La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FARAONO

Aŭtoro: Bolesław Prus

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

Edukada Servo
Librejo
Titola paĝo

Antaŭparolo

Libro Unua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25

Libro Dua
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24

Libro Tria
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17 18

Epilogo

Libro Unua: Ĉapitro 15

En la sekvinta tago Ramzes sendis sian Negron kun ordonoj Memfison, kaj ĉirkaŭ la tagmezo de la urbo venis granda bar­ko al la bieno de Sara. Ĝi estis plena de grekaj soldatoj en altaj kaskoj kaj brilantaj kirasoj.

Laŭ komando dek ses homoj, armitaj per ŝildoj kaj mallongaj lancoj, surbordiĝis kaj stariĝis en du vicojn. Ili jam estis marŝontaj al la domo de Sara, kiam haltigis ilin alia sendito de l’princo. Li ordonis al la soldatoj resti sur la bordo kaj alvokis nur ilian estron, Patroklon, al la kronprinco.

La soldatoj haltis kaj staris senmovaj kiel du vicoj da kolonoj, kovritaj per brilanta lado. Post la sendito iris Patroklo en kasko kun plumoj kaj purpura tuniko, sur kiu li havis oran armaĵon, ornamitan sur la brusto per virina kapo, sur kiu anstataŭ haroj leviĝis serpentoj.

La princo akceptis la eminentan generalon en la pordego de l’ĝardeno. Li ne ridetis, kiel ordinare, eĉ ne respondis al la profunda kliniĝo de Patroklo, sed diris kun malvarma mieno:

– Diru via ekscelenco al la grekaj soldatoj de miaj regimentoj, ke mi ne ekzercos ilin, ĝis lia sankteco ne nomos min duan fojon ilia estro. Ili perdis ĉi tiun honoron, drinkuloj, kies krioj ofendas min. Mi turnas ankaŭ vian atenton al tio, ke la grekaj regimentoj ne estas sufiĉe disciplinitaj. En publikaj lokoj la soldatoj de ĉi tiu korpuso diskutas pri politiko, nome pri ia ebla milito, kaj tio estas kvazaŭ perfido de l’ŝtato. Pri tiaj aferoj povas paroli nur la sankteco la faraono kaj la membroj de la plej alta konsilantaro. Kaj ni, la soldatoj kaj servistoj de nia sinjoro, povas nur plenumi la ordonojn de nia plej grandanima estro kaj ĉiam silenti. Mi petas, ke via ekscelenco komuniku miajn rimarkojn al miaj regimentoj kaj mi deziras al vi ĉiajn sukcesojn.

– Estos, kiel vi diris, via ekscelenco – respondis la Greko. Li sin turnis sur la kalkano kaj rekta kiel lanco iris kun tinto de l’armaĵo al sia ŝipeto.

Li sciis pri la disputoj de la soldatoj en la drinkejoj, kaj li komprenis nun, ke ia malagrablaĵo okazis al la kronprinco, kiun la armeo adoris.

Kiam do li atingis la areton da armitoj, starantaj sur la bordo, li faris tre koleran mienon kaj furioze svingante la manojn, diris:

– Bravaj grekaj soldatoj! favaj hundoj, la lepro vin manĝu! Se de nun, iu Greko elparolos en drinkejo la nomon de l’kronprinco, mi rompos la kruĉon sur lia kapo, kaj la pecojn mi ŝovos en lian gorĝon kaj – for el la regimento! Vi paŝtos porkojn ĉe la egipta kamparano, kaj en via kasko la kokinoj metos ovojn. Tia sorto atendas la malsaĝajn soldatojn, kiuj ne scias haltigi sian langon; kaj nun maldekstren, malantaŭen kaj marŝu al la barko, la pesto vin! La soldato de la faraono devas antaŭ ĉio trinki por la sano de la faraono kaj por la prospero de lia ekscelenco Herhor, la milita ministro. Ili vivu eterne!

– Eterne ili vivu! – respondis la soldatoj.

Ĉiuj sidiĝis malgajaj en la barko. Sed apud Memfiso la frunto de Patroklo sereniĝis kaj li ordonis kanti pri la pastra filino, kiu tiel amis la armeon, ke ŝi metis pupon en sian liton, kaj tutajn noktojn pasigis en la budeto de la gardsoldatoj.

Ĉe la ritmo de ĉi tiu kanto oni plej bone marŝis kaj plej vigle remis.

Ĉirkaŭ la vespero al la bieno de Sara albordiĝis alia ŝipeto, el kiu eliris la ĉefa intendanto de la bienoj de Ramzes.

Ankaŭ ĉi tiun altrangulon la princo akceptis en la pordego de l’ĝardeno. Eble pro severeco, eble por ne devigi lin eniri en la domon de sia konkubino kaj Hebreino.

– Mi volis – diris la princo – vidi vin kaj diri, ke inter miaj kamparanoj rondiras maldecaj babiladoj pri malgrandigo de la impostoj, aŭ pri io simila. Mi deziras, ke la kamparanoj eksciu, ke mi ne malgrandigos al ili la impostojn. Kaj se iu, malgraŭ la avertoj, obstinos en sia malsaĝo kaj diskutos pri la impostoj, li ricevos bastonadon..

– Eble pli bone estos, se li pagos punon. unu utenon aŭ drahmon, kiel ordonos via ekscelenco – proponis la intendanto.

– Bone; sed oni povas doni bastonadon al la plej ribelaj.

– Mi kuraĝas rimarkigi al via ekscelenco – murmuretis la intendanto, kiu restis klinita – ke la kamparanoj efektive dum iom da tempo parolis pri la nuligo de la impostoj, ribeligitaj per iu fremdulo. Sed de kelke da tagoj ili eksilentis.

– En tia okazo la bastonado estas superflua – diris Ramzes.

– Eble por antaŭgardo? – intermetis la intendanto.

– Ĉu tio ne estos malŝparo de l’bastonoj?

– Ĉi tiu komercaĵo neniam mankas al ni...

– En ĉiu okazo. modere – admonis la princo. – Mi ne volas, ke atingu la orelojn de lia sankteco, ke mi senbezone turmentas la kamparanojn. Pro ribelaj babiladoj oni devas bati kaj monpuni, sed se estas neniu kaŭzo, oni povas esti grandanima.

– Mi komprenas – respondis la intendanto, fikse rigardante la okulojn de l’princo. – Ili kriu tiom, kiom estas necese, por ke ili ne murmuretu blasfemojn.

Ĉi tiuj du paroladoj, de Patroklo kaj de l’intendanto, trakuris la tutan Egipton.

Post la foriro de la intendanto, la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigardante per enuaj okuloj, li diris al si mem:

– Mi faris, kion mi povis. Kaj nun mi faros nenion, se tio estos ebla al mi.

En ĉi tiu momento, de la bienaj konstruaĵoj venis al la princo mallaŭta ĝemo kaj rapidaj batoj. Ramzes turnis la kapon kaj ekvidis, ke Ezehiel, filo de Ruben, batas per bastono unu el siaj subuloj kaj samtempe trankviligas lin:

– Kaj silentu! silentu, vi malnobla bruto!

La batata terlaboristo, kuŝante sur la tero, ŝtopis sian buŝon por ne krii.

La princo, en la unua momento, sin ĵetis kiel pantero al la konstruaĵoj Subite li haltis.

– Kion mi faros al li? – murmuretis li. – La bienoj ja apartenas al Sara, kaj ĉi tiu Hebreo estas ŝia parenco.

Li mordis la lipojn kaj sin kaŝis inter la arboj; cetere la ekzekuto jam estis finita.

– Jen kiel administras la humilaj Hebreoj. – pensis la princo.

– Min ili rigardas kiel timigita hundo, kaj la laboristojn ili batas? Ĉu ili ĉiuj estas tiaj?.

Kaj la unuan fojon vekiĝis en la animo de Ramzes suspekto, ke eble ankaŭ Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco.

En Sara efektive fariĝis ŝanĝoj, precipe moralaj.

De la unua momento, kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi. Sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l’faraono kaj la heredanto de l’trono. Kaj kiam Tutmozis interkonsentis kun Gedeono pri ŝia transloĝigo en la domon de l’kronprinco, Sara duone perdis la konscion.

Por ĉiuj trezoroj de l’mondo, por la prezo de l’vivo ŝi ne forlasus lin, sed oni ne povis diri, ke ŝi amis lin en tiu epoko. La amo bezonas liberecon kaj tempon por doni siajn plej belajn florojn, kaj al ŝi oni lasis nek tempon, nek liberecon. En la sekvinta tago, post kiam ŝi ekkonis la princon, oni forrabis ŝin, preskaŭ ne demandante ŝian konsenton, kaj transportis en la domon apud Memfiso. Kaj post kelke da tagoj ŝi farigis amatino, mirigita, terurita, ne komprenante, kio okazas al ŝi.

Krom tio, ŝi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por kutimi al la novaj impresoj, kiam ektimigis ŝin la malbonvolo de la najbaraj kamparanoj kontraŭ ŝi, kontraŭ Hebreino, poste la vizito de fremdaj sinjorinoj, fine la atako kontraŭ la bieno.

La fakto, ke Ramzes stariĝis ĉe sia flanko kaj volis sin ĵeti kontraŭ la atakantoj, ankoraŭ pli multe timigis ŝin. Si perdis la konscion ĉe la penso, ke ŝi estas en la manoj de tiel malmodera kaj potenca sinjoro, kiu, se tio plaĉis al li, havis la rajton verŝi la sangon de aliaj, mortigi.

Sara momenton malesperis; ŝajnis al ŝi, ke ŝi freneziĝos, ŝi aŭdis la minacajn ordonojn de l’princo, kiu alvokis la servistojn al la armiloj. Sed en la sama momento okazis bagatelo, unu vorto, kiu rekonsciigis Saran kaj donis novan direkton al ŝiaj pensoj.

La princo pensante, ke ŝi estas vundita, forŝiris la bandaĝon de ŝia frunto, sed rimarkinte la kontuzon, ekkriis:

– Tio estas nur kontuzo?... Kiel ĝi aliigas la vizaĝon. Ĉe tiu ĉi vorto Sara forgesis la doloron kaj timon. Nova maltrankvilo ekregis ŝin: ŝi do tiel aliiĝis, ke tio mirigis la princon?... Li nur ekmiris.

La kontuzo malaperis post kelke da tagoj, sed en la animo de Sara restis kaj grandiĝis novaj, nekonataj sentoj. Si komencis esti ĵaluza pri Ramzes kaj timis, ke li forlasos ŝin.

Alia ĉagreno ŝin turmentis: en lia ĉeesto ŝi sentis sin servistino kaj sklavino. Si estis kaj volis esti lia plej fidela servistino, lia plej sindona sklavino, ne forlasanta lin kiel ombro. Sed samtempe ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel sinjoro kaj estro.

Si ja estis lia, kaj li ŝia. Kial do li ne montras, ke li apartenas al ŝi almenaŭ iom, sed pruvas per ĉiu vorto kaj movo, ke senfundaĵo disigas ilin? Kia? Ĉu ŝi ne tenis lin en siaj brakoj? Ĉu li ne kisis ŝian buŝon kaj bruston?

Foje venis al ŝi la princo kun hundo. Li restis nur kelke da horoj, sed la tutan tempon la hundo kuŝis ĉe la piedoj de l’princo, en la loko de Sara, kaj kiam ŝi volis sidiĝi tie, ĝi komencis murmuri. kaj la princo ridis kaj same dronigis siajn fingrojn en la haregoj de la malpura besto, kiel en ŝiaj haroj. Kaj same la hundo rigardis la okulojn de l’princo, eble kun la sola diferenco, ke ĝi rigardis pli kuraĝe ol ŝi.

Si ne povis trankviliĝi kaj ekmalamis la saĝan beston, kiu forprenis al ŝi parton da karesoj, tute ne zorgante pri ili kaj kondutante en la ĉeesto de la sinjoro tiel senĝene, kiel ŝi neniam kuraĝus. Si eĉ ne povus havi tiel indiferentan mienon, nek rigardi flanken, kiam sur ŝia kapo kuŝis la mano de l’kronprinco.

Antaŭ nelonge la princo ree parolis pri dancistinoj. Sara eksplodis:

– Kiel? Li do lasus sin karesi de tiuj virinoj nudaj, senhontaj? Kaj Jehovo, vidante ĉi tion de la alta ĉielo, ne ĵetus tondron sur la monstrajn virinojn?

Vere, Ramzes diris, ke ŝi estas al li pli kara ol ĉiuj. Sed liaj vortoj ne trankviligis Saran; ili havis nur tiun efikon, ke ŝi decidis pensi pri nenio, ekster sia amo.

Kio okazos morgaŭ? tio ne estas grava. Kaj kiam ĉe la piedoj de l’princo ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto, ŝi esprimis per sia kanto la staton de sia propra animo kaj sian lastan esperon – en Dio.

Hodiaŭ Ramzes estas apud ŝi, tio sufiĉas: ŝi havas ĉiujn feliĉojn, kiujn povas doni la vivo. Sed ĝuste tie komenciĝis por Sara la plej granda ĉagreno.

La princo vivis kun ŝi sub la sama tegmento, li promenis kun ŝi en la ĝardeno, iafoje prenis ŝin en la ŝipeton kaj veturigis sur Nilo. Sed li fariĝis neniom pli proksima ol tiam, kiam li estis trans la rivero, en la reĝa parko.

Li estis kun ŝi, sed pensis pri io alia, kaj Sara eĉ ne povis diveni, pri kio? Li ĉirkaŭprenis ŝin, aŭ ludis kun ŝiaj haroj, sed li rigardis al Memfiso, aŭ la grandegajn multkolorajn kolonojn de la faraona kastelo, aŭ – oni ne scias kien.

Iafoje li eĉ ne respondis ŝiajn demandojn, aŭ subite ekrigardis ŝin kvazaŭ vekita, kvazaŭ mirante, ke li vidas ŝin apud si.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.