obrazek

(C)2008 mgr Jerzy Wałaszek

obrazek

EKZERCARO

de la lingvo internacia « Esperanto »


§21.

La feino (Daŭrigo).

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” ― “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. ― “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!” Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. ― “Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo”.

§22.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. ― Promenante sur la strato, mi falis. ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. ― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. ― Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. ― La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. ― La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. ― Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. ― En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. ― Aŭgusto estas mia plej amata filo. ― Mono havata estas pli grava ol havita. ― Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. ― La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. ― Li venis al mi tute ne atendite. ― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.

§23.

La feino (Fino)

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.

§24.

Nun li diras al mi la veron. ― Hieraŭ li diris al mi la veron. ― Li ĉiam diradis al mi la veron. ― Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron). ― Li diros al mi la veron. ― Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron). ― Se mi petus lin, li dirus al mi la veron. ― Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). ― Kiam mi venos, diru al mi la veron. ― Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron). ― Mi volas diri al vi la veron. ― Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).

§25.

Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata. ― Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita. ― Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota. ― Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi. ― La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi. ― Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. ― Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi. ― Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. ― Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. ― Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn. ― Honesta homo agas honeste. ― La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. ― Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? ― Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.

§26.

Kie vi estas? ― Mi estas en la ĝardeno. ― Kien vi iras? ― Mi iras en la ĝardenon. ― La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi). ― La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin). ― Mi vojaĝas en Hispanujo. ― Mi vojaĝas en Hispanujon. ― Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. ― Mi metis la manon sur la tablon. ― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. ― Super la tero sin trovas aero. ― Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. ― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. ― En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. ― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. ― Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. ― Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. ― Li diras, ke mi estas atenta. ― Li petas, ke mi estu atenta. ― Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. ― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. ― Se li jam venis, petu lin al mi. ― Ho, Dio! kion vi faras! ― Ha, kiel bele! ― For de tie ĉi! ― Fi, kiel abomene! ― Nu, iru pli rapide!

§27.

La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo). ― Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono).

§28.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon „n” tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. ― Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). ― Mi restos hodiaŭ dome. ― Jam estas tempo iri domen. ― Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren. ― Flanken, sinjoro! ― Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. ― Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. ― Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aŭ mi ne renkontis lin, nek lian fraton).

§29.

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. ― Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). ― Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). ― Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. ― Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). ― El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.

§30.

Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. ― La montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).


Al la ĉefpaĝo | Malantaŭen | Antaŭen


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo  , alie la letero pereos

Skribu la leteron sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


I Liceum Ogólnokształcące
im. Kazimierza Brodzińskiego
w Tarnowie

(C)2017 mgr Jerzy Wałaszek
GNU Free Documentation License.