo).

Tiel parolis la ruza libia princo kaj fininte ree falis sur la ventron. Kiam la kronprinco aŭskultis la saĝajn vortojn, liaj okuloj brilis, larĝiĝis liaj naztruoj, kiel ĉe ĉevaloviro, kiu sate sin paŝtinte, enkuras sur la herbejon inter la ĉevalinojn.

– Leviĝu, Musavasa – diris la princo – kaj aŭskultu, kion mi diros al vi. La sorto via kaj de viaj popoloj ne dependas de mi, sed de la grandanima sinjoro, kiu leviĝas super ni, kiel la ĉielo super la tero. Mi do konsilas al vi, ke vi kaj la libiaj ĉefoj iru Memfison kaj falinte tie sur la vizaĝon antaŭ la estro kaj dio de ĉi tiu mondo, ripetu la humilajn vortojn, kiujn mi aŭdis ĉi tie. Mi ne scias, kia estos la rezultato de viaj petoj; sed ĉar la dioj neniam deturnas sin de la humilaj kaj petegantaj, mi antaŭsentas, ke vi ne estos malbone akceptitaj. Kaj nun montru al mi la donacojn, destinitajn por lia sankteco, por ke mi juĝu, ĉu ili tuŝos la koron de lia sankteco.

En ĉi tiu momento Mentezufis faris signon al Pentuer, kiu staris sur la ĉaro de la princo. Kiam Pentuer proksimiĝis al la sankta viro, Mentezufis diris:

– Mi timas, ke la triumfo tro fierigos la junan sinjoron. Ĉu vi ne pensas, ke estus prudente interrompi iel la solenon?

– Kontraŭe – respondis Pentuer – ne interrompu la solenon, kaj mi certigas al vi, ke dum la triumfo la princo ne havos ĝojan mienon.

– Ĉu vi faros miraklon?

– Ĉu mi povus? Mi nur montros al li, ke en ĉi tiu mondo grandan ĝojon akompanas grandaj ĉagrenoj.

– Faru, kiel vi volas – respondis Mentezufis – ĉar la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta kolegio.

Eksonis trumpetoj kaj tamburoj kaj oni komencis la triumfan marŝon.

En la fronto paŝis nudaj sklavoj kun la donacoj, kondukataj de eminentaj Libianoj. Oni portis orajn kaj arĝentajn diojn, skatolojn kun parfumoj, emajlitajn vazojn, teksaĵojn, meblojn, fine orajn pladojn, ŝarĝitajn per rubenoj, safiroj kaj smeraldoj. La sklavoj, portantaj ilin, havis razitajn kapojn kaj buŝojn, ligitajn per tukoj, por ke iu ne stelu multekostan juvelon.

La princo Ramzes apogis ambaŭ manojn sur la rando de la ĉaro kaj de la supro de la monteto rigardis la Libianojn kaj sian armeon, kiel flavkapa aglo grizajn perdrikojn. La fiero plenigis lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj ĉiuj sentis, ke oni ne povas esti pli potenca ol ĉi tiu venka ĉefo.

Subite la okuloj de la kronprinco perdis sian brilon kaj sur lia vizaĝo estis videbla dolora surprizo; la staranta post li Pentuer murmuretis:

– Klinu, sinjoro, vian orelon. De la tempo, kiam vi forlasis la urbon Pi-Bast, tie okazis strangaj aferoj. Via virino, la Fenicianino forkuris kun la Greko, Likono...

– Kun Likono? – ripetis la princo.

– Ne moviĝu, sinjoro, kaj ne montru al viaj sklavoj, ke vi havas malĝojon en la tago de la triumfo.

En la sama momento preterpasis ĉe la piedoj de la princo longa vico de Libianoj, portantaj en korboj fruktojn kaj panon, kaj en grandegaj kruĉoj vinon kaj oleon por la armeo. Ĉe tia vido inter la disciplinitaj soldatoj eksonis ĝoja murmuro, sed Ramzes ne rimarkis tion, okupita per la rakonto de Pentuer.

– La dioj – murmuretis la profeto – punis la perfidan Fenicianinon.

– Ĉu ŝi estas kaptita?... – demandis la princo.

– Jes, sed oni devis sendi ŝin en la orientajn koloniojn... ĉar la pesto tuŝis ŝin...

– Ho dioj!... – murmuretis Ramzes. – Ĉu ĝi ne minacas min?

– Estu trankvila, sinjoro: se vi estus infektita, vi jam estus malsana.

La princo eksentis malvarmon en ĉiuj membroj. Kiel faci­le estas por la dioj forpuŝi homon de la plej altaj suproj en la senfundaĵon de plej granda mizero!...

– Kaj la krimulo Likon?

– Jes, li estas granda krimulo – diris Pentuer – ne multaj tiaj ekzistas sur la tero.

– Mi konas lin. Li estas simila al mi, kiel bildo en la spegulo. respondis Ramzes.

Nun venis aro da Libianoj, kondukantaj strangajn bestojn. En la komenco paŝis unuĝiba kamelo kun blankaj haroj, unu el la unuaj kiujn oni kaptis en la dezerto. Post ĝi du rinoceroj, aro da ĉevaloj kaj malsovaĝa leono en kaĝo. Poste multe da kaĝoj kun diverskoloraj birdoj, simioj kaj malgrandaj hundoj, destinitaj por la kortegaj sinjorinoj. En la fino oni pelis grandajn arojn da bovoj kaj ŝafoj, por liveri viandon al la soldatoj.

La princo apenaŭ ĵetis rigardon sur ĉi tiun migrantan bestejon kaj demandis la pastron: – Kaj Likon estas kaptita?

– Nun mi diros al vi la plej malbonan novaĵon, malfeliĉa sinjoro – murmuretis Pentuer. – Sed memoru, ke la malamikoj de Egipto ne devas rimarki en vi malĝojon.

La princo faris movon.

– Via dua virino, la Hebreino Sara.

– Ĉu ankaŭ ŝi forkuris?...

– Ŝi mortis en malliberejo...

– Ho dioj!... Kiu kuraĝis ĵeti ŝin tien?...

– Ŝi mem kulpigis sin pri la mortigo de via filo...

– Kio?

Granda krio eksonis ĉe la piedoj de la princo: preterpasis la libiaj kaptitoj, kaj en ilia fronto la malgaja Tehenna.

Ramzes havis nun la koron tiel plenigitan de doloro, ke li faris signon al Tehenna kaj diris:

– Stariĝu apud via patro Musavasa, por ke li vidu vin kaj konvinkiĝu, ke vi vivas.

Ĉe ĉi tiuj vortoj ĉiuj Libianoj kaj la tuta armeo kriis potencan aklamon; sed la princo ne aŭskultis ĝin.

– Mia filo ne vivas?... – demandis li la pastron. – Sara kulpigis sin pri la mortigo de la infano? Ĉu frenezo falis sur ŝian animon?...

– La infanon mortigis la mizera Likon. – Ho dioj, donu al mi fortojn! – ĝemis la princo. – Ekregu vin, sinjoro, kiel konvenas al venka militestro. – Ĉu eble estas imagi tian doloron! Ho senkompataj dioj!

– La infanon mortigis Likon, Sara sin kulpigis, por savi vin... Vidante la krimulon nokte, ŝi pensis, ke tio estis vi mem...

– Kaj mi elpelis ŝin el mia domo!... Kaj mi faris ŝin servistino de la Fenicianino! – murmuretis la princo.

Nun aperis egiptaj soldatoj, portantaj korbojn, plenajn de brakoj, detranĉitaj al la mortigitaj Libianoj.

Vidante tion, Ramzes kovris sian vizaĝon kaj maldolĉe ekploris.

Tuj la generaloj ĉirkaŭis la ĉaron, konsolante la sinjoron. La sankta profeto Mentezufis faris proponon, kiun oni akceptis senprokraste, ke de tiu tempo la egipta armeo neniam plu detranĉu la brakojn al la malamikoj, falintaj sur la batalkampo.

Per ĉi tiu neatendata okazo estis finita la unua triumfo de la egipta kronprinco. Sed la larmoj, kiujn li verŝis sur la detranĉitajn brakojn, pli forte ol la venka batalo ligis la Libianojn al lia persono. Kaj tial neniu miris, ke ĉirkaŭ la fajrujoj pace sidiĝis la egiptaj kaj libiaj soldatoj, dividante la panon kaj trinkante el la samaj pokaloj. La militon kaj malamon, kiuj devis daŭri tutajn jarojn, anstataŭis profunda sento de trankvilo kaj konfido.

Ramzes ordonis, ke Musavasa kaj la plej eminentaj Libianoj tuj veturu Memfison kaj donis al ili eskorton, ne tiom por gardi ilin, kiom por la sendanĝereco de iliaj personoj kaj de la multekostaj donacoj. Li mem kaŝis sin en la tendon kaj ne montris sin dum kelke da horoj. Li ne akceptis eĉ Tutmozison, kiel homo, por kiu la doloro estas plej bona kunulo.

Vespere venis al la princo deligitaro de grekaj oficiroj, sub la komando de Kalipos. Kiam la kronprinco demandis, kion ili deziras, Kalipos respondis:

– Ni venis petegi vin, sinjoro, ke la kadavro de via servisto kaj nia ĉefo, Patroklo, ne estu transdonita al la egiptaj pastroj, sed bruligita, laŭ la greka moro.

La princo ekmiris.

– Vi sendube scias, mi pensas – diris li – ke el la korpo de Patroklo la pastroj volas fari mumion de la unua klaso kaj meti ĝin en la faraonaj tomboj. Ĉu ekzistas por homo pli granda honoro en ĉi tiu mondo?

La Grekoj ŝanceliĝis, fine Kalipos, kolektinte la tutan sian kuraĝon, respondis:

– Nia sinjoro, permesu al ni malkovri niajn korojn antaŭ vi. Ni bone scias, ke pli profita estas por homo fariĝi mumio ol esti bruligita: la animo de la bruligita transiras tuj en la landojn de la eterneco, la animo de la mumio povas milojn da jaroj vivi sur la tero kaj ĝui ĝian belecon. Sed la egiptaj pastroj malamis Patroklon (tio ne ofendu viajn orelojn!). Kiu do garantios al ni, ke farinte lian mumion, ili ne haltigos lian animon sur la tero sole por turmenti ĝin? Kaj kion ni valorus, se suspektante venĝon, ni ne gardus de ĝi nian samlandanon kaj ĉefon?

La miro de Ramzes ankoraŭ pligrandiĝis.

– Faru – diris li – kion vi opinios necesa.

– Kaj se oni ne donos al ni la korpon?

– Preparu la lignaron, mi mem zorgos pri la resto.

La Grekoj eliris, la princo alvokis Mentezufison.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.